*pruv/i UV

*pruvi

(tr)
1.
(iu) Montri per rezonado aŭ fakto, ke io estas vera: ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min [1]; vi pruvos vian taŭgecon ĉe la granda ekzercado [2]! li estas la avo de la malgranda paŝtistino, kion li tamen ne povis pruvi [3]; la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon [4]; li mirinde bone pruvis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo [5]; certe li estas tre grandanima, tion li pruvis antaŭ ne longe [6]. VD:demonstracii, demonstri
2.
(io) Esti la pruvo de: multaj interesiĝantoj efektive lernis kaj ekuzis la lingvon, kiel baldaŭ pruvis centoj da leteroj, kiuj alvenadis ĉe Zamenhof [7]; ĝisnunaj spertoj pruvas, ke eĉ la plej modernaj instrumetodoj donas nur tre modestajn rezultojn [8]; tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de saĝo [9]; larmoj pravecon ne pruvas PrV ; nigro sur blanko (skribaĵo) pruvas sen manko PrV . VD:argumentadi, dokumenti, ilustri, pledi
3.
MATPV Plene kaj nepre montri la verecon de matematika propozicio per dedukto: pruvi geometrian teoremon. SIN:demonstri
afrikanse:
bewys
albane:
provoj
amhare:
አረጋግጥ
angle:
prove
arabe:
إثبات
armene:
ապացուցել
azerbajĝane:
sübut etmək
beloruse:
даводзіць, даказваць
bengale:
প্রমাণ
birme:
သက်သေပြ
bosne:
dokazati
ĉeĥe:
dokázat, doložit, prokázat
ĉine:
證明 [zhèngmíng], 证明 [zhèngmíng]
dane:
bevise
estone:
tõestama
eŭske:
frogatzeko
filipine:
patunayan
france:
prouver, démontrer
galege:
probar
germane:
beweisen
guĝarate:
સાબિત
haitie:
pwouve
haŭse:
tabbatar da
hinde:
साबित
hispane:
probar, demostrar
hungare:
bizonyít, igazol
igbe:
gosi
irlande:
chruthú
islande:
sanna
japane:
証明する [しょうめいする]
jave:
mbuktekaken
jide:
באַווייַזן
jorube:
mule
kanare:
ಸಾಬೀತು
kartvele:
დაამტკიცოს
kazaĥe:
дәлелдеу
kimre:
profi
kirgize:
далилдөө
kmere:
បង្ហាញ
koree:
증명
korsike:
determinà
kose:
zingqina
kroate:
dokazati
kurde:
delîlkirin
latine:
probant
latve:
izrādīties
laŭe:
ພິສູດ
litove:
įrodyti
makedone:
докаже
malagase:
manaporofo
malaje:
membuktikan
malajalame:
തെളിയിക്കുക
malte:
jipprova
maorie:
hei whakamatautau
marate:
सिद्ध
monge:
ua pov thawj
mongole:
нотлох
nederlande:
bewijzen
nepale:
प्रमाणित
njanĝe:
kutsimikizira
okcidentfrise:
bewize
panĝabe:
ਸਾਬਤ
paŝtue:
ثابت
pole:
dowodzić
portugale:
provar (demonstrar), demonstrar, fazer fé, fazer prova de
ruande:
garagaza
ruse:
доказать, доказывать
samoe:
faamaonia
sinde:
ثابت
sinhale:
ඔප්පු
skotgaele:
dearbhadh
slovake:
dokázať, doložiť, preukázať
slovene:
dokazati
somale:
cadayso
ŝone:
ratidza
sote:
ba
sunde:
ngabuktoskeun
svahile:
kuthibitisha
svede:
bevisa
taĝike:
исбот кардан
taje:
พิสูจน์
tamile:
நிரூபிக்க
tatare:
исбатлау
telugue:
రుజువు
ukraine:
довести
urdue:
ثابت
uzbeke:
isbotlash
vjetname:
chứng minh
zulue:
afakazele

pruvo

1.
Argumento, fakto, demonstracio, per kiu oni povas montri la verecon de io: elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo [10]; mi ne havas pruvojn, ke oni lin mortigis [11]; Fenicio donas al vi, sinjoro, tian pruvon de respekto kaj sindonemo, kian neniam ricevis iu ajn [12]; Sara, anstataŭ esti tuŝita per tiaj pruvoj de bonvolo, terure ekkoleris [13]; la langoj de la drako estas la pruvo de la venko [14]; via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento Marta ; pli grandan pruvon de amikeco mi ne povas doni al ci [15]; lasu min alpaŝi al la pruvoj, – silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj [16]! komparo ne estas pruvo PrV ; suspekto pruvon ne egalas PrV .
2.
MATMatVort Ago aŭ maniero pruvi3: via pruvo estas tre eleganta. SIN:demonstro;SUB:pruvo per indukto, pruvo per redukto al absurdo, pruvo de ekzisto.
angle:
2. proof
beloruse:
доказ
ĉine:
證據 [zhèngjù], 证据 [zhèngjù], 凭 [píng], 憑 [píng], 佐證 [zuǒzhèng], 佐证 [zuǒzhèng]
france:
démonstration (preuve), preuve (démonstration)
germane:
Beweis
hispane:
demostración (prueba), prueba (demostración)
hungare:
bizonyíték, bizonyítás
japane:
証明 [しょうめい], 証拠 [しょうこ], 立証 [りっしょう]
nederlande:
bewijs
pole:
dowód
portugale:
1. prova (comprovação) 2. demonstração (prova)
ruse:
доказательство
svede:
bevis
ukraine:
доказ, довід, підтвердження

