*met/i PV

*meti

(tr)
1.
Transigi en difinitan lokon; fari ke iu, io estu ie.
a)
Transigi al fizika loko: meti manĝilaron sur la tablon, vinagron en salaton, paperon en sian poŝon; meti korpon en la teron FK ; meti ŝteliston en malliberejon DL ; meti gardiston ĉe la pordon; meti sian ĉapelon sur la kapon Hamlet DL ; meti sian subskribon al kontrakto; sin meti sur la genuojn BdV ; la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por ĉion meti en bonan ordon [1].
b)
(figure) Transigi al funkcio, al abstrakta loko: meti varojn sur la merkaton, monon en entreprenon (lokumi); meti iun sur la tronon; meti (prezenti) malgrandan […] demandon EE ; meti plendon kontraŭ li pro ofendo Hamlet ; meti la tutan kulpon sur iun; sur la Eternulon, mi metis mian fidon [2]; feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon [3]; meti atenton al la oficaj lokoj [4]; ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro FK ; metinte atenton sur la raporton de la komisio FK ; vi metis ĝojon en mian koron [5]; meti ordon en sian paroladon, limon al sia ambicio; meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj [6]; meti finon al ilia sinmiksado en la regnan povon [7]; meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj [8].
2.
Transigi en difinitan staton, igi ...a: meti iun en embarason, mizeron; meti iun aŭ ion en danĝeron IK [9] [10]; meti viandon en pecetojn; meti Esperanton je la servo, je la dispono de ĉiuj popoloj; meti ion en forgesonZ .
angle:
place
beloruse:
класьці, ставіць, пакласьці, зьмясьціць
bretone:
lakaat
ĉeĥe:
dávat (něco někam), klást, oblékat, pokládat, položit
france:
mettre 1. poser
germane:
setzen, stellen, legen
hispane:
poner
hungare:
tesz, helyez
nederlande:
zetten, plaatsen, leggen
nepale:
सेट
pole:
kłaść, nałożyć, położyć, stawiać
portugale:
pôr, meter, colocar, botar
rumane:
pune, jos, impune, aşeza
ruse:
1.a класть, положить, поместить 1.b возложить, положить, поставить, поместить 2. поставить, предать (чему-л.)
slovake:
dať, klásť, položiť
svede:
placera, ställa, lägga, sätta
tibete:
&t_-a;ཇོག་
ukraine:
класти, ставити, поміщати

almeti

(tr)
Meti al; aldone meti: almeti plumojn al ĉapelo; al tiu antaŭtimo sin almetis alia pli grava; li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre [11]; iom forŝovinte la pordokurtenon, [li] almetis la orelon al la pordo Marta ; [li] almetis sian manon al la buŝo [12]; [li] almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj [13]; la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto [14].
afrikanse:
sit
albane:
vendos
amhare:
አኑር
arabe:
وضع
armene:
ի
azerbajĝane:
qoymaq
beloruse:
прыкладаць, прыстаўляць
bengale:
করা
birme:
ထား
bretone:
lakaat ouzhpenn, ouzhpennañ
ĉeĥe:
doplnit, nastavit, přiložit, připojit
dane:
sætte
estone:
pane
eŭske:
jarri
filipine:
ilagay
france:
ajouter
galege:
poñer
germane:
hinzufügen, anlegen, legen an
guĝarate:
મૂકી
haitie:
mete
haŭse:
sa
hinde:
डाल
hungare:
odatesz, odahelyez, hozzátesz
igbe:
tinye
irlande:
chur
islande:
setja
japane:
置く
jave:
sijine
jide:
שטעלן
jorube:
fi
kanare:
ಪುಟ್
kartvele:
მა
kazaĥe:
қою
kimre:
rhoi
kirgize:
коюу
kmere:
ដាក់
koree:
넣어
korsike:
mintiri
kose:
beka
kroate:
staviti
kurde:
raxistan
latine:
posuit
latve:
likts
laŭe:
ເອົາໃຈໃສ່
litove:
sudėti
makedone:
стави
malagase:
mametraka
malaje:
meletakkan
malajalame:
ഇടുക
malte:
tpoġġi
maorie:
maka
marate:
ठेवले
monge:
muab tso rau
mongole:
тавих
nederlande:
toevoegen
nepale:
डाल
njanĝe:
kuika
okcidentfrise:
sette
panĝabe:
ਪਾ
paŝtue:
کړي
pole:
dołożyć, dołączać, załączać, przykładać, przyłożyć
ruande:
shyira
rumane:
adăuga, atașare, aplica
ruse:
приставить, приложить
samoe:
tuʻu
sinde:
وجهي
skotgaele:
chuir
slovake:
priložiť
slovene:
dal
somale:
dhigay
ŝone:
isa
sote:
beha
sunde:
neundeun
svahile:
kuweka
taĝike:
гузошта
taje:
ใส่
tamile:
வைத்து
tatare:
куегыз
telugue:
చాలు
ukraine:
ставити
urdue:
ڈال
uzbeke:
qo’yish
vjetname:
đặt
zulue:
abeke

