*flug/i PV
*flugi ↝
(ntr)
- 1. ↝
-
Aktive sin movi en aero.
- a) ↝
- Sin movi en aero per tiucelaj membroj, kiel la birdoj kaj insektoj.
- b) ↝
Sin movi en aero per tiucela aparato, avio, aerostato aŭ alia.
kuri, naĝi, ŝvebi.
- 2. ↝
- (figure)
Rapide pasi de iu loko aŭ momento en alian:
dikaj nuboj flugis en la ĉielo;
la rigardo flugadas super bluaj vastaĵoj;
flugema kiel ventoPrV
;
[li] venis kun turbano kaj flugetanta beduena
mantelo
[1];
estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj
[2];
al li flugas (sin direktas) mia kora
dankoZ
;
murmuro de surpriziĝo elflugis el la buŝoj;
la pulvo disflugas;
disflugantaj haroj;
la novaĵo rapide disflugis tra la lando;
en la aero disflugis akraj krioj;
la famo transflugis el unu buŝo en alianZ
;
ĵeti preterflugantan rigardon sur iunZ
.
flagri, flirti, flosi, flui
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- angle:
- fly
- beloruse:
- ляцець, лятаць, лётаць
- ĉeĥe:
- letět, letět, létat
- france:
- voler (se déplacer dans l'air) dis~i: se répandre
- germane:
- fliegen
- hispane:
- volar dis~i: difundirse
- hungare:
- repül
- indonezie:
- terbang
- itale:
- volare
- nederlande:
- vliegen dis~i: zich verspreiden
- pole:
- dis~i: rozniosła się 2. latać, fruwać 1.a lecieć, latać, frunąć, fruwać 1.b lecieć, latać
- portugale:
- voar
- ruse:
- летать, лететь
- slovake:
- letieť, lietať
flugo
↝ 
- 1.
- Movo de io aŭ iu fluganta.
- 2.
Planita kaj identigita iro de flugaparato: pasaĝeroj de la flugo 3-2-5 al Kuritiba kaj Porto Alegre, bonvolu direktiĝi al enaviiga pordo numero 2 [3].
3.
S. Larbar: Karuseloj, 1987
- angle:
- flight
- beloruse:
- палёт
- ĉeĥe:
- let
- france:
- vol (dans l'air)
- germane:
- Flug
- hispane:
- vuelo
- hungare:
- repülés
- indonezie:
- terbangpenerbangan
- itale:
- volo
- nederlande:
- vlucht
- pole:
- lot
- rumane:
- zbor
- ruse:
- полёт
- slovake:
- let
*flugilo [4]
↝ 
- 1.
- Solida surfaco, per kiu io portiĝas en aero.
- 2.
- (figure)
Movilo ebliganta facilan kaj rapidan flugon, fizikan aŭ metaforan: flugiloj de facila vento [5]; rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie [6].
- 3. ↝
- (figure)
Io forme simila al birda flugilo, precipe pri objektoj
etendiĝantaj duope aŭ kvarope ĉe ambaŭ
flankoj de iu aĵo:
flugiloj de nazo, helico, muelilo, konstruaĵo, kastelo,
armeo;
la Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj
flugiloj de la tero
[7];
sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco
[8].
alo
flankaĵo, lobo.
- 4. ↝
-
Tio, kio povas svingiĝi kiel flugilo:
flugilo de pordoZ
.
klapego.
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
flug'il'
5. Zamenhof: La espero
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 9:27
5. Zamenhof: La espero
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 9:27
- angle:
- wing
- beloruse:
- крыло
- ĉeĥe:
- křídlo (ptáka)
- france:
- aile, battant
- germane:
- Flügel
- hispane:
- ala, batiente
- hungare:
- szárny
- indonezie:
- sayap
- itale:
- ala
- nederlande:
- vleugel
- pole:
- skrzydło
- rumane:
- 1.a aripă 1.b paletă
- ruse:
- крыло
- slovake:
- letka, peruť
flugila
- Flugilhava.
