*agord/i PV
*agordi
(tr)
akordigi,
harmoniigi
- 1.
Fiksi ĝustan harmonian rilaton inter la diversaj sonoj produktataj de unu aŭ pluraj muzikiloj: la violonisto agordis sian instrumenton; violonoj kaj violonĉeloj agordiĝis. ŝia voĉo estis mallaŭta, […] ŝi ne kapablis alagordi ĝin […] al la tonoj de almozpetado Marta ; (figure) ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! […] vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi Hamlet .
- 2.
- (figure) Inklinigi iun al ia agmaniero, emigi iun al io, taŭge humorigi iun por: lia koro estis agordita melankolie [1]; lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta [2]; ĉiu biciklisto […] ricevas mapon de la stiria turisma oficejo por agordi sin kaj pli bone distribui sian fortojn laŭ la montbicikla alpitinero [3]; la sidado sur komforta kaj larĝa fotelo en klimatizita buso agordis al dormeto [4].
- 3.
Alĝustigi aparaton aŭ komputilan programon por atingi deziratan funkcimanieron: la eraroj okazas, ĉar la […] poŝtoserviloj, kiuj estis malbone agorditaj [5]; mi ne trovis manieron reagordi la klavaron por uzi britan aranĝon [6]; ni tuj agordiĝu laŭ la esperantlingva frekvenco de Radio Romo [7]; paralelaj kolumnoj [de vortaro], zorge interagorditaj [8].

1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
4. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
5. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
7. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj, 2015
8. Monato, Donald Broadribb: Unika vortaro por lernantoj, 2006
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
4. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
5. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
7. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj, 2015
8. Monato, Donald Broadribb: Unika vortaro por lernantoj, 2006
- angle:
- 1. tune 3. customize, configure
- bretone:
- 1. toniañ (sonerezh), keidañ (sonerezh), kendoniañ 3. reizhañ (benvegoù, gwikefreoù) , kefluniañ
- bulgare:
- настройвам
- ĉeĥe:
- ladit, ladit barvy, ladit hud., naladit, připravit, seřídit, zařídit
- ĉine:
- 2. 互相配合 [hùxiāngpèihe]
- france:
- 1. accorder (régler un instrument de musique) 2. mettre (en colère, de bonne humeur,...), rendre (heureux, mélancolique, ...) 3. accorder(un circuit), régler(un mécanisme, un appareil), paramétrer, configurer
- germane:
- stimmen 3. einstellen, konfigurieren, tunen
- hebree:
- לכוון
- hispane:
- 1. afinar 2. cambiar el humor o carácter de alguien (en cólera, de buen humor, melancólico, ...) 3. personalizar, configurar
- itale:
- 1. accordare (mus.), intonare (mus.) 2. mettere (predisporre a), rendere (predisporre a), predisporre, intonare (fig.) 3. sintonizzare, configurare (tec.), settare, mettere a punto, calibrare
- japane:
- 調律する [ちょうりつする], 音を合わせる [おとをあわせる], 同調させる [どうちょうさせる], 設定する [せっていする], セットアップする [せっとあっぷする], 気分にさせる [きぶんにさせる]
- nederlande:
- 1. stemmen 2. in stemming brengen 3. afstellen, configureren
- pole:
- dostosowywać, dostrajać, regulować
- portugale:
- 1. afinar 3. calibrar (um motor), configurar (o computador), sintonizar (rádio)
- rumane:
- ajustare precisă
- ruse:
- настроить
- slovake:
- naladiť, nastaviť 1. ladiť
- ukraine:
- налагоджувати, наладжувати, настроювати (інструмент)
agordo
- 1.
- La ago agordi, agordado: „Agordo de Esperanto sur Debiano aŭ Ubunto: ĉu facila?“ [9]; „Instalo kaj lingva agordo“ [10]; okazas siaspeca agordo de la nerva sistemo kaj aperas bazo por formiĝo de la estonta karaktero [11]; ĉi tiu intervjuo postulis l' agordon de pluraj teĥnikaj aferoj: mikrofonoj, lumo […] [12].
- 2.
-
Rezulto de la ago agordi, agordaĵo:
- a)
Ĝusta rilato inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj: la agordo de via tria tria kordo estas malĝustaPIV . afinado
- b)
-
Emo, humoro:
doni al la interparolo pli ĉiutagan
agordonB
;
lia politika situacio kreas
agordojn momente malfavorajn por nia movado.
etoso, tono.