antaŭmeti

(tr)
Prezenti 1: la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn [15]; (figure) prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo, antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob [16]; (figure) antaŭmeti la kondiĉon, ke... [17]; al la jena artikolo mi nepre devas antaŭmeti premison, por eviti ian ajn suspekton pri antisemitismo [18].
beloruse:
прадстаўляць
bretone:
diskouez, kinnig (diskouez)
france:
présenter (montrer, proposer) antaŭ~i la kondiĉon, ke...: poser comme condition préalable que....
germane:
vorlegen
hungare:
elébe tesz, elébe rak, bemutat, előad antaŭ~i la kondiĉon, ke...: feltételül szab.
pole:
przedkładać, usługiwać, nadstawiać
rumane:
prezenta, servi, îmbracă-te
svede:
lägga fram
ukraine:
виставляти, викладати, наставляти, накладати (перед ким-н.), подавати

apudmeti

Meti unu aferon apud alian, ekzemple por kompari, kontrastigi, komplementi ks: ĉe opozicio oni apudmetas du kontrastajn vortojn [19]; por taksi la efikon de agado, […] necesas apudmeti la kostojn al la atingoj [20]; al la ĉefe disvastiga kaj instrua laboro Hodler kaj liaj amikoj apudmetis tutmondan organizaĵon, sendependan […] por la praktika aplikado de Esperanto [21]; mi ne rimarkis antaŭe ke vi apudmetas la devenon de la skribinto [22]. VD:aldoni, alkonformigi, kunigi, suplementi
angle:
put side by side
germane:
nebeneinander stellen, gegenüber stellen

ĉirkaŭmeti

(tr)
Meti ĉirkaŭe: vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon [23]; Olga ĉirkaŭmetis (ĉirkaŭ sin) iun ensorĉitan cirklon kaj fariĝis tute nealirebla [24]; li prenis la ĉenon kun la ora amuleto de sia kolo kaj ĉirkaŭmetis ĝin al Atrejo [25]; li sentis malvarmon, malgraŭ la ĉirkaŭmetitaj soldatkovriloj [26].
23. La Nova Testamento, S. Marko 12:1
24. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 8
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
26. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
france:
entourer
germane:
umlegen, umgeben
pole:
obłożyć, okładać, obstawiać
rumane:
acoperi, pumn, pariu
svede:
omgärda med

