*sang/o UV
*sango
- 1.
Likva histo fluanta
en la angioj
(arterioj, vejnoj) de animaloj, ruĝa ĉe la
vertebruloj, portanta la nutrajn substancojn
en la tutan korpon:
sangaj gutoj falis sur lian manikon, li forviŝis ilin, haltigis la sangon
[1];
prenu iom el la sango de la bovido kaj […] elverŝu ĉe la bazo de la
altaro
[2];
ankoraŭ bruas la sango ĉirkaŭ mia orelo, sur kiun vi donis al mi vangfrapon
[3];
glavo sangon soifanta
[4];
la popolo soifas sangon
(ribelas)
[5];
virina lango buĉas sen sango
(sen korpe vundi)
PrV
.
- 2.
- (figure) Temperamento, pasio, saneco: ekboloj de senbrida juna sango [6]; mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga [7]; hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj [8]; sango bolas, juneco petolas PrV ; maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango PrV .
- 3.
Familia, hereda deveno, parenceco:
ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango
[9];
la knabo prosperis, la nobela sango elmontriĝis malgraŭ la malluksa nutrado
[10];
Don Isaak Abarbanel, nevo de la granda rabeno, devenas el la plej bona sango de
Izrael
[11];
plej malgranda guto da montana sango en la vejnoj de homo rekondukas lin ĉiam
al la hejma regiono
[12];
sukcesaj firmaoj ne blinde akceptas siajn stultajn filojn sed kapablajn
aliulojn, alivorte, enfluas freŝa, ekstera sango
[13];
mia samsanga (vera, samfamilia) frato
[14];
sango komuna reciproke sin altiras
PrV
.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: La Espero
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
12. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
13. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. L. L. Zamenhof: La Espero
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
12. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
13. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
- afrikanse:
- bloed
- albane:
- gjak
- amhare:
- ደም
- angle:
- blood, gore (blood)
- arabe:
- الدم
- armene:
- արյուն
- azerbajĝane:
- qan
- beloruse:
- кроў
- bengale:
- রক্ত
- birme:
- သှေး
- bosne:
- krvi
- bulgare:
- кръв
- ĉeĥe:
- krev
- ĉine:
- 衁 [huāng], 血 [xuè], 血液 [xuèyè], 鮮血 [xiānxuè], 鲜血 [xiānxuè]
- ĉuvaŝe:
- юн
- dane:
- blod
- estone:
- veri
- eŭske:
- odol
- filipine:
- dugo
- france:
- sang
- galege:
- sangue
- germane:
- Blut
- guĝarate:
- રક્ત
- haitie:
- san
- haŭse:
- jini
- hinde:
- खून
- hispane:
- sangre
- hungare:
- vér ~o komuna reciproke sin altiras: megszólal a vér szava.
- igbe:
- ọbara
- indonezie:
- darah
- irlande:
- fuil
- islande:
- blóð
- itale:
- sangue
- japane:
- 血 [ち]
- jave:
- getih
- jide:
- בלוט
- jorube:
- ẹjẹ
- kanare:
- ರಕ್ತ
- kartvele:
- სისხლის
- katalune:
- sang
- kazaĥe:
- қан
- kimre:
- gwaed
- kirgize:
- кан
- kmere:
- ឈាម
- koree:
- 피
- korsike:
- u sangue
- kose:
- igazi
- kroate:
- krv
- kurde:
- xwîn
- latine:
- sanguis
- latve:
- asinis
- laŭe:
- ເລືອດ
- litove:
- kraujo
- makedone:
- крв
- malagase:
- ra
- malaje:
- darah
- malajalame:
- രക്തം
- malte:
- demm
- maorie:
- toto
- marate:
- रक्त
- monge:
- ntshav
- mongole:
- цусны
- nederlande:
- bloed
- nepale:
- रगत
- njanĝe:
- magazi
- okcidentfrise:
- bloed
- panĝabe:
- ਖੂਨ ਦੇ
- paŝtue:
- وينه
- pole:
- krew
- portugale:
- sangue
- ruande:
- maraso
- ruse:
- кровь
- samoe:
- toto
- sinde:
- رت
- sinhale:
- ලේ
- skotgaele:
- fuil
- slovake:
- krv
- slovene:
- krvi
- somale:
- dhiig
- ŝone:
- ropa
- sote:
- mali a
- sunde:
- getih
- svahile:
- damu
- svede:
- blod
- taĝike:
- хун
- taje:
- เลือด
- tamile:
- இரத்த
- tatare:
- кан
- telugue:
- రక్త
- tibete:
- ཁྲག་
- turke:
- kan
- ukraine:
- кров
- urdue:
- خون
- uzbeke:
- qon
- vjetname:
- máu
- zulue:
- negazi
sangi
(ntr)
- 1.