- angle:
- winged
- beloruse:
- крылаты
- ĉeĥe:
- křídlový, letecký, okřídlený
- france:
- ailé
- germane:
- geflügelt
- hispane:
- alado
- hungare:
- szárnyas
- indonezie:
- bersayap
- itale:
- alato
- nederlande:
- gevleugeld
- pole:
- skrzydlaty, uskrzydlony
- ruse:
- крылатый
- slovake:
- krídlový, okrídlený
*alflugi
(ntr)
- Proksimiĝi de io flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [9];
9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
- france:
- voler (vers un endroit)
ĉirkaŭflugi
PIV1
(tr)
- 1.
- Flugi ĉirkaŭ: kiam mi eniris en la ĉambron, [la pigoj] ĉirkaŭflugis min daŭre dancante kaj kantante [10].
- 2.
- (abs.) Flugi en la ĉirkaŭaĵo: skaraboj noktaj kaj sep noktaj papilioj senbrue ĉirkaŭflugas ĉirkaŭ ĉies kap' [11]; verdis tie herboj, prosperis floroj, ĉirkaŭflugis paroj kaj paroj da blankaj gruoj [12].
10.
Ĉina Radio Internacia:
Du pigoj en mia hejmo, 2004-08-06
11. K. Piĉ: Fremdaj landoj, Nica Literatura Revuo, 1959-04 ĝis 05, p. 184a-188a
12. Ĉina Radio Internacia: Ruĝa fonto, 2004-07-12
11. K. Piĉ: Fremdaj landoj, Nica Literatura Revuo, 1959-04 ĝis 05, p. 184a-188a
12. Ĉina Radio Internacia: Ruĝa fonto, 2004-07-12
- angle:
- 1. fly around 2. fly in circles
- beloruse:
- аблятаць (вакол чагосьці) , лятаць (вакол чагосьці)
- france:
- 1. contourner (en volant), voler autour (de) 2. voler (dans les environs)
- hispane:
- 1. volar alrededor 2. volar en círculos
- pole:
- 1. oblecieć, latać wokół kogoś, czegoś, latać dookoła kogoś, czegoś, fruwać wokół kogoś, czegoś, fruwać dookoła kogoś, czegoś 2. latać dookoła, latać wokoło, fruwać dookoła, fruwać wokoło
- ruse:
- облетать (вокруг чего-л.) , летать (вокруг чего-л.)
*deflugi
(ntr)
- Malproksimiĝi de io flugante, malsupreniri flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [13]; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj [14]; ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon [15]; (figure) ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango [16].
- beloruse:
- адлятаць
- ĉeĥe:
- letět dolů, slétnout dolů
- france:
- s'éloigner (en volant) , voler (d'un endroit), s'envoler (d'un endroit)
- hispane:
- alejarse (volando)
- pole:
- zlatywać, sfruwać
- ruse:
- отлетать, отлететь, слетать, слететь
- slovake:
- letieť dolu
*forflugi ↝
(ntr)
- 1.
- Foriri flugante: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [17];
- 2.
- (figure) Malaperi, foriĝi: jam de longe forflugis mia juneco; la dormo forflugis de liaj okuloj.
17.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
- angle:
- 1. fly away
- beloruse:
- 1. паляцець 2. зьнікнуць
- ĉeĥe:
- uletět, ulétnout
- france:
- s'envoler (au loin, disparaître), disparaître
- germane:
- wegfliegen 1. wegfliegen 2. verfliegen
- hispane:
- 1. irse volando 2. desaparecer (figurado)
- hungare:
- 1. elrepül 2. elszáll
- nederlande:
- 1. wegvliegen 2. vervliegen
- pole:
- 1. odlatywać, odfruwać 2. odlatywać
- ruse:
- 1. улететь 2. улетучиться
- slovake:
- odletieť, uletieť
forflugema ↝
- Kiu facile forflugas, facile ŝanĝas sian lokon, sian inklinon; malkonstanta, pasema: forflugemaj iluzioj [18].
