*vast/a PV

*vasta  

1.
Havanta grandajn dimensiojn, grandspaca: vastaj kaj herboriĉaj kampoj [1]; iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson [2]; vasta ĉambro [3]; laŭvole laĉi la ŝuojn pli vaste aŭ pli malvaste.
2.
(figure) Havanta grandan amplekson: vasta programo; vastaj konoj; poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo [4].
3.  
FON Prononcata kun lango pli malalta kaj resonujo pli vasta, ol alia sono, kun kiu oni komparas: vokaloj estas sonoj pli vastaj ol konsonantoj; en fermitaj silaboj la Esperantajn vokalojn oni ordinare prononcas vastaj VD:fermita
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a
4. V. Devjatnin: Arturo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
angle:
vast
beloruse:
1. прасторны, шырокі, вялікі, вялізны 2. шырокі, вялікі 3. адкрыты (гук)
ĉeĥe:
obšírný, prostranný, rozsáhlý, široký, širý
france:
vaste, lâche (pas serré), large 3. ouvert (phon.)
germane:
1. weit, ausgedehnt, geräumig 2. beträchtlich, sehr groß, unermesslich 3. breit
hispane:
amplio, vasto
hungare:
1. tág, tágas, széles 2. széleskörű, nagyarányú 3. nyílt (hang)
katalune:
vast, ampli 3. obert (fonètica)
nederlande:
1. weids 2. weids 3. breed (klank)
portugale:
vasto
ruse:
1. просторный, обширный, широкий 2. обширный 3. открытый (звук)
slovake:
obšírny, priestorný, rozsiahly
turke:
geniş

vastega

Tre ampleksa, tre etendita: baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo Metrop .
ĉeĥe:
nepřehledný, rozsáhlý, široširý, širý
france:
immense
katalune:
immens, exorbitant, desmesurat
ruse:
необъятный, огромный, громадный
slovake:
rozsiahly, šíry

vastejo

Vasta, pli-malpli ebena loko: rokaltaĵoj ... estas alte sur la vastejo [5].
5. -, trad. B. Ragnarsson: Rakonto pri Hrafnkel, en: Islandaj Pravoĉoj, 1964
france:
étendue (subst.)

*vastigi

(tr)
1.
Fari ion vasta: duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta ĉambro [6]; la plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu ... estas parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek naŭ provincoj [7].
2.  
(arkaismo) =propagandi
6. L. Dilling, trad. trad. E. Hall: la porcio da glaciaĵo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
beloruse:
1. расшыраць, пашыраць
ĉeĥe:
propagovat, rozšířit přen. šířit
france:
1. agrandir, desserrer, développer, répandre
hungare:
1. tágít, bővít, szélesít 2. terjeszt
katalune:
1. estendre, eixamplar, ampliar 2. divulgar, fer propaganda
ruse:
1. расширять
slovake:
roztiahnuť, rozšíriť
turke:
1. genişletmek, büyütmek

vastiĝi

(ntr)
Okupi pli grandan spacon en ĉiuj direktoj: malproksime en la fono, kie la riverbuŝo vastiĝas almare [8].
france:
s'agrandir, s'étendre
hungare:
tágul, bővül, szélesedik
katalune:
créixer, augmentar (intr.)
ruse:
расширяться

vastigaĵo

1.
Io vastigita.
2.  
MATPIV2 (de bildigo `f` laŭ superaro `bb A` de ĝia fonto-aro) Tia bildigo `g` de `bb A` al la celo-aro de `f`, ke `g(x)=f(x)` por ĉiu elemento `x` de la fonto-aro de `f`: trovu kontinuan vastigaĵon de funkcio `sin x//sqrt x` ĉe 0 (laŭ superaro de ĝia fonto-aro, kiu inkluzivu punkton 0, kie la funkcio ne estas difinita pro la divido per 0).
Rim.: Por ĉi tiu senco troveblas „plivastigo“ en MatVort . Vd rimarkon sub malvastigaĵo.
angle:
2. extension (of a mapping), continuation (of a mapping)
france:
2. extension (d'une application), prolongement (d'une application)
germane:
2. Erweiterung (einer Abbildung), Fortsetzung (einer Abbildung)
hungare:
2. kiterjesztés (pl. leképezésé)
pole:
2. rozszerzenie (funkcji), przedłużenie (funkcji)
ruse:
2. продолжение (отображения), распространение (отображения)

