*regul/o PV

*regulo

Tio, kio estas difinita por gvidi la agadon, konduton, studon, verkadon ks: ne ekzistas regulo sen escepto PrV ; tio ĉi tute ne estas deviga regulo, ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj [1]; li faros bruloferon laŭ la reguloj [2]; aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu [3]; la fundamentaj reguloj de nia lingvo [4]; la regulo 15 de nia gramatiko [5]; reguloj pri la uzado de la interpunkcioj [6]; regulo por difini la tagon en malproksima jaro FK ; li estas tiel akurata en la obeo al la reguloj de la migranta kavaliraro DKM ; vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno Marta ; prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj Marta ; kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn povas verki unu aŭ du tragediojn, […] sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj Kandid . VD:konvencio, kutimo2, leĝo, principo, tradicio, uzanco
afrikanse:
reël
albane:
rregull
amhare:
ደንብ
angle:
rule
arabe:
حكم
armene:
կանոն
azerbajĝane:
qayda
beloruse:
правіла
bengale:
নিয়ম
birme:
အုပ်ချုပ်
bosne:
pravilo
ĉeĥe:
pravidlo, předpis
dane:
regel
estone:
reegel
eŭske:
arau
filipine:
panuntunan
france:
règle
galege:
regra
germane:
Regel
guĝarate:
નિયમ
haitie:
règ
haŭse:
mulkin
hinde:
नियम
hispane:
regla
hungare:
szabály
igbe:
ọchịchị
irlande:
riail
islande:
regla
japane:
ルール
jave:
aturan
jide:
הערשן
jorube:
ofin
kanare:
ನಿಯಮ
kartvele:
წესი
katalune:
regla
kazaĥe:
ереже
kimre:
rheol
kirgize:
бийлик
kmere:
ច្បាប់
koree:
규칙
korsike:
règula
kose:
umthetho
kroate:
pravilo
kurde:
rêz
latine:
imperium
latve:
noteikums
laŭe:
ກົດລະບຽບ
litove:
taisyklė
makedone:
правило
malagase:
fitsipika
malaje:
peraturan
malajalame:
ചട്ടം
malte:
regola
maorie:
tikanga
marate:
नियम
monge:
txoj cai
mongole:
дүрэм
nederlande:
regel
nepale:
नियम
njanĝe:
ulamuliro
okcidentfrise:
regel
panĝabe:
ਨਿਯਮ ਦੇ
paŝtue:
حاکمیت
pole:
reguła, przepis
ruande:
amategeko
ruse:
правило
samoe:
tulafono
sinde:
راڄ
sinhale:
පාලනය
skotgaele:
riaghailt
slovake:
pravidlo, predpis
slovene:
pravilo
somale:
xeerka
ŝone:
mutemo
sote:
busa
sunde:
aturan
svahile:
utawala
taĝike:
волоияти
taje:
กฎ
tamile:
ஆட்சி
tatare:
кагыйдә
telugue:
పాలన
tibete:
དབང་སྒྱུར་བྱེད་
ukraine:
правило
urdue:
اصول
uzbeke:
qoida
vjetname:
quy tắc
zulue:
ukubusa

regula

1.
Konforma al unu aŭ pluraj reguloj; laŭregula: sovaĝuloj, kiuj preferis la ŝteladon […] ol regulan laboron [7]; kelke da regulaj regimentoj [8]; regulaj deklinacioj EE ; aranĝo de regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado [9]; ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon Marta ; ĉiuj liaj familiaktoj estas tre regulaj, kaj lia konduto tute ne riproĉinda ChL ; la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo ChL . VD:laŭleĝa, oficiala
2.
Obeanta al firma, ripetiĝanta ritmo aŭ ordo: ĉiu neĝa floko […] aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo […] en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj [10]; postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron [11]; regula kaj paca progresado [12]; aŭskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano FK ; la regula tik-tako de l’ horloĝo KPr ; regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de remiloj Metrop ; ekzistas tuta aro da regulaj klientoj, kiuj vizitas la vendejon pli por babili […] ol por ion aĉeti InfanTorent2 . VD:perioda1, simetria
3.
MAT
a)
[13] (p.p. plurlatero) Tia, ke ĝi estas enskribita en cirklo, kaj ke ĝiaj lateroj estas samlongaj: regulan rektangulon oni nomas kvadrato; ĉiuj anguloj de regula plurlatero estas egalaj.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