- Ellasi sangon: [la] kontuzita genuo sangis kaj ruĝiĝis [15]; vi sangas ja, – kion vi faris [16]? la vundo […] abunde komencis sangi [17]; la majesta besto sangis el multaj vundoj [18]; ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen […] sekvadis lin [19]; (figure) la cikatroj de la dua mondomilito ankoraŭ videblas, eĉ doloras kaj sangas [20].
- 2.
- (figure) Suferi kvazaŭ pro sangadanta vundo: iliaj koroj sangis je la vido de la apostolo, premita sub la pezo de l’ aĝo, penado kaj doloro [21]; la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn [22]; pro tio ĝuste sangas mia koro [23].
15.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
17. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, IV.
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
20. Monato, Isikawa Takasi: Ĉu finiĝis la postmilita periodo?, 2015
21. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIX
22. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVII
23. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
17. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, IV.
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
20. Monato, Isikawa Takasi: Ĉu finiĝis la postmilita periodo?, 2015
21. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIX
22. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVII
23. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
- angle:
- bleed
- beloruse:
- крываточыць
- ĉeĥe:
- krvácet
- ĉine:
- 1. 流血 [liúxiě], 出血 [chūxiě], 油墨化水 [yóumòhuàshuǐ], 破血流 [pòxiěliú]
- france:
- 1. saigner (intr.) 2. saigner (intr., fig.)
- germane:
- bluten
- hungare:
- vérzik
- indonezie:
- 1. berdarah
- itale:
- sanguinare
- japane:
- 出血し続ける [しゅっけつしつづける]
- nederlande:
- bloeden
- pole:
- 1. krwawić 2. krwawić
- ruse:
- кровоточить, истекать кровью
- slovake:
- krvácať
- svede:
- 1. blöda
- turke:
- 1. kanamak
sangumo
- angle:
- bleed, bruise, hematoma
- beloruse:
- крывяцёк
- ĉine:
- 血肿 [xuèzhǒng], 血腫 [xuèzhǒng], 痍 [yí], 瘀斑 [yūbān], 摔伤 [shuāishāng], 摔傷 [shuāishāng]
- france:
- saignement
- germane:
- Blutung, Bluterguß, Hämatom, Blauer Fleck
- indonezie:
- perdarahan, hemoragi
malvarmsanga
- 1.
(pri besto)
Kies korpotemperaturo laŭas la
temperaturon de la ĉirkaŭa medio:
la fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas
malvarmsangaj animaloj.
- 2.
-
Senpasia, indiferenta, senemocia, flegma:
lia damo, kontraŭe, estis malvarmsanga,
kvazaŭ frostigita viando
Metrop
;
mi estas malvarmsanga,
neniu pasio tiras min kun si
[26].
racia,
sobra3
Rim.:
En iuj lingvoj, ekzemple en la rusa, la vorto strukture simila al
„malvarmsanga“ povas havi la aproban sencon
„konservanta
memregadon en danĝero ktp“. Tiu senco estas nelogika
idiomaĵo (vidu rimarkon ĉe
malvarmsango). Mi ne
trovis aŭtoritatajn ekzemplojn por ĉi tiu senco,
kaj opinias
ĝin evitinda en Esperanto.
[Sergio Pokrovskij]
26.
C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
- angle:
- cold-blooded 1. cold-blooded, ectothermal, ectothermic, ectothermous, haematocryal
- beloruse:
- 1. халаднакроўны 2. спакойны, стрыманы, абыякавы, нячулы
- ĉeĥe:
- chladnokrevný
- ĉine:
- 冷血 [lěngxuè], 杀人不眨眼 [shārénbùzhǎyǎn], 殺人不眨眼 [shārénbùzhǎyǎn], 冷淡 [lěngdàn]
- france:
- 1. à sang froid
- germane:
- 1. wechselwarm(-e Tiere) 2. kaltblütig
- indonezie:
- berdarah dingin
- itale:
- 1. a sangue freddo, ectoterma 2. freddo (carattere), controllato (carattere), impassibile
- japane:
- 冷血の [れいけつの], 冷徹な [れいてつな], 冷淡な [れいたんな]
- pole:
- 1. zimnokrwisty 2. zimnokrwisty
- ruse:
- 1. теплокровный 2. сухой, бесстрастный, бесчувственный
- slovake:
- chladnokrvný
- turke:
- 1. soğuk kanlı
malvarmsango, trankvilsangeco
- (malofte) (evitinde)
Memregado3,
trankvilo de iu
senkonsterna kaj memrega:
„li estas sur nia spuro.“ – „des pli gravas gardi
vian malvarmsangon.“
(pli bone: „des pli gravas ne perdi la
kapon“)
[27].
ferocoRim.: Ĉi tiu idiomaĵo estas nelogika kaj fiziologie malĝusta: ĝuste la paraliza timo kaŭzas la impreson, ke „la sango glaciiĝis en la vejnoj“. Ĝian sencon pli ĝuste esprimas „ne perdi la kapon“, „konservi la menson klara“. La idiomaĵo probable estiĝis el konfuzo inter la francaj „sens-froid“ (malvarma menso, memregado) kaj „sang-froid“ (malvarma sango; la du kombinoj sonas egale en la franca). La idiomaĵo estas konsiderinde internacia, tamen kun gravaj esceptoj; anglalingve oni ĝin lasas en la franca formo – aŭ tradukas per pli trafaj vortoj anglaj. Feliĉe, ĝi estas malofta en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
27.