disvastigi  

(tr)
1.  
Igi dise vasta: cigno, kiu disvastigas la flugilojn [9]; disvastigi varmon, lumon; disvastigi malpaconZ . VD:disetendi, elradii, elsendi
2.  
Ĉien diskonigi: tre disvastigita opinio; ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono [10]; la plej grava celo de nia gazeto estas ĉiam zorgi pri la disvastigado de nia lingvoZ ; disvastiĝis lia influo. VD:disfamigi, distrumpeti, etendi, propagandi, semi
beloruse:
1. распасьціраць, выцягваць 2. распаўсюджваць, пашыраць
ĉeĥe:
propagovat, rozšířit, rozšířit, šířit
france:
déployer, propager, diffuser
germane:
1. verbreiten, erweitern, ausweiten
hungare:
1. szétterjeszt 2. terjeszt, elterjeszt
katalune:
1. espargir, distendre, radiar dis~igado: difusió 2. difondre, propagar
nederlande:
verspreiden
ruse:
1. простирать 2. распространять
slovake:
rozprestrieť, rozšíriť

disvastiĝi

(ntr)
Okupi pli kaj pli grandan spacon, atingi pli kaj pli da lokoj, da homoj...: lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio [11].
11. La Nova Testamento, S. Mateo 4:24
france:
se disséminer, se répandre
hungare:
terjed, kiterjed, elterjed
katalune:
expandir-se, difondre's
ruse:
распространяться

*malvasta

1.  
Havanta malgrandajn dimensiojn; malgrandspaca: en la malvasta kajuto brulas lumo [12]; (figure) butonumi iun malvaste (severe trakti) PrV ; malvaste loĝata familio. VD:strikta
2.
Havanta malgrandan amplekson: malvasta spiritoB ; ili vivis en malvasta komunecoZ .
3.
FON Prononcata kun lango pli alta kaj resonujo pli malvasta, ol alia sono, kun kiu oni komparas.
beloruse:
1. малы, невялікі, вузкі 2. малы, невялікі, вузкі, цесны 3. закрыты (гук)
ĉeĥe:
těsný, úzký
france:
étroit, restreint, serré 3. fermé (phon.)
hungare:
1. szűk, szoros 2. szűk 3. zárt (hang)
katalune:
1. just, encofurnat 2. estret, petit 3. tancat (fonètica)
nederlande:
1. nauw 2. klein 3. gesloten (klank)
ruse:
узкий 3. закрытый (звук)
slovake:
tesný, úzky

malvastigaĵo

1.
Io malvastigita.
2.  
MATPIV2 (de bildigo `f` laŭ subaro `bb A` de ĝia fonto-aro) Tia bildigo `g` de `bb A` al la celo-aro de `f`, ke `g(x)=f(x)` por ĉiu `x in bb A`: la entjera adicio estas malvastigaĵo de la reela laŭ la aro de entjeroj. SIN:subbildigo.
Rim.: Por ĉi tiu senco troveblas „malplivastigo“ en MatVort . La elemento „pli“ ne aspektas tre utila, sed estas ĝuste, ke ankaŭ la sufikso „-aĵ“ en nia termino, kiu teorie povus servi por distingi la agon disde ĝia rezulto, en praktiko estas balasta.
angle:
2. restriction (of a mapping), partial mapping
beloruse:
2. звужэньне
france:
2. restriction (d'une application), sous-application, trace (d'une application)
germane:
2. Einschränkung (einer Abbildung)
hungare:
1. szűkület 2. leszűkítés (pl. leképezésé)
pole:
2. zacieśnienie (funkcji), obcięcie (funkcji)
ruse:
2. сужение (отображения), ограничение (отображения)

malvastigi  

(tr)
Igi malvasta: tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj [13].
13. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
france:
resserrer

malvastiĝi  

(ntr)
Iĝi malvasta, space malpli etendita; ŝrumpi: la valo pli kaj pli malvastiĝadis kaj la rivero en pli mallarĝa kuŝujo pli vigle kuris [14].
14. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
france:
se réduire

plivastiĝi  

(ntr)
Iĝi pli ampleksa, pli etendiĝi: la nigraj okuloj plivastiĝis Marta . VD:ŝveli, pufiĝi.
beloruse:
пашырацца, расшырацца, распаўсюджвацца
france:
s'étendre, se répandre
hungare:
kitágul
katalune:
engrandir, dilatar-se, eixamplar-se
nederlande:
zich uitbreiden
ruse:
расширяться, распространяться

administraj notoj

~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.