regulaj plurlateroj
b)
MatVort (p.p. pluredro) Tia, ke ĝi estas enskribita en sfero, kaj ke ĝiaj facoj estas izometriaj, regulaj plurlateroj: inter ĉiuj konveksaj pluredroj nur kvaredro, sesedro, okedro, dek-duedro kaj dudekedroj povas esti regulaj. VD:platona solido.

la kvin regulaj pluredroj
c)
(p.p. (n,n)-matrico) Inversigebla.
d)
(p.p. distribucio `T`) Tia, ke la bildo per ĝi de ĉiu testa funkcio `phi` estas esprimebla per `int_(-oo)^(oo)h(x)phi(x)dx` por iu funkcio `h` (funkcio asociita al la distribucio): la diraka distribucio ne estas regula.
Rim.: Oni ofte identigas regulan distribucion kun ĝia asociita funkcio. Eĉ por distribucioj, kiuj ne estas regulaj, oni tradicie uzas funkciecajn skribaĵojn, ekz-e de la tipo `int delta(x-a)phi(x)dx` anstataŭ `delta_a(phi)`.
angle:
3.a regular (polygon) 3.b regular (polyhedron) 3.c regular (matrix) 3.d regular (distribution)
beloruse:
1. правільны 2. рэгулярны
ĉeĥe:
pravidelný, regulární, rovnoměrný, řádný
france:
régulier 3.a (polygone) régulier, équilatéral 3.b (polyèdre) régulier 3.c (matrice) régulière 3.d (distribution) régulière
germane:
1. regulär 2. regelmäßig 3.a regelmäßig (-es Vieleck) 3.b regelmäßig (-es Vielflach) 3.c regulär (-e Matrix) 3.d regulär (-e Distribution)
hispane:
2. regular
hungare:
1. szabályos 2. rendszeres 3.a szabályos (sokszög) 3.b szabályos (poliéder) 3.c invertálható (mátrix), reguláris (mátrix) 3.d reguláris (eloszlás)
japane:
正規の [せいきの], 規則にかなった [きそくにかなった], 規則正しい [きそくただしい], 規則的な [きそくてきな], 定期的な [ていきてきな]
katalune:
regular (adj.)
nederlande:
regelmatig
pole:
prawidłowy, regularny 1. regularny 2. regularny 3.a (wielokąt) foremny 3.b (wielościan) foremny 3.c (macierz) nieosobliwa 3.d (dystrybucja) regularna
ruse:
1. правило 2. регулярный 3.a правильный (многоугольник) 3.b правильный (многогранник) 3.c регулярная (матрица) 3.d регулярная (обобщённая функция)
slovake:
pravidelný, regulárny, riadny
ukraine:
правильний, реґулярний

regularo

Tuto de la reguloj de iu organizaĵo aŭ societo: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo [14]; li projektis starigon de neŭtrale-homa etika regularo Zam ; la regularo de la Ligo de la Nacioj VaK ; la internaj regularoj […] de parlamentoj Ret ; [la] programo estu preparita laŭ la kongresa regularo [15]; laŭ nia regularo, pastrino en tre esceptaj okazoj povas fariĝi edzino [16]; mi neniam ellernos la regularon de la kipuo, ĉar ĝi absolute ne ekzistas VaK ; ne puŝu vian regularon en fremdan anaron PrV . VD:statuto
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:14
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 9a
beloruse:
рэглямэнт, статут
ĉeĥe:
organizační řád, pravidla, souhrn pravidel, stanovy, řád
france:
règlement (règles)
germane:
Regelwerk, Satzung, Statuten
hispane:
reglamento
hungare:
szabályzat
japane:
規則集 [きそくしゅう], 規約 [きやく], 会則 [かいそく]
katalune:
reglament
nederlande:
reglement
pole:
regulamin
ruse:
регламент
slovake:
organizačný poriadok, pravidlá, stanovy
ukraine:
збірник правил, статут

