*17sistem/o JED
*sistemo [1]
- 1.
-
Harmonia tuto da interdependaj aĵoj kunordigitaj laŭ
malmultaj fiksitaj principoj:
konstruita en la stilo ĥaldea [ĝi] tute diferencis de la egiptaj temploj
[…] per la sistemo de l' etaĝoj
[2];
[lingvo estas] sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj
EE
;
internacia monsistemo, horsistemo
[3];
la sistemo monata
FK
;
la muzika nota sistemo
FK
;
sistemo ĉifrada
FK
;
planeda sistemo
FK
;
nia sunsistemo
[4];
la sistemoj naturkuracaj
FK
.
- a)
Laŭprincipa ordigo de objektoj aŭ fenomenoj;
klasifiko:
profesoro de botaniko […] pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin,
sed […] li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas ‐
„tio estas variaĵo“ ‐ li diris, „mi ĝin ne konas, ĝi ne estas
registrita en la sistemo!“
[5];
li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj
VivZam
;
la metra sistemo
[6].
- b)
Aparato, maŝino aŭ alispeca aranĝo de teĥnikaj elementoj
plenumanta planitan funkcion:
la prezoj de la komputiloj kaj de la tradukaj sistemoj malplialtiĝis
[7];
ekspluatado de novaj minejoj […] per nova sistemo de tuboretoj,
verŝante akvofluetojn laŭlonge de la rokoj por forporti la argilan sablon
[8].
- c)
Regularo laŭ kiu funkcias organizo, ŝtataj
institucioj:
politikistoj kulpigas la edukan sistemon kaj „malbonajn“ instruistojn
pri la angla
[9];
inflaciego malriĉigis la popolon kaj la politika sistemo estis nestabila
[10];
reformi la juĝsistemon kaj ŝanĝi la konstitucion
[11].
- d)
- Doktrino: la sistemo de Platono; la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj [12].
- e)
Organaro aŭ tuto de
korpaj elementoj kun komunaj funkcioj:
la digesta sistemo
[13];
la osta kaj nerva sistemoj
[14];
la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva […]
[15];
la virusoj restas dumvive en la ganglioj de la nerva sistemo
[16].
strukturo,
organaro - 2.
- Antaŭe pripensita plano aŭ direktanta ideo, laŭ kiu oni konstante agas por trafi difinitan celon: vivi per sistemo de el mano al buŝo PrV ; la tiamaj pastroj trovis sistemon gvidi sian popolon same avangardan kaj konvinkan kiel, nuntempe, televidaj elsendoj kun brilaj statistikoj [17]; donacoj estis grava parto de lia sistemo, kies esencon oni povas priskribi tiel: kio estis bona por Kohl, estis bona por la partio [18]; la registaro promesis ŝanĝi la sistemon, laŭ kiu kuracistoj atestas mortojn [19].
- 3.
PIV1
(de ekvacioj)
Ekvaciaro.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. Walter Klag: Astronomio por ĉiuj, Monato, 2000/12, p. 28
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
6. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
7. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
8. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
9. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
10. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
11. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
13. last: Malbonan apetiton, Monato, 2010/12, p. 18
14. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
15. Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas, Monato, 2012/10, p. 24
16. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
17. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
18. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
19. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. Walter Klag: Astronomio por ĉiuj, Monato, 2000/12, p. 28
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
6. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
7. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
8. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
9. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
10. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
11. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
13. last: Malbonan apetiton, Monato, 2010/12, p. 18
14. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
15. Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas, Monato, 2012/10, p. 24
16. Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, Monato, 2007/01, p. 19
17. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
18. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
19. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
