*bat/i PV

*bati

1.
(tr)
Ektuŝegi iun aŭ ion per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ objekto permane tenata), abrupte trafi: mi volis lin bati, sed li forkuris de mi [1]; rigardu, kiel la aglo batas (aeron) [per] la flugiloj [2]; kial vi batas vian proksimulon [3]? unu batos la alian per ŝtono [4]; batante la tablon per la pugno [5]; soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn [6]; jen muziko! kriis Tafet, klakbatante la manojn (vd manklaki) [7]; la akvo muĝis, bolis kaj batis la bordojn [8]; pli kaj pli proksime batis la remiloj [9]; vi devas nur bone prepari mian liton kaj bati tiel la plumkovrilon, ke la plumoj flugu [10]; batu iom la neĝon el mia pelto [11]; kriu al la tuta popolo, batu la sonorilojn [12]; de kolero li batas per la piedoj la plankon [13]; horloĝoj batas tik, tak [14]; la doktoro […] aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero [15]; via patro […] batus sin en la bruston kaj ĝemus: Dio indulgu min pekulon [16]! vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas PrV ; altan arbon batas la fulmo PrV ; vojon batitan herbo ne kovras PrV . VD:frapi
2.
(ntr)
Esti forte kaj ripete movata: ŝajnas al mi, ke nun batas (estis anoncita per batsono) lia nigra horo [17]; la koro de Ramzes komencis vivege bati [18]; la infana koreto batadis per forto spasma Marta .
3.
(tr)
BIB Punbati, punfrapi, mortigi: Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj [19]; embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo [20]; la Benjamenidoj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron [21]; Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta [22]. SIN:plagi, frapi5
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:13
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:18
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
9. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
15. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 18
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:20
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:37
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:21
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:12
afrikanse:
klop
albane:
rrah
amhare:
ድብደባ
angle:
beat, hit, strike, lash, smack
arabe:
فوز
armene:
ծեծել
azerbajĝane:
döymək
beloruse:
біць
bengale:
বীট
birme:
ရိုက်
bosne:
tukli
ĉeĥe:
bít, udeřit, zabušit (srdce)
ĉine:
1. [guó], 击 [jī]
dane:
slå
estone:
võita
filipine:
matalo
france:
battre, frapper
galege:
vencer
germane:
schlagen, hauen, prügeln
guĝarate:
હરાવ્યું
haitie:
bat
haŭse:
ta doke
hebree:
לפעום, להכות
hinde:
हरा
hispane:
batir (remover), golpear, azotar
hungare:
üt, ver
igbe:
uda
indonezie:
1. memukul 2. berdenyut, berdetak
irlande:
buille
islande:
slá
japane:
ビート
jave:
ngalahake
jide:
קלאַפּן
jorube:
lu
kanare:
ಬೀಟ್
kartvele:
სცემეს
kazaĥe:
ұрыс
kimre:
guro
kirgize:
сабап,
kmere:
ផ្តួល
koree:
이길
korsike:
susanu
kose:
bamtyabula
kroate:
pobijediti
kurde:
lêdan
latine:
percute
latve:
pārspēt
laŭe:
ຫຼິ້ນໃຫ້ເກີນແມ່ນ
litove:
įveikti
makedone:
победи
malagase:
nandresy
malaje:
menewaskan
malajalame:
അടി
malte:
taħbit
maorie:
whiua
marate:
विजय
mongole:
зодож
nepale:
पिटे
njanĝe:
kumenya
okcidentfrise:
slaan
panĝabe:
ਹਰਾਇਆ
paŝtue:
ته ماتې ورکړه
pole:
1. uderzyć, palnąć, rąbnąć 2. uderzać, bić 3. uderzyć, zbić, pobić
portugale:
bater
ruande:
gukubita
ruse:
бить, колотить, ударять, ударить
samoe:
pa’ᘝ
sinde:
نزاڪت
sinhale:
ගුටි
skotgaele:
chùis
slovake:
biť, odbíjať, udrieť
slovene:
premagati
somale:
garaacday
ŝone:
rova
sote:
otla
sunde:
neunggeul
svahile:
kuwapiga
svede:
slå
taĝike:
задан
taje:
เอาชนะ
tamile:
அடிக்க
tatare:
кыйнау
telugue:
ఓడించింది
tokipone:
utala
ukraine:
бити
urdue:
شکست دی
uzbeke:
mag’lub etdi
vjetname:
đánh bại
zulue:
bhula

bat

(sonimito)
Sono de bato, de io subite trafanta ion; bac, frap: aŭ ĉu venas, sur aero, ripetata frapo? / pulso-frapo-pulsofrapo- bat' bat' bat' [23].
23. C. N. Newell: Afrika nokto, Literatura Mondo, 1937:5
france:
paf !
germane:
bum!
hispane:
¡bam!, ¡paf!

