*muel/i PV

*mueli

(tr)
1.
Pisti aŭ pecetigi per ilo grenon, grajnojn, fruktojn, malmolajn materialojn: mueli kafon InfanTorent2 ; prenu manan muelilon kaj muelu farunon [1]; por prepari paston oni muelas maizon por havi farunon [2]; mi muelis la kafograjnojn [3]; muelita viando [4]; slovakoj ŝatas muelitan ŝaffromaĝon [5]; kiu pli frue venas, pli frue muelas PrV . VD:dento
2.
(figure) Senenergiigi, premi: li sidiĝis teren, en la mezo de la salono, muelita kaj disrompita de la tia danca ekzercado DKM ; la senfrukta penado vere muelis mian cerbon VaK . VD:elĉerpi, turmenti
3.
(figure) Senhalte ripetadi: babilas, muelas, kion lango elpelas PrV ; senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus polvigi ĉiun ĝojon Tor ; la propralanda radio muelis ĉiam la samajn aferojn [kaj oni] tediĝis pro la monotonaj insultoj kontraŭ la najbara lando LGA . SIN:gurdi2
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 47:2
2. Monato, Gbeglo Koffi: Fornoj kaj formoj, 2006
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: La saĝo de Salomono kaj salamo, 2014
4. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 2008
5. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
angle:
grind
beloruse:
малоць, драбіць, таўчы
ĉeĥe:
mlít, rozemlít
ĉine:
[mò], 碾磨 [niǎnmó], 砻 [lóng], 礱 [lóng]
france:
1. moudre 3. mouliner
germane:
1. mahlen, zermahlen, ausmahlen 2. zerrütten, ausquetschen (Kräfte), zermartern 3. wiederkäuen (Worte), herunterleiern, im Kreis drehen (Gedanken)
hispane:
1. moler
japane:
挽く [ひく], 粉にする [こなにする], 細かく砕く [こまかくくだく], 押しつぶす [おしつぶす]
nederlande:
1. malen 2. kwellen, verlammen 3. herhalen (tot vervelens toe)
pole:
mleć 1. mielić, mleć
portugale:
moer
ruse:
1. молоть, дробить, толочь 2. раздавить (перен.) 3. молоть, талдычить
slovake:
vymlieť (obilie)
svede:
mala
ukraine:
молоти, дробити, товкти

muelejo

AGR Konstruaĵo destinita por mueli: la filo dungiĝis en muelejo [6]; la rivereto […] turnadis radon de muelejo BdV .
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
beloruse:
млын (будынак), вятрак (ветраны млын)
ĉeĥe:
mlýn, mlýnice
ĉine:
碾磨厂 [niǎnmòchǎng], 碾磨廠 [niǎnmòchǎng], 磨坊 [mòfáng], 磨房 [mòfáng]
france:
moulin (bâtiment)
germane:
Mühle, Mühlhaus
hispane:
molino
japane:
製粉場 [せいふんじょう], 風車小屋 [ふうしゃごや], 水車小屋 [すいしゃごや]
nederlande:
molen (gebouw)
pole:
młyn
portugale:
moinho (construção)
ruse:
мельница (здание)
slovake:
mlyn
ukraine:
млин (приміщення, споруда)

muelilo

Aparato por mueli: la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon [7]; ĝi estas akvo al lia muelilo (profita afero por li) PrV .
a)
AGR Maŝino per kiu oni faras el greno grion aŭ farunon: oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn [8]; la aloj de mueliloj ŝajnis gigantaj brakoj DKM .
b)
KUI Malgranda kuireja aparato per kiu oni muelas grajnojn, spicojn kaj similajn: jen vi vidas antaŭ ĉio muelilon, kiu kostas al mi 10 ŝilingojn FK ; ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj HsT .
beloruse:
млын (мэханізм), драбілка
ĉeĥe:
mlýnek
ĉine:
碾磨机 [niǎnmòjī], 碾磨機 [niǎnmòjī], 磨粉机 [mófěnjī], 磨粉機 [mófěnjī]
france:
moulin (appareil)
germane:
Mühle, Mühlwerk
hispane:
molino
japane:
製粉機 [せいふんき], ひきうす
nederlande:
molen (werktuig)
pole:
młyn, młynek
portugale:
moinho (equipamento)
ruse:
мельница (механизм)
slovake:
mlecí stroj, mlyn
ukraine:
млин (механізм)

muelisto

AGR Metiisto, kiu muelas, precipe tiu, kiu muelas grenon: la dua filo venis al muelisto kaj fariĝis lia lernanto [9]; muelilo haltas, muelisto eksaltas PrV ; Oreko-la-muelisto povis mueli tritikon por la kamparanoj pli malmultekoste ol iu ajn alia muelisto [10].
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
10. D. K. Jordan: La Avara Muelisto, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
beloruse:
млынар, мельнік, мукамол
ĉeĥe:
mlynář
ĉine:
磨坊主 [mòfángzhǔ], 面粉师 [miànfěnshī], 麵粉師 [miànfěnshī]
france:
meunier
germane:
Müller
japane:
製粉業者 [せいふんぎょうしゃ]
pole:
młynarz
portugale:
moleiro
slovake:
mlynár
ukraine:
мельник, мірошник

akvomuelilo, akva muelejo

Muelilo kies meĥanismon pelas trog-rado turnata de rivera fluo: lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo [11]; la loĝantoj de la regiono nomis la riveron Młynówka […] pro multaj akvomueliloj troviĝantaj ĉe ĝiaj bordoj [12].
beloruse:
вадзяны млын
france:
moulin à aube
germane:
Wassermühle
japane:
水車 [すいしゃ]
ruse:
водяная мельница

kafmuelilo

Aparato por prepari kafpulvoron el rostitaj kafofaboj: la koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon, ha, kiel ĝi komencis krakadi [13]!
beloruse:
кавамолка, млынок для кавы
ĉeĥe:
kávomlýnek, mlýnek na kávu
ĉine:
研磨咖啡 [yánmókāfēi], 硏磨咖啡 [yánmókāfēi]
france:
moulin à café
germane:
Kaffeemühle
hispane:
molinillo de café
japane:
コーヒーミル, コーヒーひき器 [こーひーひきうつわ]
pole:
młynek do kawy
portugale:
moedor de café
ruse:
кофемолка
slovake:
mlynček na kávu
ukraine:
млинок для кави

ventmuelilo

Muelilo kies meĥanismon pelas venta blovo tra helico: ruliĝanta kiel ventmuelilo [14].
14. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
beloruse:
вятрак (млын)
france:
moulin à vent
germane:
Windmühle
japane:
風車 [ふうしゃ]
portugale:
moinho de vento
ruse:
ветряная мельница
tibete:
རླུང་མཆིག་
ukraine:
вітряк (млин)

vortmueli

(figure) Tre abunde, rapide, ripete babili oni parolas, paroladas, vortmuelas [15].
15. S. Johansson: Anonime kaj nekonkrete, [2004?]
beloruse:
малоць языком
ĉine:
唠叨 [láodao], 嘮叨 [láodao], 喋 [dié], 唠 [láo], 嘮 [láo], 唠唠叨叨 [láolaodāodāo], 嘮嘮叨叨 [láolaodāodāo]
france:
caqueter (bavarder), jacasser (bavarder)
germane:
Worte wiederkäuen
pole:
mleć językiem

administraj notoj