- afrikanse:
- stelsel
- albane:
- sistemi
- amhare:
- ስርዓት
- angle:
- system 3. system of equations
- arabe:
- نظام
- armene:
- համակարգ
- azerbajĝane:
- sistemi
- beloruse:
- сыстэма
- bengale:
- সিস্টেম
- birme:
- စံနစ်
- bosne:
- sustav
- bulgare:
- система
- ĉeĥe:
- soustava, systém
- ĉine:
- 系統 [xìtǒng], 系统 [xìtǒng], 体系 [tǐxì], 體系 [tǐxì], 体制 [tǐzhì], 體制 [tǐzhì], 制 [zhì]
- dane:
- systemet
- estone:
- süsteem
- eŭske:
- sistema
- filipine:
- sistema
- france:
- système 3. système d'équations
- galege:
- sistema
- germane:
- System 3. Gleichungssystem
- guĝarate:
- સિસ્ટમ
- haitie:
- sistèm
- haŭse:
- tsarin
- hinde:
- प्रणाली
- hispane:
- sistema 3. sistema de ecuaciones
- hungare:
- rendszer, szisztéma 3. egyenletrendszer
- igbe:
- usoro
- indonezie:
- sistem 1.d doktrin 1.e sistem organ 3. sistem persamaan, persamaan simultan
- irlande:
- córas
- islande:
- kerfi
- japane:
- システム
- jave:
- sistem
- jide:
- סיסטעם
- jorube:
- eto
- kanare:
- ವ್ಯವಸ್ಥೆಯ
- kartvele:
- სისტემა
- kazaĥe:
- жүйе
- kirgize:
- система
- kmere:
- ប្រព័ន្ធ
- koree:
- 시스템
- korsike:
- sistema
- kose:
- isixokelelwano
- kroate:
- sistem
- kurde:
- sîstem
- latine:
- ratio
- latve:
- sistēma
- laŭe:
- ລະບົບ
- litove:
- sistema
- makedone:
- систем
- malagase:
- rafitra
- malaje:
- sistem
- malajalame:
- സിസ്റ്റം
- malte:
- sistema
- maorie:
- pūnaha
- marate:
- प्रणाली
- mongole:
- систем
- nederlande:
- systeem, stelsel
- nepale:
- प्रणाली
- njanĝe:
- dongosolo
- okcidentfrise:
- systeem
- panĝabe:
- ਸਿਸਟਮ ਨੂੰ
- paŝtue:
- سيستم
- pole:
- system, układ 3. układ równań
- ruande:
- sisitemu
- ruse:
- система 3. система уравнений
- samoe:
- faiga
- sinde:
- نظام
- sinhale:
- පද්ධතිය
- skotgaele:
- siostam
- slovake:
- systém, sústava, zriadenie
- slovene:
- sistem
- somale:
- nidaamka
- ŝone:
- maitiro
- sote:
- tsamaiso
- sunde:
- sistim
- svahile:
- mfumo
- svede:
- system
- taĝike:
- система
- taje:
- ระบบ
- tamile:
- அமைப்பு
- tatare:
- системасы
- telugue:
- వ్యవస్థ
- ukraine:
- система
- urdue:
- نظام
- uzbeke:
- tizim
- vjetname:
- hệ thống
- zulue:
- uhlelo
sisteme
- Metode, agante laŭ plano, laŭ sistemo2 por atingi celon: mi ekprovis sisteme venki ĉiujn barojn FK ; ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn EE ; pro sistemeco de mia analizo EE ; pruvi ilian sistemecan mensogadon kaj trompemon [20]; en iuj landoj oni jam sisteme trejnas soldatojn por „inform-militado“ [21].
20.
Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio:
kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
21. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
21. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6
- angle:
- systematically
- beloruse:
- сыстэматычна, сыстэмна
- ĉine:
- 有系統 [yǒuxìtǒng], 有系统 [yǒuxìtǒng], 系統性 [xìtǒngxìng], 系统性 [xìtǒngxìng], 有条理 [yǒutiáolǐ], 有條理 [yǒutiáolǐ]
- germane:
- systematisch
- indonezie:
- secara sistem, secara sistematik, secara sistematis
- japane:
- 体系的に [たいけいてきに], 系統立てて [けいとうたてて], 計画的に [けいかくてきに], 一貫して [いっかんして]
- pole:
- systemowo, systematycznie
- ukraine:
- систематично, системно
sistemestro
Administranto de mastrumsistemo:
mi estas 27-jara kaj mi laboras kiel sistemestro
[22];
en uniksaj operaciumoj ofte necesas privilegioj de sistemestro por malprepari aparaton
[23];
KVM-komutilo estas flankaparato por komuti multajn
komputilojn al unu muso, unu klavaro kaj unu ekrano
[…] tiamaniere sistemestro povas ruli diversajn
komputilojn sen rekomuto de stirorganoj
[24].
- angle:
- system administrator
- beloruse:
- сыстэмны адміністратар
- ĉine:
- 系統管理員 [xìtǒngguǎnlǐyuán], 系统管理员 [xìtǒngguǎnlǐyuán]
- germane:
- Sytemadministrator
- indonezie:
- admin sistem, administrator sistem
- japane:
- システム管理者 [システムかんりしゃ], シスオペ
- pole:
- administrator systemu
subsistemo
- Parto de sistemo, prezentata aparte: kiam oni projektas komplikan sistemon, estas rekomendinde aranĝi ĝin en subsistemojn [25]; faklingvo estas subsistemo aŭ parto de natura lingvo [26]; sistemo kiu havis lambda-kalkulon kiel konsekvenca subsistemo [27]; procesoro […] estas subsistemo de datum-prilabora sistemo, centra unuo de la komputilo [28]; en komputado protokolo estas aŭtomate generata raporto pri la aktivado de komputila sistemo aŭ subsistemo [29].
