*send/i

*sendi

(tr)
1.
Irigi iun; ordoni aŭ fari, ke iu iru de unu loko al alia difinita loko: sendi siajn servantinojn por anonci [1]; mi sendis ja al vi, por voki vin [2]; mi sendos venigi kuracistojn [3]; la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro [4]; (figure) resendi al (atentigi pri) Zamenhofa esprimo.
2.
Portigi ion; ordoni, ke io estu portata de unu loko al alia difinita loko: sendi ŝtonon per ĵetilo [5]; [li] foje sendis al ŝi leteron [6]; ŝi decidis […] sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon FK ; vortaron plenan […] vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato FK ; mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [7]; li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon [8].
3.
(figure) Direkti ian efikon, agon al io; ĵeti3: la suno sendis siajn radiojn; la fulmo sendis pereigan fajron; sendi sur iun malbononZ ; mi sendos ĉiujn Miajn frapojn […] sur vian popolon [9]; [li] sendis al mi kison per la fingroj [10]; la akva spegulo resendas la bildojn de la arboj; resenda pronomo. VD:adresi, direkti, ekspedi
afrikanse:
stuur
albane:
dërgoni
amhare:
ላክ
angle:
send
arabe:
إرسال
armene:
ուղարկել
azerbajĝane:
göndərmək
beloruse:
пасылаць, дасылаць
bengale:
পাঠান
birme:
ပေးပို့
bosne:
pošalji
ĉeĥe:
poslat, zasílat
dane:
sende
estone:
kirjuta
eŭske:
bidali
filipine:
magpadala ng
france:
envoyer, expédier
galege:
enviar
germane:
schicken, senden
guĝarate:
મોકલવા
haitie:
voye
haŭse:
aika
hinde:
भेजें
hispane:
enviar
hungare:
küld, elküld
igbe:
iziga
indonezie:
mengirim 1. mengutus
irlande:
sheoladh
islande:
senda
itale:
mandare, inviare
japane:
送信 [そうしん]
jave:
ngirim
jide:
שיקן
jorube:
fi
kanare:
ಕಳುಹಿಸಿ
kartvele:
გაუგზავნე
kazaĥe:
жіберу
kimre:
anfon
kirgize:
жиберүү
kmere:
ផ្ញើ
koree:
보내
korsike:
mandà
kose:
thumela
kroate:
poslati
kurde:
şandin
latine:
mitto
latve:
sūtīt
laŭe:
ສົ່ງ
litove:
siųsti
makedone:
испрати
malagase:
handefa
malaje:
menghantar
malajalame:
അയയ്ക്കുക
malte:
tibgħat
maorie:
tukua atu
marate:
पाठवा
monge:
xa
mongole:
илгээх
nederlande:
verzenden, zenden
nepale:
पठाउन
njanĝe:
kutumiza
norvege:
sende
okcidentfrise:
stjoere
panĝabe:
ਭੇਜਣ
paŝtue:
واستوي
pole:
posyłać, przesyłać
portugale:
enviar, remeter
ruande:
ohereza
ruse:
слать, послать
samoe:
ave
sinde:
موڪليو
sinhale:
එවන
skotgaele:
cuir
slovake:
poslať, zasielať
slovene:
pošlji
somale:
soo diri
ŝone:
tuma
sote:
romela
sunde:
ngirim
svahile:
kutuma
svede:
sända
taĝike:
фиристодан
taje:
ส่ง
tamile:
அனுப்பு
tatare:
җибәрү
telugue:
పంపండి
tibete:
སྐུར་
ukraine:
послати
urdue:
بھیجیں
uzbeke:
yuborish
vjetname:
gửi
zulue:
thumela

sendito

POL Oficiala reprezentanto, sendita ien por transdoni mesaĝon, kontrakti komisie de sia lando, tribo ktp: sendito nur portas, kion oni ordonis, li raportas PrV ; Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom [11]; la araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio FK ; sendito de la ĉielo! ĉu vi venas, por forliberigi mian animon [12]? VD:agento, delegito, heroldo, nuncio
angle:
envoy, bearer, messenger, representative
beloruse:
пасланьнік
ĉeĥe:
posel, vyslanec
france:
envoyé, émissaire
germane:
Gesandter, Bote
hungare:
küldött
indonezie:
caraka, duta, rasul, utusan, perwakilan
itale:
inviato (pol.), emissario
japane:
使者 [ししゃ], 使節 [しせつ]
nederlande:
gezant
norvege:
utsendt
pole:
wysłannik, poseł, emisariusz
ruse:
посланник
slovake:
posol, vyslanec
svede:
sändebud
ukraine:
посланець, посланник

