*leter/o PV
*letero
Skribaĵo por sciigi iujn aferojn al alia persono, ordinare enfermita per koverto aŭ sigelo kaj sendata per mesaĝisto, poŝto ks: ne skribu al mi tiajn longajn leterojn [1]; li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon [2]; David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija [3]; ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj […], ŝi skribis en la leteroj jenon: proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo [4]; ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano Marta ; iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo FK ; invitleteron al postkongresa kunsido VivZam ; mi ne estus tre mirigita, se mi ricevus post kelkaj tagoj anoncleteron pri geedziĝo ChL ; mi bedaŭras, ke oni ne sendis al mi mortleteron, ĉar mi estus konsiderinta kiel veran devon mian ĉeeston ĉe [la] entombigo KPr ; venis al Konstanco nova petletero (vd peticio) kun sigeloj de 250 ĉeĥaj nobeloj, ke Hus estu denove liberigita [5]; la potenca armeo de Gardantoj de Islama Revolucio publikigis minacleteron kontraŭ kleruloj [6]; la gazetoj estis plenaj de reagaj legantoleteroj [7]; leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj DL ; respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj propono DL ; ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaŭ letero el Nov-Jorko ĝis ĉia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis ĉirkaŭ unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris poŝto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj FK .
depeŝo, mesaĝo, poŝtkarto, retletero
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:1
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:8-9
5. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
6. Monato, Mori: Sub kruela mano
7. Monato, Maksimo ankoraŭ lernenda
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:1
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:8-9
5. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
6. Monato, Mori: Sub kruela mano
7. Monato, Maksimo ankoraŭ lernenda
- afrikanse:
- brief
- albane:
- letër
- amhare:
- ደብዳቤ
- angle:
- letter, epistle, missive
- arabe:
- الرسالة
- armene:
- նամակ
- azerbajĝane:
- məktub
- beloruse:
- ліст, допіс
- bengale:
- চিঠি
- birme:
- စာ
- bosne:
- pismo
- bulgare:
- писмо
- ĉeĥe:
- dopis
- dane:
- brev
- estone:
- kiri
- eŭske:
- gutuna
- filipine:
- sulat
- france:
- courrier, lettre (courrier)
- galege:
- carta
- germane:
- Brief invit~o: Einladung(sbrief). anonc~o: Anzeige(brief), Parte (österreich.). mort~o: Trauerbrief, Sterbeparte (österreich.). Bittbrief. minac~o: Drohbrief. leganto~o: Leserbrief.
- greke:
- γράμμα, επιστολή
- guĝarate:
- અક્ષર
- haitie:
- lèt
- haŭse:
- wasika
- hinde:
- पत्र
- hispane:
- carta
- hungare:
- levél (postai)
- igbe:
- ozi
- indonezie:
- surat
- irlande:
- litir
- islande:
- bréf
- itale:
- lettera (epistola), epistola, missiva
- japane:
- 手紙
- jave:
- huruf
- jide:
- בריוו
- jorube:
- lẹta
- kanare:
- ಪತ್ರ
- kartvele:
- წერილი
- kazaĥe:
- хат
- kimre:
- llythyr
- kirgize:
- кат
- kmere:
- លិខិត
- koree:
- 편지
- korsike:
- lettera
- kose:
- ileta
- kroate:
- pismo
- kurde:
- name
- latine:
- litteris
- latve:
- vēstule
- laŭe:
- ຈົດຫມາຍສະບັບ
- litove:
- laiškas
- makedone:
- писмо
- malagase:
- taratasy
- malaje:
- surat
- malajalame:
- അക്ഷരം
- malte:
- ittra
- maorie:
- reta
- marate:
- पत्र
- monge:
- tsab ntawv
- mongole:
- бичиг
- nederlande:
- brief
- nepale:
- पत्र
- njanĝe:
- kalata
- okcidentfrise:
- letter
- panĝabe:
- ਪੱਤਰ ‘
- paŝtue:
- لیک
- perse:
- نامه
- pole:
- list
- portugale:
- carta, missiva, epístola
- ruande:
- ibaruwa
- rumane:
- scrisoare
- ruse:
- письмо
- samoe:
- tusi
- sinde:
- خط
- sinhale:
- ලිපිය
- skotgaele:
- litir
- slovake:
- list
- slovene:
- pismo
- somale:
- warqad
- ŝone:
- tsamba
- sote:
- lengolo le
- sunde:
- aksara
- svahile:
- barua
- svede:
- brev
- taĝike:
- ҳарф
- taje:
- จดหมาย
- tamile:
- கடிதம்
- tatare:
- хат
- telugue:
- లేఖ
- tibete:
- ཡི་གེ་
- ukraine:
- лист
- urdue:
- خط
- uzbeke:
- xat
- vjetname:
- thư
- zulue:
- incwadi
leteri
-
Verki leteron kaj ĝin ekspedi al la koncernulo:
homo, leteris mi entuziasme, vi estas la detektivo de la jaro
[8];
leteri al la redakcioj de gazetoj
[9];
la ministrejo pri instruado leteris al lernejestroj,
memorigante, ke studantoj sin prezentu taŭge vestitaj
[10].
