1disk/o PV

disko

1.
Plata, ronda objekto: disko de suno, de fervoja signalo; damluda disko; ekvidi la rondan fajran diskon de la suno [1]; ŝvebis kvazaŭ blanka nubstrio preter la lundisko [2].
a)
SPO Tia objekto uzata en ĵetludoj: antikva helena statuo de diskoĵetanto; argildiska pafado aŭ ĵetdiska pafado [3].
b)
MUZKOMP Tia objekto, sur kiu estas registritaj iuj datumoj: sondisko; magneta disko, disketo; lumdisko; kompakta disko, 24 minutoj [4]; mi bedaŭras ne povi laŭdi la ĵus aperintan diskon Masko de Kajto [5].
2.
MAT
a)
MatVort [6] Ebena surfaco, limata de cirklo1: la areo de disko, havanta la radiuson `R`, estas `pi R^2`. SIN:cirklo2PRT:cirklo1, segmento, sektoro. VD:centro, cirkonferenco, diametro, radiuso, sago, ŝnuro;

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

Disko kaj ĝiaj partoj
b)
[7] (en la aro de kompleksoj) Globo2.a.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
3. Vikipedio, Argildiska pafado
4. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
5. Monato, Ronnie Rakete: Sinko-flugo
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, disko
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, konverĝi
angle:
disk 2.a circle, disk 2.b disk, circle
beloruse:
дыск, круг, шашка (ў шашках)
ĉeĥe:
disk, kotouč
ĉine:
碟片 [diépiàn], 圆盘 [yuánpán], 感化餅乾 [gǎnhuàbǐnggān]
france:
disque 2.a cercle, disque 2.b disque, cercle
germane:
Scheibe 1.a Diskus 1.b Platte, Diskette, CD son~o: Schallplatte. lum~o: CD. 2.a Kreis, Kreisscheibe 2.b Kreis
hispane:
disco 1.a disco (volador) 1.b disco, disquete, CD, DVD 1. peón (del juego de damas) 2.a círculo 2.b disco
hungare:
1.a diszkosz 1.b lemez son~o: hanglemez. 1. kő (dámajátékban) 2.a körlemez 2.b egységkörlemez
japane:
円盤 [えんばん], レコード盤 [レコードばん], ディスク [でぃすく], ハードディスク
nederlande:
1.a discus 1.b schijf, diskette, CD, plaat (grammofoon-) 1. schijf
pole:
1.a dysk 1.b płyta (gramofonowa, kompaktowa, CD, DVD) 1. pionek (w warcabach) 2.a koło 2.b kula
portugale:
1.a disco 1. disco 2.a círculo
ruse:
диск 1. шашка (в шашках) 2.a круг 2.b круг
slovake:
disk, kotúč 2.a kruh
ukraine:
диск, круг

diski PIV2

(malofte) Fingre kunmeti telefonnumeron per ciferdisko: F-ino Ueda tuj diskis la telefonnumeron kaj enmanigis la aparaton al D-ro Nakagawa [8].
Rim.:Tiaj telefonoj apenaŭ plu estas uzataj. Nuntempaj uzas klavaron fizikan aŭ virtualan. [WD]
8. B. Golden: Kosma rubaĵo, Beletra Almanako, 2009-02 (4), p. 11a
angle:
dial (telephone)
beloruse:
набіраць нумар (на дыскавым тэлефоне)
hispane:
marcar en el dial (del antiguo aparato de teléfono)
japane:
回す [まわす]