bato

1.
Ago de batanto aŭ rezulto de la ago: ricevi batojn [24]; doni al iu la baton de mortoPrV .
2.
(figure) Subita kaj forta ago, kiu malutilas aŭ doloras al iu, difektas aŭ ruinigas ion: ambaŭ eĉ konsciis pri sento de feliĉo pro amo profundigita, per ĉi tiuj sortobatoj [25].
Rim.: Antikva mezurunuo ankaŭ nomiĝas bat'o.
24. La Nova Testamento, II. Korintanoj 11:24
25. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI
afrikanse:
blow
albane:
goditje
amhare:
ንፉ
angle:
hit
arabe:
ضربة
armene:
հարված
azerbajĝane:
zərbə
beloruse:
удар
bengale:
ঘা
birme:
ထိုးနှက်
bosne:
udarac
ĉeĥe:
klepání, tep, tlukot
dane:
slag
estone:
löök
eŭske:
kolpe
filipine:
pumutok
france:
battement, coup
galege:
golpe
germane:
Schlag
guĝarate:
ફટકો
haitie:
souflèt
haŭse:
duka
hebree:
מכה
hinde:
झटका
hispane:
batido, golpe
hungare:
ütés, csapás
igbe:
igbu
indonezie:
pukulan
irlande:
buille
islande:
blása
japane:
打撃 [だげき]
jave:
jotosan
jide:
קלאַפּ
jorube:
fe
kanare:
ಬ್ಲೋ
kartvele:
დარტყმა
kazaĥe:
үрлеу
kimre:
ergyd
kirgize:
ышкыруу
kmere:
ខ្លែងហើរ
koree:
타격
korsike:
pugnu
kose:
ngesibetho
kroate:
udarac
kurde:
nepixandin
latine:
ictus
latve:
trieciens
laŭe:
ສ້າງຄວາມເສຍຫາຍ
litove:
smᘻgis
makedone:
удар
malagase:
namely
malaje:
tamparan
malajalame:
അടിക്കുക
malte:
daqqa
maorie:
pupuhi
marate:
फोडून टाकणे
monge:
tshuab
mongole:
цохилт
njanĝe:
nkhonya
okcidentfrise:
blaze
panĝabe:
ਉੱਡਿਆ
paŝtue:
ګوزار
pole:
cios, uderzenie, lanie, chlaśnięcie
ruande:
gukubita
ruse:
удар
samoe:
agi
sinde:
لڳڻ
sinhale:
පහරක්
slovake:
klepanie, tep, tlkot
slovene:
pihalnega
somale:
dhabarjab
ŝone:
furidza
sote:
letsa
sunde:
niup
svahile:
pigo
svede:
slag
taĝike:
зарбаи
taje:
ระเบิด
tamile:
அடியாக
tatare:
сугу
telugue:
దెబ్బ
ukraine:
удар
urdue:
دھچکا
uzbeke:
zarba
vjetname:
đòn
zulue:
igalelo

batado

Ago bati ripete: la interbatado longe daŭris; batado de tapiŝo; batado de lakto produktas buteron [26].
angle:
beating, barrage inter~ado: fight.
beloruse:
біцьцё
ĉeĥe:
bití, mlácení, tlučení
france:
battage inter~ado: combat.
germane:
Schlagen inter~ado: Kampf, Gefecht.
hispane:
sacudida inter~ado: combate, lucha.
hungare:
ütlegelés, verés
indonezie:
pemukulan inter~ado: laga, perkelahian, pertarungan, pertengkaran, pertempuran, perjuangan.
japane:
打つこと [うつこと]
pole:
bicie, cięgi, lanie
ruse:
битьё, биение, удары
slovake:
klepanie, tep, tlkot
ukraine:
биття, бійка

