*ampleks/o PV

*amplekso

Dimensio, grado de grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas: bildo laŭ natura amplekso; amplekso de katastrofo, organizo, krizo, ĵeto, balanciĝo, signifo, ideo; tiu principo havas pli grandan amplekson ol nure juran; vasta amplekso da farita lernadoZ . VD:spaco, volumeno
angle:
 extent, scope, magnitude
beloruse:
 памер, велічыня, аб'ём
ĉeĥe:
 dosah, pásmo, rozloha, rozmezí, rozsah, šíře
france:
 ampleur, étendue, portée, taille
germane:
 Ausdehnung (Größe), Ausmaß
hebree:
 תְחוּם
hispane:
 amplitud, extensión
nederlande:
 omvang
pole:
 rozmiar, zasięg, zakres, objętość, rozpiętość, wielkość
portugale:
 amplitude, amplidão, dimensão, extensão, grandeza
ruse:
 величина, размер, объём
slovake:
 dosah, pásmo, rozsah
ukraine:
 обсяг, розмір

ampleksa

1.
Iel rilata al amplekso: kodoj povas esti malsame ampleksaj [1]; samampleksaj grandoj.
2.
Grandampleksa: ampleksa verko, spirito; la arto de verkado (...) nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan Marta ; la agado de nia societo tagon post tago disampleksiĝas.
1. Monato, Pejno S.: Tekstotraktado
angle:
 extensive 1. dimensional
ĉeĥe:
 obšírný, rozsáhlý
france:
 étendu (vaste)
hebree:
 מַקִיף
pole:
2. obszerny, rozległy, wielki
rumane:
 larg
ruse:
1. размерный
slovake:
 objemný, obsiahly

ampleksi

(tr)
Havi amplekson de; enhavi, enteni: la ĉielo ne povas Vin ampleksi [2]; la registara deklaro ampleksas ĉiujn nunajn politikajn demandojn; ni ordinare kunlegas tutan serion da vortoj ampleksitan per unu vido. VD:ĉirkaŭpreni, enhavi, enspaci, enteni, envolvi, etendiĝi
angle:
 extend to, include
ĉeĥe:
 obsahovat, zahrnovat
france:
 comporter, comprendre, embrasser
germane:
 umfassen
hebree:
 להקיף
hispane:
 abarcar, incluir, ampliar a
nederlande:
 omvatten
pole:
 obejmować, ogarniać, zawierać
portugale:
 extender-se até, abranger
ruse:
 охватывать
slovake:
 mať rozsah, obsahovať

grandampleksa, multampleksa

Havanta grandan amplekson, vasta: bonvolu doni al li tiun grandampleksan leteron [3]; ĉu tio ne estas grandampleksa propagando? [4]; ili eniris ... korton en la mezo de la multampleksa templa konstruaĵaro [5].
3. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
4. E. Lanti: Publika letero al Romen Rolan
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a
angle:
 comprehensive, extensive
ĉeĥe:
 objemný
france:
 ample, vaste
germane:
 ausgedehnt, von großem Ausmaß, weiträumig, extensiv
hispane:
 amplio, amplia, extenso, extensa
nederlande:
 omvangrijk
pole:
 obszerny, rozległy, wielki
portugale:
 amplo
ruse:
 пространный, обширный
slovake:
 objemný

korpampleksa

Vastkorpa, korpulenta: al la leona kaĝo per elasta danca paŝo trotas korpampleksa viro [6].
6. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
angle:
 corpulent, fat, fleshy, obese, stout
beloruse:
 мажны, тлусты, гладкі, поўны
france:
 corpulent
germane:
 korpulent, beleibt, wohlbeleibt
hispane:
 corpulento
hungare:
 testes, korpulens
nederlande:
 corpulent, zwaarlijvig, dik, gezet, vlezig
pole:
 korpulentny, wielki
portugale:
 corpulento
ruse:
 дородный, полный, тучный

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.