reguleco

Konformeco al koncernaj reguloj: facileco kaj reguleco de la gramatiko EE ; multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj PatrojFiloj ; al Bazarov ne plaĉis ĉi tiu mezurita, iom solena reguleco de la ĉiutaga vivo PatrojFiloj .
ĉeĥe:
pravidelnost, regulérnost
france:
régularité
germane:
Regelmäßigkeit
hispane:
regularidad
hungare:
szabályosság, rendszeresség
japane:
適合性 [てきごうせい], 規則性 [きそくせい], 規則正しさ [きそくただしさ]
katalune:
regularitat
nederlande:
regelmaat
pole:
praworządność, regularność
ruse:
правильность, регулярность, закономерность
slovake:
pravidelnosť, regulárnosť
ukraine:
правильність, реґулярність

reguligi, reguli(malofte)

(tr)
1.
Konformigi al regulo: la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis […] reguligi la akvojn [17]; oni ne reguligis definitive la kontojn kun [li] [18]; ekzistas inter ni malnova konto reguligota pli poste, daŭrigis malvarme la kapitano KPr ; unu el tiuj lampoj pendis antaŭ la vapormetro, por ke la hejtisto povu legi kaj reguli la vaporpremon [19]. VD:ekvilibrigi, niveli
2.
Submeti al regularo: reguligi la rilatojn de tiu ĉi grupo al la ĉirkaŭanta mondo [20]; la parolarto […] estas konscie reguligita elokventeco Ret ; reguligi la interŝanĝon de la varoj VaK . VD:ordigi, organizi, strukturi
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 21a
19. B. Traven, trad. H. G. Kaiser: Mortula ŝipo, 1995
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
beloruse:
рэгуляваць, урэгуляваць
ĉeĥe:
dát do pořádku, regulovat, upravit, uspořádat
france:
régulariser 1. régulariser
germane:
regulieren, regeln 1. ausgleichen
hispane:
regular
hungare:
szabályoz 1. rendez
japane:
正規のものにする [せいきのものにする], 規則通りにする [きそくどおりにする], 規制する [きせいする], 調整する [ちょうせいする], 調節する [ちょうせつする]
katalune:
regular (verb)
nederlande:
regelen
pole:
regulować, retuszować, unormować, ustawiać
ruse:
регулировать, урегулировать, привести в порядок
slovake:
regulovať, riadiť, upraviť, usporiadať
ukraine:
реґулювати

reguliĝi

(ntr)
Konformiĝi al regulo, akcepti regulon: la merkato reguliĝas […] per uzo de rezervoj akumulitaj en la grandaj eksportantaj landoj [21].
21. D. Baillard, trad. J.-M. Cash : Kiel la tutmonda cereal-merkato elbridiĝis, Le Monde diplomatique, 2008-05
france:
se réguler, se régulariser

reguliĝo

Konformiĝo al regulo, ekobeo al regulo: se mankas trafikreguloj do pro ilia bezono okazas loka reguliĝo [22].
22. P. Aitai: Disputoj en Snifejo, [Blogo], 2006-12-10
france:
régularisation

laŭregula

Obeanta la regulojn: liaj aliaj aktopaperoj […] ŝajnas tute laŭregulaj ChL ; la oratoro tute simple surmetas la veston, kiu estas kutima aŭ laŭregula en la koncerna lando kaj por la koncerna situacio Ret ; mian rolon oni ne rajtos mencii, ĉar ĝi estas ne laŭregula ChV . SIN:regula1VD:bonorda1, formala1.a, konvencia, kutima, orda, tradicia
germane:
gemäß der Regeln, regelrecht, in Ordnung
pole:
prawidłowy, poprawny
ukraine:
згідний з правилами, відповідний до правил

malregula, neregula, senregula(malofte)

