*tuŝ/i
*tuŝi ↝
(tr)
- 1.
-
Kontaktiĝi kun:
- a)
- (iu) Senpere alproksimigi la fingrojn aŭ ian parton de la korpo al io aŭ iu: infano, ne tuŝu la spegulon[1]!; liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason (f); du flugiloj tuŝis unu la alian [2]; ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon (= li estas indiferenta) PrV .
- b) ↝
- (io)
Atingi ion, kontaktiĝi kun io:
longa kurteno tuŝanta la plankon;
tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio
[3];
poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro
[4].
trafi.
- 2.
- (figure)
Trakti:
- a)
- Fari malbonajn ŝanĝojn en io: etendu Vian manon kaj ektuŝu ĉion, kion li havas [5]; ne tuŝu miajn sanktoleitojn, kaj al miaj profetoj ne faru malbonon [6]; kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu PrV .
- b)
- Mallonge kaj akcesore pritrakti temon: mi ne prepariĝis paroli antaŭ vi […], sed mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon [7]; la lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin [8].
- 3. ↝
- (figure)
Koncerni:
- a)
- (iu) Forte impresi ies koron, spiriton, animon: ĝi tuŝas lin kiel akvo anseron (neniel) PrV ; kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas PrV ; la respondo malagrable tuŝis la princon [9]; tuŝita de scivolemo, admiro, timo; ĝis larmoj tuŝita de romano BdV ; kortuŝanta rideto [10]; senkulpa kaj tuŝanta voĉo BdV ; tuŝanta (= elvokanta) pentraĵo de bruna, ŝaŭma biera kruĉo BdV ; paroli kun tuŝiteco de l' koro BdV .
- b) ↝
- (io) Koncerni, rilati al: min ne tuŝas la afero mi staras ekstere PrV ; vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj PrV ; leĝo pasintaĵon ne tuŝas (valoras nur por poste sed ne por antaŭe) PrV ; parolado pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon [11].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:17
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 34:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:11
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 16:22
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
8. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof

- angle:
- touch
- beloruse:
- кранаць, дакранацца, прыкранацца, датыкаць, датыкацца, чапаць
- ĉeĥe:
- dotknout se
- france:
- toucher
- germane:
- berühren 3.b betreffen
- hispane:
- tocar
- hungare:
- 1.a érint 1.b ér (vmeddig) 2.a hozzányúl 2.b érint (átv.) 3.a meghat 3.b vonatkozik
- nederlande:
- aanraken
- pole:
- 1.a dotykać 1.b dotykać 2.a ruszać, naruszać 2.b poruszać temat, zagadnienie 3.a poruszać, wzruszać 3.b tyczyć, dotyczyć
- portugale:
- tocar
- ruse:
- трогать, дотронуться, касаться, прикоснуться
- svede:
- röra (vid), beröra
tuŝo
- Ago tuŝi: kontraŭ la ektuŝon de tiu principo ili volu ĉiam energie batali [12]; homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo [13]; io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis [14]; [li] tre facile transiris de unu salono en alian […], per unu tuŝo forigante la ŝtonajn platojn en la kolonoj kaj muroj, kie estis kaŝitaj pordoj [15]; kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, ― kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto [16].
12.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:6
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria

- Berührung
tuŝegi ↝
(tr)
-
Forte kaj maldelikate tuŝi;
puŝi1:
malatente li tuŝegis ilin kaj la ŝtonoj plaŭd' plaŭd' falis en la puton
[17];
leviĝu! ŝi ekkriis, tuŝegante lin per la kubuto
[18];
la vento movas la pendigitojn, kiuj tuŝegas unu alian
[19];
li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon
[20];
li tuŝegis la bovon per la mano por konvinkiĝi, ĉu li vivas ankoraŭ
[21];
tiuj, kiuj en la estonta tempo volos fari al mi surprizojn, ne tuŝegu per sia
propra kolo hakilon aŭ ŝnuron
[22];
iliaj preĝoj tuŝegis unuj aliajn, kiel ŝtonoj senditaj per ĵetilo
[23];
la silenta afliktita esprimo en lia vizaĝo tuŝegis la koron de Bastjano
[24].
kolizii.
17.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
24. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj

