*pur/a PV
*pura ↝
- 1. ↝
-
Karakterizas ion, kies naturo estas miksita je neniu fremda
elemento:
pano el pura tritiko;
pura vino
(senakva);
via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta
kiel pura oro
[1];
oni prenas ordinare la purajn radikojn
(sen gramatika finaĵo)
[2];
pura profito
(neta);
li estas homo en plej pura senco de l' vorto;
ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero
[3];
tiuj respondoj havis karakteron pure privatanZ
;
havi sencon pure pronomanZ
;
demandoj pure akademiajZ
;
pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado
[4].
esenca, ĝusta, kerna, senmiksa
- 2. ↝
-
Karakterizas ion, kies naturo estas difektita de neniu
malbona elemento:
spiri puran aeron;
pura (sennuba) ĉielo fulmon ne timas
PrV
;
akvo kura, akvo pura
PrV
;
(figure)
pura besto, manĝaĵo
(permesita de la religio);
esti pura de pekoZ
;
animo pura ruzon ne bezonasZ
;
pura konscienco
Marta
;
la pura ĉasta ĝojo de fratinoZ
;
vesto eluzita, sed pureco spirita
PrV
.
ĉasta, sankta, sendifekta, senmakula, senpeka, virga
- 3.
- Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto, ktp): la mano de Johano estas pura [5]; (figure) tro forta ĵuro, la afero ne pura PrV .
1.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro
44a
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa Reĝino
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, antaŭparolo
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa Reĝino
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, antaŭparolo
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
- angle:
- pure
- beloruse:
- чысты
- bulgare:
- чист, спретнат
- ĉeĥe:
- čistý, ryzí, čirý
- france:
- propre, pur
- germane:
- sauber, rein
- hispane:
- puro
- hungare:
- tiszta
- nederlande:
- schoon, rein, zuiver
- pole:
- czysty, schludny
- portugale:
- puro, limpo, castiço (linguagem), genuíno
- rumane:
- pur, curat
- ruse:
- чистый
- slovake:
- rýdzi, írečitý, čistý, číry
- svede:
- ren
- turke:
- temiz
*purema
- Kutime zorganta pri pureco: li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [6].
6.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
- angle:
- tidy
- beloruse:
- ахайны
- ĉeĥe:
- čistotný
- france:
- propre (aimant la propreté)
- germane:
- reinlich
- hispane:
- limpio
- hungare:
- tisztaságszerető
- nederlande:
- op reinheid gesteld
- pole:
- schludny
- portugale:
- asseado
- rumane:
- curat
- ruse:
- опрятный, чистоплотый
- slovake:
- čistotný
- svede:
- renlig
- turke:
- temiz(temizliği seven)
pure kaj nure, pure kaj simple
(frazaĵo)
- Ĝuste dirite, sen troigo aŭ maltroigo: mi min demandas ĉu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaŭjuĝo, kliŝo [7]; se ni sen antaŭjuĝo konsideras la ĉi-supran frazon, ni konstatas, ke ĝi pure kaj simple esprimas unu pasintan okazaĵon [8].
7.
J. Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1978
8. Akademio de Esperanto: Esploro de la Ekzercaro pri la formo „estis -ita“, Akademia Cirkulero 76a, 1965
8. Akademio de Esperanto: Esploro de la Ekzercaro pri la formo „estis -ita“, Akademia Cirkulero 76a, 1965
- france:
- purement et simplement
- germane:
- schlicht und einfach, einfach gesagt, ohne zu beschönigen
*purigi [9] ↝
(tr)
Igi pura:
Igi pura:
- 1.
- refandi kaj purigi arĝenton [10]; nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon [11].
- 2.
- purigi ies koronZ .
- 3.
- mi prenis broson kaj purigis la veston [12]; purigi la nazon de infano.