komuniki, sciigi, skribi1.b
8.
Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
9. La Ondo de Esperanto, Kion signifas raŭmismo? ― Lasta okazo el Italio
10. K. Sagbadjelou: Disputo neniel harfenda, Monato, jaro 2006a, numero 4a, p. 13a
9. La Ondo de Esperanto, Kion signifas raŭmismo? ― Lasta okazo el Italio
10. K. Sagbadjelou: Disputo neniel harfenda, Monato, jaro 2006a, numero 4a, p. 13a
- beloruse:
- пісаць (ліст)
- ĉeĥe:
- psát dopis
- france:
- écrire (une lettre) à
- indonezie:
- suratmenyurati
- itale:
- scrivere (una lettera) a
- nederlande:
- een brief schrijven
- pole:
- list pisać
- rumane:
- scrisoare de scris
- slovake:
- písať list
leteristo
- Leterportisto: ĉiutage, krom dimanĉe, leteristo portis poŝtaĵon al ĉiu domo [11].
11.
Monato, Garbhan Macaoidh: Postrestanta poŝto, 2003
- beloruse:
- паштальён, паштар, лістаносец, лістанош
- ukraine:
- листоноша
frajtletero
Formularo, kiu priskribas la kunekspedatajn komercaĵojn: montoj da plenaskribitaj negocaj paperoj kaj frajtleteroj MortulŜip .
konosamento, ŝarĝatesto
- beloruse:
- накладная, канасамэнт
- ĉeĥe:
- nákladní list
- france:
- bordereau d'expédition
- germane:
- Frachtbrief, Konnossement, Ladeschein
- hungare:
- fuvarlevél
- itale:
- bolla di spedizione, bolla di carico, bolla d'accompagnamento
- nederlande:
- vrachtbrief
- perse:
- بارنامه
- pole:
- ceduła (ceduła frachtowa)
- rumane:
- ofertă de marfă
- ruse:
- накладная, коносамент
- slovake:
- prepravný list, sprievodka
- ukraine:
- супровідний лист, супровідна накладна
informletero
Mallonga, ofte unufolia, bulteno, per kiu firmao aŭ institucio periode informas pri siaj produktoj kaj faroj: la dua informletero, kiu estos sendita al la aliĝintoj, […] enhavos precizajn informojn pri la kongresejo, programo, loĝ- kaj manĝ-eblecoj [12].
periodaĵo
novaĵletero
12.
La Ondo de Esperanto, Holger Boos: Venu al la Ruslanda Esperanto-Kongreso
- angle:
- news letter
- beloruse:
- інфармацыйны бюлетэнь
- france:
- lettre d'information
- germane:
- Rundbrief
- hungare:
- hírlevél
- indonezie:
- nawala
- itale:
- comunicato, news letter
- nederlande:
- nieuwsbrief
- perse:
- خبرنامه
- pole:
- biuletyn informacyjny, okólnik
- rumane:
- buletin informativ, circulară
- ruse:
- информационный листок
novaĵletero
- Informletero: novaĵletero de la E-Asocio de Humanistoj [13].