dissendi

1.
Irigi al ĉiuj direktoj: li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda [13]; li dissendis la kunvenintojn [14]; li dissendis esploristojn al la malamiko [15]; li eĉ ne rimarkis la kolosan perukon de Tutmozis, kiu dissendis el si dek kvin parfumojn [16]; karboj de la fajrujo dissendis nur malfortan lumon [17].
2.
RADTEL Elsendi: dissendis la irlanda ŝtata televido filmon pri la meteologia fenomeno nomata ŝprucfluo [18]; ili dissendis siajn politikajn ideojn tra Interreto [19]; antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto [20].
angle:
broadcast, circulate, send out
beloruse:
1. рассылаць, распаўсюджваць (рассылкай) 2. перадаваць (праз сыгнал), трансьляваць
ĉeĥe:
rozesílat, vysílat (rádio)
france:
diffuser
germane:
versenden 2. ausstrahlen
indonezie:
mengedarkan, menyebarluaskan, menyiarkan, mengumumkan
itale:
trasmettere (radio, tv), diffondere (radio, tv) 1. diramare, diffondere
japane:
方々に送る [ほうぼうにおくる], 放送する [ほうそうする]
pole:
nadawać, rozsyłać, transmitować
slovake:
rozoslať, vysielať (rozhlasom)
ukraine:
розсилати, поширювати, розповсюджувати, передавати (по радіо)

elsendi

1.
Sendi eksteren, malproksimen, al iu celo: la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro [21]; ili observis lin, kaj elsendis spionojn [22]; en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: venu [23].
2.
RADTEL Telekomuniki sonojn, bildojn, informojn: dum televizia konversacio, oni reelsendis kronikaĵon el la jaro 1993 [24]; [ĝi] havas la eblon elsendi stereofonie sur unu aŭdkanalo, male al analoga radio, kiu bezonas du kanalojn [25]; Internacia Televido […] komencis elsendi programojn per propra servilo [26].
21. La Nova Testamento, Marko 6:27
22. La Nova Testamento, Luko 20:20
23. La Nova Testamento, S. Luko 14:17
24. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
25. Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, Monato, 2010/04, p. 15
26. -: Interreto: ITV elsendas..., Ĝangalo, 2005-12-14
angle:
emit 1. send out 2. broadcast, transmit
beloruse:
1. адсылаць, адпраўляць 2. перадаваць (праз сыгнал), трансьляваць
ĉeĥe:
vyslat, vysílat (rádio)
france:
émettre
germane:
2. ausstrahlen
indonezie:
1. menyebarkan 2. menyiarkan, memancarkan
itale:
1. mandare 2. trasmettere (radio, tv), diffondere (radio, tv)
japane:
送り出す [おくりだす], 放出する [ほうしゅつする], 放送する [ほうそうする], 発信する [はっしんする]
nederlande:
uitzenden
norvege:
2. kringkaste
pole:
wysyłać
slovake:
emitovať, vysielať
ukraine:
висилати

forsendi

(tr)
Sendi por forigi: ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj ŝian nutrintinon [27]; ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon [28]; forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi [29]; jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per ekspreso [30].
angle:
send away, send off, dispatch, dismiss
beloruse:
адсылаць
ĉeĥe:
odeslat, zaslat
france:
éloigner, expédier au loin, renvoyer
germane:
wegschicken
hungare:
elküld (vhonnan)
itale:
licenziare, mandare via, spedire (mandare via)
japane:
遠くへ送る [とおくへおくる]
nederlande:
wegzenden
pole:
odprawiać, wyekspediować
ruse:
отослать
slovake:
odoslať
ukraine:
відсилати, відправляти, засилати