9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ig'
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:3
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:23
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:3
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:23
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
- angle:
- clean, cleanse
- beloruse:
- чысьціць, ачышчаць, ачысьціць, вычысьціць
- ĉeĥe:
- pucovat (hovor.), vyčistit, čistit
- france:
- nettoyer, purifier
- germane:
- reinigen 1. reinigen 2. reinigen 3. reinigen
- hispane:
- limpiar
- hungare:
- tisztít
- nederlande:
- 1. zuiveren, raffineren, veredelen 2. zuiveren 3. schoonmaken, reinigen, poetsen
- pole:
- 1. czyścić, sprzątać
- portugale:
- 1. limpar 2. limpar 3. limpar
- rumane:
- 1. curat
- ruse:
- 1. очистить, очищать 2. очистить, очищать 3. чистить, очищать, очистить
- slovake:
- očistiť, prečistiť, vyčistiť, čistiť
- svede:
- rena, rengöra
- tibete:
- སྦྱོང་བ་
- turke:
- temizlemek
puriĝejo ↝
-
Loko aranĝita aŭ taŭga por sinpurigo:
tiu ĉambro […] estis ankaŭ
puriĝejo, tra kiu pasadis
homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita
laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco
Marta
.
purgatorio
- angle:
- purgatory
- france:
- purgatoire
- germane:
- Bad, Waschraum
- hungare:
- tisztálkodóhelyiség, tisztulás helye
- nederlande:
- vagevuur
- pole:
- czyściec
- portugale:
- purgatório
- rumane:
- purgatoriu
purismo ↝
Zorgado pri lingva pureco, pli vole prenanta vortojn kaj esprimojn el ĝia provizo, ol depruntanta de aliaj lingvoj.
Rim.: PIV trudas al tiu vorto malaproban nuancon: „Troa zorgado ...“. Tamen tio neniel sekvas el la strukturo de la vorto, kaj estas ekzemplo de fremdlingva misinfluo, kiun vera puristo (kiel mi mem) malakceptas. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- purism
- beloruse:
- пурызм
- ĉeĥe:
- purizmus
- france:
- purisme
- hispane:
- purismo
- hungare:
- purizmus
- katalune:
- purisme
- nederlande:
- purisme
- pole:
- puryzm
- portugale:
- purismo
- rumane:
- purism
- ruse:
- пуризм
- slovake:
- purizmus
puristo
puruma
HejmVort
pri infano
- Kiu ne plu bezonas vindaĵojn.
- angle:
- toilet trained, potty trained
- france:
- propre (enfant)
- germane:
- sauber (Kind)
- hungare:
- szobatiszta
- nederlande:
- zindelijk
- pole:
- nauczony porządku
- portugale:
- que não mais usa fralda
- rumane:
- învăţată
- ruse:
- опрятный, чистоплотный
brilpura
- Pro pureco reluma, brila: ĉio estis nova, brilpura kaj bela [14]!
- angle:
- sparkling clean
- ĉeĥe:
- zářivě čistý
- france:
- reluisant (propre)
- germane:
- blitzsauber
- hungare:
- ragyogóan tiszta
- nederlande:
- blinkend (schoon)
- pole:
- czysty do połysku
- portugale:
- reluzentemente limpo, resplandescente
- rumane:
- curat pentru a străluci
- slovake:
- žiarivo čistý
- turke:
- pırıl pırıl
etna purigo, etna purigado
frotpurigi ↝
(tr)
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La Vento Rakontas pri Valdemaro Doe
kaj pri liaj Filinoj
- angle:
- polish, scrub
- ĉeĥe:
- drhnout, vydrhnout, vytřít
- france:
- astiquer, fourbir, récurer
- germane:
- schrubben
- hungare:
- sikál, súrol
- nederlande:
- schoonwrijven
- pole:
- szorować
- portugale:
- esfregar
- rumane:
- tufărie
- slovake:
- drhnúť, šúchať (pri praní)
- svede:
- skrubba
malpura ↝
-
Ne pura, enmiksita de fremda, naŭza elemento:
ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura
ĝis la vespero
[17];
tolaĵon malpuran lavu en la domo
(ne montru al fremduloj familiajn disputojn)
PrV
;
ŝuoj malpuraj de koto.
