*atest/i PV

*atesti

(tr)
1.
JUR Certigi fakton, kiel vidinto, aŭdinto aŭ eksciinto: atesti la senkulpecon de la akuzito; via buŝo atestas kontraŭ vi per tio, ke vi diris: mi mortigis […] [1]; la signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili [2]; multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis [3]; multnombra parencaro atestis pri lia ĉeesto tie ChB ; mi povus atesti, ke la ambasadoro mensogas ChM ; Dio povas atesti, ke mi miaflanke enportis en tion ne pli da laboro, ol kiom mi laŭ mia malforta povo devis fari [4].
2.
Pruvi, montri: ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto [5]; atesti, surbaze de rigora ekzameno, la kapablon instrui Esperanton je supera nivelo EeP ; la petanto gluas la marketon sur la leteron kaj tiamaniere atestas sian membrecon EeP ; Faust devas esti juna, ĉar tion postulas la spektaklo, kaj devas esti maljuna, ĉar tion atestas la teksto de la monologo KFl ; ĉi tiuj eventoj atestis pri avanco de magmo al la supraĵo kaj pri ebla baldaŭa erupcio Kon11 ; griza barbo saĝon ne atestas PrV . VD:manifesti
angle:
 attest, testify, affirm, bear witness
beloruse:
 сьведчыць, пасьведчыць
ĉeĥe:
 dosvědčit, osvědčit, potvrdit, stvrdit, svědčit, svědčit, svědčit, vydat svědectví
france:
 attester, certifier, témoigner
germane:
 bezeugen 2. zeugen (von)
hebree:
 להעיד
hispane:
 atestiguar, testificar, dar testimonio, testimoniar
hungare:
 tanúsít, igazol
itale:
1. deporre, testimoniare 2. certificare, attestare
nederlande:
 getuigen, attesteren
pole:
1. zaświadczać, poświadczać 2. świadczyć
portugale:
 atestar
ruse:
 свидетельствовать, удостоверять
slovake:
 overiť, svedčiť, testovať
ukraine:
 свідчити, давати свідчення (або покази), засвідчувати

atesto

Ago, vortoj, dokumento, per kio oni atestas ion: ni faru interligon, mi kaj vi, kaj ĝi estu atesto inter mi kaj vi [6]; ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston [7]; Franca Esperanto-Instituto […] liveras kvin kategoriojn de atestoj, de elementa grado ĝis diplomo EeP ; ĉies atestoj akordis, kio estas maloftaĵo en policaj esploroj ChB ; unua atesto estas la vesto PrV ; sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto PrV .
angle:
 attestation, testimony
beloruse:
 пасьведчаньне
ĉeĥe:
 atest, osvědčení, průkaz, svědectví, vysvědčení
france:
 attestation, certificat, témoignage
germane:
 Zeugnis, Urkunde, Zertifikat, Attest
hebree:
 עדות, העדה, הצהרה
hispane:
 testimonio
hungare:
 tanúsítvány, igazolás
itale:
 testimonianza, attestazione, certificato, certificazione, bolla (documento), attestato, contrassegno
nederlande:
 attest, getuigenis
pole:
 świadectwo, zaświadczenie
ruse:
 свидетельство, удостоверение, аттестат, справка
slovake:
 osvedčenie, svedectvo, výpoveď
ukraine:
 свідчення, посвідчення, посвідка, свідоцтво, атестат, грамота, довідка, розписка

atestanto

JUR Persono, kiu certigas, ke li ĉeestis, vidis, konstatis ion: unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto [8]; mi vokas Dion kiel atestanton [9]; la leĝo postulas ke estu atestanto dum mi traserĉas la oficejon ChB ; mi ne volis havi atestanton al mia konfeso, eĉ ne mian amikon KKr ; la atestantoj de Jehovo EeP ; (figure) malnovaj remparoj […] estas nun ĉi tie la lastaj videblaj atestantoj de la hejmo de via juneco [10].
angle:
 witness
beloruse:
 сьведка
ĉeĥe:
 svědek
france:
 témoin
germane:
 Zeuge
hebree:
 עֵד
hispane:
 testigo
nederlande:
 getuige
pole:
 świadek
slovake:
 svedok
ukraine:
 свідок, очевидець

atestilo

JUR Objekto, plejofte oficiala dokumento, kiu atestas pri iu situacio, rajtigo, agnosko: post sukcesa ekzameniĝo la studinto ricevas atestilon kiu certigas la rezultojn de la ekzameno [11]; la ĝisnuna pozicio de la lingvoscienco [estas] la plej malbona atestilo, kiun ĝi povis doni ne al Esperanto, sed al si mem Ret ; mi neniam malŝatis pli naŭze paperon, ol ĉi tiun inversan morto-atestilon, kiu pruvas al la mortintoj mian kompatindan vivantan staton VaK ; havi tiun KER-atestilon donas plurajn avantaĝojn Kon11 . VD:diplomo
11. K. Kováts: Rite, regularo, 2011
angle:
 certificate
beloruse:
 пасьведчаньне, атэстат
ĉeĥe:
 doklad, stvrzenka, vysvědčení
france:
 attestation (écrite), certificat
germane:
 Urkunde
hebree:
 תְעוּדָה
hispane:
 atestado, certificado
pole:
 świadectwo, zaświadczenie
slovake:
 vysvedčenie

geedziĝatestilo

POL Atestilo pri dato kaj loko de geedziĝo de homoj, ordinare kun subskribo de atestantoj kaj aliaj apartaĵoj: ĉe la fino de la geedziĝo, ĉiu paro ricevas geedziĝatestilon [12].
12. -: Arde Lucus, WikiTrans, 2013-07-17
angle:
 marriage license
beloruse:
 пасьведчаньне аб шлюбу
france:
 certificat de mariage
germane:
 Heiratsurkunde
hispane:
 certificado de matrimonio
pole:
 świadectwo ślubu

naskiĝatestilo

POL Atestilo pri dato kaj loko de ies naskiĝo, ordinare kun mencio de gepatroj kaj aliaj apartaĵoj: la arkitekto sukcesis havigi al ŝi falsajn […] naskiĝ-atestilon, familian dokumentaron, ktp ChB ; kontrolu la naskiĝatestilojn kaj aliajn dokumentojn de la kandidatoj [13].
angle:
 birth certificate
beloruse:
 пасьведчаньне аб нараджэньні
france:
 acte de naissance
germane:
 Geburtsurkunde
hispane:
 certificado de nacimiento
pole:
 świadectwo urodzenia

ŝarĝatesto

angle:
 bill of lading, consignment note, waybill
germane:
 Frachtbrief, Konnossement, Ladeschein
hispane:
 conocimiento de embarque, documento de embarque
itale:
 bolla di carico, polizza di carico
nederlande:
 vrachtbrief
pole:
 świadectwo ładunkowe, list przewozowy, konosament
ruse:
 путевой лист, накладная, грузовой документ, коносамент
ukraine:
 коносамент

administraj notoj

ŝarĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.