- c)
Nepura rimo, en kiu la akcentaj vokaloj ne rigore samas, sed nur similas: „ondo-abundo“, „post la fasto venas festo“ PrV konsistigas agordojn.
asonanco, konsonanco
- d)
Aro da valoroj de reguleblaj parametroj de aparato aŭ programo, fiksitaj dum unu aŭ pluraj agordadoj: kiam vi agordos la fenestrokolorojn laŭ via plaĉo, konservu la agordon en la dosiero SETUP; agordon al la frekvenco de la elektita radiostacio vi povas ŝalti per klavo.
instali

9.
Nabble
10. Manlibro por vindozuloj inter la revuloj
11. D. Serkov: Naskitaj tempeste
12. Nia E-Asocio en la inform-medioj, A.E.A-informilo, n-ro 4, 2007
10. Manlibro por vindozuloj inter la revuloj
11. D. Serkov: Naskitaj tempeste
12. Nia E-Asocio en la inform-medioj, A.E.A-informilo, n-ro 4, 2007
- angle:
- 1. set-up 2.a accord 2.b mood 2.c consonance 2.d options, settings, customization
- bretone:
- 2.a klotad (sonerezh) 2.b imor, aergelc'h (endro), endro (aergelc'h) 2.d reizhidigezh (benvegoù, gwikefreoù) , kefluniadur
- bulgare:
- настройка
- ĉeĥe:
- akord, souzvuk
- ĉine:
- 2. 情調 [qíngdiào], 情调 [qíngdiào], 投票 [tuópiào]
- france:
- 2.a accord (réglage d'un instrument de musique) 2.b état d'esprit, atmosphère, ambiance, humeur (état d'esprit) 2.d réglage, paramétrage, configuration
- germane:
- Stimmung (Musik) 2.a Akkord, Stimmung 2.b Stimmung 2.d Abstimmung, Tuning, Einstellung, Anpassung
- hebree:
- תְצוּרָה, כיוון
- hispane:
- 1. sintonización, configuración (téc.), puesta a punto 2.a afinado 2.b ambiente, atmósfera, estado del espíritu, humor (estado del espíritu) 2.c asonancia 2.d opción, parámetro, configuración
- itale:
- 1. sintonizzazione, configurazione (tec.), settaggio, messa a punto, calibratura 2.a accordatura, intonazione, temperamento (mus.) 2.b tono (umore, spirito) 2.c assonanza (lett.) 2.d settaggio, configurazione
- japane:
- 調律 [ちょうりつ], 調弦 [ちょうげん], 同調 [どうちょう], チューニング, 設定 [せってい], セットアップ [せっとあっぷ], 気分 [きぶん]
- nederlande:
- 1. overeenstemming, instelling, configuratie 2.a samenklank 2.b stemming 2.c alliteratie, medeklinkerrijm 2.d configuratie, instelling
- pole:
- zestrojenie, zgoda
- portugale:
- 2.a acordo, afinação 2.b humor 2.d configuração
- rumane:
- alinierea, acord
- ruse:
- 1. настройка 2.a настройка 2.b настроение, настрой 2.c созвучие, консонанс, диссонанс 2.d настройка
- slovake:
- akord, súzvuk 2.a akord 2.b nálada 2.d nastavenie
agordilo
- 1.
Ilo (tonforko, agorda forko, aŭ agorda tubo) por aŭdigi senŝanĝan tonon, laŭ kiu oni agordas muzikilojn.
diapazono
- 2.
- Parto de instrumento, kiu permesas agordi ties sonojn: konusforma agordilo por malgrandaj labiofajfiloj [13].
- 3.
Ilo por agordi aparaton aŭ programon: satelita agordilo, ja pra-esperante nomata tjunero [14]; eblas ŝanĝi la lingvon poste, kondiĉe ke oni sufiĉe komprenas la komencan lingvon por trovi la koncernan agordilon (en la dialogo) [15].
13.
Vikipedio, Orgen-glosaro
14. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
15. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
14. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
15. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
- angle:
- 1. tuning fork, pitch pipe 3. setup program, customization facility, wizard (in applications)
- bretone:
- 1. tonreizher
- bulgare:
- 3. програма за установка, инсталатор, помощник за инсталиране
- ĉeĥe:
- 3. ladička
- france:
- 1. diapason 3. programme de configuration
- germane:
- 1. Stimmgabel 2. Stimmring, Wirbel (zum Stimmen) 3. Einstellung, Konfiguration
- hebree:
- 3. כַּונָן
- hispane:
- 1. diapasón, martillo (templador) 3. instalador, programa de instalación, opción de configuración guiada
- itale:
- 1. diapason, accordatore (strumento) 3. wizard, configurazione guidata, programma di configurazione, procedura guidata (inf.)
