1kontrast/o JED
kontrasto
-
Malsameco de du aferoj, kiuj reciproke pli
klare distingiĝas pro apudmetiĝo:
li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, […] en plena
kontrasto kun lia profesio [kiel] koĉero de funebra veturilo
[1]!
la infano de la kampara domo […] fine alvenis ĉi tien, kie en la plej
supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj,
malvarmaj, aermankaj, solecaj, [kia] kontrasto inter la pasinteco
kaj la nuneco
Marta
;
voĉo […] obtuza kaj serioza […] prezentis frapantan
kontraston kun la malgranda infana figuro
Marta
;
kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la
kontraston tiel forte, kiel mi
[2];
kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia
pli juna filino
[3];
stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo,
kontraŭ la ĵusa terura bruego
[4].
diferenco,
malsimileco
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
- angle:
- contrast, difference (p. p. koloroj, formoj, stiloj, ktp.), antithesis, opposition
- beloruse:
- кантраст, супрацьлегласьць
- ĉeĥe:
- kontrast, odlišení, protiklad
- ĉine:
- 对比度 [duìbǐdù], 反差 [fǎnchā]
- france:
- contraste, opposition (contraste)
- germane:
- Kontrast, Gegensatz, starker Unterschied
- hispane:
- contraste
- hungare:
- kontraszt, éles ellentét, szembetűnő különbség
- japane:
- 対照 [たいしょう], 対比 [たいひ], コントラスト
- nederlande:
- contrast, tegenstelling
- pole:
- kontrast, przeciwieństwo, sprzeczność
- portugale:
- contraste, oposição
- rumane:
- contrast
- ruse:
- контраст, противоположность
- slovake:
- kontrast, protiklad
kontrasta
-
Montranta fortan kontraston:
ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn
Metrop
;
kontrastaj impresoj
[5];
ĉe opozicio oni apudmetas du kontrastajn vortojn
[6];
ke la muŝo havas ses piedojn, […] estas tute kontrasta al la scienca
rezulto
[7].
distinga1,
kontraŭa,
reliefa
5.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dektria Ĉapitro
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dektria Ĉapitro
- germane:
- konstrastreich, gegensätzlich, konträr
kontrasti
(x)
- Esti en kontrasto kun io; tre distingiĝi de alia afero per kontrasto: la ruĝo tiel bele kontrastis la blankan neĝon [8]; la dolĉa vizaĝo de la asketo tiel kontrastis la teruraĵojn, kiuj okazis [9]; [liaj] ore blondaj lipharoj mirinde kontrastis la bluan ĉambron [10]; la blankaj ĉemizmanikoj kontrastis kiel neĝo kontraŭ la malhelaj pantalono [11]; la iom laca koloro de lia vizaĝo, […] kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro Marta ; nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko [12]; ĉi tiu sereneco de la naturo strange kontrastis kun ŝiaj propraj sentoj [13].
8.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
10. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
10. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
- angle:
- exhibit contrast, show difference, stand out (kontraste kun fono)
- beloruse:
- кантраставаць, выдзяляцца
- ĉeĥe:
- kontrastovat, odrážet se, výrazně se odlišovat
- ĉine:
- 对比 [duìbǐ], 使对照 [shǐduìzhào]
- france:
- faire contraste avec, se détacher sur
- germane:
- kontrastieren, sich abheben, sich unterscheiden
- hispane:
- estar en contraste
- hungare:
- éles ellentétben áll, szembetűnően különbözik
- japane:
- 対照を示している [たいしょうをしめしている], 際立っている [きわだっている]
- nederlande:
- contrasteren, afsteken
- pole:
- kontrastować
- rumane:
- contrasta
- ruse:
- контрастировать, резко отличаться, выделяться (на фоне)
- slovake:
- kontrastovať, výrazne sa odlišovať
kontrastigi
(tr)
- Elmontri, emfazi la kontraston inter du aferoj; apudmeti por montri ilian diferencon: la verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj [14]; la franca menso, anstataŭ inkluzivi, […] kontrastigas [15]; ni povos taksi ĝuste nur se ni kontrastigos la plej moralan kaj la plej malmoralan [16]; [li] kontrastigas tion kun la nuna situacio [17].
14.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
15. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
16. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du
17. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
15. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
16. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Du
17. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
- angle:
- compare, point out difference between, set off
- beloruse:
- параўноўваць, супрацьпастаўляць
- ĉeĥe:
- odlišit, zvýraznit
- france:
- mettre en regard, opposer (mettre en contraste)
- germane:
- kontrastieren, gegenüberstellen, Unterschiede herausarbeiten
- hispane:
- contrastar
- hungare:
- szembeállít, élesen megkülönböztet
- japane:
- 対照させる [たいしょうさせる], 引き立たせる [ひきたたせる]
- nederlande:
- doen afsteken, doen contrasteren
- pole:
- przeciwstawiać
- rumane:
- opune
- ruse:
- выявлять различия, противопоставлять
- slovake:
- odlíšiť
kontraste al
- Kontraŭ, kun iu forta diferenco: frapis lin, kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto, la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo [18]; la varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo [19]; kvintona […] gamo […] enhavas nur kvin tonojn, kontraste al maĵoraj kaj minoraj gamoj, kiuj enhavas po sep tonojn [20]; montri sin simplulo kontraste al kvazaŭa granda oratorkapablo de Brutus [21].
18.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
19. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
20. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esperanto, kapvorto „kvintona“
21. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
20. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esperanto, kapvorto „kvintona“
21. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- beloruse:
- у супрацьлегласць …
- ĉeĥe:
- na rozdíl od, naproti tomu
- ĉine:
- 不同于 [bùtóngyú], 暌 [kuí]
- france:
- à la différence de, par opposition à
- japane:
- ~と対照的に [とたいしょうてきに], ~に対比して [にたいひして]
- nederlande:
- in contrast met, in tegenstelling tot
- pole:
- w przeciwieństwie do
- rumane:
- în contrast cu
- slovake:
- na rozdiel od