- angle:
- news letter
- beloruse:
- інфармацыйны бюлетэнь
- france:
- lettre d'information
- germane:
- Infobrief, Mitteilungsblatt, Verteilernachricht, Newsletter
- hungare:
- hírlevél
- indonezie:
- nawala
- itale:
- comunicato, news letter
- nederlande:
- nieuwsbrief
- perse:
- خبرنامه
- pole:
- biuletyn, okólnik
- rumane:
- buletin, circulară
- ruse:
- информационный листок
rekomendletero
- Patrona letero rekomendanta iun por iu ofico ks, ofte prezentata de la koncernulo mem: mia patrono donis al mi rekomendoleteron al unu el siaj amikoj en Prenesto, kaj mi esperas, ke tiu povos helpi min lui taŭgan lokon [14]; mi revojaĝis […] al Londono por akiri taŭgajn adresojn usonajn kaj rekomendleteron de anglalingva eldonisto [15].
- beloruse:
- рэкамэндацыйны ліст
- france:
- lettre de recommandation
- germane:
- Empfehlungsschreiben
- hungare:
- ajánlólevél
- indonezie:
- surat rekomendasi
- itale:
- lettera di raccomandazione, commendatizia
- nederlande:
- aanbevelingsbrief
- pole:
- list polecający
- rumane:
- scrisoare de recomandare
- ruse:
- рекомендательное письмо
retletero
Persone adresita mesaĝo sendita per komputila reto: ne hezitu peti konfirmon per dua retletero [16]; servilestroj de iom grandaj kaj renomaj firmaoj sendis (aŭtomatajn) retleterojn por averti nin [17]; rubletero estas iuspeca miksaĵo inter nia esperanta esprimo retletero kaj rubaĵo [18]; la ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero [19].
retpoŝto
afiŝo
- angle:
- (piece of) e-mail
- beloruse:
- паведамленьне электроннай пошты
- ĉeĥe:
- elektronická pošta, elektronický dopis
- france:
- courriel (un message), e-mail (un message), message électronique
- germane:
- hispane:
- mensaje de correo electrónico
- hungare:
- elektronikus levél, e-levél, drótposta, e-mail
- indonezie:
- e-mail, pos-el, surel
- nederlande:
- e-mail (bericht), e-mailtje
- pole:
- list elektroniczny
- ruse:
- электронное письмо, сообщение по электронной почте
- slovake:
- elektronická pošta
- svede:
- e-brev, e-mail
publika letero, nefermita letero, malfermita letero
Publika eseo verkita kiel alparolo aŭ admono al iu homo, ofte al famulo: „Publika letero al Romen Rolan“ Lanti ; Zamenhof mem diras en nefermita letero al Beaufront, aperinta en Ruslanda Esperantisto, la impresoj de la Bulonja kongreso rapidigis la decidon publikigi la Deklaracion pri Homaranismo [20]; la prezidantino de la Patrinoj de la Majo-Placo […] sendis malfermitan leteron al la prezidanto de la hispana ekzekutivo [21].
20.
Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
21. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron, 2006
21. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron, 2006
- beloruse:
- адкрыты лiст
- france:
- lettre ouverte
- germane:
- Offener Brief
- indonezie:
- surat terbuka
- itale:
- lettera aperta
- nederlande:
- open brief
- perse:
- نامهٔ سرگشاده
- pole:
- list otwarty
- rumane:
- scrisoare deschisă
- ruse:
- открытое письмо
- ukraine:
- відкритий лист
registrita letero
- beloruse:
- заказны лiст
- france:
- lettre recommandée
- germane:
- Einschreiben
- nederlande:
- aangetekende brief
- pole:
- list polecony
- rumane:
- scrisoare recomandata
- ruse:
- заказное письмо