demeti

(tr)
1.
Forigi de la antaŭa loko: demeti ringon de sia fingro; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis [27]; la ŝipanoj demetis la velojn [28]; li demetis de la dorso la tablon [29]; (figure) mi demetas mian vivon memvole [30].
2.
Senvestiĝi je...: ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko [31]; ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn [32]; Laŭra […] sidiĝis por demeti la malsekegajn ŝuojn [33]. ANT:surmeti2VD:surhavi2
27. La Nova Testamento, Luko 19:21
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
29. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
30. La Nova Testamento, Johano 10:17, 18
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:14
32. La Nova Testamento, Mateo 27:31
33. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
зьнімаць, адкладаць
bretone:
tennañ
ĉeĥe:
odkládat stranou, odložit
france:
enlever, ôter
germane:
ablegen 1. abstellen, abnehmen 2. ausziehen
hispane:
quitar
hungare:
letesz, lerak, levet (ruhát)
nederlande:
afdoen, uittrekken
pole:
zdjąć, odinstalować, zdejmować, osadzać, zrzucać, odkładać
rumane:
scoateți, dezinstalați, eliminați, încorporați, lăsați, puneți deoparte
ruse:
снять, отложить
slovake:
odkladať bokom, odložiť
svede:
ta av, ta bort
ukraine:
відкладати

*elmeti [34]

(tr)
1.
Prezenti al la vido: [ili] devas scii sole disvolvi, elmeti kaj mezuri la ŝtofojn Marta ; ĝi elmetis la kapon el la maniko [35]; ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason [36]; iom ĉie, kolorskatoloj, paŝteloj, muzikaj kajeroj, elmetis tiun ĉarman malordon de l’ artistino [37]; elmetu mielon, muŝoj alflugos PrV . VD:ekspozicii, eksponi3, elŝovi
2.
Prezenti, malŝirmi al ia efiko: mi elmetis al risko mian animon [38]; Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn [39]; la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj [40]; pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al tiu kruela provo [41]! Kunz elmetis diamantojn […] al la efikado de la radioj de la suno [42]; elmeti sian varmegan frunton al la malvarma aero de la nokto [43]; elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero BdV ; mi […] elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo [44]. VD:eksponi1, endanĝerigi, kompromiti, riski
3.
Prezenti al pripenso: elmeti demandon, problemon; la sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta […] [45]; li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon [46]; [li] min inspiros per la pripensoj, kiujn li elmetos antaŭ mi [47]; li elmetis al mi sian historion […] kaj la esenco de liaj ideoj estis jena […] [48]. VD:demonstri1, ekspliki, eksponi2
beloruse:
выставіць, выкласьці
bretone:
1. lakaat war wel
ĉeĥe:
vyložit, vyndat
france:
exposer
germane:
1. auslegen, ausstellen, entblößen, herausstrecken 2. jmd. etwas aussetzen, bloßstellen, exponieren 3. präsentieren, etwas unterbreiten, vorbringen
hispane:
exponer
hungare:
kitesz, kirak
nederlande:
1. uitstallen 2. blootstellen 3. voorleggen
pole:
wykładać, eksponować, wystawiać, wytknąć, poddać, wydać
rumane:
a-și propune, afișa, cheltui, arăta, expune
ruse:
выставить, выложить
slovake:
vyložiť
svede:
1. ställa ut 2. utsätta 3. lägga fram
ukraine:
виставляти, викладати, виймати, висувати, викидати

formeti

(tr)
1.
Forigi, meti flanken: formetu tiun antaŭjuĝon [49]; formeti la aferon en la keston de forgeso PrV , formeti ĝis la grekaj kalendoj PrV . VD:prokrasti
2.
Rezigni: formeti de si ĉian oficialan rolon VivZam [50] [51]; formeti oficon VD:arkivo, forgesi
49. L. L. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio
50. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
51. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
beloruse:
1. прыбраць, адкласьці 2. зьняць зь сябе (напр., адказнасьць), скласьці зь сябе (напр. паўнамоцтвы)
bretone:
lemel, tennañ
ĉeĥe:
dát stranou, odložit
france:
déposer, enlever, ôter
germane:
weglegen
hispane:
apartar, dejar (olvidar, renunciar)
hungare:
eltesz, elrak, félretesz, félrerak
nederlande:
1. wegleggen, wegzetten 2. neerleggen
pole:
odstawiać, zarzucać, zapodziać, pozbyć się
rumane:
reproșa, induce în eroare, scapă, rătăci
ruse:
1. убрать, отложить 2. снять с себя (ответственность и т.п.), сложить с себя (полномочия и т.п.)
slovake:
odložiť
svede:
1. ta bort, lägga undan
ukraine:
відкладати, відставляти, відсувати, відкидати, викидати, покидати