- crash into
- beloruse:
- штурхаць, піхаць
- france:
- heurter
- germane:
- anstoßen
- hispane:
- chocar (con algo)
- hungare:
- beleütközik
- nederlande:
- stoten
- pole:
- zawadzać o coś, wpadać na coś, kogoś, potrącać coś, kogoś
- ruse:
- толкнуть, столкнуться
tuŝeti, flugtuŝi, duontuŝi ↝
(tr)
-
Delikate apenaŭ tuŝi:
la sovaĝa arbara kolombo […] tuŝetadis per siaj flugiloj la
kolharojn de la leonoj
[25];
la anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la
malvarmon
[26];
subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon
[27];
li prenis ŝian manon, kliniĝis kaj delikate kisis ĝin, apenaŭ tuŝetante per
la lipoj
IK
;
flugtuŝi ŝin eĉ nevole
[28].
froteti, karesi, kisi, leki, preterflugi.
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
28. La virino en la islama mondo - ueci.it
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
28. La virino en la islama mondo - ueci.it
- angle:
- lightly touch, brush
- france:
- effleurer
- germane:
- streicheln, leicht berühren
- hungare:
- épp hogy érint
- pole:
- musnąć
- ruse:
- слегка коснуться, задеть
intertuŝi ↝
- Tuŝi unu la alian, ne lasi interspacon, kontakti: oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn [29]; la eksplodforto de la vulkanoj estas grave pligrandigata, se akvo kaj magmo intertuŝiĝas [30]; oni difinis punkton M5, kie intertuŝiĝis linio inter tera limpunkto kaj la internacia maro [31].
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
30. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
31. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
30. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
31. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
- france:
- se toucher
- germane:
- anstoßen, sich gegenseitig berühren
retuŝi ↝
(tr)
- 1.
- Denove tuŝi: li tial certe ne fermus la libron kaj formetus kaj neniam retuŝus ĝin [32].
- 2.
- Korekti desegnon, gravuron, pentraĵon aŭ fotografan kliŝaĵon: la mano per firma movado, sen la eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn Marta .
- 3.
- Korekti, plibonigi ion ajn: okuloj, vangoj, buŝo […] aŭtentikaj, sen bezono de retuŝo (ŝminko) [33].
32.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
33. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
33. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
- angle:
- 2. touch up
- beloruse:
- 2. рэтушаваць
- france:
- retoucher
- germane:
- 2. retuschieren 3. verbessern
- hispane:
- 2. retocar
- hungare:
- 2. retusál 3. kijavít, csiszol (átv.)
- nederlande:
- retoucheren
- pole:
- 2. retuszować, dokonać retuszu, zrobić retusz 3. retuszować, dokonać retuszu, zrobić retusz
- ruse:
- 2. ретушировать 3. подгонять (напр. одежду по фигуре)
- svede:
- retuschera
* netuŝebla ↝
-
Tia, ke oni ne povas, aŭ ne rajtas, ĝin tuŝi:
la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam
netuŝebla
[34];
ŝtato ne estas eterna kaj netuŝebla konstruaĵo
[35];
la homa korpo kaj vivo estas sankta kaj netuŝebla donaco de Dio
[36].
tabua
34.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
36. Monato, Anna Skudlarska: Kuraci - konscience aŭ krede?
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
36. Monato, Anna Skudlarska: Kuraci - konscience aŭ krede?
- angle:
- untouchable
- france:
- intouchable
- germane:
- unantastbar, unberührbar
* netuŝebleco ↝
-
Neebleco, aŭ malpermeso, tuŝi aŭ ŝanĝi ion aŭ iun:
severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej
grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado
[37];
konfidante al sia ambasadora netuŝebleco, li trinkis, festenis
[38].
tabuo
37.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
- angle:
- untouchability
- france:
- intouchabilité
- germane:
- Unantastbarkeit ambasadora ne~ebleco: diplomatische Immunität