batilo

Objekto uzata por bati.
a)
MAS Peco de maŝino, kiu batas: trukarto jam estis konata de aŭtomataj muzikiloj, sed tie temas normale nur pri la simpla manipulado de valvo aŭ batilo [27].
b)
SPO Ilo per kiu oni batas pilkon aŭ alian celaĵon: per la batilo li aŭ ŝi batas la pilkon, ĝi devas flugi super la reto [28]. SUB:klabo1.b, rakedo
27. R. Fössmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, SUS 22, 2000
28. [B. Jensenius]: Ĝemelaj Urboj, [2007]
ĉeĥe:
klepač, plácačka, pálka, tlouk
ĉine:
[bàng]
france:
batte, marteau
germane:
Schläger, Prügel
hebree:
כלי נשק
hispane:
batidora, bate (de hockey, béisbol)
indonezie:
1.b pemukul
japane:
バット
ruse:
би́ло, колотушка 1.b бита, ракетка
slovake:
pálka, raketa
ukraine:
тріпачка, праник, біта, битка, кувалда

debati, forbati

(tr)
Per bato faligi, ŝovi, movi for de la normala loko, de adoptita kurso aŭ vojo ktp: debati la kapojn al papavoj; kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo [29]; (figure) neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo [30].
HOM:debati
angle:
beat back
beloruse:
зьбіваць (штосьці з чагосьці)
ĉeĥe:
debatovat, diskutovat
france:
gauler, détacher (en frappant)
germane:
abschlagen
hebree:
להתווכח
hispane:
debatir, discutir
hungare:
leüt, lever
japane:
たたき落とす [たたきおとす]
pole:
zbijać
ruse:
сбивать, сбить
slovake:
debatovať
ukraine:
вибивати

disbati

(tr)
1.
Bati por disigi: disbati muron; el la tero disbatita de la piedoj fariĝis marĉo [31]; (figure) li revenis disbatita ne nur korpe sed ankaŭ anime; ĉiuj liaj revoj estis krude disbatitaj; lia spirito estis disbatita per kontraŭaj pasioj.
2.
(figure) Komplete, definitive venki1: La krakova ribelo estis disbatita komence de marto 1846 [32]; oni rajtas rebati kaj disbati la ideojn kaj argumentojn de la aŭtoro [33]; jen kuriozaĵo: li ĝisfunde disbatis ĉiujn kvin pruvojn — kaj poste konstruis sian propran, sesan pruvon! [34].
31. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
32. K. Markso kaj F. Engelso, tr. Vilhelmo Lutermano: Manifesto de la Komunista Partio, Monda Asembleo Socia, 2015, ISBN 978-2-918300-91-5
33. (F.R. Banham: Recenza relativeco, Nica Literatura Revuo, 3/4
34. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1ª
angle:
smash
beloruse:
разьбіваць
ĉeĥe:
rozbít, rozklepat, rozrazit
ĉine:
1. 成泡影 [chéngpàoyǐng], 掼 [guàn]
france:
briser, rouer (de coups)
germane:
zerschlagen
hebree:
לנתץ
hispane:
destrozar, destruir, hacer astillas
hungare:
szétüt, szétver, tönkrezúz
indonezie:
menghancurkan, mendobrak, meluluhkan
japane:
たたき壊す [たたきこわす], 打ちのめす [うちのめす]
pole:
rozbijać
ruse:
разбивать, разбить, разгромить
slovake:
rozbiť

elbati

(tr)
Eligi batante: per bastono oni elbatas nigelon [35]; se li elbatos denton de sia sklavo, li forliberigu tiun kompense pro la dento [36]; [li havis] fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron [37]; Vitalij elbatis la boteleton el ŝiaj manoj Metrop ; oni elbatas kojnon per kojno PrV . VD:kojno
angle:
strike out
beloruse:
выбіваць
ĉeĥe:
rozbíjet, vybíjet, vybít, vytlouci, vytloukat
ĉine:
磕掉 [kēdiào]
france:
faire sortir (en frappant)
germane:
herausschlagen
hispane:
sacar, extraer
hungare:
kiver, kiüt
japane:
たたき出す [たたきだす]
pole:
wybijać
ruse:
выбивать, выбить
slovake:
vybíjať, vytĺkať
ukraine:
вибивати