- angle:
- subsystem
- beloruse:
- падсыстэма, субсыстэма
- ĉine:
- 子系統 [zǐxìtǒng], 子系统 [zǐxìtǒng], 分系統 [fēnxìtǒng], 分系统 [fēnxìtǒng], 支系統 [zhīxìtǒng], 支系统 [zhīxìtǒng], 次要系統 [cìyàoxìtǒng], 次要系统 [cìyàoxìtǒng]
- france:
- sous-système
- germane:
- Subsystem
- hungare:
- alrendszer
- indonezie:
- subsistem
- japane:
- 下位体系 [かいたいけい], 下部組織 [かぶそしき], サブシステム
- pole:
- podsystem
- ruse:
- подсистема
centra nervosistemo
Centra parto de organizita
nervosistemo
konsistanta el la
cerbo kaj la
mjelo, kiu
kunordigas la grandajn nervarajn funkciojn:
kokaino estas kristala alkaloido eltirita
el la folioj de la kokao-planto; kiam oni
konsumas ĝin, ĝi stimulas la centran nervosistemon
[30].
striaj muskoloj (skeletaj muskoloj) aktiviĝas vole per la centra nerva sistemo
[31];
apopleksio estas supernocio de diversaj malsanoj, kies komuna trajto
estas subita perturbo de la sangocirkulado en la centra nervosistemo
[32].
30.
[A. Oberndorfer]:
La drogo kiu mortigas la emociojn, Esperanta Retradio, 2014-02-11
31. Vikipedio, Muskolo
32. Vikipedio, Apopleksio
31. Vikipedio, Muskolo
32. Vikipedio, Apopleksio
- angle:
- central nervous system
- beloruse:
- цэнтральная нэрвовая сыстэма
- ĉine:
- 中枢神经系统 [zhōngshūshénjīngxìtǒng], 中樞神經系統 [zhōngshūshénjīngxìtǒng]
- france:
- système nerveux central
- germane:
- Zentralnervensystem, ZNS
- indonezie:
- sistem saraf pusat
- pole:
- ośrodkowy układ nerwowy, centralny układ nerwowy
digestosistemo
Organaro kiu digestas la manĝaĵojn: stomako, intestoj...:
en Duszniki eblas kuraci kormalsanojn kaj ginekologiajn
problemojn, malsanojn de la spir- kaj digestosistemoj kaj
ankaŭ ostoporozon
[33];
la digestosistemo de sovaĝa leopardo evoluis, spertante iom putrajn
bestokadavrojn, kaj ne ĉiu parto de morta besto estas egale nutra por sovaĝa leopardo
[34].
33.
B. Pietrzak:
Vizitu Pollandon - Kłodzko-regiono, Pola Radio, 2004-06-08
34. Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo, Monato, 2007/08, p. 31
34. Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo, Monato, 2007/08, p. 31
- angle:
- digestive system
- beloruse:
- сыстэма страваваньня
- ĉine:
- 消化系統 [xiāohuàxìtǒng], 消化系统 [xiāohuàxìtǒng], 肠胃 [chángwèi], 腸胃 [chángwèi], 消化道 [xiāohuàdào]
- france:
- appareil digestif, système digestif
- germane:
- Verdauungssystem
- indonezie:
- sistem pencernaan
- pole:
- układ pokarmowy
- ruse:
- пищеварительная система, желудочно-кишечный тракт, ЖКТ
eduksistemo
Tuto de la lernejoj, programoj, administroj pri edukado:
la pli multaj italoj povas paroli kaj kompreni la italan,
pro la influo de la komunikiloj, la eduksistemo
[35];
el 580 000 instruistoj laborantaj en la pola eduksistemo nur
ĉirkaŭ 30 000 estas lektoroj de fremdaj lingvoj
[36];
malbona eduksistemo do rekte kontribuas al tragedioj en la sansektoro
[37].
35.