disketo

KOMP Relative malgranda demetebla magneta disko uzata por datumtransportado aŭ konservado de malofte uzataj datumaroj: tiel nomatajn „3½-colajn disketojn“ la normo fakte difinas kiel 9-centimetrajn disketojn; sen iu ajn kontrolo oni simple kunĵetis la dosierojn de iuj hazarde alliveritaj disketoj [9].
Rim.:Magnetaj disketoj estis uzataj por datumtransporto kaj sekurigado precipe dum la jaroj 1970 ĝis 2000, plu nur en niĉaj aplikoj [WD]
angle:
floppy disk, diskette
beloruse:
дыскета
ĉeĥe:
disketa, floppy-disk
ĉine:
軟磁盤 [ruǎncípán], 軟盤 [ruǎnpán]
france:
disquette
germane:
Floppy, Diskette
hebree:
תקליטון
hispane:
disco flexible, disquete
hungare:
hajlékonylemez, floppy
japane:
ディスケット, フロッピーディスク
nederlande:
diskette
pole:
dyskietka
ruse:
дискета, гибкий диск
slovake:
disketa
ukraine:
дискета

diskingo

KOMP Disklegilo aŭ tiu parto de ĝi tenanta kaj turnanta la disko1.b: se Windows 95 rezignas starti sur komputilo sen diskingo, BIOS povas redirekti vektorojn de IRQ tiel, ke la operaciumo komprenu, ke diskingo forestas [10].
angle:
disk drive
beloruse:
шчыліна дыскавода
ĉeĥe:
štěrbina v diskové aparatuře pro vkládání disku
ĉine:
軟驅 [ruǎnqū], 軟盤驅動器 [ruǎnpánqūdòngqì], 磁盘驱动器 [cípánqūdòngqì], 硬磁盘 [yìngcípán], 硬盘驱动器 [yìngpánqūdòngqì], 光盘驱动器 [guāngpánqūdòngqì]
france:
lecteur de disque
germane:
Laufwerk (Disketten-, Laserdisk-)
hebree:
נרתיק לדיסק
hispane:
lector de discos, disquetera
hungare:
lemezmeghajtó-nyílás
pole:
szczelina napędu (dyskietek, CD)
ruse:
щель дисковода
slovake:
priestor na vkladanie disku
ukraine:
дисковод

bluradia disko

KOMP Lumdisko el tria generacio kun enhaveco de 50 gigabitokoj: Blu-radia disko havas diametron de 12 centimetroj, same kiel DVD kaj KD [11].
beloruse:
дыск Bluray
france:
disque blu-ray

fiksita disko

KOMP Diskaparato muntita en komputilon (kontraste al la demeteblaj disketoj kaj diskaparatoj): normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon [12].
angle:
fixed disk, hard disk
beloruse:
вінчэстар, жорсткі дыск
ĉeĥe:
pevný disk
ĉine:
硬盘 [yìngpán], 硬碟 [yìngdié]
france:
disque fixe (informatique)
germane:
Festplatte
hebree:
דיסק קשיח
hispane:
disco duro
hungare:
merevlemez, winchester
nederlande:
harde schijf
pole:
twardy dysk
ruse:
винчестер, постоянный диск
slovake:
pevný disk, pevný disk

flugdisko

SPO Diskoforma ludilo plej ofte farita el plasto: flugdiskoj estas faritaj tiel, ke ili flugas aerodinamike kiam oni ĵetas ilin kun rotacio [13].
angle:
frisbee
france:
frisbee
hispane:
disco volador
japane:
フリスビー, フライングディスク

kompakta disko, kompaktdisko, k-disko, KD-disko (KD)

Lumdisko el unua generacio kun enhaveco de proksimume 700 megabitokoj: en 1996 aperis nia unua kompaktdisko „Muzikpluvo“ [14]; la tuta k-disko „En la spegulo“ de la bando Persone estas nun senkoste elŝutebla [15]; ŝiaj KD-diskoj estis ... bone aĉetataj [16].
14. Akordo: Kompaktaj Diskoj de Akordo, [2006]
15. B. Wennergren: La k-disko..., sce, 2007-09-25
16. Ĵomart kaj Nataŝa: Novaĵoj, [2007?]
beloruse:
кампакт-дыск
ĉeĥe:
CD, kompaktní disk
france:
CD, disque compact
germane:
CD
hebree:
קומפקט דיסק
hispane:
disco compacto, CD
hungare:
kompaktlemez
japane:
コンパクトディスク
nederlande:
CD
pole:
płyta CD, płyta kompaktowa
ruse:
компакт-диск
slovake:
CD, kompaktný disk