enbati

(tr)
1.
Pene klopodi por enigi: knabo [prenis] la turbon […] kaj enbatis en la mezon latunan najlon [38]; ĉevaloj enbatis hufojn en la grundon Metrop ; malpuraj malsekaĵoj […] sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj […] kaj hufoj [39].
2.
(figure) Pene memorigi: li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn [40]; malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon Marta ; enbati al si en la kapon (ion por nepre memori) PrV .
angle:
drive in
beloruse:
убіваць
ĉeĥe:
natlouci, vbít, vtlouci, zabít, zarazit, zatlouci
ĉine:
1. 封面折边 [fēngmiànzhébiān]
france:
enfoncer (en frappant)
germane:
einschlagen 2. eintrichtern, einhämmern (ins Gedächtnis)
hispane:
clavar
hungare:
beüt, bever, belever
japane:
たたき込む [たたきこむ]
pole:
wbijać, zbijać
ruse:
вбивать, вбить, забивать, забить
slovake:
vbiť, zatĺcť
ukraine:
вбивати, набивати

interbatiĝo

Reciproka batado: interbatiĝo sur publika vojo estas, laŭ vidpunkto de la leĝo, tre grava afero [41].
41. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
france:
bagarre, échauffourée
hispane:
pelea
indonezie:
laga, perkelahian, pertarungan, pertengkaran

kunbati

(tr)
Interfrapi: vi nenion povas fari krom kunbati la dentojn [42].
angle:
beat together
beloruse:
зьбіваць (разам)
ĉine:
殴打 [ōudǎ]
france:
claquer (l'un contre l'autre), entrechoquer
germane:
zusammenschlagen kun~i la dentojn: die Zähne zusammenbeißen.
hispane:
chocar entre sí
hungare:
összeüt, összever
japane:
打ち合わせる [うちあわせる]
ruse:
соударять, ударять один о другой kun~i la dentojn: стучать зубами.

rebati

(x)
1.
Reciproki ricevitan baton: (figure) aŭdiĝis nun la frapbruo de marteloj, kies eĥoj rebatis sin de la pli altaj [muroj] [43];
2.
Bate repuŝi, sin defendi: la lanco ne malutilos tiun, kiu scias ĝin rebati [44]; ŝtelistoj! […] rebatu ilin, kamarado [45]!
3.
(figure) Kontraŭparoli, kontraŭargumenti: ŝi trovis neniun argumenton kapablan rebati la rezonojn de ŝia amikino [46]; tio estis nepre necesa, rebatis la […] doktoro [47].
angle:
strike back, rebut
beloruse:
адбіваць, пярэчыць, супрацьстаяць
ĉeĥe:
odpálit, odrazit ránu, vrátit ránu, znovu uhodit
ĉine:
1. 反击 [fǎnjī] 2. 反击 [fǎnjī]
france:
contre-attaquer, répliquer, riposter
germane:
1. zurück schlagen 2. abwehren, zurückschlagen 3. zurück geben, erwidern
hispane:
contrarrestar, contraatacar, rebatir
hungare:
visszaver, visszaüt
japane:
打ち返す [うちかえす], 反撃する [はんげきする], 反論する [はんろんする], 言い返す [いいかえす]
pole:
odbić, odparować, parować (odpierać)
ruse:
отбивать, отбить
slovake:
vrátiť ranu, znova udrieť
ukraine:
відбивати, завдавати відповідного удару

trabatebla

Kiun oni povas trabati, renversi, transpasi: ĉu la muro estas per la frunto trabatebla Metrop ? unua procedo de ekkono apartigas nin unu de alia per ne trabatebla muro, alia forigas la muron [48]. VD:rompebla
48. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Unu animo en ĉiuj, 1912
beloruse:
прабіўны
ĉine:
会腐蚀 [huìfǔshí], 可破坏 [kěpòhuài], 可穿过 [kěchuānguò], 可渗入 [kěshènrù]
france:
destructible
germane:
zerstörbar, durchdringlich
hispane:
destructible
indonezie:
dapat dirusak

