4lob/o PV

lobo

ANA Rondforma elstara parto de iu organo: ŝiaj oreloj ne estis de la sama grandeco: unu estis granda, kun longega lobo, kaj la alia estis eta, kaj preskaŭ sen lobo [1]; ambaŭ loboj de nazo (alo); sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al la cerbaj partoj de la parolo [2]; la lobo de hepato.
1. D. K. Jordan: La Reĝidino Mal, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006-05-24]
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
lobe
beloruse:
доля (воргана)
ĉeĥe:
lalok
ĉine:
耳垂 [ěrchuí], 脑叶 [nǎoyè], 腦葉 [nǎoyè]
france:
lobe
germane:
Lappen, Flügel, Lobus
greke:
λοβός
hispane:
lóbulo
hungare:
lebeny, cimpa
japane:
[よう], 裂片 [れっぺん]
katalune:
lòbul
nederlande:
lob, lel
pole:
płat
portugale:
lobo (ó)
rumane:
bucată
ruse:
доля (органа)
slovake:
lalok
ukraine:
частка (якого-н. органу)

orellobo

Lobo, kiu konsistigas la malsupran parton de ekstera homa orelo: li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo [3]; [li] ektiris la orellobon de iu infano [4]; li sentis, ke ŝia mano transpasis al lia orelo kaj du fingroj karesis lian belan orellobon [5].
3. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
ĉine:
耳垂 [ěrchuí]
france:
lobe de l'oreille
germane:
Ohrläppchen
japane:
耳たぶ [みみたぶ]
pole:
płatek uszny

trilobulo

PAL Antikva besto kun tri laŭlongaj lobaj partoj kaj multaj transversaj segmentoj, abunde trovebla inter paleozoikaj fosilioj; el multaspecia klaso de artikuloj (Trilobita): mi ne povas dubi ke ĉiuj Siluriaj trilobuloj devenis de unu krustulo, kiu certe vivis longe antaŭ Silurio [6].
ĉeĥe:
trilobit
ĉine:
三叶虫 [sānyèchóng], 三葉蟲 [sānyèchóng]
france:
trilobite
germane:
Trilobit
japane:
三葉虫 [さんようちゅう]
latinece:
Trilobita
pole:
trylobit
rumane:
trilobita
slovake:
trilobit

administraj notoj