B. Kendal: La itala, Monato, 2002/08, p. 17
36. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
37. A. Giridhar Rao: La barata ekonomio: miraklo neefika, Monato, 2008/10, p. 24
36. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
37. A. Giridhar Rao: La barata ekonomio: miraklo neefika, Monato, 2008/10, p. 24
- angle:
- educational system
- beloruse:
- адукацыйная сыстэма
- ĉine:
- 学制 [xuézhì], 學制 [xuézhì]
- france:
- système éducatif, système scolaire
- germane:
- Erziehungssystem
- hungare:
- nevelési rendszer
- indonezie:
- sistem pendidikan
- japane:
- 教育制度 [きょういくせいど]
- nederlande:
- onderwijssysteem, onderwijsstelsel
- pole:
- edukacja, system oświatowy
- ruse:
- система воспитания
ekologia sistemo
Natura vivejo konsistanta el vivularo kaj ĝia medio
(aŭ biotopo);
ekosistemo:
se pereos la sennaĝilaj focenoj vivantaj en dolĉa akvo, tio signifas, ke la ekologia sistemo
de la Jangzi-rivero estos serioze detruita
[38].
38.
Zhou Shiping: La Sennaĝila foceno - ĉe la rando de pereo, Kontakto, 2011-2019
- france:
- système écologique
- indonezie:
- ekosistem
genera sistemo, reprodukta sistemo
Organaro dediĉita al la generado de novaj
vivuloj:
persistaj organikaj malpuraĵoj […]
provokas malordon en funkciado de reprodukta sistemo
[39];
mi kredas ke vivkondiĉoj, ĉar ili efikas sur la genera
sistemo, estas plej gravaj kaŭzoj de variemo
[40].
39.
V. Lapskij, trad. niskt: En Jugoslavio Iras Kemia Milito, sce, 1999-05-02
40. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 1a
40. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 1a
- angle:
- reproductive system
- beloruse:
- рэпрадуктыўная сыстэма
- ĉine:
- 生殖系統 [shēngzhíxìtǒng], 生殖系统 [shēngzhíxìtǒng]
- france:
- appareil reproducteur, système reproducteur
- germane:
- Reproduktionsapparat
- indonezie:
- sistem reproduksi
- pole:
- układ płciowy
- ruse:
- репродуктивная система
impostsistemo, imposta sistemo
Leĝaro kaj administraj aranĝoj pri impostoj:
la ĉefa ero de ekonomia politiko, la impostsistemo, pli emas disiĝi ol kuniĝi
[41];
la ĉefa temo diskutita estis kian impostan sistemon devas elekti la registaro
[42].
41.
Roland Rotsaert: Petrolo:
Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
42. Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, Monato, 2005/09, p. 17
42. Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, Monato, 2005/09, p. 17
- angle:
- system of taxation, tax system
- beloruse:
- падаткавая сыстэма
- ĉine:
- 稅制 [shuìzhì], 税制 [shuìzhì], 稅務制度 [shuìwùzhìdù], 税务制度 [shuìwùzhìdù]
- france:
- fiscalité
- germane:
- Steuersystem
- hungare:
- adórendszer
- indonezie:
- sistem perpajakan
- japane:
- 税制 [ぜいせい]
- nederlande:
- belastingsysteem, belastingstelsel
- pole:
- system podatkowy
- ruse:
- налоговая система
imunsistemo, imuna sistemo
Tuto de la defendoj de korpo aŭ de organo kontraŭ
malsanigaj fremdaĵoj:
okaze de limigita funkciado de la sistemsistemo
[…] ne kreskas signife la ofteco de la tumoroj
[43];
la malfortiĝo de homa energio signifas la malfortiĝon de
rezistkapablo kontraŭ malsano, kaj la malbona funkcio de
sistema
sistemo de nia korpo
[44].
43.
La pasiva
antitumora
defenda sistemo, [vidita je 2006-05-26]
44. P. Chong: Kial malsaniĝi kaj kiel longe vivi, 2004
44. P. Chong: Kial malsaniĝi kaj kiel longe vivi, 2004
- angle:
- immune system
- beloruse:
- імунная сыстэма
- ĉine:
- 免疫系統 [miǎnyìxìtǒng], 免疫系统 [miǎnyìxìtǒng]
- france:
- système immunitaire
- germane:
- Immunsystem
- indonezie:
- sistem imun, sistem pertahanan tubuh
- japane:
- 免疫システム [めんえきシステム]
- nederlande:
- immuunsysteem
- pole:
- układ odpornościowy
- ruse:
- иммунная система
- ukraine:
- імунна система
kategorisistemo
- Sistemo de kategorioj; klasifiko: la traduko de esprimaĵoj el unu pensokategoria al alia pensokategoria sistemo ŝajnas ebla, se ni supozas, ke ambaŭ kategori-sistemoj estas perfekte konataj: fakte, ankaŭ se ambaŭ kategorio-sistemoj ege malsimilas inter si strukture, ili tamen respegulas esence saman mondon [45].
