2solid/a PV
solida
- 1.
Malfluida; kvalifikas substancon, kies molekuloj estas fikse kunigitaj unu kun la alia, tio estas ĉiun substancon, kiu estas nek flueca nek gasa: vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo [1]; neniu rubo solida estu enmaren ĵetita [2].
- 2.
- Firma1, malfacile detruebla: solidaj botoj FK ; solida vinkto [3]; solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto BdV .
- 3.
- (figure)
Serioza, impona,
neŝerca, malfrivola:
solida argumento;
li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li […] kiel forte
li meritas punon
[4];
mi faros al vi solidan batadon
[5];
li volonte havigus al la bienmastro […] solidan vipadon
Fab3
;
tio […] estas alporto de solida utilo
[6];
la virino […] solide purigadis [la lanternon]
[7];
mi havas solidajn sciojn kaj spiriton
[8];
necesas solida laboro por survojigi urĝajn reformojn
[9].
efektiva, vera
- 4.
- (figure) Fidinda: seriozaj kaj solidaj homoj BdV ; needzigita viro de solida (matura) aĝo [10].
1.
La Nova Testamento, Hebreoj 5:12
2. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj, 2004
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
2. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj, 2004
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
- beloruse:
- 1. цьвёрды 2. трывалы, моцны, дужы 3. салідны, сур'ёзны 4. салідны, надзейны, грунтоўны
- ĉeĥe:
- důvěryhodný, masivní, pevný, solidní, spolehlivý, tuhý, tělesový
- france:
- solide (adj.)
- germane:
- 1. fest 2. fest 3. ernsthaft, seriös 4. vertrauenswürdig, seriös
- hispane:
- sólido
- hungare:
- 1. szilárd 2. erős, tartós ~a argumento: komoly érv. 3. komoly, józan 4. szolid, megbízható
- nederlande:
- vast, stevig
- ruse:
- 1. твёрдый 2. крепкий, прочный 3. солидный, серьёзный 4. солидный, надёжный, основательный
- slovake:
- pevný, solídny, spoľahlivý, tuhý
- tibete:
- མཁྲེགས་པོ་
- tokipone:
- kiwen
- ukraine:
- твердий, міцний
solido
- 1.
Korpo en solida stato: hidrargo estas la nura metalo, kiu je ordinara temperaturo ne estas solido; benzoata acido […] estas senkolora kristala solido [11].
- 2.
(kinematiko) Tia objekto en la tridimensia spaco, ke la distanco inter du ajnaj ĝiaj punktoj ne ŝanĝiĝas dum movo.
- 3.
PIV1 Tridimensia geometria figuro: la solidoj de Johnson povas esti konstruita surbaze de kelkaj piramidoj, kupoloj, kaj rotondoj, platonaj solidoj, arĥimedaj solidoj, prismoj, kaj kontraŭprismoj [12].
Malnovaj ekvivalentoj: korpo, volumenaĵo;
Specifaj solidoj: solida angulo, duedro, triedro, pluredro, sfero, cilindro, konuso, elipsoido, sektoro, segmento, toro;
Rimarkindaj ecoj de solido: barita, nebarita, konveksa, konkava, rivolua; atributoj de iuj solidoj : areo, rando, volumeno.
- angle:
- 2. rigid body 3. geometric body, solid
- beloruse:
- цьвёрдае цела 3. цела, геамэтрычнае цела
- ĉeĥe:
- těleso
- france:
- 1. solide (corps solide) 2. solide indéformable (cinématique) 3. solide (figure géométrique), volume (figure géométrique), corps géométrique
- germane:
- 1. Feststoff, Festkörper 2. Körper, Festkörper 3. Körper, geometrischer Körper
- hispane:
- sólido 2. sólido rígido
- hungare:
- 1. szilárdtest 2. merev test 3. (mértani) test
- pole:
- 2. ciało stałe 3. bryła
- ruse:
- твёрдое тело 3. тело, геометрическое тело
- slovake:
- teleso
- ukraine:
- геометричне тіло, тверде тіло
solideco
- Kvalito de io densa, eltenema, malfacile rompebla, fidinda: ĉio en li montris solidecon, laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo FK ; revenas la malnovaj, tradiciaj virtoj, kiaj la tute banalaj pacienco, respondeco, bona kvalito, solideco [13].
13.
Monato, Maul Stefan: Defio aŭ devio de
politiko
- beloruse:
- цьвёрдасьць, саліднасьць
- ĉeĥe:
- solidnost, tuhost
- france:
- solidité
- germane:
- Solidität
- slovake:
- dôkladnosť, slušnosť, solídnosť, spoľahlivosť
- ukraine:
- твердість, міцність, солідність, ґрунтовність
solidigi
(tr)
- Igi solida, kunteniĝa, ne facile diserigebla aŭ rompebla, firma, fidinda: guar-gumo […] estas uzata ankaŭ por iom solidigi manĝaĵojn [14]; li provis solidigi sian financan kaj profesian vivon [15]; dormo plej gravas por solidigi la memoron kaj la lernoprocesojn [16]; [tio] kontribuis al la solidigo […] de la kulturo de milito [17].
14.
Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere
danĝera?, 2014
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj, 2010
16. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone, 2012
17. Monato, Gilbert Ledon: Muroj dumiljara solidas
15. Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj, 2010
16. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone, 2012
17. Monato, Gilbert Ledon: Muroj dumiljara solidas
- france:
- consolider, solidifier
- germane:
- konsolidieren
- ukraine:
- зміцнювати, робити твердим, ґрунтовним
solidiĝi
(ntr)
- Iĝi solida, rezista, malmola, nerompiĝema, nefleksebla, serioza: liaj filoj […] estas iom malbonkondutaj [sed] kun la tempo ili jam solidiĝos [18]; la fakuloj atendas nun la duan fazon de banka solidiĝo [19].
18.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
19. Monato, Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn, 2003
19. Monato, Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn, 2003
- france:
- se consolider, se solidifier
- germane:
- sich festigen, zur Vernunft kommen
- ukraine:
- твердіти, тверднути, ставати/робитися твердим, зміцнюватися, ставати солідним, ґрунтовним
platona solido

- angle:
- Platonic body
- beloruse:
- Плятона цела
- ĉeĥe:
- platónské těleso
- france:
- solide platonicien
- germane:
- Platonischer Körper Platonischer Körper
- hungare:
- szabályos test, platoni test
- pole:
- bryły platońskie
- ruse:
- платоново тело
- slovake:
- platónske teleso