18.
R. Artigues:
La filino de la feinoj, [1908]
- france:
- évanescent, volatil
*surflugi
(ntr)
- Flugi sur ion: la birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton [19];
19.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
- france:
- se poser sur (après un vol)
traflugi
altefluga, altfluga
(figure)
- Idealema, nobla, altespirita: altflugaj pensoj; alteflugaj kvazaŭsciencaj frazojZ .
- beloruse:
- высакамоўны, напышлівы
- ĉeĥe:
- vzletný
- france:
- de haute volée
- germane:
- hochfliegend
- hispane:
- idealista, de altos vuelos
- hungare:
- szárnyaló
- pole:
- górnolotny
- ruse:
- высокопарный
- slovake:
- vzletný
birdofluge
- Rekte, laŭ rekta linio. Birdofluge la distanco inter du urboj estas malpli granda ol tiu indikata sur mapoj.
- angle:
- as the crow flies
- france:
- à vol d'oiseau
- germane:
- in der Luftlinie
- hispane:
- directamente, en línea recta
preterfluge
- Preterpase, rapide, senatente aŭ sendetale: preterfluge aŭdi ionZ .
- angle:
- in passing
- france:
- en passant, au vol
- hispane:
- por encima, de forma rápida
- hungare:
- kutyafuttában
- nederlande:
- in het voorbijgaan
- pole:
- przelotnie
- ruse:
- на лету
retflugiluloj [21] ↝

-
Ordo de insektoj
(Planipennia, Neuroptera),
kun kvar egalaj, membranecaj, rete nervuritaj flugiloj.
nevropteroj, neŭropteroj
21.
Wouter F. Pilger: Provizora Privata Listo de Nomoj de Bestoj
- france:
- névroptères, planipennes
- germane:
- Netzflügler
- hispane:
- neurópteros, planipennes
- hungare:
- recésszárnyúak
- latinece:
- Planipennia, Neuroptera
- nederlande:
- netvleugeligen
- ruse:
- сетчатокрылые (отряд)
flugpendi, fluggliti ↝
(ntr)
- (arkaismo)
ŝvebi.
- beloruse:
- лунаць
- ĉeĥe:
- klouzat vzduchem (kluzák)
- france:
- flotter (dans l'air), planer
- hispane:
- planear, pender (en el aire)
- nederlande:
- zweefvliegen
- pole:
- zawisnąć w powietrzu, na skrzydłach , szybować
- ruse:
- парить
- slovake:
- kĺzať vzduchom
administraj notoj
pri
~i 2.:
~ilo : Mankas verkindiko en fonto.
~ila: Mankas dua fontindiko.
~ila: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alte~a, alt~a: Mankas verkindiko en fonto.
birdo~e: Mankas dua fontindiko.
birdo~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
preter~e: Mankas verkindiko en fonto.
~pendi, ~gliti: Mankas dua fontindiko.
~pendi, ~gliti: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
"~ema kiel la vento". Mi sxatus koni la intencitan sencon de tiu adjektivo. PIV donas „malkvietega“, sed mi pensas pri fr „volage“ (malkonstanta, malfidela). [MB]pri ~ilo 4.:
En kio konsistas la sencdiferenco inter tiu senco de ~ilo kaj klapego? PIV1 ne donas Z-an ekz-on. [MB]~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo : Mankas verkindiko en fonto.
~ila: Mankas dua fontindiko.
~ila: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alte~a, alt~a: Mankas verkindiko en fonto.
birdo~e: Mankas dua fontindiko.
birdo~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
preter~e: Mankas verkindiko en fonto.
~pendi, ~gliti: Mankas dua fontindiko.
~pendi, ~gliti: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.