- beloruse:
- сыстэма катэгорыяў
- germane:
- Kategoriesystem
- indonezie:
- sistem klasifikasi
komputila sistemo, komputa sistemo
Kombino de malvastsenca komputilo kun ĝiaj periferiaĵoj
(la aparataro)
unuflanke, kaj de
programaro
aliflanke, ebliganta komputadon:
fiaskis nova komputila sistemo por pagi salajrojn al
nov-zelandaj instruistoj
[46];
atako kontraŭ la komputila sistemo ĉe la centralo
[47].
46.
Monato, D. E. Rogers: Parabolo
pri la talentoj, 2013
47. Monato, Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, 2010
47. Monato, Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, 2010
- angle:
- computer system
- beloruse:
- кампутарная сыстэма, вылічальная сыстэма
- bulgare:
- компютърна система
- ĉine:
- 电脑系统 [diànnǎoxìtǒng], 電腦系統 [diànnǎoxìtǒng], 計算機系統 [jìsuànjīxìtǒng], 计算机系统 [jìsuànjīxìtǒng]
- france:
- système informatique
- germane:
- Computersystem
- hispane:
- sistema de computo, sistema informático
- hungare:
- számítógépes rendszer
- indonezie:
- sistem komputer
- nederlande:
- computersysteem
- pole:
- system komputerowy
- rumane:
- sistem informatic
- ruse:
- вычислительная система
- svede:
- datorsystem
komuniksistemo
- 1.
Aro da informaj vojoj inter diversaj lokoj:
tion ebligis modernaj komunik-sistemoj, laste kaj precipe la
mondvasta reto
[48].
- 2.
Lingvo:
komuniksistemo por homoj kun kognitivaj handikapoj aŭ aliaj komunikadaj
malfacilaĵoj, nomata Makaton, estis originale ellaborita uzante signojn
pruntitajn de la brita signa lingvo
[49].
- angle:
- communication system
- beloruse:
- сыстэма сувязі, сыстэма камунікацыяў
- ĉine:
- 通訊系統 [tōngxùnxìtǒng], 通讯系统 [tōngxùnxìtǒng]
- france:
- système de communication
- germane:
- Kommunikationssystem 2. Sprache
- hungare:
- kommunikációs rendszer
- indonezie:
- sistem komunikasi
- japane:
- 通信システム [つうしんシステム]
- nederlande:
- communicatiesyteem
- pole:
- układ komunikacyjny
- ruse:
- система связи
limfosistemo
La tuto de limfaj angioj kaj nodoj kaj
vastasence ankaŭ rilataj organoj kaj histoj, kiaj
lieno, timuso, medolo...:
antisepsaĵoj estas ĝenerale distingitaj de antibiotikoj per la posta
kapablo esti transportitaj tra la limfosistemo por detrui bakteriojn ene de la korpo
[50];
uzante la herbajn kandelojn oni […] aktivigus la
limfosistemon
[51].
- angle:
- lymphatic system
- beloruse:
- лімфатычная сыстэма
- france:
- système lymphatique
- germane:
- Lymphsystem
- indonezie:
- sistem limfatik
- pole:
- układ limfatyczny
- ruse:
- лимфатическая система
mastrumsistemo, mastruma sistemo
- Operaciumo: Unikso, kiel aliaj mastrumaj sistemoj, havas sian propran kulturon [52]; [la programoj] funkciis per la tiam plej ofte uzata mastruma sistemo, DOS, la antaŭulo de Vindozo [53]. en Monato de februaro 1999 aperis artikolo pri la milito de Microsoft, posedanto de la mastruma sistemo Vindozo, kontraŭ la libera sistemo Linukso [54]; li ne atendis, ke mondklasa mastruma sistemo kunfandiĝus kvazaŭ magie el la partatempa programado de miloj da programistoj dise ĉirkaŭ la mondo [55]; la mastruma sistemo kaj programoj havas uzantinterfacon taŭgan por enmana uzo [56].
52.