pruve

Adverbo montranta, ke la sekvanta frazo estas la pruvo de la antaŭa: ni intencis pruve demonstri, ke efektive ĉio okazadas aliel, ol oni oficiale asertas [17]; en siaj Etimologioj li pruve citis Evangelion [Jn 19:19–20] [18]. VD:ĉar, nome
france:
à preuve
hispane:
en prueba
japane:
その証拠に [そのしょうこに]
nederlande:
want, namelijk
ukraine:
доказово, довідно, переконливо

pruvebla

Tia, ke oni povas ĝin pruvi: ŝiaj suspektoj sin apogis sur neniun pruveblan fundamenton [19]; terura akuzo, tio […]! – tamen facile pruvebla [20]; ĝia (de la tezo) forta flanko estas, ke ĝi nek estas pruvebla, nek perpruve kontestebla [21].
19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
20. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XX
21. Gerrit Berveling: Historia romano pri JesuoMonato
angle:
provable
ĉeĥe:
dokazatelný, prokazatelný, průkazný
ĉine:
可證明 [kězhèngmíng], 可证明 [kězhèngmíng], 有證據證實 [yǒuzhèngjùzhèngshí], 有证据证实 [yǒuzhèngjùzhèngshí], 經得起檢驗 [jīngdéqǐjiǎnyàn], 经得起检验 [jīngdéqǐjiǎnyàn]
france:
démontrable, prouvable
germane:
beweisbar
hispane:
demostrable, probable
hungare:
bizonyítható
pole:
możliwy do udowodnienia
portugale:
comprovável, demonstrável
ruse:
доказуемый
slovake:
dokázateľný
ukraine:
довідний, доказовий

malpruvi

(tr)
Montri per rezonado aŭ fakto, ke io estas malvera, pruvi la malon de la asertata: li „fuĝas“ […] al la itala vilaĝeto Lavello por pruvi aŭ malpruvi al si la identecon inter la bonkora sed malfortika junulo, kiu "nur obeis ordonojn", kaj la 48-jara bonfaranto [22]. SIN:refuti
ĉine:
反駁 [fǎnbó], 反驳 [fǎnbó], 駁斥 [bóchì], 驳斥 [bóchì]
france:
infirmer, réfuter
hispane:
desmentir, refutar, contradecir
portugale:
desmentir, refutar
ruse:
опровергнуть

pruvo de ekzisto MatVort , ekzistopruvo

MAT Pruvo 2, kiu montras, ke la serĉata objekto ekzistas, kvankam ne nepre ebligas ĝin difini precize.
angle:
proof of existence
france:
démonstration d'existence
germane:
Existenzbeweis
hispane:
prueba de existencia
hungare:
egzisztencia-bizonyítás
pole:
dowód istnienia
portugale:
prova de existência
ruse:
доказательство существования

pruvo per indukto

angle:
proof by induction
ĉine:
归纳法 [guīnàfǎ], 歸納法 [guīnàfǎ]
france:
démonstration par récurrence
germane:
Induktionsbeweis
hispane:
demostración por inducción, demostración por recurrencia
hungare:
indukciós bizonyítás
pole:
dowód indukcyjny
portugale:
prova por indução
ruse:
доказательство по индукции

pruvo per redukto al absurdo, pruvo per absurdo

angle:
proof by reductio ad absurdum
ĉine:
反證 [fǎnzhèng], 反证 [fǎnzhèng], 反證法 [fǎnzhèngfǎ], 反证法 [fǎnzhèngfǎ], 归谬法 [guīmiùfǎ], 歸謬法 [guīmiùfǎ]
france:
démonstration par l'absurde
germane:
Widerspruchsbeweis
hispane:
demostración por reducción al absurdo
hungare:
közvetett bizonyítás
pole:
dowód nie wprost
portugale:
prova por absurdo
ruse:
доказательство от противного

pruvoteorio

MAT Parto de matematika logiko, studanta matematikajn pruvojn kiel formalajn matematikajn objektojn per matematikaj metodoj: kune la modelteorio, la arteorio, la komputebloteorio kaj la pruvoteorio konsistigas „la kvar kolonojn“ de matematiko.
angle:
proof theory
portugale:
teoria da prova
ruse:
теория доказательств

kio estis pruvota (K.E.P.)

[23]
MAT Konvencia esprimo, signanta la finon de demonstro.
Rim.: Mi dirus „kio estis pruvenda“. La formo pruvota probable venas el la epoko kiam la sufikso -end ankoraŭ ne ekzistis; sed nun la senco ĝin trudas. [Sergio Pokrovskij]
angle:
quod erat demonstrandum, Q.E.D.
ĉeĥe:
Q.E.D., co bylo třeba dokázat, quod eratdemonstrandum
ĉine:
得證 [dézhèng], 得证 [dézhèng]
france:
ce qu'il fallait démontrer, C.Q.F.D.
germane:
quod erat demonstrandum, Q.E.D., was zu beweisen war, w.z.b.w.
hispane:
lo que queda demostrado, Q.E.D. (Queda entonces demostrado), L.Q.Q.D. (Lo que queríamos demostrar)
hungare:
quod erat demonstrandum, q. e. d., bizonyítás vége, amit bizonyítani kellett
latinece:
quod erat demonstrandum, Q.E.D.
pole:
co było do okazania, co było do udowodnienia, cbdo., cbdu.
portugale:
como se queria demonstar (C.Q.D.)
ruse:
что и требовалось доказать, ч.т.д.
slovake:
čo bolo treba dokázať

administraj notoj

~o de ekzisto , ekzisto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o per indukto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o per redukto al absurdo, ~o per absurdo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oteorio: Mankas dua fontindiko.
~oteorio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kio estis ~ota: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.