*ŝvel/i PV

*ŝveli

(ntr)
1.
Plivolumeniĝi, plidikiĝi, plivastiĝi: mia vizaĝo ŝvelis de plorado [1]; la sango amasiĝis en liaj piedoj, kiuj ŝvelis kaj forte doloris [2]; la sunfloroj havis tute ŝvelintajn kapojn [3]; la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj [4]; sur la brakoj la muskoloj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis IKr ; iliaj trezorejoj […] komencis ŝveli kaj hodiaŭ estas tiel dikaj de oro [5]; la akvo apud la ŝipeto komencis malklariĝi kaj ŝveli en grandajn ondojn [6]; ŝi levis la pezajn, ŝvelintaj palpebrojn Marta . VD:dikiĝi, etendiĝi, kreski, krevi, pliiĝi, pufiĝi
2.
(figure) Tropleniĝi de iu emocio: la princo ŝvelis de la fiero kaj lian koron plenigis pli kaj pli forta kolero [7]; mi kvazaŭ ŝvelis de abomeno kaj timo FdO ; la bona knabego ŝvelis, sin sentis grava persono ChL ; lia koro ŝvelis de kompato QuV ; ŝvelparola (bombasta). VD:absorbiĝi
3.
(figure) Pligrandiĝi laŭ iu ajn rilato, plialtiĝi, plimultiĝi, plifortiĝi: la streĉovundita kaj malsanula voĉo de Pilato ŝvelis [ĝis] la hegemono kriegis MkM ; la konfido en la virtoj de la ekonomia kaj financa tutmondiĝo serioze malŝvelis [8]; la prezo de […] importita rizo danĝere ŝvelas [9].
angle:
 swell
beloruse:
 пухнуць, апухаць, набрыньваць, набракаць
france:
 enfler, gonfler (intr.)
germane:
 schwellen, sich aufblähen, quellen
hungare:
 duzzad, dagad, növekszik (átv.)
itale:
 gonfiarsi, ingrossarsi, lievitare (fig.)
nederlande:
 zwellen
pole:
 puchnąć, wzdymać się, nabrzmiewać, wzbierać, rosnąć, powiększać się
portugale:
1. inchar, aumentar (de volume), avolumar-se, crescer, expandir-se 2. alargar-se, avolumar-se, dilatar-se, expandir-se 3. avolumar-se, inchar, aumentar
ruse:
 пухнуть, вздуваться
taje:
 ขยาย, โตขึ้น, ใหญ่ขึ้น
ukraine:
 пухнути, опухати, набухати, набрякати, здуватися, (про насіння, бруньки ще) бубнявіти

ŝvela

Ŝvelanta aŭ ŝvelinta: kovrita per ruĝaj ŝvelaj aknoj FK ; ŝvelaj, brulaj okuloj LGA ; alia kun ŝvelaj lipoj kaj okulo bluverde flava ChV ; ĉe la apuda tablo vidiĝas ies sangoŝvelaj bov’okuloj MkM ; vizaĝo […] plena de sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso QuV ; li sentis sin ŝvela je ĝojo infana ChC ; ŝia volumeno estis ege ampleksa kaj ŝiaj astronomie ŝvelaj konturoj kaŭzis angoron al junaj viroj, KKr ; tiuj kostumitaj, ŝvelaj kaj pezaj dramoj estis supozataj konveni al la gustoj de la islamanoj [10].
france:
 enflé, gonflé
germane:
 schwülstig, geschwollen

ŝvelo

Dikiĝo, pligrandiĝo, ampleksiĝo: mi havas belan ŝvelon, sed serioza ĝi ne aspektas ChV ; ŝipo ruliĝas, se ĝi ricevas ŝvelon (kp hulo) de flanke [kaj] tangas, se ĝi ricevas ŝvelon de antaŭe aŭ deposte MortulŜip ; la balono krevis pro tro-ŝvelo [11]. VD:dilato, veziko
11. Laŭlum: Vortareto por lernantoj, [2004?]
france:
 enflure, gonflement
germane:
 Schwellung, Schwall