Kiu malkonformas al atendita, aŭ al ia divenebla regulo: subite la skribo fariĝis malregula, ateste pri fortega psika perturbo [23]; ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan [24]; la regantoj ne permesus, ke oni senregule koitu aŭ senregule faru ion ajn alian, en bonorda civito [25].
VD:escepta
23. J. Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 72a
25. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993
france:
irrégulier

malregulaĵo, neregulaĵo

Aĵo kiu ne havas regulon: ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj [26]; ekzistas aglutinaj fleksioj en aliaj etnaj lingvoj, kiuj havas neregulaĵojn kaj esceptojn [27].
VD:escepto, tubero
26. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 72a
27. J. C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
france:
irrégularité

memreguliĝi

(ntr)
Propramove akcepti regulon: ili […] formas ekosistemon kompleksan kiu memreguliĝas [28].
28. -: Intesta mikrobioto, Vikipedio, 2023-08-28
france:
s'autoréguler

memreguliĝo

Propradecida, spontanea konformiĝo al regulo: la usona registaro […] malgraŭ la postulato de memreguliĝo de la merkatoj, kuras helpi al privataj bankoj [29].
29. F. Ruffin, trad. J.-M. Cash: Nekutima vidalvido inter laboristinoj kaj akciuloj, Le Monde diplomatique, 2008-08
france:
autorégulation

trafikregularo

TRA Tuto de la reguloj, laŭ kiuj oni veturu sur vojoj: en la idilia urbo oni ne bezonis trafik-regularon, kvankam foje okazis akcidento [30]; laŭ la trafikregularo oni cedu la vojon al la aŭtoj kun bluaj signallampoj sur la tegmento [31].
30. Ueyama M.: Pardonon!, 1970
31. Dmitri Breĉalov: Manifestacioj sed kontraŭ, ne por, Monato, 2012/02, p. 8
ĉeĥe:
dopravní pravidla
france:
code de la navigation, code de la route
germane:
Straßenverkehrsordnung, Verkehrsregeln
hungare:
KRESZ
katalune:
codi de circulació
nederlande:
verkeersreglement, wegcode
pole:
kodeks drogowy, kodeks ruchu drogowego
slovake:
dopravné pravidlá
ukraine:
правила дорожнього/вуличного руху

vivregulo

Regulo pri ĉiutaga vivo, pri agado, pri moro: la junaj inaj generacioj facile kaj rapide konformiĝis al la novaj vivreguloj [32]; Volter opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj Kandid ; la ceteraj vivreguloj de la behinoj estas ja amaso da frenezaĵoj VaK . VD:devizo, konvencio1, normo2
32. N. Cescotti Covelli: La virino en la islama mondo, [21a kongreso de UECI], 2007
france:
règle de vie
pole:
reguła życia

regulesprimo

KOMP En redaktilo, dosieradministrilo, retumilo ktp, serĉa ŝablono, difinanta regulon por rekoni kongruajn signoĉenojn: sufiĉas serĉi per la regulesprimo „+kaj +la +kiu +estas“ uzante serĉilon kia Alta Vista [33]; s/\d+/-1/ […] montras la uzon de regulesprimo [34]. PRT:ĵokero2
angle:
regular expression, regexp
beloruse:
рэгулярны выраз
france:
expression régulière
germane:
Regulärer Ausdruck
hispane:
expresión regular
hungare:
szabályos kifejezés, reguláris kifejezés
japane:
正規表現 [せいきひょうげん]
katalune:
expressió regular
nederlande:
reguliere expressie
pole:
wyrażenie regularne
ruse:
регулярное выражение

administraj notoj

pri ~a 3.c:
         Fonto trovenda. [MB]
       
pri ~a 3.d:
         Fonto trovenda. [MB]