9valut/o Z PV

9valuto   Vikipedio

EKON
1.
Mono aŭ monsigno cirkulanta en unu lando: tiu plano ne sukcesis, precipe pro la nekohereco inter la eŭropaj valutoj[1].
2.
Plenvalora fremda devizo: por pagoj en fremdaj valutoj la bankoj daŭre uzas reton de internaciaj korespondantoj[2].
3.
Rilata valoro de papermono al la ora aŭ arĝenta metalunuo en valormetalbaza monsistemo.
VD:mono, valoro.
1. Marc Vanden Bempt: Al nova komuna epoko, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 22a
2. Roland Rotsaert: Pagi ene de la Eŭropa Unio kostos malpli, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 10a
angle:
1. currency, money 2. currency, money 3. currency value, valuta
beloruse:
1. валюта, грашовая адзінка 2. валюта 3. грашовы курс
france:
devise (monnaie)
germane:
1. Währung 2. Valuta
hungare:
valuta, pénznem
katalune:
divisa, valor
nederlande:
valuta
portugale:
valor, valores, divisas
ruse:
1. валюта 2. денежный курс 3. денежный курс
tokipone:
mani

administraj notoj