1organ/o PV

organo Vikipedio

1.
Ero plenumanta apartan funkcion ene de tuto.
a)  
ANABIO Difinita ĉelaro en vivanta korpo plenumanta specialan funkcion: okulo estas la organo de la vidado; la organoj de la parolo.
b)  
TEK En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: la organoj de lokomotivo, de horloĝo. VD:peco
Rim.: Bloko implicas kunan aranĝon (pecoj kune muntitaj), organo emfazas difinitan funkcion.
2.
Iu aŭ io esprimanta la pensojn de grupo da homoj: tiu oratoro estis nur la organo de la reakciuloj; ĵurnalo, kiu estas la organo de la registaro; la Oficiala Bulteno estas la organo de la L. K.
angle:
organ
beloruse:
арган
ĉeĥe:
instituce, orgán
france:
organe
germane:
2. Organ 1.a Organ 1.b Teil, Bauteil, Aggregat
hispane:
órgano
hungare:
2. orgánum 1.a szerv 1.b működő egység
itale:
organo
nederlande:
2. orgaan 1.a orgaan 1.b onderdeel
pole:
narząd, organ
portugale:
órgão
ruse:
2. орган 1.a орган 1.b функциональный компонент
slovake:
inštitúcia, orgán
svede:
1.a organ

organa  

1.
Rilata al organo: organa malsano, difekto; ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de paroloZ .
2.
ANABIO Organhava, posedanta organojn: viva organa kreitaĵo.
angle:
organic
beloruse:
арганны, арганічны
ĉeĥe:
organický
france:
organique
germane:
1. organisch
hungare:
szerves 1. szervi
itale:
organico
nederlande:
organisch
pole:
dotyczący narządu, organu
portugale:
orgânico
slovake:
organický, ústrojný

organaro  

ANABIO Tuto de organoj, ordinare kun komuna rolo aŭ utilo; aparato1.b: la digesta organaro inflamiĝis [1]. VD:organismo, sistemo1.e
1. Vikipedio: Ĥolero
angle:
system (biological)
ĉeĥe:
soubor orgánů
france:
appareil (anatomie), système (organique)
itale:
organismo (l'insieme di organi), sistema (apparato organico), apparato (sistema di organi)
slovake:
súbor orgánov

organeto   Vikipedio

FIZL Iu el la grajnetoj videblaj en ĉeloplasmo, plenumanta propran funkcion: eŭkariotoj estas pli grandaj ol prokariotoj, kaj havas pli komplikan internan strukturon, kun diversaj organetoj [2].
2. K. Lendon: Proterozoika Erao, aeko, 2002-06-20
france:
organite
itale:
organello, organulo

senorgana

ANABIO Ne posedanta organojn: senorganaj bestetoj de la maro.
france:
anorganique
hungare:
szervetlen
nederlande:
orgaanloos

lumorgano

ZOO Organo nature lumanta, trovebla precipe ĉe fiŝoj kaj cefalopodoj de profunda maro: tiu ... markankreto posedas, kiel Acanthephyra kaj aliaj, lumorganojn [3].
3. J. Richard: Scienca krozado de la ŝipo Princesse Alice dum 1904, Bulletin du Musée Océanographique de Monaco, 1905-06-25 (41)
france:
photophore (organe)

sensorgano   Vikipedio

ANA Organo kun sensa funkcio: bhikŝuo restadas inter la aĵoj, observante la aĵojn, nome la ses sensorganojn [4]. SUP:sensilo1
4. -, trad. G. Gällmo: La Granda Meditadosutro, 2011
france:
organe des sens
germane:
Sinnesorgan

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.