J. Rejtő, trad. L. Balázs: Bill Teksaso, la
temerarulo
- angle:
- composure, equanimity, presence of mind, sang-froid
- beloruse:
- спакой, стрыманасьць
- ĉeĥe:
- chladnokrevnost
- france:
- sang-froid
- germane:
- Kaltblütigkeit
- hungare:
- hidegvér
- itale:
- sangue freddo
- pole:
- zimna krew
- ruse:
- хладнокровие
- slovake:
- chladnokrvnosť
samsangeco
- 1.
- (komune) Havo de komunaj prauloj: estas Li Tiu, kiu kreis la homon el akvo kaj donis al li samsangecon kaj parencecon [28].
- 2.
Naskiteco el gepatroj kun komunaj prauloj:
vizaĝoj kaj korpoj ruinigitaj pro malriĉeco, alkoholo,
samsangeco
[29].
28.
trad. N. Vessella:
La Sankta Kurano, 25:54, 2006-
29. F. Chiarello, trad. Eric: Atendante Apokalipson, 2004
29. F. Chiarello, trad. Eric: Atendante Apokalipson, 2004
- angle:
- consanguinity
- beloruse:
- аднакроўнасьць, адзінакроўнасьць
- ĉine:
- 血緣關係 [xuèyuánguānxì], 血缘关系 [xuèyuánguānxì], 亲缘 [qīnyuán], 親緣 [qīnyuán], 血緣 [xuèyuán], 血缘 [xuèyuán]
- france:
- consanguinité
- germane:
- Blutsverwandtschaft
- indonezie:
- konsanguinitas
- japane:
- 血縁 [けつえん]
sensangigi
- 1.
- Igi sensanga.
- 2.
- (figure) Tute senfortigi: la milito sensangigis la popolon.
- angle:
- exsanguinate, desanguinate
- beloruse:
- абяскровіць
- ĉeĥe:
- nechat vykrvácet, pustit žilou
- france:
- saigner à blanc
- germane:
- ausbluten 1. schächten
- hungare:
- kivéreztet
- itale:
- dissanguare
- japane:
- 血抜きする [ちぬきする], 疲弊させる [ひへいさせる]
- pole:
- wykrwawiać
- ruse:
- обескровить
- slovake:
- odkrviť
varmsanga
- 1.
(pri besto)
Tenanta pli-malpli konstantan temperaturon
de la korpo, malmulte dependanta de la
temperraturŝanĝoj de la medio:
la mamuloj kaj la birdoj estas varmsangaj animaloj;
dum kristnaska fasta tago oni malpermesadis manĝi
viandon de varmsangaj bestoj
[30].
- 2.
- (evitinde)
varmegsanga
30.
J. Drahotova:
Tradicioj de la ĉeĥa kristnasko
- angle:
- 1. warm-blooded, haematothermal
- beloruse:
- цеплакроўны
- ĉeĥe:
- teplokrevný
- ĉine:
- 1. 温血 [wēnxuè], 溫血 [wēnxuè]
- france:
- 1. à sang chaud
- germane:
- warmblütig
- indonezie:
- berdarah panas
- itale:
- 1. a sangue caldo, omeoterma
- japane:
- 温血の [あつしちの], 熱血の [ねっけつの]
- pole:
- 1. ciepłokrwisty
- ruse:
- 1. теплокровный
- slovake:
- teplokrvný
- ukraine:
- теплокровний
varmegsanga
- Varmega2, pasiiĝema: „tiam mi estis juna, sovaĝa kaj varmegsanga, tamen honesta, tion mi kuraĝe povas aserti antaŭ la vizaĝo de Dio!“ diris la lavistino [31]; kontraŭe, mi estas varmegsanga, kaj fajro degeligas glacion [32].
31.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
32. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
32. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
- angle:
- ardent, fiery, passionate, hot-blooded
- beloruse:
- гарачай крыві, палкі, імпэтны
- ĉeĥe:
- horkokrevný
- ĉine:
- 火热 [huǒrè], 火熱 [huǒrè]
- france:
- sanguin
- germane:
- heißblütig
- itale:
- ardente (fig.), dal sangue bollente, passionale
- japane:
- 激しやすい [はげしやすい], すぐにかっとなる
- pole:
- gorącej krwi
- ruse:
- пылкий, страстный
- slovake:
- horúco krvný
- ukraine:
- гарячий (про темперамент), гарячої крові