E. Grimley Evans:
Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
53. Roland Rotsaert: De triopa monopolo al mikrosofta monopolo, Monato, 2005/07, p. 26
54. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
55. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato, 2004/04, p. 12
56. Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ‐ ĉu revolucio aŭ evolucio?, Monato, 2010/06, p. 20
53. Roland Rotsaert: De triopa monopolo al mikrosofta monopolo, Monato, 2005/07, p. 26
54. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
55. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato, 2004/04, p. 12
56. Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad ‐ ĉu revolucio aŭ evolucio?, Monato, 2010/06, p. 20
- angle:
- operating system
- beloruse:
- апэрацыйная сыстэма
- bretone:
- sistem oberiañ
- ĉeĥe:
- operační systém, systém hospodaření
- ĉine:
- 操作系統 [cāozuòxìtǒng], 操作系统 [cāozuòxìtǒng], 作业系统 [zuòyèxìtǒng], 作業系統 [zuòyèxìtǒng], 操作平台 [cāozuòpíngtái]
- france:
- système d'exploitation
- germane:
- Betriebssystem
- hispane:
- operador de sistemas
- hungare:
- operációs rendszer
- indonezie:
- sistem operasi
- japane:
- オペレーティングシステム
- pole:
- system operacyjny
- ruse:
- операционная система
- slovake:
- systém hospodárstva
- svede:
- operativsystem
- ukraine:
- система господарювання
mezursistemo
Tuto da mezurunuoj kaj ties uzmanieroj:
en mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo
[57];
pli[ ]multaj homoj nombras laŭ dekuma bazo, sed pli[ ]multaj
mezursistemoj evoluis laŭ bazo dek du
[58];
la internacia mejlo […] egalas […] 1609,344
metrojn, ĝiaj radikoj estas en la Brita mezursistemo
[59].
57.
Vikipedio, Elektra rezistanco
58. Astura Esperanto-Asocio: Dozenuma (dekduuma) Esperanto-Societo, 2008
59. Vikipedio, Mejlo
58. Astura Esperanto-Asocio: Dozenuma (dekduuma) Esperanto-Societo, 2008
59. Vikipedio, Mejlo
- angle:
- system of measurement
- beloruse:
- сыстэма вымярэньня
- ĉine:
- 衡量制 [héngliangzhì], 計量制 [jìliàngzhì], 计量制 [jìliàngzhì], 度量衡 [dùliànghéng]
- france:
- système de mesures
- germane:
- Maßsystem, Einheitensystem
- indonezie:
- sistem pengukuran
- japane:
- 単位系 [たんいけい], 度量衡 [どりょうこう]
- nederlande:
- maatstelsel
- pole:
- układ jednostek miar
- ruse:
- система мер
monsistemo
Regularo pri mono,
ĝiaj unuoj, valoroj, permesataj uzoj:
oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn
[…] kiel ekzemple internacian monsistemon
[60];
svedoj, kiuj ne volas havi la monsistemon „eŭro“
[61];
[Bitcoin] estis kreita de iu Satoŝi Nakamoto (eble kaŝnomo)
en 2009, […] monsistemo bazita sur kriptografia reto
[62].
valuto
60.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en
Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
61. I. Johansson: Eŭro kaj neŭro, Monato, 2002/03, p. 7
62. Roland Rotsaert: Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?, Monato, 2013/05, p. 16
61. I. Johansson: Eŭro kaj neŭro, Monato, 2002/03, p. 7
62. Roland Rotsaert: Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?, Monato, 2013/05, p. 16
- angle:
- monetary system
- beloruse:
- грашовая сыстэма, валютная сыстэма
- ĉeĥe:
- měna, měnový systém, peněžní soustava
- ĉine:
- 貨幣制度 [huòbìzhìdù], 货币制度 [huòbìzhìdù]
- france:
- système monétaire
- germane:
- Geldsystem, Währung
- hungare:
- monetáris rendszer
- indonezie:
- sistem keuangan
- japane:
- 通貨制度 [つうかせいど]
- nederlande:
- muntstelsel
- pole:
- system monetarny
- ruse:
- валютная система
- slovake:
- mena
- ukraine:
- грошова система
muskolo-skeleta sistemo
Tuto de la organoj kaj histoj, kiuj havigas al animaloj la
kapablon sin movi fizike, konsistanta el muskolaro, ostaro
kaj la koneksaj elementoj (kartilagoj, ligamentoj kaj
tendenoj):
malsanoj de la muskolo-skeleta sistemo
[63].
63.
