*sufer/i
*suferi ↝
(x)
- 1. ↝
-
Senti
doloron korpan aŭ mensan:
la popolo tie suferis pro manko de akvo
[1];
suferi malsaton
[2]
[3]
[4];
suferi de la suno
[5];
ŝi […] suferis de la frosto
[6];
li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo
[7];
mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas
[8];
kapo pekas, piedoj suferas
PrV
;
suferilo
[9];
suferplena ĝemo
Marta
.
doloro, turmento
- 2. ↝
-
Sperti
malfeliĉaĵon, malagrablaĵon, malprofiton:
ni suferis sufiĉe da malestimo
[10];
ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron
[11];
longa vico da suferitaj humiliĝoj
Marta
;
vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj
[12];
li multe suferis pro siaj opinioj;
multe ni devis suferi de tiu malvasta
pseŭdopatriotismo
[13];
- a)
- Esti en malbona stato pro nenormala manko de bezonaĵo: junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo Hamlet ; la krimromanoj laŭ li suferas pro similaj mankoj kiel aliaj Esperantaj verkoj: mallerta tekniko de literatura kreado, stranga lingvaĵo [14]; ni estas nur homoj kaj suferas pro homaj difektoj.
- b)
- Difektiĝi, malprosperi: nia negoco tre suferas de tia situacio; suferi pro, sub krizo; la internaciaj interrilatoj tre suferas pro la multeco de lingvoj; la reputacio de la nomitaj landoj nun grave suferis Monato ; pro la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis [15]; en julio erupciis Oyama, sur la insulo Miyake, kaj damaĝis rikoltojn, same suferis turismo [16]; la papeco de Romo suferis gravan krizon depost la komenco de la 14a jarcento [17].
mizero, porti, sperti, viktimo
- 3.
- Ricevi la efikon de ago, esti trafita de iu ago: la akuzativon ni uzas nur en tri okazoj: a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan) […] [18]; la konferenco suferis interrompon (estis interrompita).
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 17:3
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
8. La Nova Testamento, Mateo 8:6
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:7
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 123:3
11. La Nova Testamento, La agoj 5:41
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:13
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
14. Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj ― Libera Folio
15. Monato, Reen al la edena paradizo
16. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
17. Monato, Gerrit Berveling: katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj respondoj

- angle:
- suffer
- beloruse:
- пакутаваць, мучыцца
- ĉeĥe:
- strádat, trpět, trpět, utrpět
- france:
- souffrir, subir
- germane:
- leiden, erleiden
- hispane:
- sufrir
- hungare:
- szenved
- katalune:
- sofrir, patir ~plena: desolador, planyent, dolençós
- nederlande:
- lijden
- portugale:
- sofrer, penar, suportar, agüentar, provar, aturar, padecer, tolerar
- ruse:
- страдать, мучиться
- slovake:
- trpieť, vystáť, vytrpieť, znášať
- ukraine:
- страждати
sufero 
- Sento, damaĝo de tiu, kiu suferas: elporti tiom da feliĉoj kaj tiom da suferoj mi ne povas Ifigenio ; mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron Hamlet ; suferego lin atakis, doloro kiel ĉe naskantino [19]; transiro de suferoj al ĝojo Ifigenio ; longa konsidero savas de sufero PrV ; ilia animo konsumiĝas de sufero [20]; sufero kaj mizero min trafis [21]; la suferoj de vaga vivo, malriĉegeco FK ; la suferoj de soleco Marta ; kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [22]; la infano ekkomprenis lian grandan korsuferon VivZam ; [li] respektis la silentan suferon de la malriĉa virino Marta ; la juneco kaj sano daŭris ne longe, baldaŭ venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte [23].
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:43
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 107:26
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:143
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto

- suffering
- france:
- souffrance
- germane:
- Leid, Qual
- katalune:
- patiment, angoixa, malestar, dolença
- tibete:
- སྡུག་བསྔལ་
suferanto
- Iu, kiu suferas: Li savas la suferanton en lia mizero [24]; malvarma akvo por suferanto de soifo [25]; suferanto ne reiru hontigita [26]; ŝi venadis al la suferantoj kaj parolis al ili vortojn de konsolo [27]; korsuferanto [28]; [li] mortas kun animo suferanta [29].
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 36:15
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:25
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 74:21
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:16
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:25

- Leidender
suferigi ↝
(tr)
- Kaŭzi suferon: tranĉi al si la piedojn kaj sin suferigi [30] (vundi); ne estas bone suferigi virtulon, nek bati noblulon, kiu agas juste [31]; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno, ĉi tio lin tro suferigis [32]; Japanio konsistas el vulkana arkipelago kun 86 aktivaj vulkanoj, kiuj dum la jarcentoj suferigis la popolon [33]; tiu ĉi katastrofo suferigis ses landojn [34]; la insulo estas suferigita de la tertremo.
30.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:6
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:26
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
33. Monato, Hori Jasuo: Erupcias maltrankvilo
34. Monato, Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana: Kiam finiĝos la fumego?

- faire souffrir
- germane:
- quälen, leiden lassen, in Mitleidenschaft ziehen
suferinto
- Iu, kiu suferis: nur suferinto ŝatas feliĉon PrV ; suferinto pli valoras, ol lerninto PrV ; Mi faros […] la suferintojn potenca nacio [35]; tiu fontano estis konstruita memore al la suferintoj [36]; dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto [37].
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 4:7
36. Monato, Hori Yasuo: Nagasako
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
36. Monato, Hori Yasuo: Nagasako
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
- germane:
- Leidgeprüfter