ŝvelaĵo

Io ŝvelinta: blanka ŝvelaĵo sur la haŭto [12]; la panoj estis torditaj en fantaziajn spiralojn kaj ŝvelaĵojn [13]; la muroj ĉe multaj lokoj havis ĝibojn kaj ŝvelaĵojn [14]. VD:akno, ĝibo, pufo, pustulo, tubero, tumoro
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:10
13. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
14. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
beloruse:
 пухліна, гуз
france:
 boursouflure, enflure, gonflement
germane:
 Beule, Schwellung, Geschwulst
hungare:
 duzzanat, daganat
itale:
 gonfiore, rigonfiamento, tumefazione
nederlande:
 gezwel
pole:
 obrzęk, obrzmienie, opuchlizna
portugale:
 inchaço, protuberância
ruse:
 опухоль, опухлость, шишка
tibete:
 ཆུ་སྒང་
ukraine:
 опух, пухлина, набряк

ŝveligi

(tr)
Kaŭzi ŝvelon, dikiĝon: amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin [15]; la scio bloveŝveligas, sed la amo edifas [16]; tiuj kantoj sen vortoj […] ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo [17]; (figure) la diablo ŝveligis la splitojn tiel, ke ili fariĝis traboj, kaj tiam liaj okuloj pereis [18]. VD:streĉi
15. La Nova Testamento, I. Korintanoj 13:4
16. La Nova Testamento, I. Korintanoj 8:1
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
france:
 faire enfler, faire gonfler
germane:
 aufblähen
ukraine:
 викликати опухи, надувати, здувати, здимати

malŝveli

(ntr)
Maldikiĝi, malvastiĝi, malmultiĝi: kiam la vento malplifortiĝas, kaj eĉ ne plu blovas, la maro malŝvelas [19]; la revo de Zamenhof pri rapida disvastigo de lia komunikilo devis malŝveli [20].
19. M. Rollet de l'Isle red.: Provo de Marista Terminaro, 1908
20. Monato, Claude Piron: Funkcio kreas organon, 2004
france:
 désenfler, se dégonfler
germane:
 abschwellen, zurückgehen
ukraine:
 опадати, спадати, слабшати, втрачати інтенсивність

malŝvelo

Maldikiĝo, malampleksiĝo: […] oceano, en kiu ĉiu ŝvelo kaj malŝvelo estas klare, aparte, difinite perceptata [21].
21. C. Piron: Tien, 1997
france:
 dégonflement
germane:
 Rückgang

akvoŝvelo

MED(komune) =edemo
france:
 œdème
germane:
 Ödem
hungare:
 vizenyő
itale:
 edema, bolla (edema - com.)
nederlande:
 oedeem, waterzucht, hydropsie
pole:
 puchlina wodna
portugale:
 bolha

brustoŝveli

(frazaĵo) Fieri, laŭvorte aŭ figure rektigante la torson, fanfaroni, sin glori, pavi2: personoj […] disradias fierecon pri sia bonega angla lingvo, dum fakte ilia nivelo tre distancas de tio, pri kio efektive eblus brustoŝveli [22]; li brustoŝvelis antaŭ la ĵurnalistoj [23].
22. C. Piron: Observi, kompari, elekti, [vidita en 2011]
23. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Post la usonaj frapoj en Sirio
france:
 plastronner
germane:
 sich in die Brust werfen, sich wichtig machen
itale:
 gonfiarsi (essere impettito), essere impettito

frostoŝvelo

MED Ŝvelo kaj inflamo de la haŭto pro frostiĝo, malpli grava ol frostovundo: La frostoŝveloj okazas ĉe la fingro-artikoj, kiuj ruĝiĝas aŭ violiĝas, ofte fendetoj estiĝas [24].
24. C. Bertin: Sukurado kaj Tujaj Flegoj, 1989
france:
 engelure
ukraine:
 обмороження

administraj notoj

akvo~o: Mankas dua fontindiko.
akvo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.