- japane:
- 調律ハンマー [ちょうりつハンマー], チューナー [ちゅーなー]
- nederlande:
- 1. stemvork 3. installatieprogramma
- pole:
- 1. kamerton 2. stroik 3. regulator
- portugale:
- 1. diapasão 3. configurador
- rumane:
- 1. camerton 2. ancie 3. acordor
- ruse:
- 1. камертон 3. средство настройки, мастер настройки (приложений Майкрософт)
- slovake:
- 1. ladička
agordistoPIV
- angle:
- tuner
- bretone:
- toniour
- ĉeĥe:
- ladič
- france:
- accordeur
- germane:
- Stimmer
- hebree:
- כַּונָן
- hispane:
- afinador
- itale:
- accordatore (uomo)
- japane:
- 調律師 [ちょうりつし]
- nederlande:
- stemmer
- pole:
- stroiciel
- portugale:
- afinador
- rumane:
- acordor
- ruse:
- настройщик
- slovake:
- ladič
animagordo
17.
P. Lagerkvist, trad. F. Szilágyi:
La pretendema gasto, Norda Prismo, 1956:6, p. 221a-225a
- ĉine:
- 情調 [qíngdiào], 情调 [qíngdiào]
- france:
- état d'âme, tournure d'esprit
- germane:
- Stimmung (Laune), Laune
- pole:
- nastrój
- rumane:
- atmosferă, ambianță
misagorda, malagordita
Neagordita, mise agordita aŭ perdinta agordon: [li] laŭte frapegis malagorditan gitaron, kiun li neniam lernis ludi [18]; ili elgurdis la samajn melodiojn, kiuj tiom misagordiĝis en la oreloj [19];
18.
Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
19. Monato, Paul Gubbins: Jes ni povas ... kaj ili povis., 2015
19. Monato, Paul Gubbins: Jes ni povas ... kaj ili povis., 2015
- angle:
- out of tune
- bretone:
- didoniet
- bulgare:
- разстроен (за музикален инструмент)
- ĉine:
- 失調 [shītiáo], 失调 [shītiáo]
- france:
- désaccordé
- germane:
- verstimmt
- hispane:
- desafinado
- itale:
- scordato (mus.)
- pole:
- rozstrojony
- portugale:
- dissonante
- rumane:
- deranjat, grețos
- ruse:
- расстроенный
- slovake:
- rozladený
administraj notoj
pri
~o 2.c:
~isto: Mankas verkindiko en fonto.
Tiun nomon (kaj la fenomenon) enkondukis en Esperanton G. Waringhien; lin sekvis K. Kalocsay. Malgraŭ ilia granda aŭtoritato kaj nekontestita tradicio ŝajnas ke la termino malbone akordas kun la ĉefsenco de ~o; ŝajnas ke pli trafa estus konsonanco (precipe se ties fonetikan sencon proksimigi al la muzika kaj al la angla, kio krome sonus iom simile al „asonanco“); aŭ eble oni povus diri tute simple kaj klare: konsonanta rimo. [Noto de Sergio Pokrovskij]pri ~o 2.c:
La rimarko de Sergio kongruas kun la PV-a kaj PIV-a difinoj, sed LSF kaj Parnasa Gvidlibro donas difinon pli malvastan (konforman al la ekzemploj) -- kaj laux mi pli gxustan --, laŭ kiu la akcentaj vokaloj devas "simili" kaj la senakcenta vokalo devas resti sama (ne kiel en "aminda/abundi" ekz-e). Mi do transformis la rimarkon en administran noton kaj rekomendas kontrolon de la jamaj tradukoj. [MB]pri ~o 2.c:
Tio ne konvikas min: "agordo" ja estas aŭ _ago_ per kiu oni fiksas deziratajn parametrojn, aŭ aro da rezultaj parametrovaloroj. Kiel tio povas indiki specon de rimo, mi ne komprenas. Tio estas same maltrafa, kiel nomi iun specon de rimo "regulado" aŭ "tuning". Resume, mi vidas en tiu nomo nek logikon nek internaciecon, sed iun bizaran kapricon de W&K. [Sergio]pri ~ilo 3.:
Sxajnas, ke la tradukoj per "instala programo" ne tute tauxgas. Ja foje instala programo ebligas agordon, sed ne temas pri gxia unuavica funkcio. [MB]~o: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas verkindiko en fonto.