4volumen/o Z

volumeno   Vikipedio

1.  
MAT[1] Mezuro de solido: la volumeno de kubo egalas al la kubo de ĝia eĝo; la volumeno de sfero estas proporcia al la kubo de ĝia radiuso; el ĉiuj solidoj havantaj saman areon la sfero havas la plej grandan volumenon.
2.  
FIZ Fizika grando, esprimanta la mezuron de la spaco okupata de objekto: la dimensioj de volumeno estas `M^0L^3T^0`. la variado de la volumeno de gaso depende je la temperaturo kaj premo; specifa volumeno (la volumeno de 1 masunuo da substanco). VD:kuba metro.
3.  
Kapacito1: kesto kun granda volumeno, sed malgranda pezo. VD:amplekso, enhavo.
4.  
Neklare konturita aŭ malfacile priskribebla objekto tridimensia: ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo [2]. SIN:maso2
angle:
volume
beloruse:
аб'ём
bretone:
volum
ĉeĥe:
kubatura, objem
france:
volume (mesure)
germane:
Volumen
greke:
όγκος
hebree:
נפח
hispane:
volumen
hungare:
térfogat, terjedelem
nederlande:
volume (inhoud), inhoud
pole:
1. objętość
portugale:
volume
ruse:
объём specifa ~o: удельный объём
slovake:
objem

volumenaĵo  

[3]
1.  
MAT(arkaismo) Solido, precipe se ĝi havas finian volumenon.
2.
TEK Kromsubstanco aldonata al la ĉefa substanco por plenigi volumenon, kompaktigi, remburi ktp: asfalto ... estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo (ekz-e gruzo) kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon [4]; ŝaŭmigita volumenaĵo
angle:
ŝaŭmigita ~aĵo: foamed aggregate 2. aggregate
germane:
ŝaŭmigita ~aĵo: Schaumzuschlagstoff 2. Zuschlag
hispane:
1. volumen
ruse:
ŝaŭmigita ~aĵo: пенный наполнитель 2. наполнитель

samvolumena  

angle:
of the same volume
france:
de même volume
germane:
mit gleichem Volumen
hebree:
שווה נפח
hungare:
azonos térfogatú
ruse:
равнообъёмный

administraj notoj