*kojn/o PV

*kojno   Vikipedio

Angulforma ligna aŭ metala peco, kiun oni enigas en lignaĵon aŭ ŝtonon por ĝin fendi, aŭ kiun oni ŝovas sub pezan objekton por ĝin levi: oni elbatas kojnon per kojno (la novaj ĉagrenoj forgesigas la antaŭajn; vundo). PrV
angle:
wedge, chock, block
beloruse:
клін
bretone:
genn
ĉeĥe:
klín, kolík
france:
coin (instrument) oni elbatas ~on per ~o: un clou chasse l'autre
germane:
Keil
nederlande:
keg, wig, spie oni elbatas ~on per ~o: een nieuwe wonde doet de oude vergeten
pole:
klin
rumane:
pană (unealtă)
ruse:
клин oni elbatas ~on per ~o: клин клином вышибают
slovake:
klin

kojniĝi

(ntr)
(figure) Trude, preme enŝoviĝi, kiel kojno: li preskaŭ kojniĝis inter la pordoklapoj [1].
1. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
france:
se coincer

kojnumi

(tr)
Preme enmeti inter: [ĝi] estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn [2].
2. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
ĉeĥe:
zaklínovat
france:
coincer, encogner
pole:
klinować
rumane:
bloca
slovake:
zaklinovať

kojnforma skribo, kojnoforma skribo Vikipedio

Okcidentazia grupo de skribsistemoj konsistantaj el triangulaj, kojnosimilaj signoj: la kojnoforma skribo, kiun oni skribis sur argilaj tabuloj [3].
3. T. Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, Monato, 2014
angle:
cuneiform
beloruse:
клінапіс
bretone:
skritur gennheñvel
ĉeĥe:
klínové písmo
france:
écriture cunéiforme
nederlande:
spijkerschrift
pole:
pismo klinowe
rumane:
scriere cuneiformă
ruse:
клинопись
slovake:
klinové písmo

administraj notoj