*riz/o

*rizo

AGRBOTKUI Greno kun blankaj, nutraj semoj, kultivata precipe en Azio; genro el familio poacoj (Oryza): la gvidanto kuiras por li pilafon (ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo) por vespermanĝo [1]; li vidis neniam: nek rizon, nek paperon, nek bildojn de homoj, kun pintaj ĉapoj kaj oblikvaj okuloj [2]; jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj FK ; grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio FK ; bovlo da blanka rizo, parfumita rizo, nudeloj, vermiĉeloj, krespoj, alkoholaĵo [3]; terkulturistoj produktas sen uzo de insektmortigilo legomojn, rizon kaj sakeon (rizvinon) [4].
angle:
rice
beloruse:
рыс
bulgare:
ориз
ĉeĥe:
rýže setá
ĉine:
米 [mǐ]
france:
riz
germane:
Reis
hinde:
चावल [chāval]
hispane:
arroz
hungare:
rizs
indonezie:
beras
itale:
riso (cereale)
japane:
イネ, 米 [よね], 米飯 [べいはん], ライス
latinece:
Oryza
nederlande:
rijst
perse:
برنج
pole:
ryż
portugale:
arroz
ruse:
рис
slovake:
ryža (rastlina)
slovene:
riž
svede:
ris
tibete:
འབྲས་
turke:
pirinç
ukraine:
рис

rizkampo, rizejo

AGR Malseka kampo en kiu oni kulturas rizon: infanoj laboras ankaŭ en plantejoj, ekzemple en kafokampoj afrikaj, sukerkanejoj en Latin-Ameriko aŭ rizokampoj en Azio [5]; en provincaj regionoj en Japanio etendiĝas rizkampoj kaj digoj ĉirkaŭ vilaĝoj[6]. per falĉileto oni diligente tranĉadas la rizplantojn, sekiĝas la pajlo, ĉu kiel garboj en rizejoj aŭ sternita sur vojrando [7].
5. Monato, Tiombiano Mardia Oumarou: Ĉesigu la ekspluatadon!
6. Hori Yasuo: K-riz-kampoj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 13a
7. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
beloruse:
рысавае поле, рысавы чэк
ĉeĥe:
rýžoviště, rýžové pole
france:
rizière
germane:
Reisfeld
hispane:
arrozal
hungare:
rizsföld
indonezie:
sawah
japane:
稲田 [いなだ], 水田 [すいでん]
nederlande:
rijstveld
perse:
شالیزار، برنجزار
pole:
ryżowe pole
ruse:
рисовое поле, рисовый чек
slovake:
ryžové pole
svede:
risfält
turke:
pirinç tarlası
ukraine:
рисове поле, рисова плантація

glua rizo

AGRKUI Rizospeco kun mallongaj semoj, tre kungluaj post kuirado: amara kaj dolĉa vinoj faritaj el glua rizo estas plej ŝatataj [8]; la virinoj prenas plenmaneton de la glua rizo el siaj bambuaj korbetoj kaj donacas al ĉiuj petantoj [9].
8. -: Drinkemo de Dong-nacio, 2001-12
9. Marzena: Vojaĝraporto, Laoso parto 1, 2004-06
france:
riz gluant, riz glutineux
indonezie:
ketan
nederlande:
kleefrijst
pole:
ryż kleisty

administraj notoj