*vund/i PV

*vundi

(tr)
1.
Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo: lia kontraŭulo vundis lin je la brako; kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem PrV ; levi la vunditojn de la batalkampo; tiu najlo vundis min; (figure) la malprofito, trafante iun popolon sambate vundas ĉiujn aliajn. VD:kontuzi
2.
(figure) Suferigi ies animon per dolora frapo: ofte ne pripensita parolo vundas kiel glavoZ ; la lakeoj en livreo vundis lian demokratian sentonB ; tio vundis ŝian guston kaj inklinon al elegantecoB ; la amo profunde vundis ŝin VD:ofendi
angle:
wound, injure
beloruse:
раніць, параніць
ĉeĥe:
poranit, ranit, zranit
france:
blesser
germane:
verwunden
hispane:
herir
hungare:
1. megsebez, megsebesít 2. sért
katalune:
ferir 2. afligir, ofendre
nederlande:
1. verwonden 2. kwetsen
pole:
1. ranić, skaleczyć, razić 2. zranić, urazić
portugale:
ferir, magoar
ruse:
ранить
slovake:
raniť, ublížiť na tele, zraniť
tibete:
ན་ཚ་གཏོང་བ་
tokipone:
pakala

vundo

1.
MED Ekstera aŭ interna difekto de organismo, kaŭzita de frapo: sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas PrV ; unu vundo alian kuracas (kojno) PrV ; saĝa hundo post la vundo (sperto, brogi) PrV ; (figure) Eŭropo ankoraŭ suferas pro vundoj de la milito.
2.
Anima sufero, kaŭzita de ofendo: langa vundo plej profunda PrV ; vundo sekreta doloras plej multe PrV ; tiu nomo ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardoZ ; tio estas lia vunda lokoZ (rimedo por lin sukcese ataki; flanko).
angle:
injury, wound
beloruse:
рана
bulgare:
рана
ĉeĥe:
poranění, poranění se, tělesné ublížení, zranění, zranění se, úraz
france:
blessure, plaie
germane:
Wunde
hispane:
herida
hungare:
seb, sérülés sinjoroj sin batas, servantoj ~ojn ricevas: nagy urakkal nem jó egy tálból cseresznyézni unu ~o alian kuracas: kutyaharapást szőrével gyógyítják saĝa hundo post la ~o: utólag könnyű okosnak lenni
katalune:
ferida, aflicció
nederlande:
wond, blessure
pole:
1. rana, skaleczenie, uraz 2. zranienie, uraza
portugale:
ferida, machucado, máagoa
ruse:
рана
slovake:
poranenie, zranenie
tibete:
རྨ་

vunda

1.
Rilata al la ago vundi: ponardo vunda aŭ eĉ mortiga [1]; (figure) li jen kaj jen uzis vundajn dirojn [2].
2.
Rilata al vundo: vunda febro PIV1 . VD:vunda loko
1. I. Lapenna: Retoriko
2. J. Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1976
france:
~a febro: fièvre vulnéraire
ruse:
1. ранящий ~a febro: ранная лихорадка

vundebla

Tia, ke eblas ĝin vundi, damaĝi, difekti: sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla VdE ; la rezistado estas en tre vundebla pozicio [3]; la tutmonda financa krizo [...] akre montris la vundeblecon de la registaroj [4]. VD:sendefenda
3. Anne Vigna: Kontraŭdemokratia potenctransigo en Honduro , Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010-01-01
4. Ivo Durwael: Magraj jaroj, Monato, 2011:10, p. 21a
angle:
vulnerable
france:
vulnérable
germane:
verwundbar, verletzbar
nederlande:
kwetsbaar
ruse:
уязвимый

vundiĝi

(ntr)
Ricevi vundon: laŭ unu vidpunkto estis bonŝance ke li vundiĝis tiel frue en la milito, se vundiĝi li devis [5].
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
se blesser
ruse:
пораниться
tibete:
རྨ་བཟོ་

brulvundi

(tr)
Vundi per fajro aŭ alia bruligaĵo: li brulvundis sian fingron ĉe la forno.
angle:
to burn, scorch, singe
ĉeĥe:
popálit (zranit), spálit, způsobit spáleninu
france:
bruler (blesser par brulure)
nederlande:
verbranden (verwonden door te branden)
pole:
oparzyć
ruse:
обжечь
slovake:
popáliť

gratvundi

(tr)
Vundi gratante: gratvundi al iu la vizaĝon; gratvundo.
angle:
to scratch, graze
beloruse:
падрапаць (параніць)
ĉeĥe:
škrábnout (zranit)
france:
griffer (égratigner), égratigner grat~o: griffure (égratignure), égratignure
nederlande:
krabben, schrammen grat~o: schram
pole:
podrapać, zadrapać, rozdrapać
portugale:
escoriar
ruse:
поцарапать
slovake:
doškriabať, poškrabať, škrabnúť
svede:
klösa
turke:
pençelemek, tırmalamak grat~o: tırmık, pençe vuruşu

skrapvundi

(tr)
Supraĵe vundi per skrapado: mi iomete skrapvundis al mi la manon, li diris, kaj metis la langon sur la skrapaĵon [6].
6. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
to scrape, abrade, chafe
ĉeĥe:
poranit škrábnutím, škrábnout
france:
érafler
nederlande:
schrammen
pole:
podrapać, zadrapać, rozdrapać
ruse:
ссадить, ободрать
slovake:
poškrabať

skrapvundo

Vundo difektanta la surfacon de la haŭto; ekskoriacio: la brosado neniam forpasis sen kelkaj skrapvundoj por Andreo [7].
7. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
angle:
scrape, abrasion
ĉeĥe:
odřenina, zranění škrábnutím, škrábanec, škrábnutí
france:
éraflure
nederlande:
schram
pole:
zadrapanie
ruse:
ссадина
slovake:
odrenina, škrabanec

tranĉvundi

(tr)
Vundi per tranĉa objekto, eniĝe: matene la pantalono havis tiajn faldaĵojn, ke oni povis per ili sin tranĉvundi [8].
8. M. Lukaŝ: Lerteco sorĉon ne bezonas, La Nica Literatura Revuo, 1960-05 ĝis 06 (5/5), p. 177a-179a
angle:
to cut, slash, lacerate
france:
balafrer, entailler
pole:
przeciąć, zaciąć
ruse:
порезать, нанести резаную рану

tranĉvundo

Mallarĝa vundo kaŭzita de entranĉo: la ĉevalo saltadis sovaĝe, kaj du-tri profundaj tranĉvundoj aperis sur ĝiaj flankoj [9].
angle:
cut, laceration
france:
balafre, coupure (blessure), estafilade
germane:
Schnittwunde
katalune:
tall
nederlande:
snijwond, snee (wond), snede (wond)
pole:
zacięcie, rana cięta
ruse:
порез, резаная рана

vundloko BoER , vundoloko [10]

Vundita loko: pli malgranda adhera bandaĝo povas esti lokita super la vundloko post forigo de la gazo, se la vundo malrapide resaniĝas [11].
angle:
sore spot
ruse:
раненое место, больное место

vunda loko

1.
=Vundloko
2.
Vundebla loko: piki al iu la vundan lokon PrV ; Emèric demandis La Majstron pri febla punkto, vunda loko aŭ aĥila kalkano de la insolenta madridano [12].
12. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
france:
2. point faible, défaut de la cuirasse
ruse:
2. уязвимое место

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
brul~i: Mankas dua fontindiko.
brul~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
grat~i: Mankas dua fontindiko.
grat~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.