*gren/o
*greno ↝

- 1. ↝
-
Kulturata vegetaĵo el familio poacoj,
kies amelriĉaj semoj estas mueleblaj je faruno
(tritiko,
aveno,
maizo,
rizo
kc):
grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio
k. t. p. en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj,
pano, bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj
FK
;
konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo
(antaŭelspezi estontajn enspezojn)
PrV
;
eliros fajro kaj […] ekstermos garbojn aŭ
starantan grenon
[1];
sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo
[2];
sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno
[3];
sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro
[4];
[tie] troviĝis granda grenkampo, sed la greno jam de longe estis
fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris
[5].
pajlo
Rim.: Greno estas termino agrokultura kaj ekonomia; pli ĝenerale similajn vegetaĵojn (ankaŭ sovaĝajn aŭ nekulturatajn) oni iam nomas cerealoj. - 2. ↝
Ŝutebla amaso da semoj de tiuj vegetaĵoj, grajnoj: kia greno, tia pano PrV ; li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj [6]; vi manĝos grenon malnovan pasintjaran [7]; treni sakojn da greno en la muelejon [8]; en la kortoj, antaŭ la domoj, sur plej eta disponebla spaco, la draŝita greno estas disĵetita por ke ĝi sekiĝu [9].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:26
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:48
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:10
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
9. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj

- angle:
- grain
- beloruse:
- 1. збожжавая расьліна, збожжа, збажына 2. збожжа, зерне, хлеб
- ĉeĥe:
- obilí, osev, osivo, zrní
- france:
- céréale, grain (récolte de céréales)
- germane:
- Getreide, Korn
- hispane:
- cereal, grano (parte comestible del ceral)
- hungare:
- gabona
- katalune:
- 1. cereal 2. gra
- nederlande:
- graan
- perse:
- غله، دانه (غلات)
- portugale:
- cereal
- ruse:
- 1. хлеба, зерновые, зерновая культура 2. хлеб (собирательно), зерно (собирательно)
- slovake:
- obilie (chlebové)
*grenejo [10] ↝

-
Parto de domo, kie oni konservas draŝitan grenon:
mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos
mian grenon
[11];
niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco
[12];
pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto
[13].
draŝejo
10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
gren'ej'
11. La Nova Testamento, Luko 12:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:13
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
11. La Nova Testamento, Luko 12:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:13
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V
- beloruse:
- сьвіран, клець
- ĉeĥe:
- obilnice, sýpka
- france:
- grenier (d'une ferme)
- germane:
- Scheune, Kornkammer
- hispane:
- granero
- hungare:
- magtár, hombár
- katalune:
- sitja, graner
- nederlande:
- graanschuur
- perse:
- انبار غلات
- portugale:
- celeiro
- ruse:
- хлебный амбар
- slovake:
- obilnica, sýpka
grenventumaĵo, grenventaĵo

- Tio, kio restas de la spikoj post la draŝado (krom la greno): li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon, sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro [14]; ili estu kiel pajlero antaŭ vento, kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego [15]; la tago forflugas kiel grenventumaĵo [16].
14.
La Nova Testamento, Mateo 3:12
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:18
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:2
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:18
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:2
- angle:
- chaffe
- france:
- balle
- germane:
- Spreu la tago forflugas kiel ~ventumaĵo: der Tag vergeht wie im Flug
- perse:
- سبوس