*fort/a PV

*forta  

1.  
Kapabla venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn materiajn aŭ moralajn: forta homo, luktisto, nacio, motoro, registaro; forta helpo, voloB , esprimo; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana PrV ; li en ĉio estas fortaZ (multkapabla) ; fortkorulo [1]. VD:potenca.
2.  
Altgrada, intensa2; posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta sento, kolero, intereso, bezono, dozo, fulmotondro, streko, profito, utilo, diferenco; en plej forta gradoZ ; forta malsano, febro, varmo, tuso, koloro, lumo, adoro, voĉo; forta kafo, biero, vino, cigaro.
3.  
(arkaismo) Fortika1, firma1: forta muro, fortikaĵo, ŝnuro, teksaĵo, papero; forta sano, pozicio.
4.
FON(pri konsonanto aux kvazaŭvokalo) Elparolata pli intense.
5.
POE(pri silabo) Elparolata pli intense ol la najbaraj.
angle:
strong
beloruse:
моцны, дужы
ĉeĥe:
prudký, silný
france:
fort (adj.)
germane:
stark, kräftig, heftig
hispane:
fuerte
indonezie:
kuat
itale:
forte
nederlande:
sterk
perse:
1. توانا، توانمند، نیرومند، قدرتمند، قوی 2. قوی، شدید 3. استوار، محکم، مستحکم
pole:
1. silny, mocny, krzepki 2. silny, mocny, duży, tęgi 3. mocny, potężny, krzepki
portugale:
1. forte, potente, rijo, vigoroso 2. forte, potente, intenso 3. forte, rijo, resistente 5. forte, tônico
ruse:
сильный
slovake:
mocný, pevný, silný

forte Vikipedio

1.
En forta maniero: forte bati.
2.
Multe, tre: forte malpuraZ ; forte ĝoji, dubiZ , deziriZ , voliZ , sin amuziZ ; mi forte volus sciiĝi, kielZ .
angle:
strongly
beloruse:
моцна, дужа 2. вельмі, надта
ĉeĥe:
mocně, silně
france:
fortement, très
germane:
2. sehr
itale:
fortemente
perse:
سخت، شدیداً، قویاً
pole:
1. mocno, silnie 2. strasznie, okropnie, bardzo
ruse:
сильно 2. очень
slovake:
forte

forto Vikipedio

1.  
Kapablo venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn: forto de vivo, voloB , spirito; forto de la esperanta movado; kie regas la forto, tie rajto silentas PrV ; fortoj de la naturoB ; per propraj fortojZ ; perdi, streĉi la fortojn; kiu havas forton, havas rajton PrV ; larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiaj vangoj; la malnova dialekto restas en sia plena fortoZ ; militaj, maraj fortoj.
2.
Solideco, fortikeco, malfacila rompebleco: forto de ŝnuro, de sano; hodiaŭ forto, morgaŭ morto PrV .
3.  
Alta grado, intenseco: forto de febroB , de vino.
4.  
FIZTEK Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon kapablan produkti, modifi aŭ nuligi movon: la dimensioj de forto estas `MLT^-2`. VD:neŭtono.
angle:
strength
beloruse:
сіла, моц
ĉeĥe:
schopnost, síla, výkonnost
france:
force
germane:
1. Kraft, Stärke 2. Festigkeit, Stabilität 3. Höhe, Stärke, Intensität 4. Kraft
hispane:
fuerza
indonezie:
1. kekuatan 4. gaya
itale:
forza
nederlande:
sterkte, kracht
perse:
1. نیرو، قدرت، توان 2. استواری، استحکام 3. شدت، غلظت 4. نیرو
pole:
1. siła 2. moc, siła 3. siła, moc 4. siła
ruse:
1. сила 2. крепость (качество) 3. крепость (качество), сила 4. сила
slovake:
moc, schopnosť, sila

fortega

Malmodere, senbride forta.
angle:
mighty
france:
puissant
itale:
potente, possente
pole:
mocarny, potężny