formetejo

Kamero, loko, en kiun oni formetas kaj konservas malofte uzatajn aĵojn: oni aliris de la koridoro al tiu loketo tra malalta kaj mallarĝa pordo, sur kiu oni ankoraŭ legis la grandliteran surskribon: „formetejo“ [52]
52. M. Aymé, trad. L. Beaucaire: La murtrapasulo, Nica Literatura Revuo, 1958-07 ĝis 08 (3/6)
ĉeĥe:
smetiště
germane:
Speicher, Abstellkammer
hispane:
trastero
pole:
skład rzeczy nieużywanych
rumane:
depozitarea articolelor neutilizate
slovake:
smetisko

intermeti

1.
Meti inter aliajn aĵojn: akva vaporo povas transiri la murojn trairante iliajn porojn, escepte se oni intermetas en ili tavolon, kiu malebligos tian trairadon [53].
2.
Interdiri, enŝovi en interparolon kvazaŭ flankan rimarkon: veron diras via ekscelenco — intermetis la granda skribisto [54]; „evidente la afero brulas, kolego,“ Halman intermetis [55].
53. I. Ferreiro: Fasadoj, La Domo, 39
54. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
55. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stefeto, 1982
ĉeĥe:
vkládat, vložit, vmezeřit, vsouvat, vsunout
france:
1. intercaler 2. faire remarquer, intervenir (dans une discussion)
germane:
1. dazwischen stellen 2. einwerfen, dazwischen werfen
hispane:
1. intercalar, entremeter
pole:
wtrącać, przekładać, zakładać
rumane:
aresta, îmbrăcați, întemeia
slovake:
vkladať, vsúvať
ukraine:
вкладати, вставляти (між одним і другим предметом)

kunmeti

(tr)
1.
Kunigi: li sidiĝis, kunmetis la manojn, eldiris vesperan preĝon [56]; faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan [57]; ambaŭ duonoj de [la] pordo estis kunmeteblaj [58]; ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono [59]; ŝia mantelo estis kunmetita el pli ol mil [pecoj] [60]; ŝiaj nigraj haroj […] estis kunmetitaj en formo de unu tubero, alfortikigita per ĉapeto [61]; ĉiuj kampaj floroj kunmetis siajn foliojn aŭ klinis siajn delikatajn kapojn [62]; li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn […] bildojn [63]; ni ne povas scii, kiu kunmetis tiun liston, sed okulfrapas, ke ĝi estus treege utila [64]; se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj Hamlet . SUB:kombini, komponi, konstrui, kunfaldi, kunligi, miksi
2.
GRA Kunmeti vortojn kaj vorterojn por formi novajn vortojn: vortoj kunmetitaj estas kreitaj per simpla kunligado de vortoj [65].
angle:
assemble, combine, compose, put together
beloruse:
складваць, складаць, скласьці
bretone:
bodañ, kenstrollañ
france:
assembler, composer, unir
germane:
zusammensetzen, zusammenstellen, zusammenlegen 1. vereinigen
hispane:
juntar, componer
hungare:
összetesz, összerak, egybetesz, összeállít
nederlande:
samenstellen
pole:
składać, gromadzić, złożyć, montować, zbierać, zestawiać
rumane:
asambla, colecta, pune laolalta, depune, monta
ruse:
складывать, сложить, составлять, составить
slovake:
pripojiť, spojiť
svede:
sammanställa, sätta samman, lägga ihop
ukraine:
складати, поєднувати

