*volv/i
*volvi ↝
(tr)
- 1.
- Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj [1]; densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj [2]; ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj [3]; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro [4]; ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere [5]; li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn [6].
- 2.
- Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem: volvi paperfolion; volvita rubando, petalo de rozo; nigraj bukloj volviĝis sur la klinita nuko IK ; kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubutoj [7]; grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron [8].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:39
7. Eliza Orzeszko, trad. Karl Bein: Bona sinjorino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro

- angle:
- roll, wrap, wind
- beloruse:
- 1. абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць 2. скручваць, згортваць
- ĉeĥe:
- motat, navinout, navíjet, srolovat, stočit, vinout, vít, zatočit, zavinout
- france:
- enrouler
- germane:
- wickeln, binden, umkrempeln, umschlagen 1. umwickeln, umbinden 2. wälzen
- hispane:
- enrollar
- hungare:
- felcsavar, felteker 1. becsavar, begöngyöl
- nederlande:
- wikkelen, oprollen
- portugale:
- enrolar, envolver
- ruse:
- 1. обернуть, обмотать, замотать, обвить 2. свернуть
- slovake:
- motať, navíjať, stočiť, zavinúť, zrolovať, zvinúť
volvaĵo ↝
- Io volvita: volvaĵo da fadeno; trikiloj kaj volvaĵo IK ; volvaĵoj ĉe lupolo [9]; volvaĵoj de hedero [10]; ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj [11]; kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj [12].
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII

- wrap
- france:
- enroulement
- germane:
- Rolle, Wickel, Spule, Ranke
- hispane:
- rollo
- ruse:
- свёрток
rulvolvaĵo ↝
13.
Henri Heine, trad. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ
- france:
- bobine
- germane:
- Rolle
- hispane:
- madeja, bobina, carrete
ĉirkaŭvolvi ↝
(tr)
-
Ĉirkaŭigi objekton per io, kio volviĝas
ĉirkaŭe:
sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj
volvotrunkoj de lupolo
[14];
Kama kuŝiĝis sur la lito kaj
ĉirkaŭvolvis
la kapon per tuko
[15];
ĉion, kion [la polipoj] povis en la maro
kapti,
ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam
ĝin ellasi
[16];
(figure)
la ŝtato ĉirkaŭvolvas la modernan
individuon per tro multaj ligiloj.
vindi.
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- beloruse:
- абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць
- france:
- enlacer, envelopper
- germane:
- umwickeln, umklammern, umfangen
- hungare:
- körbecsavar, körbeteker, körbefon
- nederlande:
- omwikkelen
- portugale:
- enrolar
- ruse:
- обернуть, обмотать, замотать, обвить
disvolvi ↝
(tr)
- 1.
- Etendi ion volvitan ĉirkaŭ si mem: disvolvi tolrulaĵon, standardon; disvolviĝinta lilio [17]; disvolviĝinta floro [18]; jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo kaj li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere [19].
- 2. ↝
- (figure)
Plivastigi, pliampleksigi; realigi ĉion, kio estas
farebla:
disvolvi ĉiujn siajn kapablojn, viglan propagandon,
sian programon, la popolan instruadon;
la uzado de Esperanto disvolvas ĉe la infanoj la
intereson al fremdaj popoloj kaj guston al geografio;
konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute
libere disvolviĝi
[20];
la malgranda pizo disvolviĝas bonege
[21];
la industrio pli kaj pli disvolviĝas;
la programo glate disvolviĝis.
efektivigi, evolui, plenumi, pligrandigi, plifortigi, akceli, kreskigi, progresigi.
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:26
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 2:10
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo

- unwind, unfold, to develop
- beloruse:
- 1. разгортваць, размотваць, раскручваць 2. разьвіваць
- ĉeĥe:
- rozkulit, rozmotat, rozmotávat, rozvinout, rozvíjet
- france:
- dérouler, développer
- germane:
- entwickeln, auswickeln, entfalten
- hispane:
- desarrollar 1. desenrollar
- hungare:
- 1. kitereget, kibont 2. kibontakoztat, fejleszt
- nederlande:
- ontplooien, ontwikkelen (ontplooien)
- portugale:
- desenrolar
- ruse:
- 1. развернуть, размотать 2. развивать, развить
- slovake:
- odmotať, odviť, rozmotať
elvolvi ↝
(tr)
- 1.
- Disvolvi, disfaldi: oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene elvolviĝintan [22]; el ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia Marta ; lernantoj plene elvolvis siajn talentojn [23].
- 2. ↝
- Klare kaj detale prezenti temon por ĝin konigi kaj komprenigi: elvolvi argumenton, planon.
- 3. ↝
[24](fakula ĵargono) Esprimi ion kiel sumon de multaj termoj, produton de multaj faktoroj, ofte eĉ kiel serion aŭ nefinian produton: elvolvi funkcion en potencoserion, laŭ potencoj de la variablo; elvolvaĵo de eksponencialo ĝis la dua ordo estas `1+x+x^2//2`.
22.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
23. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
24. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
23. Monato, Alice Liu: Ekzameno ekzamenata, 2009
24. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
- angle:
- el~aĵo: expansion 3. expand
- beloruse:
- 1. разгортваць, размотваць, раскручваць 2. разьвіваць
- ĉeĥe:
- rozvinout, rozvést (téma, myšlenku)
- france:
- développer el~aĵo: développement (math.) 3. développer
- germane:
- 1. entfalten 2. entwickeln, entfalten el~aĵo: Entwicklung 3. entwickeln, ausmultiplizieren
- hungare:
- 1. kibont, kiteker 2. kifejt el~aĵo: kifejtés 3. kifejt
- nederlande:
- ontvouwen
- pole:
- el~aĵo: rozwinięcie 3. rozwijać
- portugale:
- desenvolver
- ruse:
- 1. развить, размотать 2. развивать, развить el~aĵo: разложение 3. разложить
- slovake:
- rozanalyzovať, rozobrať, rozvinúť
elvolvanto ↝