plusendi

(tr)
1.
Sendi ion (precipe poŝtaĵon) pluen de transita loko aŭ al kroma adreso: post notado de liaj deklaroj la policistoj liberigis la viron kaj plusendis la dokumentojn al la esplorjuĝisto [31]; KOMP plusendi interesan retleteron al kolego; la sendinto […] tute ne konscias pri la plusendita viruso [32]; usona firmao […] en Hajderabado funkciigas similan telefonplusendan centron por servi al usonaj klientoj [33].
2.
TEL Ricevi signalon en transita punkto, ĝin amplifi kaj sendi en la sama aŭ en alia direkto (precipe por pligrandigi la distancon de komunikado).
31. pp: En Interreton, en la karceron, Monato, 2008/12, p. 13
32. Paŭl Peeraerts: Kiu sendis al mi tiun viruson?, Monato, 2003/11, p. 17
33. Probal Daŝgupto: Publika sakrado, Monato, 2004/02, p. 6
angle:
1. forward (a letter etc) 2. retransmit, relay
beloruse:
1. перасылаць 2. рэтрансьляваць
ĉeĥe:
poslat dál (mailovou zprávu)
france:
1. faire suivre (courrier)
germane:
umleiten, weiterleiten
hungare:
1. továbbít, továbbküld
indonezie:
1. meneruskan (surat dsb.) 2. memancar tanggap (sinyal dsb.)
itale:
1. inoltrare 2. ritrasmettere (tec.), ripetere (tec.)
japane:
中継する [ちゅうけいする], 転送する [てんそうする]
nederlande:
1. doorzenden
norvege:
1. videresende
pole:
przesyłać, rozsyłać
ruse:
1. дослать (письмо и т.д.) 2. ретранслировать
slovake:
poslať ďalej (mail)

resendi

1.
Sendi returne: li resendu kun vi vian alian fraton [34]; mi el la bieno tuj resendos al vi la monon [35]; [la] ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj FK .
2.
TIPKOMP Direkti, sendi al alia loko de teksto kc: la aŭtoro konstante rememorigas la studanton pri tiklaj gramatikaĵoj kaj […] resendas lin/ŝin al la apendico, kiu estas tre utila [36]. SUB:referenciVD:indekso1
beloruse:
1. адсылаць назад, вяртаць 2. перасылаць
germane:
zurückschicken 2. verweisen
indonezie:
1. mengembalikan
japane:
送り返す [おくりかえす], 反射する [はんしゃする], 再び送る [ふたたびおくる]
pole:
odsyłać, zwracać
ukraine:
відсилати/відправляти назад

kunsendaĵo

KOMP En retpoŝto, datumaro (teksto, bildo, sono) sendata kun retletero por ke la ricevonto povu ĝin ekstrakti kaj uzi: la fotojn vi trovos en la kunsendaĵo; li sendas, al retadreso speciale kreita tiucele retmesaĝon, en kies teksta parto estas lia matrikulnumero, kaj al kiu estas aldonita la balotila dosiero kiel kunsendaĵo [37].
Rim.: Pri la terminformo „kunsendaĵo“ interkonsentis la forumanoj de soc.culture.esperanto post pridiskuto fine de aŭgusto 2000.
angle:
attachment
beloruse:
дадатак (да паведамленьня)
france:
fichier joint, pièce jointe
germane:
Anlage, Anhang
hungare:
melléklet
indonezie:
lampiran
itale:
allegato (di e-mail)
japane:
添付ファイル [てんぷファイル]
nederlande:
bijvoegsel, bijlage
norvege:
vedlegg
pole:
załącznik
ruse:
приложение
svede:
bilaga

plusendilo

TEL Aparato aŭ stacio uzata por plusendi2 signalojn: krome ĝi (la sputniko de Marso) servu kiel plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero [38]; poŝtoserviloj, kiuj estis malbone agorditaj – nefermitaj plusendiloj aŭ maŝinoj regataj de piratoj [39].
angle:
broadcast relay station, broadcast translator, rebroadcaster, repeater, relay transmitter
beloruse:
рэтрансьлятар
germane:
Relais
indonezie:
pemancar siar sambung, penyiar ulang, stasiun komplementer, stasiun penyambung siaran, stasiun relai siaran, stasiun satelit, penerjemah siaran, pengulang (siaran)
itale:
ripetitore (tec.)
japane:
中継機 [ちゅうけいき], 転送サーバ [てんそうサーバ]
pole:
repetytor, wzmacniak
ruse:
ретранслятор

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~aĵo: Mankas dua fontindiko.