lumdisko

KOMPMUZ Diskforma datumportilo, funkcianta per lasera registrado kaj legado de datumoj: eblas registri sur lumdisko ĉion registrindan [17]; en recenzo pri la lumdisko „PoLimoRFiA ArKiteKnia“ […] mi retrovis mian nomon en esperantigo [18]; Belnuba Liu: Gaja lernado de Esperanto, lumdisko por Vindozo (Eldonis Xi'an-a Esperanto-Asocio); la lumdisko baziĝas sur la distribuaĵo Slackware [19]; oni povas pli aŭ malpli naturfidele aŭskulti lumdiskon per du aŭdiletoj [20].
Rim. 1: La terminon „lumdisko“, imitantan la koncernan terminon ĉinan (guang1pan2), proponis Lee Sau Dan. Simile, en la Islanda oni nomas ĝin „geisladiskur“ („radi-disko“, t.e. „laserradia disko“). Ĉi-momente (2005-12-12) Guglo donas 1640 trafojn por ĉi tiu termino en la Reto.
Rim. 2: Plej ofte, la kunteksto sufiĉas por kompreni, ĉu „lumdisko“ estas nurlegebla komputila lumdisko aŭ sondisko.
17. A. Oberndorfer: Re: Ĉu UEA forgesos..., soc.culture.esperanto, 2003-09-13
18. J. Camacho: Psikedela sperto, Monato, 2000/03
19. Linukso, Linukso
20. Pejno S.: Baldaŭ ĉi-teatre, Monato, 1999/05, p. 26
angle:
optical disc
beloruse:
аптычны дыск
ĉeĥe:
CD, kompaktní disk
france:
disque optique
hispane:
disco óptico, CD
hungare:
lézerlemez, optikai lemez
japane:
光ディスク [ひかりディスク]
pole:
dysk optyczny
ruse:
оптический диск, пластинка
slovake:
CD, kompaktný disk
ukraine:
компакт-диск

lumdiskego, DVD-disko (DVD)

KOMPMUZ Lumdisko el dua generacio kun enhaveco de 4 ĝis 17 gigabitokoj: se vi havas vian ŝatatan filmon en lumdiskego kaj volas nepre subtitoli ĝin, ankaŭ vi devas konverti la filmon al tiu formato [21]; necesis dividi la filmon je 2 DVD-diskoj [22].
21. Filmtraduka Teamo Fulmo: Kiel Esperantigi vian ŝatatan filmon?, 2005-09-02
22. -: Esperanto estas..., 2008
angle:
DVD
beloruse:
DVD-дыск
ĉeĥe:
CD, kompaktní disk
ĉine:
压缩比低 [yāsuōbǐdī], 可以放多个音轨 [kěyǐfàngduōgèyīnguǐ], 东芝等倡导 [dōngzhīděngchàngdǎo], 东芝所倡导 [dōngzhīsuǒchàngdǎo], 是由先鋒 [shìyóuxiānfēng], 理論上來說 [lǐlùnshàngláishuō], 分辨率高 [fēnbiànshuàigāo]
france:
DVD
germane:
DVD
hispane:
DVD
hungare:
DVD, videolemez
pole:
płyta DVD
slovake:
CD, kompaktný disk

magneta disko

KOMP Datumportilo en formo de disko tegita per magnetebla tavolo por registrado kaj legado de datumoj: skribi, registri datumojn sur magnetan diskon; legi, viŝi datumojn de magneta disko; magneta disko [...] muntita kun la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj [23]. SUB:disketoVD:fiksita disko
angle:
magnetic disk
beloruse:
магнітны дыск
ĉine:
磁盘格式 [cípángéshì], 磁盘存储器 [cípáncúnchǔqì], 磁片 [cípiàn], 磁盘 [cípán]
france:
disque magnétique
germane:
Magnetplatte
hebree:
דיסק מגנטי
hispane:
disco magnético
hungare:
mágneslemez
japane:
磁気ディスク [じきディスク]
pole:
dysk magnetyczny
ruse:
магнитный диск
slovake:
magnetický disk

