*virg/a

*virga

1.
Ne spertinta amoron: mi estas pastrino kaj mi ĵuris resti virga [1]; malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion [2]; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj [3]; en sia juneco ili malĉastis, tie […] palpiĝis iliaj virgaj mamoj [4]; jen la malgranda Helga staris en sia tuta beleco, kun […] larmoj sur la ruĝiĝantaj virgaj vangoj [5]; mia koro konis nenian alian amon, mia mano ĉiam ankoraŭ estas libera, mi ĉiam ankoraŭ estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita BdV ; la fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro IK .
2.
Ne esplorita, ne kulturata, ne difektita: la tuta lando estis ankoraŭ virga, kaj la sola homa signo estis […] karavanvojo [6]; virga pureco kaj refreŝiga aromo estis en la delikataj folioj [7]; per virga ruĝo timiano flamas kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando IK ; super Betanio pendis la virga bluo de la ĉielo [8]. VD:kruda, pra, pura
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 13a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 19:21
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:3
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 1a, renkonto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. A. Niemojewski, trad. Kabe: Internacia Krestomatio, En kvieta vespero
angle:
virgin, virginal
beloruse:
нявінны, цнатлівы, некрануты
ĉeĥe:
panenský, panický
france:
vierge, virginal
germane:
jungfräulich 2. rein, unberührt
greke:
παρθένος
hebree:
בתולי
hispane:
virgen
hungare:
szűz
ide:
virga
indonezie:
perawan
japane:
純潔な [じゅんけつな], 童貞の [どうていの], 処女の [しょじょの], 人手に触れたことのない [ひとでにふれたことのない], 未開発の [みかいはつの], 無垢の [むくの]
katalune:
verge (adj.)
nederlande:
maagdelijk
pole:
dziewiczy
portugale:
virgem
rumane:
virgin
ruse:
девственный
slovake:
panenský, panický
ukraine:
незайманий, дівоцький, дівочий, безневинний, непорочний, пречистий, недоторканий
volapuke:
virgik

virgeco

Stato de iu aŭ io virga: mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon [9]; mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon [10]; konservi sian virgecon.
angle:
virginity
beloruse:
нявіннасьць, цнатлівасьць
ĉeĥe:
nedotčenost, panenství, panictví
france:
virginité
germane:
Jungfräulichkeit
ide:
virgeso
indonezie:
keperawanan
japane:
純潔 [じゅんけつ], 処女性 [しょじょせい]
katalune:
virginitat
nederlande:
maagdelijkheid
pole:
dziewictwo
rumane:
virginitate
ruse:
девственность
slovake:
nedotknutosť, panenskosť, panenstvo
ukraine:
незайманість, непорочність, невинність, цнотливість, чистота

virgulo

Virga homo: ili […] ne malpuriĝis kun virinoj, ĉar ili estas virguloj [11]; vi, naiva virgulo obstine pudora [12]!
11. La Nova Testamento, Apokalipso 14:4
12. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Potifar, la bonkorulo
angle:
virgin
ĉeĥe:
panic
france:
puceau
ide:
virgo
indonezie:
bujangan, perjaka
japane:
童貞 [どうてい]
katalune:
verge (subst.)
nederlande:
maagd
pole:
prawiczek
rumane:
fecioară
ruse:
девственник
slovake:
panic
ukraine:
дівич
volapuke:
virgan

*virgulino

Virga ino: la Sankta Virgulino [13]; la virgulino Mario staris sur la altaro en natura grandeco, kun ora krono sur la kapo kaj kun la infano Jesuo sur la brako [14]; la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraŭ ne ekkonis viro [15]; se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas [16]; virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo la reĝido karesis kun amo kaj varmo [17].
angle:
virgin
beloruse:
la Sankta V~ulino: сьвятая дзева.
ĉeĥe:
panna
finne:
neitsyt
france:
pucelle, vierge (subst.)
germane:
Jungfrau, Jungfer
hispane:
la Sankta V~ulino: Virgen Santa.
hungare:
szűz la Sankta V~ulino: Szent Szűz.
ide:
virgino
indonezie:
dara, perawan la Sankta V~ulino: Perawan Suci.
katalune:
poncella
nederlande:
maagd la Sankta V~ulino: de Heilige Maagd.
pole:
dziewica
rumane:
virgină
ruse:
девственница la Sankta V~ulino: святая дева.
slovake:
panna
volapuke:
jivirgan

Virgulino (Vir) (♍︎)

[18]
AST Stelfiguro kaj signo de la zodiako (Virgo): la signoj de la zodiako en julio estas Leono kaj Virgulino [19].
beloruse:
Дзева, Панна
ĉeĥe:
panna
france:
Vierge (constellation)
germane:
Jungfrau
hebree:
מזל בתולה
hispane:
Virgo (costelación, zodíaco)
hungare:
Szűz
indonezie:
Kanya, Sunbulat, Virgo
japane:
処女 [しょじょ]
katalune:
Virgo, verge
latinece:
Virgo
nederlande:
Maagd
pole:
Panna (gwiazdozbiór)
portugale:
Virgem
rumane:
Fecioara (constelație)
ruse:
Дева
slovake:
panna
ukraine:
незаймана (у знач. ім.)

*malvirgigi [20]

(tr)
Spertigi unuafoje amoron: malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton […] li decidis forkuri [21]; la malvirgiga procedo […] min eknaŭzis [22]. VD:himeno 1
angle:
deflower
ĉeĥe:
zbavit panenství, zprznit
france:
déflorer
germane:
entjungfern
ide:
desvirgigar
indonezie:
memerawani
japane:
純潔を汚す [じゅんけつをけがす]
katalune:
desflorar, esponcellar
nederlande:
ontmaagden
pole:
gwałcić (pozbawiać dziewictwa)
rumane:
viola
ruse:
лишить девственности
slovake:
obrať o počestnosť, zbaviť poctivosti
ukraine:
позбавляти незайманості/цноти

administraj notoj