*ĝust/a PV

*ĝusta

1.
Ekzakte konforma al la vero aŭ regulo: pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj [1]; kvar membroj ŝajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ĝusta loko [2]; vian opinion mi trovas ĝusta [3]; ili kelkfoje faradis nur ŝajne ĝustajn, sed fakte erarigajn kaj trompajn konkludojn [4]; tiel ŝrumpas la homaj agoj, kiam oni metas ilin en la ĝustajn proporciojn [5]; mankas al ili la ĝusta komprenado [6]; la detalan fakturon volu akcepti […] kiel ĝustan kaj enskribi la sumon [7]; ili aŭskultis Esperanton parolatan de Eŭropanoj, kaj sendube tio helpis al la ĝusta elparolado [8]; estas ĝusta la proverbo, kiu diras: „ĉiam la forestantoj estas malpravaj“ [9]; kiu estas verama, tiu diras tion, kio estas ĝusta [10]; VD:laŭregula, prava, trafa, vera
2.
Ekzakte konforma al la intencita celo, taŭga por la cirkonstanco: ĉio devas esti en ĝusta mezuro [11]; Dio […] kondukis min per ĝusta vojo [12]; ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta — ellevis leteron [13]; vi estas la ĝusta homo por tio [14]; ĉiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta [15]; ĝusteco de pafo; sprit' en tempo neĝusta estas tre malbongustaPrV ; multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas PrV ; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝentoPrV . SIN:bona1, konvena1.a, taŭgaVD:ĝustatempe
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:36
2. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:17
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:48
13. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
15. L. L. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
angle:
correct, right, exact, without error
ĉine:
[wěi], 对了 [duìle], 合适 [héshì], 属实 [shǔshí]
france:
juste, bon, convenable, correct, exact, propre ~eco: justesse.
germane:
richtiger 1. korrekter 2. geeigneter, rechter (richtiger)
hispane:
justo, adecuado, correcto, exacto, apropiado ~eco: precisión.
hungare:
helyes, megfelelő, igazi ~eco: helyesség, pontosság.
ide:
justa
itale:
giusto (appropriato, adatto, preciso), adatto (giusto), appropriato (giusto), preciso (giusto), esatto (senza errori), corretto (giusto)
japane:
1. 正しい [ただしい] 2. 適切な [てきせつな]
nederlande:
juist ~eco: juistheid.
nepale:
बस
pole:
akurat, odpowiedni, słuszny, trafny, właściwy, w sam raz ~eco: celność.
portugale:
justo, adequado, certo
ruse:
точный, правильный, верный
svahile:
sawa, sahihi
tibete:
དངོས་གནས་

