1refut/i PV

refuti  

(tr)
Venke rebati opinion per trafaj argumentoj: bona Esperantisto devas scii ... la atakojn de niaj kontraŭuloj kaj konkurantoj, por refuti ilin per trafaj argumentoj [1]; la juĝistoj tute seriozmiene priaŭskultis aron da atestantoj, sed tiuj refutis, ke la afero tiel estus okazinta [2]. VD:frakasi, protesti2, kontesti, pruvi
1. A. Möbusz: Dokumentoj de Esperanto, 1921
2. S. Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938
angle:
refute
beloruse:
адкідаць, адхіляць (аргумэнты, довады)
ĉeĥe:
vyvracet (námitky)
france:
réfuter
germane:
widerlegen
hungare:
megcáfol, visszautasít, ellenvet
nederlande:
weerleggen
ruse:
отвергать, отклонять (аргументы)
slovake:
vyvrátiť (námietku)

nerefutebla

Kiun oni ne sukcesas refuti, plene demonstra, plene pruva: ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi [3].
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, en Bulonjo-ĉe-maro, 1905
france:
irréfutable

administraj notoj