Vikipedio: Klasifiko
internacia de malsanoj
- angle:
- musculoskeletal system
- beloruse:
- сыстэма шкілетна-цяглічная
- france:
- appareil locomoteur, système musculo-squelettique
- germane:
- Bewegungsapparat
- hispane:
- aparato locomotor, sistema musculoesquelético
- indonezie:
- sistem aktivitas, sistem lokomotor, sistem muskoloskeletal
- pole:
- układ mięśniowo-szkieletowy
- portugale:
- sistema locomotor, sistema esquelético
nervosistemo, nervsistemo, nerva sistemo
Tuto de la kunfunkcianta
nervaro
de besto:
ĉe la bestoj disvolviĝas la kapablo de konsciaj laŭplanaj
agoj en la rilato al la evoluo de la nervosistemo
[64];
tra la nervsistemo kaj tra la hormonsistemo signaloj
transiras
[65];
la akvo estas alkali-hidrogenkarbonata […] ĝi
estas utila kaze de metabolisma malordo kaj problemoj de
la nerva sistemo
[66].
64.
F. Engels, trad. Cezar:
La kontribuo de la laboro ..., 2005-01
65. H. G. Frank: Kibernetikaj fundamentoj de la pedagogio, 2002-11
66. -: hungario.hu, Regiono 1, [2006]
65. H. G. Frank: Kibernetikaj fundamentoj de la pedagogio, 2002-11
66. -: hungario.hu, Regiono 1, [2006]
- angle:
- nervous system
- beloruse:
- нэрвовая сыстэма
- ĉeĥe:
- nervstvo
- ĉine:
- 神經系統 [shénjīngxìtǒng], 神经系统 [shénjīngxìtǒng]
- france:
- système nerveux
- germane:
- Nervensystem
- hispane:
- sistema nervoso
- indonezie:
- sistem saraf
- japane:
- 神経系 [しんけいけい]
- nederlande:
- zenuwstelsel
- pole:
- układ nerwowy
- ruse:
- нервная система
- slovake:
- nervstvo
- ukraine:
- нервова система
periferia nervosistemo
Parto de organizita
nervosistemo,
kiu tra la korpo kolektas sensaĵojn por la
centra
nervosistemo
kaj al la diversaj partoj de la korpo kondukas movajn impulsojn:
en la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj
malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo
[67].
Rim.:
La esprimo „malcentra nervosistemo“, kiel en:
la fiziologia funkcio de la cerbo estas […]
reguligo de la organa funkciado per helpo de
[…] la malcentra nervosistemo
[68].
ne klare distingas, ĉu celata estas
„periferia nervosistemo“ de supera besto aŭ
„disa nervosistemo“ de primitiva organismo.
- angle:
- peripheral nervous system
- beloruse:
- пэрыфэрыйная нэрвовая сыстэма
- ĉine:
- 外周神经系统 [wàizhōushénjīngxìtǒng], 外週神經系統 [wàizhōushénjīngxìtǒng]
- france:
- système nerveux périphérique
- germane:
- peripheres Nervensystem
- indonezie:
- sistem saraf tepi, sistem saraf perifer
- pole:
- obwodowy układ nerwowy
politika sistemo
Reĝimo 1:
ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn
[69];
transformado en la naŭdekaj jaroj de la politika sistemo en Nord-Irlando
[70];
en ĉiu lando, ĉiu politika sistemo ekzistas burokratoj
[71].
69.
S. Maul: Germanio-Auschwitz/Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
70. Garbhan MacAoidh: Lingvo kiel politikilo, Monato, 2003/07, p. 6
71. Donald Broadribb: Socipolitika satiro, Monato, 2008/04, p. 25
70. Garbhan MacAoidh: Lingvo kiel politikilo, Monato, 2003/07, p. 6
71. Donald Broadribb: Socipolitika satiro, Monato, 2008/04, p. 25
- angle:
- political system
- beloruse:
- палітычная сыстэма, палітычны рэжым
- ĉine:
- 政权 [zhèngquán], 政權 [zhèngquán]
- france:
- régime politique
- germane:
- politisches System
- hungare:
- politikai rendszer
- indonezie:
- sistem politik
- japane:
- 政治制度 [せいじせいど]
- nederlande:
- politiek stelsel
- pole:
- system polityczny
- ruse:
- политическая система, общественный строй
porcisistemo
Sistemo de disdono de manĝaĵoj kaj eventuale aliaj
necesaĵoj, en kiu ĉiu ricevas sian porcion
ordinare kontraŭ kupono:
mencio pri la bona kvalito de la viskio kiun Donald akiris en
tiu ĉi milittempo stimulis diskuton inter kvar virinoj pri la
genaĵoj de la porcisistemo
[72].
72.