ĉiuforte, per ĉiuj fortoj, per la tuta forto

Uzante sian tutan forton, intense provante: per ĉiuj fortoj [2]; per la tuta forto [3]; pliboniĝon ni entreprenu ĉiuforte! [4].
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 13:8
4. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
with maximum effort, full out, all out, flat out
france:
de toutes ses forces
pole:
z całej siły, ze wszystkich sił

malforta  

Malmulte efika, malintensa: ĉiuj vortoj estas malfortajZ ; en malforta gradoZ ; malforta en la kalkuladoZ , en la muzikoZ VD:kaduka, malsana, pala, velka.
angle:
weak
beloruse:
слабы
ĉeĥe:
slabý
france:
faible
germane:
schwach
hispane:
débil
indonezie:
lemah
nederlande:
zwak
perse:
سست، ناچیز، ناتوان، ضعیف
pole:
słaby, wątły, wycieńczony
ruse:
слабый
slovake:
slabý, vetchý

malfortaĵo  

Malforta loko, malforta flanko, malforta eco en ies karaktero: li havis la strangan malfortaĵon ke li ne povis... [5] VD:tikla.
angle:
weakness
beloruse:
слабасьць, слабое месца
france:
faiblesse
germane:
(Charakter-) Schwäche
hispane:
debilidad
indonezie:
kelemahan
perse:
نقطهٔ ضعف، نقص، عیب
pole:
słabość, słaba strona, pięta Achillesa
ruse:
слабость, слабое место

malfortigi  

(tr)
Igi malforta: malsano malfortigis lin; fremdaj elementoj malfortigis la unuecon de la socioB VD:konsumi, frostigi, sensangigi, subfosi
angle:
weaken
beloruse:
аслабіць, зьнясіліць
ĉeĥe:
oslabit, vysílit, vyčerpat, zbavit síly
france:
affaiblir
germane:
schwächen, entkräften
hispane:
debilitar
indonezie:
melemahkan
perse:
ضعیف کردن، تضعیف کردن، سست کردن، از پا انداختن
pole:
osłabiać, nadwątlać, wycieńczać
ruse:
ослабить
slovake:
oslabiť, vyčerpať

malfortiĝi, senfortiĝi  

(ntr)
Iĝi malforta: la vento, la entuziasmo malfortiĝas; la korpo moliĝis, tute senfortiĝis [6]. VD:estingiĝi, kvietiĝi, laciĝi
6. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
angle:
weaken
beloruse:
аслабець, зьнясілець , зьнемагчы
france:
s'affaiblir, baisser (faiblir), faiblir
hispane:
debilitarse
indonezie:
melemah
perse:
ضعیف شدن، تضعیف شدن، سست شدن، از پا افتادن
pole:
słabnąć, wątleć
ruse:
ослабеть

perforti  

(tr)
Per forto devigi, trudi, akiri: vi perfortis virinon dum ŝia monataĵo [7]; perforti infanon.
angle:
assault, force
beloruse:
гвалтаваць, гвалціць
ĉeĥe:
konat násilí, znásilnit
france:
faire violence (à), violenter, violer
germane:
gewalttätig sein gegen, vergewaltigen
hispane:
forzar
perse:
اعمال زور کردن، اعمال خشونت کردن، تجاوز کردن
pole:
zmuszać, gwałcić, brać siłą, zniewalać
ruse:
насиловать
slovake:
vymôcť násilím, znásilniť

perforta  

Trudita per forto: perforta morto; perforta amo estas plej forta malamo PrV ; akiri perforte la regadon; altrudi perforte sian opinionZ ; ŝi perforte sin kvietigis kaj aperigis rideton sur siaj lipojZ . VD:ŝtata.
angle:
violent
beloruse:
гвалтоўны, насільны
ĉeĥe:
násilný, zběsilý
france:
violent
germane:
mit Gewalt, gewalttätig
nederlande:
met geweld, gewelddadig
perse:
به‌زور، خشونت‌آمیز، خشونت‌بار، (مرگ) غیرطبیعی
pole:
przymusowy, z musu (pot.), zgwałcony, brany siłą, zniewolony
ruse:
насильный, насильственный
slovake:
násilný

perforto   Vikipedio

Uzo de korpa forto por trudi sian volon: nur al perforto cedas perforto; fari perfortaĵon alZ .
angle:
violence
ĉeĥe:
násilí, znásilnění
france:
violence
indonezie:
kekerasan
perse:
خشونت
pole:
przymus, gwałt, zniewolenie
ruse:
насилие
slovake:
násilie, znásilnenie