sferdisko

angle:
spherical layer
beloruse:
шаравы пласт
ĉine:
球台 [qiútái]
france:
segment sphérique à deux bases
germane:
Kugelschicht
hispane:
segmento esférico
hungare:
gömbréteg
pole:
warstwa kuli
ruse:
шаровой слой
ukraine:
кульовий сеґмент

subdisko

KOMP Ĉiu el la membroj de dispartigita disko (precipe fiksita disko), ĉiu kun sia aparta dosiersistemo: tiu programo kreos du dosierojn ĉe via Vindoza subdisko por Linukso [24]; difektita subdisko [25]; forigi ĉiujn subdiskojn en la elektita stor-aparato [26].
angle:
a partition (of a disk)
beloruse:
разьдзел (дыскавы)
france:
partition (de disque informatique)
germane:
Partition (einer Festplatte)
hispane:
una partición (de un disco)
hungare:
partíció
pole:
partycja dysku
ruse:
раздел (диска)

vinildisko, gramofondisko

MUZ Disko farita el vinilo, uzata kiel portilo de analoge registrita sono aŭ muziko, populara en la dua duono de la 20a jarcento: la filmo komenciĝas per malnova nigra vinildisko, kiu aŭdigas la ĉarman melodion „Jen nia mondo“ [27].
27. M. Sloper: Ĉu utopio aŭ racia projekto?, Esperanto, 2012-07 ĝis 08
angle:
record (vinyl disk)
beloruse:
вінілавы дыск
france:
disque microsillon, disque vinyle
hispane:
disco de vinilo
japane:
レコード [れこーど]

diskturnilo

KOMP Organo turnanta disketon kaj stiranta la kapetojn por skribi datumojn sur la diskon aŭ legi datumojn de sur la disketo: aperis nova radio transistora kun diskoturnilo kaj kasedilo [28].
angle:
disk unit, disk drive, drive (computer)
beloruse:
дыскавод
ĉeĥe:
štěrbina v diskové aparatuře pro vkládání disku
france:
lecteur
germane:
Laufwerk (Festplatte, CD etc.), Plattenspieler
hebree:
פָּטֵיפוֹן
hispane:
unidad de disco, tocadisco
hungare:
lemezmeghajtó
pole:
napęd (dyskietek, CD)
ruse:
дисковод
slovake:
priestor na vkladanie disku

diskaparato

KOMP Datumportilo konsistanta el magneta disko (aŭ pluraj tiaj diskoj samaksaj), la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj meĥanikaj kaj elektronikaj, kune muntitaj en metala skatolo: la kasedo ja estas pli simpla ol la diskaparato […] laŭ la tekniko mem [29]; kiam mi aŭdis sonon de mia komputilo, mi pensis ke la sono signifis la funkcion de la diskaparato, ke ĝi skribis ion [30].
Rim.: Normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon; sed ekzistas ankaŭ demeteblaj diskaparatoj.
angle:
hard disk
beloruse:
жорсткі дыск
ĉeĥe:
disková aparatura PC
ĉine:
軟驅 [ruǎnqū], 軟盤驅動器 [ruǎnpánqūdòngqì], 磁盘驱动器 [cípánqūdòngqì], 硬磁盘 [yìngcípán], 硬盘驱动器 [yìngpánqūdòngqì]
france:
disque dur
hebree:
כונן דיסק
hispane:
disco duro
hungare:
lemezegység
japane:
ディスク駆動装置 [でぃすくくどうそうち], ディスクドライブ
pole:
dysk
ruse:
жёсткий диск
slovake:
disková jednotka
ukraine:
дисковод

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Kontroli, ke la jamaj tradukoj plu validas.
      [MB]
    
sfer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.