*konfuz/i PV
*konfuzi ↝
(tr)
- 1. ↝
- Kunigi kaj miksi, tiel ke oni ne plu distingu diferencojn; malordigi, kompliki: la Mozo kaj la Rejno konfuzas siajn akvojn; eble la varmego konfuzas viajn pensojnB ; konfuzi la vidon de iu; liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, tamen ne frenezon montrasZ ; li estis konfuzita en la homamaso inter la plebanoj; la subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justulojZ ; konfuzi (malklarigi) la demandon.
- 2. ↝
-
Intermiksi du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn, kiuj havas
ian similon; maldistingi:
tiuj samformaj vortoj havas tre malsamajn signifojn, tial ni ne
bezonas timi, ke oni iam ilin reciproke konfuzosZ
;
ili similas tiel, ke oni konfuzas ilin;
en la mallumo ĉiujn objektojn oni konfuzas facile
kunfandi
- 3. ↝
- Hontigi aŭ senaplombigi iun, perdigi al iu memcertecon per malkovro de lia kulpo: konfuzi krimulon per siaj demandojB .
- 4. ↝
-
Maltrankviligi, konsterneti iun per neatendita trafo;
senaplombigi, sendecidigi, perpleksigi:
konfuzi la kapojnZ
(opiniojn);
tiuj unutagaj projektoj de internacia lingvo konfuzas la
publikonZ
;
tio ĉi ne devos nin konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo,
sed
pro
la ideoZ
;
pensinte pri la malfacila afero kaj skuinte konfuzite la
kaponZ
;
mi preĝis al vi en mia konfuziĝoZ
;
ŝiaj viglaj okuloj montris konfuziteconZ
embarasi, konsterni
- angle:
- confuse
- ĉeĥe:
- mást, poplést, vyvést z konceptu
- france:
- confondre
- germane:
- 1. verwirren, durcheinanderbringen 2. verwechseln, durcheinanderwerfen 3. aus dem Konzept bringen, durcheinanderbringen 4. verrückt machen, verstören
- hispane:
- confundir
- hungare:
- 1. összekuszál, összekever 2. összetéveszt valakivel 3. összezavar 4. megzavar
- nederlande:
- in de war brengen, verwarren
- pole:
- bałamucić, mącić, mieszać, pokrzyżować, zakłócać, zaplątać, zawstydzać, zdezorientować
- portugale:
- confundir, perturbar, embaraçar, desconcertar, pôr em desordem, atrapalhar, turvar, enlear, embrulhar, alterar, atarantar, afobar
- rumane:
- stârni confuzie
- ruse:
- 1. смешать, спутать 2. спутать, перепутать 3. смутить, привести в замешательство, сконфузить 4. смутить, привести в замешательство, сконфузить
- slovake:
- popliesť, zmiasť
konfuzo ↝
Stato de iu aŭ io konfuzita:
- 1. ↝
-
Tio faras konfuzon en la magazenoZ
;
en la konfuzo de tiu biblioleko oni nenion povas
retrovi;
la Eternulo sendos sur vin malbonon, konfuzon kaj malsukceson
en ĉiuj entreprenoj de via manoZ
ĥaoso2, salato3.
- 2.
- La babilona konfuzo de la lingvoj estas granda malhelpoZ; tiu neologismo elvokas konfuzojn kun aliaj vortojZ .
- 3.
- Via konfuzo estas konfeso.
- 4.
- Sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto kaj konfuzoZ; al lia antaŭa embaraso aliĝis iom da konfuzo kaj eĉ malpaciencoZ .
- ĉeĥe:
- chaos, nepořádek, zmatek
- france:
- confusion, méprise
- germane:
- Verwirrung 1. Durcheinander
- hispane:
- 1. confusión
- hungare:
- zavar, zavarodottság
- nederlande:
- verwarring
- pole:
- bezład, dezorientacja, powikłanie, zamęt, zmieszanie
- rumane:
- dezorientare, complicație, confuzie, amestecare
- ruse:
- 1. смешение, путаница 2. смешение, путаница 3. смущение, замешательство, конфуз 4. смущение, замешательство, конфуз
- slovake:
- motanica, neporiadok, zmätok
konfuza ↝
- 1.