trabati

(tr)
1.
Bati tra io: la perfortulo trabatis mian flankon per tranĉilo [49].
2.
(al si) Pene liberigi vojon antaŭ si per ĉia necesa rimedo kaj forto: li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la reĝo [50]; trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi [51]; kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra la mondo, mi komencis propran vojon [52]; trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion Marta ; spesmilo vojon trabatas PrV .
angle:
blaze a trail
beloruse:
прабіваць
ĉeĥe:
prorazit
france:
tracer (une voie), se frayer (un passage)
germane:
durchschlagen, freischlagen
hispane:
abrir camino
hungare:
áttör
japane:
打ち開く [うちあく], 切り開く [きりひらく]
pole:
przebić
ruse:
пробивать, пробить
slovake:
prebiť, preraziť
ukraine:
пробивати, прокладати (дорогу)

hufobati, hufbati

Forte bati per hufo: vilaĝanoj […] provis tratiri [la blankan ĉevalinon] per forto, sed tio igis ŝin baŭmi kaj hufbati [53]; (figure) se Jorike pobe hufobatas, oni surplankiĝas […] sur la antaŭferdekon MortulŜip . VD:klaki1, stamfi
53. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
beloruse:
брыкацца, біць капытамі
bretone:
pavata
ĉeĥe:
kopnout kopytem
france:
piaffer (en p. d'un cheval), battre des sabots
germane:
mit dem Hufe schlagen, ausschlagen (Huf)
hungare:
megrúg (ló)
itale:
scalciare (di ungulato)
japane:
蹴る [ける]
nederlande:
stampen (v.paarden)
pole:
wierzgać (kopać), bić kopytami
portugale:
coicear
ruse:
брыкаться, бить копытами
slovake:
kopnúť kopytom
ukraine:
хвицати, вихати, брикати, бити копитом

korbato

FIZL Perioda kuntiriĝo de la koro, kies ritmo rapidiĝas pro emocio, pro intensa korpa agado, kaj malrapidiĝas en trankvila stato: la furiozaj korbatoj mildiĝis grade [54].
54. Okada H., trad. Konisi G.: Notoj pri la Delto, 1992
beloruse:
сэрцабіцьцё
ĉine:
心跳 [xīntiào]
france:
battement de cœur
germane:
Herzschlag
indonezie:
denyut jantung, detak jantung
japane:
動悸 [どうき], 鼓動 [こどう]

kornobati

(tr)
Vundi per bato de korno: se bovo kornobatos viron [...], tiam oni ŝtonmortigu la bovon [55]; (figure) li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero [56].
beloruse:
ударыць рогам
ĉeĥe:
píchnout rohem, trkat, trknout
ĉine:
[dǐng]
france:
encorner, donner un coup de corne
germane:
mit den Hörnern stoßen
hispane:
cornear, empitonar
hungare:
felöklel
japane:
角で突く [かどでつく]
pole:
bóść, trykać
ruse:
бодать, удаить рогом
slovake:
pichať rohom, trkať

lavbatilo

Ĝenerale ligna, plata batilo kun tenilo, uzata en permana lavado de tukoj: li pasigis siajn maljunajn tagojn en la domo Jukola, ĉarpentante […] lavbatilojn kaj aliajn aĵojn bezonatajn por la mastrumado [57].
57. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
пранік
france:
battoir (à linge)
germane:
Bleuel
hispane:
pala de limpieza (para sacudir trapos)

mortbati

(tr)
Ĝismorte bati: mia sinjoro volis min mortbati [58]; ili lin mortbatu per bastonoj, kaj mi ilin pagos [59].
angle:
beat to death
beloruse:
біць да сьмерці
ĉeĥe:
dát (někomu) smrtelnou ránu
france:
battre à mort
germane:
totschlagen
hispane:
luchar a muerte
hungare:
agyonver
indonezie:
memukul mati
japane:
殴り殺す [なぐりころす]
pole:
zatłuc na śmierć
ruse:
забить до смерти
slovake:
dobiť (na smrť), usmrtiť, zabiť (úderom)
svede:
slå ihjäl