kunmeto

Ago meti; rezulto de tiu ago: iom da kunmeto de la manoj por kuŝado [66]; la oratoro alpaŝas al […] kunmeto de la ĝenerala plano [67]; solvo sin prezentos probable […] pro feliĉa kunmeto de unuopaj eventoj ankoraŭ ne antaŭvideblaj [68]; la kunmeto de altigitaj ŝuoj kaj de vesto mallarĝiga mirinde aliigis lin [69]; kunmeto de radikoj [al nova] vorto [70]; la kunmeto de la signif-unuoj laŭ analizeblaj reguloj estas la premiso de analizebla homa lingvo [71]. VD:aranĝo, konsisto, konstruo
germane:
Zusammentun, Zusammenlegung, Vereinigung

kunmetaĵo

Io farita per metado: ĥemiaj kunmetaĵoj [72]; kuraca kunmetaĵo [73]; li estas senescepte la plej stranga, spirita kunmetaĵo, kiun vi povas trovi sur la tuta terglobo [74]; efektive ne tre bona kunmetaĵo – tamen, la psiko montriĝis esti tia [75]; kiam li fine kunmetis la jam pretajn kunmetaĵojn kaj vera seĝo en nuda ligno subite staris antaŭ li [76]; okazis vasta epidemio de gripo A nomita la „honkonga gripo“, kun nova antigena kunmetaĵo H3 N2 [77]; amorfaj kunmetaĵoj de rubaĵo [78]; tiaspecaj novaj radikoj, kunmetaĵoj aŭ formoj [79]; la lingvo mem prezentas amuzajn, ĉar dusignifajn, kunmetaĵojn [80]. SUB:aglomeraĵo, kombino, konglomeraĵo, miksaĵo, pasto
germane:
Zusammenstellung, Mischung, Verbindung

primeti

(tr)
Pretigi (lokon) por iu celo, metante sur ĝin la bezonatajn objektojn kaj laŭcele aranĝante ilin: primeti la tablon [81] (kp manĝometo); primeti ŝaktabulonPIV .
81. Zamenhof: PIV, p. 688.
angle:
set, arrange, prepare
beloruse:
сэрвіраваць, расстаўляць (напр., посуд)
bretone:
staliañ (an daol,...)
ĉeĥe:
prostřít
france:
disposer (mettre en place), mettre en place
hispane:
disponer (mesa, tablero...)
hungare:
megrak, előkészít pri~i la tablon: megteríti az asztalt. pri~i ŝaktabulon: előkészíti a sakktáblát.
pole:
układać, podać
rumane:
aranja, trece
ruse:
сервировать, расставить
slovake:
prestrieť
ukraine:
обкладати, обставляти, заставляти

postmeti

(tr)
Tiel meti, ke la koncerna objekto troviĝu malantaŭe: postmetitaj komencliteroj estas tipa kancelariaĵo [82]; maleblus akompani la poeton sen liaj postmetitaj notoj, al kiuj la leganto tuj iru ĉe okaza nekompreno pri vorto rara aŭ nomo nekonata [83].
angle:
put after, put behind
beloruse:
класьці (пасьля чагосьці / кагосьці), ставіць (пасьля чагосьці / кагосьці)
bretone:
lakaat war-lerc'h
france:
postposer, placer après
germane:
nachstellen
hispane:
posponer (poner detrás)
pole:
położyć z tyłu
rumane:
pus pe spate
svede:
ställa bakom

submeti

(tr)
Meti iun aŭ ion sub la povon, influon, priagadon de iu aŭ io, sub la efikon de io: sin submeti al la plimulto; sin discipline submeti [84] [85]; mia projekto prezentas ja ne ian private faritan decidon, sed nur mian personan opinion, kiun mi tute discipline submetas al la decido de la prezidanto de la Akademio [86]; (figure) submeti proponon al atenta konsidero, al voĉdonado.
angle:
submit
beloruse:
падкласьці, падставіць, прадставіць, падвергнуць
bretone:
bazhyevañ, sujañ
ĉeĥe:
podložit, podrobit, podřídit
france:
soumettre
germane:
unterstellen, unterbreiten
hispane:
someter
hungare:
alátesz, alárak, alávet, alárendel, beterjeszt
nederlande:
onderwerpen
pole:
podkładać, podstawiać, poddać, podporządkować
rumane:
pune în loc, înlocui, supune, subordonat, preda, subjuga
ruse:
подложить, подставить, представить (на суд, рассмотрение), подвергнуть
slovake:
podriadiť, podrobiť (kritike)
svede:
underställa, underkasta
ukraine:
підставляти, підкладати, піддавати (чому-н.), підкоряти, підпорядковувати, упідлеглити