J. Francis: La
Granda Kaldrono, 1978
- beloruse:
- сыстэма рацыянаваньня
- france:
- rationnement
- indonezie:
- sistem penjatahan
- pole:
- reglamentacja
regsistemo
Aranĝo de la ŝtata kaj alinivela oficiala regado:
parlamenta plimulto tamen volas, ke komisiono diskutu la
ŝtatan regsistemon
[73];
li sendependigis Rumanion de Sovetio kaj daŭrigis stalinisman regsistemon
tre severan, ĝis kiam, en 1989, kontraŭkomunista ribelo en Rumanio ekzekutis lin
[74];
ĉiu provinco organizas la municipojn en sia teritorio laŭ sia propra municipa regsistemo
[75].
administracio
- angle:
- system of government
- beloruse:
- дзяржаўная сыстэма, дзяржаўны лад
- ĉine:
- 政体 [zhèngtǐ], 政體 [zhèngtǐ], 政治体制 [zhèngzhìtǐzhì], 政治體制 [zhèngzhìtǐzhì]
- france:
- administration, système administratif
- germane:
- Regierungssystem, Herrschaftsform
- hungare:
- uralmi rendszer
- indonezie:
- administrasi, sistem administrasi, sistem pemerintahan
- japane:
- 行政制度 [ぎょうせいせいど]
- nederlande:
- beheerssysteem
- pole:
- system rządowy
- ruse:
- государственный строй
skribsistemo, skribosistemo
Tuto de skribosignoj,
de iliaj valoroj kaj uzreguloj, kiuj kune ebligas skribadon kaj legadon;
skribo2:
racia, fonetika, etimologia skribsistemo;
la skribsistemo de ĉiu lingvo […] spegulas ties
fonologian strukturon
[76];
se Esperanto havus fonetikan skribsistemon, ni verŝajne
devus uzi tri diversajn literojn por „r“ de hispanoj,
francoj kaj angloj
[77];
la unua vaste uzata skribsistemo aperis ĉe la osetoj en la jaro 1844
[78];
ĉiuj difinoj de grafemo karakterizas ĝin kiel elementon de skribosistemo
[79].
sonsistemo
76.
Yamasaki Seikô: En la serĉado de la skribsistemo perdita, Monato, 1999/10, p. 19
77. S. Ivanóv: Gramatiko por amasoj (Recenzo), La Ondo de Esperanto, 2004:3
78. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/01, p. 24
79. S. Pokrovskij: Grafemo, Lingva Kritiko, 2018-05-09
77. S. Ivanóv: Gramatiko por amasoj (Recenzo), La Ondo de Esperanto, 2004:3
78. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/01, p. 24
79. S. Pokrovskij: Grafemo, Lingva Kritiko, 2018-05-09
- angle:
- writing system
- beloruse:
- сыстэма пісьмовасьці
- ĉine:
- 文字 [wénzì]
- france:
- écriture (système), système d'écriture
- germane:
- Schriftsystem
- hungare:
- írásrendszer
- indonezie:
- sistem penulisan
- japane:
- 書記体系 [しょきたいけい]
- nederlande:
- schrijfsysteem, schrift
- pole:
- system pisma
- ruse:
- письмо (как система), письменность, система письма
sonsistemo
Tuto da bazaj sonoj de lingvo kaj da iliaj kombinoj, uzataj
en koncerna lingvo por distingi la fonemojn kaj vortojn:
limigoj de la sonsistemo kreis multajn homonimojn
[80];
la akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj
kaj silaboj, la sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn
[81];
la Leĝo de Grimm […] montras la laŭregulan manieron per kiu
la ĝermanida sonsistemo diverĝis de la hindeŭropa sonsistemo
[82].
skribsistemo
80.
B. Kendal: La korea, Monato, 2002/03, p. 21-23
81. Vikipedio, Akada lingvo
82. Vikipedio, Leĝo de Grimm
81. Vikipedio, Akada lingvo
82. Vikipedio, Leĝo de Grimm
- angle:
- sound system, phonetic system
- beloruse:
- фанэтычная сыстэма, гукавы лад
- ĉine:
- 标音法 [biāoyīnfǎ], 標音法 [biāoyīnfǎ], 注音法 [zhùyīnfǎ], 註音法 [zhùyīnfǎ], 声类系统 [shēnglèixìtǒng], 聲類系統 [shēnglèixìtǒng]
- france:
- système phonologique
- germane:
- phonetisches System, Lautsystem
- hungare:
- hangrendszer
- indonezie:
- sistem fonetis
- japane:
- 音声体系 [おんせいたいけい]
- nederlande:
- klanksysteem
- pole:
- system głosek
- ruse:
- звуковой строй (языка), фонетическая система