ĝuste

1.
Konforme al la vero aŭ taŭgeco: kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon [16]; vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de [tio] [17]; la projekto […] ne de ĉiuj estas ĝuste komprenita kaj eble bezonos klarigojn [18]; kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste [19]; por ĝuste vidi kaj juste juĝi [20]; la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura [21]; Dio ĝuste faras, neniam eraras PrV . VD:konvene, prave, vere
2.
Tute precize: mi alvenis ĝuste je tagiĝo al la urbo [22]; ĝuste je tiu ĉi punkto […] ekestas la demando, kiu kaŭzas tiom da konfuzo [23]; kial ni devas nun paroli ĝuste pri li [24]? ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon [25]; ĝuste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro [26]; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro […], ĝuste tie estas la plej bele [27]; ĝuste el mia koro estas miaj paroloj [28]; tute ĝuste laŭ lia gusto PrV .
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
17. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
22. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
23. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
24. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
25. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
26. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
27. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:3
afrikanse:
korrekte
albane:
saktë
amhare:
ትክክል
angle:
correctly, precisely, exactly
arabe:
صحيح
armene:
ճիշտ
azerbajĝane:
düzgün
bengale:
সঠিক
birme:
မှန်ကန်သော
bosne:
ispravan
ĉeĥe:
správně, právě
ĉine:
2. 恰好 [qiàhǎo], 恰 [qià]
dane:
korrekt
estone:
õige
eŭske:
zuzena
filipine:
tama
france:
juste (adv.), justement, bien, convenablement, correctement, exactement, précisément
galege:
correcto
germane:
1. richtig, korrekt 2. genau, ausgerechnet, gerade
guĝarate:
યોગ્ય
haitie:
kòrèk
haŭse:
daidai
hinde:
सही
hispane:
justamente, bien, adecuadamente, correctamente, exactamente, precisamente
hungare:
1. helyesen 2. éppen
ide:
juste
igbe:
ziri ezi
irlande:
ceart
islande:
rétt
itale:
giustamente (correttamente, proprio), corretamente, precisamente, proprio (avv.)
japane:
1. 正しく [ただしく] 2. ちょうど, ぴったり
jave:
bener
jide:
ריכטיק
jorube:
o tọ
kanare:
ಸರಿಯಾದ
kartvele:
სწორი
kazaĥe:
дұрыс
kimre:
gywir
kirgize:
туура
kmere:
ត្រឹមត្រូវ
koree:
정확한
kose:
lungile
kroate:
točne
kurde:
serrast
latine:
recte
latve:
pareizs
laŭe:
ໄປ
litove:
teisingas
makedone:
точни
malagase:
marina
malaje:
betul
malajalame:
ശരിയായ
malte:
korretta
maorie:
tika
marate:
योग्य
monge:
tseeb
mongole:
зөв
nederlande:
1. juist, inderdaad 2. precies, exact
nepale:
सही
njanĝe:
zolondola
okcidentfrise:
korrekt
panĝabe:
ਨੂੰ ਸਹੀ
paŝtue:
صحيح
pole:
akurat, dokładnie, odpowiedno, słusznie, trafnie, właściwie, w sam raz
portugale:
adequadamente, corretamente, justamente
ruande:
ikosore
ruse:
точно, правильно, в точности, как раз
samoe:
saʻo
sinde:
صحيح
sinhale:
නිවැරදි
skotgaele:
ceart
slovene:
pravilna
somale:
sax
ŝone:
zvechokwadi
sote:
e nepahetseng
sunde:
bener
svahile:
sahihi
taĝike:
дуруст
taje:
ถูกต้อง
tamile:
சரியான
tatare:
дөрес
telugue:
సరైన
ukraine:
правильно
urdue:
صحیح
uzbeke:
to’g’ri
vjetname:
chính xác
zulue:
lobenele

ĝusti

(ntr)
Esti ĝusta: tio ne ĝustas [29]; la malnovaj mapoj ankoraŭ ĝustis, kaj mi ne havis problemojn [30].
29. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, 1990
30. Sonja Lang: La Soleno, 2003
angle:
be correct
germane:
richtig sein, stimmen (richtig sein)
ide:
esar justa
nederlande:
juist zijn

ĝustaĵo

Io konforma al la vero aŭ al sia celo: se vi volas fari favorkoraĵon kaj ĝustaĵon al mia sinjoro, diru al mi […] [31]; mia internaĵo ĝojos, kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon [32]; ĉiam estis preta fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo [33].
angle:
right thing
germane:
das Richtige, das Rechte
hungare:
helyes dolog, igaz dolog, megfelelő dolog
japane:
適切なもの [てきせつなもの], 適材 [てきざい]
nederlande:
het juiste