submetaĵo

Io, kion oni submetas, ĉu por protekti, teni ktp: Olga eniras kun kaldrono da supo, ŝi tenas ĝin per malpuraj ĉifonaĵoj ambaŭflanke kaj metas sur la metalfadenan submetaĵon Metrop ; tiu ĉi kuraclibro estis la sola trovebla, […] Persson kutimis uzi ĝin kiel submetaĵon por lardotranĉado, ĝi estis stabila kaj dika VRA . VD:sternaĵo
angle:
pad, underlay
beloruse:
падкладка, падстаўка
germane:
Unterlage

submetiĝi

Iĝi submetita; submeti sin: la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn [87]; ŝi ne submetiĝis al tiu deziro Marta .
angle:
submit, get submitted
beloruse:
скарацца
france:
se soumettre
germane:
sich unterwerfen
hispane:
someterse
pole:
poddać się, ulec, podlegać
rumane:
capitula, ceda, fii supus
svede:
underkasta sig

submetiĝema

Kiu facile submetiĝas, obeema: dum lia patro vivis, Joh kondutis kiel submetiĝema filo [88].
88. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014
angle:
submissive
beloruse:
пакорлівы
france:
soumis
pole:
poddany, uległy
rumane:
supus, serv

surmeti

(tr)
1.
Loki sur la supron aŭ sur la surfacon de...: Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon [89]; [li] alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn [90]; jen li vidas sur pordego kranion surmetitan sur stango [91].
2.
Sin vesti per: ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon [92]; li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn [93]; surmetu mantelon! [94]. ANT:demeti2VD:surhavi2
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:9
90. La Nova Testamento, Mateo 21:7
91. B. Němcová, trad. J. Patera: Saĝa oraĵisto, [2009?]
92. La Nova Testamento, Mateo 27:28
93. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
94. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 73a, volumo 2a, p. 534a
angle:
put on
beloruse:
надзець, апрануць
bretone:
gwiskañ
ĉeĥe:
naložit, nanášet, nasadit, nasazovat, nastrkovat, nastrčit, pokrýt, položit, položit (telefon), povléci
france:
enfiler (un vêtement), mettre sur, passer (un vêtement)
germane:
1. auflegen 2. anziehen, anlegen
hispane:
ponerse (ropa)
hungare:
feltesz, rátesz, rárak, felvesz (ruhát)
nepale:
लगाउँछन्
pole:
nakładać, wkładać, instalować, montować
rumane:
impune, instala, asambla, monta
ruse:
надеть
slovake:
naložiť, nanášať, nasadiť, nastrčiť, pokryť, položiť
svede:
ta på sig, klä sig med
ukraine:
накладати, наставляти, накидати, надягати

manĝometo

KUI Ĉiu el la sinsekvaj partoj de ceremonia manĝo, la pladoj samtempe surtabligataj (aŭ forprenataj): koncerne la apartajn manĝmetojn, mi povas certigi vin, ke la aranĝo de la manĝaĵoj estis bonega [95]; la unua manĝometo.
angle:
course (of a meal)
bretone:
meuz unua manĝo~o: digor-pred.
france:
mets unua manĝo~o: entrée (repas), hors-d'œuvre.
germane:
Gang (Essen)
hispane:
plato, servicio
hungare:
fogás unua manĝo~o: első fogás.
pole:
potrawa
rumane:
aliment
ruse:
перемена блюд unua manĝo~o: первое блюдо.

administraj notoj

pri antaŭ~i:
    Mi aldonis "ke" en "antaŭ~i la kondiĉon, ke...". Reviziendas
    la hungara traduko.
    [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.