piedbati

(tr)
Bati per piedpuŝo: piedbati kontraŭ la pikiloj [60]; oh, se la patro donus al mi almenaŭ duonon de la armeo, […] murmuretis la princo, piedbatante la teron [61]; vigle respondis dektrijara knabo, piedbatante (kp frapi, pafi, ŝoti) la pilkon Metrop ; mi ĝin konas, tian amon, […] ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon [62]; mi piedbatis lin en la stomakon [63].
beloruse:
біць (нагой), штурхаць (нагой)
ĉeĥe:
dupat, dupnout, kopat, kopat nohou, nakopat, zadupat
ĉine:
践踏 [jiàntà]
france:
donner un coup de pied, shooter
germane:
mit den Füßen treten
hispane:
dar una patada, patear
indonezie:
menendang
japane:
蹴る [ける]
pole:
kopnąć
ruse:
пинать
slovake:
kopať (nohou)
svede:
sparka
ukraine:
копати, бити ногами

polmflanka bato

SPO Bato de la preferata flanko.
angle:
forehand
ĉeĥe:
facka, rána dlaní
ĉine:
正手 [zhèngshǒu]
france:
coup droit
germane:
Vorhand
hispane:
derechazo
indonezie:
payunan
slovake:
facka, úder dlaňou

sortobato, bato de l' sorto

Neatendita, drasta malfeliĉaĵo: nin ne timigas […] batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj [64]; la sola filo […] mortis […] ĝi estis peza bato de la sorto [65]; kiom da mizeroj, sortobatoj kaj malsukcesoj devas elteni naskito [66]! „ho“ ofte signas plendan staton, de l' sorto malfacilan baton [67]; ŝi sentis sin malforta kvazaŭ post subita sortobato [68].
64. L. L. Zamenhof: La Vojo
65. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
66. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
68. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
ĉine:
命运的打击 [mìngyùndedǎjī], 厄运 [èyùn]
france:
coup du sort, malheur
germane:
Schicksalsschlag
hispane:
adversidad, desgracia
japane:
運命の打撃 [うんめいのだげき], 悲運 [ひうん]
ruse:
удар судьбы
ukraine:
удар долі

svenbati

(tr)
Bati tiom aŭ tiel, ke la trafito svenas: ili sovaĝe tordis mian brakon, elpelis min kaj ekstere svenbatis min [69].
69. H. Stücke, trad. C. Pinardon: Ĉirkaŭ la Mondo per Biciklo, 2008
angle:
knock out
beloruse:
аглушыць, аглавушыць, атукаць
france:
étourdir
germane:
ohnmächtig schlagen, niederschlagen
hispane:
aturdir
indonezie:
memukul (hingga pingsan)
ruse:
оглушить

vangobato

Bato sur la vango; vangofrapo: tremas la manoj, kiam mi ricevas tiujn mizerajn kolorigitajn pecojn da papero, senkorajn kaj ofendajn, kiel vangbato Metrop ; kiom el tiuj infanoj oni premias pro tio per vangobatoj? [70];
beloruse:
поўха, аплявуха
germane:
Backpfeife, Ohrfeige
indonezie:
tamparan
ukraine:
ляпас, поличник

venkobati

(tr)
Venki en batalo: Josuo venkobatis la tutan landon [71]; (figure) la malamiko, kiun ni devas venkobati, estas la malbona kolesterolo (LDL) [72].
angle:
conquer, smite
beloruse:
перамагчы (у бойцы, змаганьні)
ĉeĥe:
porazit, vítězně rozdrtit
ĉine:
[chì], 拷 [kǎo], 拷打 [kǎodǎ], 擂 [lèi], 忍 [rěn], 拍 [pāi]
france:
vaincre
germane:
besiegen, schlagen
hispane:
ganar, vencer
hungare:
megver (legyőz)
indonezie:
menaklukkan
japane:
打ち破る [うちやぶる], 撃破する [げきはする]
pole:
podbić
ruse:
сокрушить, разбить (противника)
slovake:
dobyť, poraziť
ukraine:
розбивати, розгромлювати

administraj notoj

pri bat/i :
  Interesaj pliaj derivaĵoj kun bibliaj ekz-oj:
  * batdifekti
  * batetendi
  * albati
  * batovundo
  * ŝtonbati
  * vergobati
  (MB)
polmflanka ~o: Mankas dua fontindiko.
polmflanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.