-
(de ebena kurbo)
La kurbo, kies elvolvato
ĝi
estas:
elvolvanto de cirklo.
evolvento.
elvolvanto de cirklo
- angle:
- evolvent, involute el~anto de cirklo: evolvent of circle
- beloruse:
- разгортка
- france:
- développante el~anto de cirklo: développante du cercle
- germane:
- Evolvente el~anto de cirklo: Kreisevolvente
- hungare:
- evolvens el~anto de cirklo: kör evolvense
- pole:
- ewolwenta el~anto de cirklo: ewolwenta okręgu
- ruse:
- развертка, инволюта, эвольвента el~anto de cirklo: эвольвента окружности
elvolvato ↝

-
(de ebena kurbo)
La aro de ĉiuj ĝiaj
kurbecocentroj:
la elvolvato de cikloido estas
mem
cikloido.
evoluto.
- angle:
- evolute
- beloruse:
- эвалюта
- france:
- développée (d'une courbe)
- germane:
- Evolute
- hungare:
- evolúta
- pole:
- ewoluta
- ruse:
- эволюта
envolvi, volvekovri ↝
(tr)
- 1.
- Tute kovri objekton per io, kiu volviĝas ĉirkaŭ ĝi: la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero [27]; la glavo de Goljat […], envolvita en vesto [28]; ili envolviĝu en sian honton kiel en veston [29]; ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn [30]; oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo [31].
- 2. ↝
- (figure)
Tute kovri:
la nokto envolvis la teron per nigra vualo;
tondris la kanonoj, […] la ŝipoj staris envolvitaj
en fumo de pulvo
[32];
nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo
[33];
freŝa aero envolvis lin
[34].
enhavi, enteni, ampleksi.
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:9
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:29
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI

- envelop, wrap
- beloruse:
- загортваць, закручваць, абгортваць, ахінаць, атуляць
- france:
- entourer, envelopper
- germane:
- einhüllen, einwickeln, umhüllen, verbinden
- hispane:
- envolver
- hungare:
- beburkol, bebugyolál, betakar
- nederlande:
- inwikkelen
- portugale:
- envolver
- ruse:
- завернуть, замотать, обернуть
envolvaĵo
- 1.
- Io, kio envolvas: liberigita el la envolvaĵo [35].
- 2. ↝
[36] (de familio de ebenaj kurboj) Tia ebena kurbo, ke ĉe ĉiu ĝia punkto tanĝas ĝin iu kurbo de la familio, kaj ĉiu kurbo el la familio tanĝas ĝin en almenaŭ unu punkto: la elvolvato de kurbo estas la envolvaĵo de ĝiaj ortantoj.
envelopo
35.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
36. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
36. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
- angle:
- envelope
- france:
- 2. enveloppe (d'une famille de courbes)
- germane:
- Einhüllende, Umhüllungskurve, Envolvente
- hispane:
- envoltorio
- hungare:
- burkológörbe 1. göngyöleg, burkolat
- pole:
- 2. obwiednia (rodziny krzywych)
- ruse:
- 1. обёртка 2. огибающая (семейства кривых)
kunvolvi
(tr)
- Kune volvi: Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin [37]; kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis [38]; la floro kunvolvas siajn foliojn [39]; ŝi rapide demetis la antaŭtukon, kunvolvis ĝin kaj metis en tirkeston IK ; globe kunvolvita tuketo Marta ; haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo Marta ; ŝiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj FK .
37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 2:8
38. La Nova Testamento, Luko 4:20
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
38. La Nova Testamento, Luko 4:20
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- beloruse:
- скручваць (разам)
- ĉeĥe:
- smotat, zabalit, zavinout
- hungare:
- összegöngyöl
- nederlande:
- samenwikkelen
- ruse:
- свить (что-л. вместе), смотать
- slovake:
- stočiť, zvinúť
malvolvi ↝
(tr)
- 1.
- Disvolvi: la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon [40]; li […] malvolvis la tukon kaj montris la juvelojn [41].
- 2. ↝
- (malofte) Elvolvi2: malvolviĝas ege stranga kaj interesa rakonto [42]; la aŭtoro tamen malvolvas sian rakontofadenon ne linie [43].
40.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
41. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
42. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
43. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer, 2013

- 1. unroll
- beloruse:
- 1. разгортваць, раскручваць 2. разьвіваць
- ĉeĥe:
- rozmotat, rozmotávat, rozvinout
- france:
- dérouler
- germane:
- 1. abwickeln, abnehmen
- hungare:
- kibont, kigöngyöl, lefejt, leteker
- nederlande:
- afwikkelen
- ruse:
- развернуть, размотать, развить
- slovake:
- odmotať, odviť, rozmotať