2sektor/o

sektoro

1.
PIV1 EKON Tuto de kompanioj kaj institucioj agantaj pri samspecaj produktoj aŭ servoj: ĉiuj ŝtatoj prunteprenas monon, kaj al ili mankas mono por la tuta sociala sektoro [1]; la energi-efikeco de la transportsektoro apenaŭ pliboniĝis dum la pasintaj 25 jaroj [2].
2.
MAT
a)
PIV2 (sektoro de ebeno aŭ angula sektoro) Angulo.
b)
[3] (sektoro de cirklo aŭ cirkla sektoro) Intersekco de la cirklo kun centra angulo de ĝi.
c)
PIV1 (sektoro de sfero aŭ sfera sektoro) Solido, naskita de sektoro de cirklo rotacianta ĉirkaŭ diametro de la koncerna cirklo.
1. E. Langkilde: Rajto je tero, Monato, 1999/9, p. 9a
2. R. Rotsaert: Medio-indulgo de la ĉefaj ekonomiaj sektoroj, Monato, 2001/3, p. 18a
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
angle:
1. sector 2.a angle, angular domain 2.b sector of circle 2.c spherical sector
beloruse:
сэктар
ĉeĥe:
sektor, úsek
ĉine:
扇区 [shànqū], 扇區 [shànqū]
france:
secteur 2.a angle, secteur angulaire 2.b secteur circulaire 2.c secteur sphérique
germane:
Sektor 2.a Winkelraum 2.c Kugelsektor
hispane:
sector
hungare:
1. szektor 2.a szögtartomány 2.b körcikk 2.c gömbcikk
itale:
settore
japane:
扇形 [おうぎがた], 防衛区域 [ぼうえいくいき], 部門 [ぶもん]
katalune:
sector
nederlande:
sector
pole:
1. sektor 2.a kąt płaski 2.b wycinek (kołowy) 2.c wycinek kuli
portugale:
2.b setor
ruse:
сектор 2.a угловой сектор 2.b сектор круга 2.c шаровой сектор
slovake:
sektor, úsek
ukraine:
сектор, округ, ділянка

publika sektoro

EKON Sektoro de la ŝtataj kaj subŝtataj administroj: Adile sentis ke ŝi devas iĝi rusia civitano; alikaze ŝi ne plu povus labori ene de la publika sektoro [4].
4. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
дзяржаўны сэктар
france:
secteur public

administraj notoj

publika ~o: Mankas dua fontindiko.