dilat/i PV

dilati

(tr)
1.
FIZ Vastigi, grandigi la amplekson de korpo sen aldono de materio, maldensigante ĝian substancon: varmo dilatas la korpojn; ĉe fervojaj reloj oni antaŭvidas etajn breĉojn [ĉar alie], ili kurbiĝus pro la puŝo de dilatado [1]. VD:etendi, ŝveligi
2.
MED Vastigi, larĝigi organon aŭ malfermaĵon: dilatado de la uretra kanalo PIV1 ; fumado […] havas efikon maldilatan [2]; angidilata drogo (pligrandiganta la diametron de angioj).
angle:
dilate
beloruse:
расшыраць, пашыраць, расьцягваць
ĉeĥe:
dilatovat, rozpínat (objem), roztáhnout, rozšířit
ĉine:
1. 宽限 [kuānxiàn], 伸 [shēn], 申 [shēn]
france:
dilater ~ado: dilatation (action). angi~a: vasodilatateur.
germane:
1. ausdehnen 2. dehnen, erweitern angi~a: gefäßerweiternd.
hebree:
להרחיב
hispane:
dilatar
hungare:
(ki)tágít ~ado: (ki)tágítás. angi~a: értágító.
japane:
膨張させる [ぼうちょうさせる]
pole:
rozszerzać, rozwierać rozszerzać
portugale:
dilatar
ruse:
расширять, растягивать
slovake:
rozopnúť, roztiahnuť, rozšíriť
ukraine:
розширювати, розтягувати

dilato

FIZ Fenomeno, ĉe kiu la amplekso aŭ la volumeno de gasa, likva aŭ solida substanco pligrandiĝas: [jen] efikoj de la dilato de la ligno [3].
3. Kardec Allan: La libro de la spiritoj
angle:
dilation
beloruse:
расшырэньне, пашырэньне, расьцягваньне
ĉeĥe:
roztaživost, roztažnost
ĉine:
延伸率 [yánshēnshuài], 拉矫率 [lājiǎoshuài], 伸長 [shēncháng]
france:
dilatation (phénomène)
germane:
Dehnung
hebree:
מורחב
hispane:
dilatación
hungare:
tágítás, dilatálás
japane:
膨張 [ぼうちょう]
pole:
dylatacja, rozszerzalność
portugale:
dilatação
ruse:
расширение, растяжение
slovake:
rozpínanie, roztiahnutie, rozšírenie
ukraine:
дилатація, розширення, розтягнення

dilatiĝi

(ntr)
Plivastiĝi, plilarĝiĝi: la celo de tiaj fendoj [estas] ebligi al betono dilatiĝi dum plej varmaj tagoj, sen provoki la rompiĝon de la pavimo [4]; oni pensis, ke la marnivelo plialtiĝas precipe pro la term[ik]a dilatiĝo de la supraj, rapide ruliĝantaj kelkcent metroj, kiuj estas varmigataj de la suno [5]; (figure) la okuloj de mia patrino dilatiĝis (grandiĝis) pro hororo [6].
4. Monato, Roberto Pigro: Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝo, 2014
5. Monato, Werner Fuß: Klimatŝanĝaj fabeloj? Tute ne., 2012
6. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
dilate
beloruse:
расшырацца, пашырацца, расьцягвацца
ĉine:
[zhàng]
france:
se dilater
germane:
sich ausdehnen
hebree:
לְהִתְרַחֵב
hungare:
(ki)tágul
japane:
膨張する [ぼうちょうする]
pole:
rozszerzać się
portugale:
dilatar-se
ruse:
расширяться, растягиваться
ukraine:
розширюватися, розтягуватися

dilatanto

ANA Muskolo, kiu dilatas organon.
beloruse:
разгінальнік
ĉeĥe:
dilatátor, sval rozšiřovač
france:
dilatateur (muscle)
germane:
Strecker
hebree:
מַרחִיב
hungare:
tágítóizom
pole:
rozwieracz
ruse:
дилататор, мышца-расширитель
slovake:
sval rozťahovač

dilatilo

MED Ilo, uzata por dilati orificon.
angle:
dilator
beloruse:
расшыральнік
france:
dilatateur (instrument)
germane:
Dilator
hebree:
מַרחִיב
hungare:
tágítóeszköz, dilator
ruse:
расширитель
ukraine:
дилататор, розширювач

administraj notoj

~anto: Mankas dua fontindiko.
~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.