datum/o SPIV

datumo KompLeks

1.
SCI Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto, administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto, statistikaĵo ktp): observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo, datumoj pri tiu persono mankas; akiri, kolekti datumojn. oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo ekestis [1].
2.
KOMP Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas esprimita; precipe informo komputile traktebla: la signoĉenoj "33", "XXXII", "tridek tri" estas diversaj datumoj esprimantaj unu saman informon; datumoj ― de nefakula vidpunkto ― povas esti la literoj de teksto aŭ eble iuj ciferoj, sed eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj [2]; la poŝtelefona reto mem transportas nur datumojn kaj tute ne la paroladon mem en la formo, kiel ĝi alvenas de la mikrofono [3]; asociaj tabeloj simple ligas parojn da datumoj, tiel ke unu estas la indico (aŭ ŝlosilo) por trovi la alian [4]. SUB:donitaĵoVD:informo
Rim. 1: Ofte la vortoj „informo“ kaj „datumo“ estas interŝanĝeblaj: la celo de komunikado estas transdoni informon, sed reale oni povas fari tion prezentante la informon materie per datumo. Do, ricevi informon kaj ricevi datumon povas esti samsignifaj. Tamen iam la diferenco ja gravas, ekz. kiam oni esploras diversajn prezentomanierojn, aŭ se datumo estas seninforma.
Rim. 2: Multaj esperantistoj, influate de sia nacilingvo (kaj etimologio de „datumo“) uzas la vorton „donitaĵo“ en la ĝenerala senco de „datumo“. Tio estas iom ĝena se temas pri datumo akirota, kiu estos rezulto de komputado aŭ parto de plano. Por eviti la komikan efekton en tiaj situacioj iuj uzas vortojn „ciferoj“, „indikoj“ ( planitaj ciferoj, projektaj indikoj) ktp, kie fakte pli konvenas „datumo“.
Rim. 3: Multaj uzas nur la multenombran formon „datumoj“, kvankam ĉe aliaj aŭtoroj ne maloftas ankaŭ la ununombra uzado.
Rim. 4: Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la formon „dateno“, supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo „datumi“ (proksimume „datiĝi, deveni de koncerna tempo, komenciĝi iam“). La formo „dateno“ restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por „dateno“ kaj 74% por „datumo“). La formo „datao“ estas ankoraŭ pli malofta.
HOM:dat/um/o
1. Vikipedio, Oftecodistribuo
2. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
3. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
4. Vikipedio, Lua
angle:
datum, data
beloruse:
данія, зьвесткі
ĉine:
2. 数据 [shùjù]
france:
donnée
germane:
Datum, Daten (pl)
hebree:
נתון
hispane:
dato
hungare:
adat
japane:
データ [でーた]
pole:
dana (l.poj), dane (l.mn)
portugale:
dado (informática)
ruse:
данные
svede:
data
ukraine:
дані (ім.)

datumbanko

KOMP Kolekto de datumoj (datumbazoj, dosieroj) pri iu aplikkampo: interreta portalo kun vasta datumbanko pri pra- kaj fru-historio [5]; datumbanko pri tertremoj de 2150 a.K. ĝis nun [6]; ekzistas ankaŭ la lingvoj, kies rolo estas limigita al plenumo de certa tasko: mendo al datumbanko (SQL) [7].
angle:
data bank
beloruse:
банк даніх, банк зьвестак
ĉine:
数据基础 [shùjùjīchǔ]
france:
banque de données
germane:
Datenbasis, Datensammlung
hebree:
מאגר מידע
hispane:
banco de datos
hungare:
adatbank
japane:
データバンク
pole:
bank danych
ruse:
банк данных
svede:
databank
ukraine:
банк даних

datumbazo

KOMP Kolekto de interligitaj datumoj uzateblaj en diversaj aplikoj per datumbaz-manipulilo: MySQL estas datumbazo, kiu estas konata por sia rapideco [8]; rilata datumbazo estas datumbazo, kies strukturo baziĝas sur la rilata modelo, ĝi do konsistas el datumaj opoj, kiuj esprimas rilatojn inter la datumoj [9].
angle:
data base
beloruse:
база даніх, база зьвестак
ĉeĥe:
databáze, soubor dat
ĉine:
資料庫 [zīliàokù], 数据库 [shùjùkù]
france:
base de données
germane:
Datenbank
hebree:
מסד נתונים
hispane:
base de datos
hungare:
adatbázis
japane:
データベース [でーたべーす]
nederlande:
gegevensbank
pole:
baza danych
ruse:
база данных
slovake:
databáza
svede:
databas
ukraine:
база даних

datumbaz-manipulilo (DBM)

KOMP Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn de datumbazo, enigi kaj ekstrakti ĝiajn informojn: datumbaz-manipulilo „Access“ [10]; Ingres estas libera kaj komerce subtenata rilata datumbaz-manipulilo uzebla en grandaj komercaj aŭ registaraj organizaĵoj [11].
Rim.: La plena formo de la termino estas iom longa, tial oni povas preferi mallongigon: DBM.
angle:
data-base management system, DBMS
beloruse:
сыстэма кіраваньня базамі зьвестак
france:
SGBD, système de gestion de base de données
hebree:
מערכת ניהול נתונים
hungare:
adatbázis-kezelő
pole:
system zarządzania bazą danych
ruse:
система управления базами данных, СУБД

datumportilo

KOMP Fizika objekto destinita por konservi datumojn, ekz-e magneta disko: videbligi tekston konservitan kiel dosiero sur datumportilo [12]; disketo estas speco de ekstera [...] datumportilo en malmola plasta kvadrata ŝelo [13]; komence por transporti estis uzitaj paperaj trubendoj kaj trukartoj kaj poste aperis magnetaj kaj optikaj diskoj, kaj datumportiloj surbaze de icoj [14].
angle:
data medium, data volume
beloruse:
носьбіт даніх
ĉeĥe:
datový nosič
ĉine:
数据载体 [shùjùzàitǐ]
france:
support (de données informatique)
germane:
Datenträger
hungare:
adathordozó
pole:
nośnik danych
ruse:
носитель данных
slovake:
dátový nosič
ukraine:
засіб збереження інформації поза комп’ютером, диск, дискета

datumstrukturo

KOMP Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton kaj aranĝi ilin en la memoro: listo estas tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj [15]; en komputado, la datumstrukturo tabelo estas [...] kutima maniero realigi abstraktan tabelon [16]; duuma arbo estas arba datumstrukturo, en kiu ĉiu vertico havas maksimume du infanojn [17].
Rim.: Kontraste al la ofte sinonima nocio datumtipo, datumstrukturo ne estas limigita per la kadro de programlingvo kaj aplikeblas al individuaj objektoj.
angle:
data structure
beloruse:
структура даніх
ĉine:
数据结构 [shùjùjiégòu]
france:
structure de données
germane:
Datenstruktur duuma arbo: Binärbaum.
hebree:
מבנה נתונים
hungare:
adatszerkezet, adatstruktúra
japane:
データ構造 [データこうぞう]
pole:
struktura danych
ruse:
структура данных
ukraine:
структура даних

administraj notoj