ĝustigi

(tr)
Fari ion aŭ iun ĝusta: [li] stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton Marta ; ĉu la panela horloĝeto akuratis? – li sendube ĝin ĝustigis dum la kontrolveturo [34]; ni volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn [35]; li povas bone, tuj en la komenco, rimarki ĉu la rapideco taŭgas kaj, se necese, li povos ĝin ĝustigi [36]; sinjoro Gerd nervoze ĝustigis siajn okulvitrojn [37]; vibrigante la kordojn per plektro ili ĝustigas ilin [38]; ne penu ĝustigi blasfemanton, […] penu ĝustigi saĝulon [39]; drinkinte ili povos forgesi la leĝojn kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj [40]. VD:agordi, ordigi, korekti, reguligi, rektigi
angle:
correct, adjust
ĉine:
糾正 [jiūzhèng]
france:
corriger (rendre correct), ajuster (disposer correctement), rectifier (corriger)
germane:
berichtigen, richtig stellen, richten (Krawatte), stellen (Uhr), ausrichten
hispane:
corregir (hacer lo correcto), ajustar (disponer adecuadamente), rectificar (corregir)
hungare:
igazít, kiigazít, megigazít
itale:
aggiustare (correggere, regolare, risolvere), rettificare (correggere), correggere (regolare, rettificare)
japane:
正しくする [ただしくする], 調整する [ちょうせいする], 調節する [ちょうせつする]
nederlande:
corrigeren, recht zetten, juist zetten
pole:
dopasowywać, poprawiać
portugale:
ajustar
ruse:
уточнить, поправить, настроить
tibete:
ཡོ་བསྲང་བྱེད་
ukraine:
реґулювати, робити точним, правильним, уточнювати, уточняти, вивіряти (годинник), поправляти (краватку), виправляти (помилку), настроювати (приймач), налагоджувати

malĝusta

1.
Ne konforma al la vero aŭ regulo: aŭskultu mian parolon, kaj riproĉu al mi malĝustajn konkludojn Iŝtar ; ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi [...] tute malĝustan sencon LR ; sed tiu kredo estas nur supozo, [...] kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta [41]; malĝusta lingvistika metodo.
2.
Ne konforma al la intencita celo, maltaŭga por la cirkonstanco: kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos [42]; korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas ankaŭ de aliaj malĝustaj kondiĉoj de vivo FK ; oni diris, ke mi iris en la malĝusta direkto ĉe forko de la monteta vojo pasintvespere [43]. SIN:maltaŭga
41. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:18
43. Sonja Lang: La Soleno, 2003
afrikanse:
verkeerd
albane:
gabuar
amhare:
ስህተት
angle:
incorrect, wrong (incorrect, unsuitable), unsuitable
arabe:
خاطئ
armene:
սխալ
azerbajĝane:
yanlış
bengale:
ভুল
birme:
မှားသော
bosne:
u redu
ĉine:
[yàn], 如猫 [rúmāo], 机诈 [jīzhà], 不实 [bùshí], 不对 [bùduì], 虚假 [xūjiǎ], 冤枉 [yuānwang], 不是 [bùshì]
dane:
forkert
estone:
vale
eŭske:
oker
filipine:
mali
france:
1. faux (erroné), erroné
galege:
mal
guĝarate:
ખોટું
haitie:
mal
haŭse:
ba daidai ba
hinde:
गलत
hispane:
1. falso (erróneo), erróneo
ide:
nejusta
igbe:
njọ
irlande:
mícheart
islande:
rangt
japane:
1. 間違った [まちがった], 不正確な [ふせいかくな]
jave:
salah
jide:
קאַליע
jorube:
ti ko tọ si
kanare:
ತಪ್ಪು
kartvele:
არასწორი
kazaĥe:
қате
kimre:
anghywir
kirgize:
ката
kmere:
ខុស
koree:
나쁜
kose:
engalunganga
kroate:
pogrešno
kurde:
qelp
latine:
iniuriam
latve:
nepareizs
laŭe:
ຜິດພາດ
litove:
negerai
makedone:
ред
malagase:
diso
malaje:
salah
malajalame:
തെറ്റായ
malte:
ħażin
maorie:
he
marate:
चूक
monge:
tsis ncaj ncees lawm
mongole:
буруу
nederlande:
onjuist, fout (onjuist), verkeerd, incorrect
nepale:
गलत
njanĝe:
cholakwika
okcidentfrise:
ferkeard
panĝabe:
ਗਲਤ ਹੈ
paŝtue:
غلط
ruande:
nabi
samoe:
sesᗣ
sinde:
ظلم
sinhale:
වැරදි
skotgaele:
ceàrr
slovene:
narobe
somale:
khalad
ŝone:
zvakaipa
sote:
fosahetseng
sunde:
salah
svahile:
makosa
taĝike:
нодуруст
taje:
ผิด
tamile:
தவறு
tatare:
ялгыш
telugue:
తప్పు
tibete:
ནོར་
ukraine:
неправильно
urdue:
غلط
uzbeke:
noto’g’ri
vjetname:
sai
zulue:
okungalungile