perfortetaZ

Malmilda.
angle:
rough, severe

perfortulo

Tiu, kiu uzas sian forton, sian plian povon por atako kaj detruo: la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019, kiun adoptis la usona senato lastatempe, […] apogas radikalajn perfortulojn [8].
france:
casseur

seksperforti

(tr)
Per forto trudi sekskunigon: iun kristnaskvesperon ‐ nigrigita aro kun lanternoj ... partigis la grandbienulon ... dum ebriuloj seksperfortis lian edzinon [9]; (figure) kaj kiel perdis dignon nun la morto, || la am' aspektas same io besta: || la ambrakumo ŝajnas seksperforto [10].
9. H. Pontoppidan, trad. L. B. Storm: La vaganto, Norda Prismo, 57:2
10. K. Kalocsay: En ĉi murdepoko, Tra la ŝtormo, 1939–1945
angle:
rape
beloruse:
гвалтаваць, гвалціць
ĉeĥe:
znásilnit, znásilňovat
france:
violer (sexuellement)
hispane:
violar
indonezie:
perkosa memerkosa
perse:
تجاوز (جنسی) کردن، هتک ناموس کردن
pole:
gwałcić, brać siłą, zniewalać
ruse:
изнасиловать
slovake:
znásilniť

superforti

(tr)
Esti pli forta ol.
angle:
overcome, subdue
beloruse:
перасіліць , перадужаць
ĉeĥe:
překonat silou, přemáhat
france:
battre (l'emporter sur), l'emporter (sur), vaincre
perse:
فائق شدن (به)، پیروز آمدن (به)
pole:
być silniejszym, przewyższać siłą , przemóc
ruse:
пересилить , одолеть
slovake:
premôcť, zdolať silou

superforto

1.  
Avantaĝo. ... la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam ... unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj [11].
2.  
Perforto.
3.
JUR Neantaŭvidita okazo, ekzemple natura katastrofo aŭ registara decido, kiu malebligas al kontraktanto plenumon de kontrakta devigo, kaj kiu eventuale, pro siaj neantaŭvideblo kaj nesupereblo ne sekvigas sankcion: ĉe superforto, en okazo de superforto ...
angle:
1. upper hand, edge, advantage 2. force, violence 3. act of God, act of nature
ĉeĥe:
vyšší moc
france:
3. cas de force majeure
latinece:
3. vis major
perse:
3. قوهٔ قاهره، فورس ماژور
pole:
3. siła wyższa
ruse:
3. форс-мажор, непреодолимая сила
slovake:
vyššia moc

elektromova forto   Vikipedio

[12][13]
ELE Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon aŭ procedon, kapablan subteni potencialan diferencon inter du punktoj de malfermita cirkvito, aŭ kurenton en fermita cirkvito: la dimensioj de elektromova forto estas M1L2T-3I-1 . VD:tensio, volto.
angle:
electromotive force
beloruse:
электрарухаючая сіла
ĉeĥe:
elektrohybná síla, elektromotorická síla
france:
force électromotrice
indonezie:
gaya gerak listrik
perse:
نیروی محرکهٔ الکتریکی، محرکهٔ الکتریکی
pole:
siła elektromotoryczna
ruse:
электродвижущая сила, ЭДС
slovake:
elektromotorická sila

inertoforto PV , inercia forto PIV2   Vikipedio

FIZ Inerteca forto.
angle:
force of inertia, inertial force
beloruse:
сіла інэрцыі
france:
force d'inertie
germane:
Trägheitskraft
hispane:
fuerza de inercia
indonezie:
inersia, kelembaman
nederlande:
inertie
perse:
نیروی ماند
pole:
siła inercji, siła bezwładu
ruse:
сила инерции

administraj notoj

pri elektromova ~o :
      Mi apenaux adaptis tiun difinacxon, prenitan de PIV1 kaj
      de francaj vortaroj, sed necesus io multe pli klara
      kaj science rigora, klariganta kial tiu grando havas
      la samajn dimensiojn kaj mezurunuojn, kiel "tensio".
      [MB]
    
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ega: Mankas dua fontindiko.
~ega: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igi: Mankas verkindiko en fonto.
per~a: Mankas verkindiko en fonto.
per~o: Mankas verkindiko en fonto.
per~eta: Mankas verkindiko en fonto.
super~i: Mankas dua fontindiko.
super~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
elektromova ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inerto~o , inercia ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.