ekskrementa, kota, makulita, ŝlima
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:24
- angle:
- dirty
- beloruse:
- брудны
- ĉeĥe:
- nečistý, špinavý
- france:
- impur, sale tolaĵon mal~an lavu en la domo: il faut laver son linge sale en famille
- germane:
- schmutzig
- hispane:
- sucio
- hungare:
- piszkos, szennyes tolaĵon mal~an lavu en la domo: nem kell a szennyest kiteregetni
- katalune:
- brut
- nederlande:
- vuil, vies
- pole:
- brudny
- portugale:
- sujo, impuro
- rumane:
- murdar
- ruse:
- грязный
- slovake:
- nečistý, špinavý
- svede:
- smutsig
- tokipone:
- jaki
malpuraĵo
malpurigi ↝
(tr)
-
Enmeti, enmiksi fremdan, misan aŭ naŭzan substancon:
malpurigi pantalonon per saŭco.
makuli
- angle:
- soil
- ĉeĥe:
- zašpinit
- france:
- salir, souiller
- germane:
- beschmutzen, verschmutzen
- hispane:
- ensuciar
- hungare:
- bepiszkol, beszennyez
- katalune:
- embrutar, embrutir
- nederlande:
- vuil maken, vervuilen (vuil maken)
- pole:
- brudzić, chlapać, śmiecić, zanieczyszczać
- portugale:
- sujar, emporcalhar
- rumane:
- murdare, stropi, gunoi, poluează
- ruse:
- пачкать, испачкать, запачкать, загрязнять, загрязнить
- slovake:
- zamazať, zašpiniť, znečistiť
- svede:
- smutsa ner
- tokipone:
- jaki
*malpuriĝi
(ntr)
- Difektiĝi pro almeto de io fremda, malboniga: en la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis [19]; en ilia buŝo la sankta vorto amo malpuriĝasZ .
19.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
- angle:
- get dirty
- france:
- se salir, se souiller
- hispane:
- ensuciarse
- hungare:
- bepiszkolódik, beszennyeződik
- nederlande:
- vuil worden, vervuilen (vuil worden)
- pole:
- brudzić się
- portugale:
- sujar-se
- rumane:
- murdare
- ruse:
- испачкаться, запачкаться
nazpurigi ↝
20.
C. Piron:
Ili kaptis Elzan!, 1985
- ĉeĥe:
- smrkat, čistit si nos
- france:
- se moucher
- pole:
- wycierać nos
- rumane:
- ştergeţi nasul
- slovake:
- smrkať, čistiť nos
ripozpurigi ↝
(tr)
-
Purigi
per ripozigo, precipe likvaĵon, kies malpuraĵoj tiel
alfundiĝas:
mi ripozpurigos iliajn akvojn
[21].
dekanti, precipiti
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 32:14
- angle:
- decant
- france:
- décanter
- germane:
- dekantieren
- hungare:
- derít, ülepít
- nederlande:
- decanteren
- pole:
- scedzić
- portugale:
- decantar
- ruse:
- отстаивать (жидкость)
sekpurigi
(tr)
(pri tolaĵoj) Purigi per ĥemia, senakva procedo.
- france:
- laver à sec
sekpurigejo
Loko aŭ butiko al kiu oni portas tolaĵojn por ilia sekpurigo: kiam Lidia estis en Lima unu el la lokaj bahaanoj, Glen Sealts, kiu posedis sekpurigejon, ofertis senpage sekpurigi ŝiajn vestaĵojn [22].
22.
W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de
Esperanto, 2007
- france:
- blanchisserie, pressing
viŝpurigi ↝
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi : Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
sek~igi: Mankas dua fontindiko.
sek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi : Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
sek~igi: Mankas dua fontindiko.
sek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.