alĝustigi

(tr)
Alkonformigi, adapti al la formo, al la limoj, al la reguloj de alia objekto: ĉiu tabulo havis du pivotojn, alĝustigitajn unu al la alia [44]; unu, levante la voston de la azeno kaj la alia tiun de Rocinanto, enmetis kaj alĝustigis al ĉiu faskon da kardoj [45]; [tie] staris malgranda lorno sur lorningo […] Engivuk' rigardis tra ĝi, alĝustigis ĝin facile per turno de kelkaj ŝraŭboj [46]; knabino, surdorse de la galopanta ĉevalo, alĝustigas sian pafarkon, elpafas sagon [47]; la registaro alĝustigos la prezon de aviado ĝis nivelo, kiu ne plu provokos plendojn de la publiko [48]. VD:adapti, akomodi, akordigi
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:22
45. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXI
46. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
47. Monato, Judit Felszeghy: Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo, 2008
48. MU Binghua: Enlanda aviado multekostas, Monato, 2000/08, p. 10
angle:
correct, adjust
ĉine:
[pì], 調節 [tiáojié], 逑 [qiú], 坒 [bì], 配 [pèi]
france:
ajuster (adapter)
germane:
anpassen, ausrichten, einstellen
hispane:
ajustar (adaptar)
hungare:
hozzáigazít, adaptál
itale:
aggiustare (adattare), adattare (rendere conforme), correggere (adattare)
japane:
ぴったり合わせる [ぴったりあわせる], 調整する [ちょうせいする], 調節する [ちょうせつする]
nederlande:
doen passen
pole:
dopasowywać
ruse:
подогнать
ukraine:
припасовувати, приладжувати, пристосовувати

pli ĝuste

Pli precize; pli bone dirante, korektante la antaŭan diraĵon: la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro LR ; [tio] estas mirindaĵo de la naturo, aŭ pli ĝuste de la Kreinto de la naturo FK .
angle:
more correctly, more precisely
france:
en fait (plus exactement), plus exactement, plutôt (plus exactement)
hispane:
de hecho (más exactamente), más exactamente, más bien (más exactamente)
itale:
più esattamente, più precisamente, più propriamente
pole:
dokładniej, poprawniej

reĝustigi

(tr)
Remeti ion en la antaŭan ĝustan ordon: mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi ĝin, sen tio vi perdos la kruron [49]; finfine la fasko disfalis kaj necesis leviĝi por reĝustigi ĝin [50]; ĉu historiisto devas esti neŭtrala, (…) nemulte gravas, se la leganto […] povas reĝustigi la interpretojn laŭ siaj propraj vidpunktoj [51]. VD:korekti, rebonigi, rekonstrui1, restarigi, restaŭri, ripari
angle:
readjust
germane:
wiederherstellen, richten, berichtigen
hungare:
helyesbít, helyrehoz, korrigál
itale:
raggiustare, raccomodare, ridimensionare (regolare, rettificare)
japane:
修正する [しゅうせいする], 訂正する [ていせいする]
nederlande:
corrigeren, recht zetten, juist zetten
pole:
poprawiać, korygować
ruse:
уточнить, поправить

administraj notoj

pri re~igi:
    PIV1 citas tiun vorton kiel sinonimon de ~igi.
    Cetere mi ne vidas gravan nuancon en la difinoj.
    [MB]