- Tiel senorda, ke oni nenion povas distingi; implika: malfacila kaj konfuza malreguleco de la akcentoZ ; konfuza murmuro, bruo de voĉoj; (figure) konfuzaj ideoj, rememoroj; (figure) konfuza parolo, stilo; (figure) Esperanto perfektiĝados per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝeraZ .
- 2.
-
Maltrankvila, senaplomba, perpleksa, hontigita:
li restis konfuza antaŭ la pecoj de la rompita vazo.
Rim.: Oni uzas plejofte konfuza en la senco 1, kaj konfuzita en la senco 2.
- ĉeĥe:
- rozháraný, zmatený
- france:
- confus
- germane:
- 1. durcheinander 2. verwirrt, verstört
- hispane:
- 1. confuso
- hungare:
- 1. zavaros 2. zavart
- nederlande:
- verwarrend
- pole:
- bałamutny, bezładny, chaotyczny, mylący, zawiły, zawstydzony, zmieszany
- rumane:
- confuz, haotic, înșelătoare, jenat
- ruse:
- 1. путаный, спутанный, запутанный 2. смущённый
- slovake:
- rozháraný, zmätený
konfuzaĵo
- Io konfuza: oni renkontas en la lingvoj naturaj multegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojnZ .
- france:
- confusion
- germane:
- Durcheinander, Verwirrung
- hungare:
- zavaros ügy
- nederlande:
- warboel, chaos
- pole:
- chaos
- rumane:
- confuzie
- ruse:
- путаница
konfuziĝi
(ntr)
- 1.
- Miksiĝi, malordiĝi: ĉio konfuziĝis en lia spirito; ĉiurangaj homoj konfuziĝas en la abismo de la morto.
- 2.
- Intermiksiĝi, maldistingiĝi.
- 3.
- Senaplombiĝi, resti senhelpa, ne plu scii kiel agi: prenite ĉe l' freŝa faro li konfuziĝis.
- france:
- être décontenancé, s'embrouiller, se troubler
- pole:
- zaczerwienić się, zmieszać się
- rumane:
- înroși, se amestecă
interkonfuzi
(tr)
- 1. ↝
- Malorde intermiksi; konfuzi1: interkonfuzitaj harojZ , vojetojZ .
- 2. ↝
- Kredi ke iu afero estas alia afero, aŭ ke iu ĝia eco estas alia ol reale; konfuzi2.
- france:
- 1. embrouiller 2. confondre (des choses entre elles)
- pole:
- pomieszać
- rumane:
- amesteca
malkonfuzi ↝
(tr)
-
Malmiksi, ordigi, malimpliki, klarigi:
malkonfuzi ĥaoson da libroj, siajn ideojn, malsimplan demandon
distingi
- ĉeĥe:
- rozplést, uspořádat, vyjasnit
- france:
- démêler (mettre au clair), éclaircir (mettre au clair)
- germane:
- entwirren, ordnen
- hungare:
- tisztáz, rendez
- nederlande:
- ontwarren
- pole:
- odróżniać, rozróżniać
- rumane:
- distinge
- slovake:
- usporiadať, vyjasniť
nekonfuzebla
- france:
- 1. impossible à confondre 2. imperturbable
- hungare:
- 1. összetéveszthetetlen 2. rendíthetetlen
- nederlande:
- 1. duidelijk onderscheidend 2. onverstoorbaar, flegmatiek
- pole:
- niewątpliwy
- rumane:
- neîndoios
- ruse:
- 1. который невозможно спутать 2. невозмутимый
senkonfuze
- Sen konfuzo, hezito aŭ eraro, rekte, klare: Ma admonis ke ŝi fondu apartajn kontojn por la du domoj respektive, kaj senkonfuze [1].
1.
Pu Songling, trad. Guozhu: La Krizantema Feino,
Penseo, 1997-09, numero 71a
- france:
- distinctement, sans méprise
- pole:
- wyraźnie, bez pomyłki
- rumane:
- clar, fără eroare
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inter~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~ebla: Mankas dua fontindiko.
ne~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inter~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~ebla: Mankas dua fontindiko.
ne~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.