*disting/i PV
*distingi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Rimarki diferencon inter objektoj, personoj aŭ ideoj:
distingi ion de ioZ
, disde io, el io;
distingi petroselon de cikuto, veron de malvero;
distingi la bluon de la verdo;
oni povas distingi tri periodojn en tiu epoko;
la morto ne distingas (sendiference traktas),
ĉiujn egale atingasPrV
;
via Dio distingis vin el inter la popoloj
[1].
kontrasti, malkonfuzi.
- 2.
- Klare, precize, nete percepti: regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi [2]; li ne povis distingi, ĉu ...as [3]; oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj [4]; pro la nebulo ni ne distingis la detalojn de la pejzaĝo.
- 3.
- Distingigi: la idealeco, kiu lin tiel bele distingasZ .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 20:24
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1
- angle:
- distinguish
- bulgare:
- различавам
- ĉeĥe:
- diferencovat, odlišit, poznat, rozeznat, rozlišovat, rozpoznat
- france:
- 1. distinguer (reconnaître comme distinct) 2. distinguer (percevoir), percevoir
- germane:
- 1. unterscheiden 2. unterscheiden, erkennen
- hispane:
- distinguir
- pole:
- 1. odróżniać, rozróżniać 2. rozgraniczać, rozeznawać się, wyodrębniać
- portugale:
- distinguir
- ruse:
- 1. различать, отличать 2. различать 3. отличать
- slovake:
- rozlišovať, rozoznať, rozpoznať
distingo ↝
- 1.
- Ago, maniero, fakto distingi: la distingo de la speciaraj karakteroj [en botaniko] ravis min [5].
- 2.
- Io, kio rekompencas ies meriton: tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso [6].
5.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina
promenado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
- ĉeĥe:
- distinkce, odlišení, rozeznání, uznání
- france:
- 1. distinction (acte) 2. distinction (récompense)
- hebree:
- הבחנה, ציון לשבח
- hispane:
- distinciónr
- pole:
- 1. odróżnienie, rozróżnienie, rozgraniczenie, rozeznanie, wyodrębnienie 2. odznaczenie, dystynkcja
- ruse:
- 1. различие, отличие 2. отличие (награда)
- slovake:
- odlíšenie, uznanie
distinga
- 1. ↝
- Distingiga: plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj ĝeneralaj distingaj signoj [7].
- 2.
- Distingiĝanta per eminenta socia pozicio; eleganta kaj sindetenema, kiel konvenas al tiaj personoj: li estis el distinga deveno: lia patro estis bankiero aŭ io tia [8]; kial vi ne fumas pipon, Inspektoro?, tio donas distingecon [9].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
8. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
9. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
8. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
9. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
- ĉeĥe:
- distinkční, odlišovací, rozlišovací
- france:
- ~eco: distinction (noblesse) 2. distingué (noble)
- hebree:
- מובחן
- pole:
- 1. odróżnialny, rozróżnialny, rozgraniczalny, wyodrębnialny, rozpoznawalny 2. dystyngowany, doborowy, wybitny
- ruse:
- 1. отличительный 2. видный, выдающийся
- slovake:
- ušľachtilý, vyberaný
distingebla
- Kiu sufiĉe netas, sufiĉe kontrastas kun ĉirkaŭaĵo, por ke oni ĝin distingu: la blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto [10].
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa
reĝo
- france:
- distinct, distinguable
distingigi ↝
-
Konigi ion aŭ iun kiel diferencan de alia aŭ
eminentan
inter la aliaj:
lia ĉapo distingigis lin inter ĉiuj liaj
kamaradoj
apartigi, diferencigi, karakterizi, kontrastigi, marki, signi
- france:
- distinguer (caractériser), caractériser
- germane:
- auszeichnen
- hebree:
- להבחין
- pole:
- odznaczać, wyróżniać
- ruse:
- отличать
distingiĝi ↝
- 1.
- Sin montri diferenca de aliaj: inter la mebloj distingiĝis malnova tablo; lia punca kapuĉo akre distingiĝis ĉe la profunda nigreco de la harojZ .
- 2. ↝
-
Sin montri diferenca de alia per ia supereco, merito; esti supera,
eminenta:
tiu sistemo distingiĝas per ekstrema simplecoZ
;
en la lernejo li distingiĝis per sia talento por
matematiko.
brili, kontrasti, elreliefigi.
- 3.
- Sin montri klare kaj precize: la ruinoj nete distingiĝas sur la monto.
- france:
- 1. se distinguer (se différencier) 2. se distinguer (s'illustrer), se signaler (se distinguer), s'illustrer (se distinguer) 3. se distinguer (apparaître), apparaître
- germane:
- 1. sich unterscheiden 2. sich auszeichnen 3. sich abzeichnen
- hebree:
- להצטיין
- pole:
- 1. odznaczać się, wyróżniać się 2. odznaczać się, wyróżniać się, wybijać się 3. odznaczać się, wyróżniać się, odcinać się
- ruse:
- 1. отличаться 2. отличаться 3. различаться
distingiga ↝
- Klare, nete diferenciganta; kiu precize karakterizas: la distingiga eco de bona komedio estas, ke ĝi ridigas.
- france:
- distinctif
- pole:
- odróżnialny, rozróżnialny, rozgraniczalny, wyodrębnialny, rozpoznawalny
- ruse:
- отличающий
distingiĝa
- 1.
- Sin montranta diferenca de ceteraj: la dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia flekseblecoZ .
- 2. ↝
-
Sin montranta supera, eminenta, bonega.
elstara, reliefa, malvulgara.
- france:
- 1. distinctif
- pole:
- 1. odróżniający się, odcinający się 2. odznaczający się, wyróżniający się, odcinaćający się
- ruse:
- 1. отличающийся 2. отличный
distinginda ↝
- Meritanta pro ia supereco, ke oni distingu lin: vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis [11]; li estas unu el la plej distingindaj pentristoj; distingindaj servoj, meritoj, kvalitoj.
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de
fraŭlo
- ĉeĥe:
- vynikající, význačný
- france:
- éminent, distingué (éminent)
- germane:
- ausgezeichnet
- ruse:
- видный, выдающийся
- slovake:
- význačný
distingilo ↝
-
Signo, per kiu oni povas distingi:
klareco estas distingilo de bona stilo.
diferencigilo, eco, karakterizo, trajto
- ĉeĥe:
- charakteristický znak, poznávací znamení, rozlišovací znak
- france:
- caractéristique, signe (distinctif)
- germane:
- Merkmal, Unterscheidungsmerkmal
- pole:
- wyróżnik, odznaczenie, odznaka, znamię (cecha szczególna)
- ruse:
- отличительный признак, специфический признак
- slovake:
- poznávacie znamenie, rozlišovací znak
distingito, distingulo, distingiĝulo, distingindulo, ↝
-
Malvulgara, eminenta homo:
tio estas la distingitoj el la komunumo,
la estroj de la triboj
[12].
elito, kremo
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj, 16:1
- pole:
- człowiek dystyngowany, człowiek odznaczony, człowiek wyróżniający się
- ruse:
- выдающийся человек
nedistingebla ↝
- Ne neta, tro malproksima, simila al ĉirkaŭaj aĵoj, tiel ke oni ĝin ne distingas; nebula: la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion [13].
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la
saĝuloj
- france:
- indistinct
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝa: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas dua fontindiko.
~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝa: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.