1akord/o JED

akordo

1.
Ĝusta konveneco inter pluraj aferoj: en la kvieta aero delikate murmuris la arboj, kaj poste, kvazaŭ respondante la akordon de la naturo, muziko eksonis de la palaco IK ; mirigis min vidi tiom da homoj moviĝi en tiel granda akordo, kvazaŭ mankus al ili ĉiuj propraj sentoj kaj deziroj [1]; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas PrV ; ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo (ili tute malakordas, vd kato) PrV . SIN:interakordo2VD:harmonio, kongrueco, konformeco
2.
Sameco de sentoj aŭ opinioj inter personoj: kian akordon havas Kristo kun Belial [2]? maljusteco kaj malamo estigas ribelon kaj bataladon inter ili, sed justeco estigas akordon kaj amikecon [3]. SIN:interakordo1VD:harmonio, konkordo, konsento, koncerto2, kunsento, samopinieco, samsenteco
3.
MUZVdE Grupo de almenaŭ tri samtempaj tonoj, kutime produktanta agrablan sonon: akordo maĵora, minora, bemola, diesa; perfekta akordo; iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano IK ; glorkanto, kiu leviĝis per dankaj akordoj kaj sonis kiel la psalmo [4]; Sara pinĉ[is] kelke da akordoj sur la harpo [5]; du aŭ tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj [6]. VD:harmonio
4.
JUR Oficiala interkonsento, ekz-e inter ŝtatoj: kontrakti akordon; akordo, kiun la 14 ŝtatoj neniam atingis [7]; tiu regularo ne kovras la akordojn kiujn la Komunumo faras kun triaj landoj [8]; la 1-an de decembro, la projekto de israel-palestina akordo devus fine esti subskribita en Ĝenevo [9]. SIN:interakordo3VD:interkonsento, kontrakto, traktato
Rim.: Kvankam ĉi tiu signifo oftiĝas, ĝi plu aspektas iom fremda apud la pli komuna „interkonsento“. Oni ĉiuokaze evitu vastigi la sencon ĝis sinonimeco kun „konsento“ (ekz-e peti ies konsenton, ne akordon).
5.
GRAVdE Fenomeno, per kiu la formo de iuj vortoj konformiĝas al tiu de aliaj, kun kiuj ili estas en sintaksa rilato: akordo inter adjektivo kaj substantivo [10] laŭ kazo kaj nombro; inter verbo kaj la personpronoma subjekto Esperanto ne havas akordon: mi skribas, vi skribas, li skribas [11].
VD: Ne konfuzu kun agordo
1. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
2. La Nova Testamento, II. Korintanoj 6:15
3. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 1
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11
7. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
8. D. ap Fergus: LoDE 2002:5
9. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-12
10. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 3. MORFOLOGIO
11. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 3. Morfologio
afrikanse:
koord
albane:
akord
amhare:
ኮርድ
angle:
3. chord
arabe:
وتر
armene:
կապան
beloruse:
1. узгодненасьць, адпаведнасьць 2. суладзьдзе, зладжанасьць, узгодненасьць, згода, угода 3. акорд 4. пагадненьне (дакумэнт), дамова 5. дапасаваньне (граматычнае)
bengale:
জ্যা
birme:
ကြိုး
bosne:
akord
ĉeĥe:
akord, souzvuk alespoň tří tónů
ĉine:
2. 一致 [yīzhì] 3. 和弦 [héxián]
dane:
akkord
estone:
akord
eŭske:
akordeak
france:
1. accord (adéquation), adéquation, affinité (adéquation), concordance, conformité, harmonie (concordance entre choses) ili estas en ~o, kiel peto kaj mordo: ils s'entendent comme chien et chat. 2. accord (fait d'être en accord), entente (accord), affinité (entente), concorde, identité de vues 3. accord (mus.) perfekta ~o: accord parfait. 4. accord (juridique), convention (juridique), traité (juridique) 5. accord (gramm.)
galege:
acorde
germane:
1. Einklang, Übereinstimmung 2. Gleichklang, Konsens, Übereinstimmung 3. Akkord 4. Übereinkunft, Konsens
guĝarate:
તાર
haitie:
kòd
haŭse:
tsirkiya
hebree:
הֶסכֵּם
hinde:
राग
hispane:
2. acuerdo 3. acorde
igbe:
mmagba
irlande:
corda
islande:
hljómurinn
japane:
和音 [わおん]
jave:
penghubung
jide:
קאָרד
jorube:
okun
kanare:
ಸ್ವರಮೇಳ
kartvele:
აკორდი
katalune:
2. acord
kazaĥe:
аккорд
kimre:
tant
kirgize:
аккорд
kmere:
អង្កត់ធ្នូ
koree:
코드
korsike:
bascule
kose:
ikhodi
kroate:
akord
kurde:
denglihevanînî
latine:
chorda
latve:
akords
laŭe:
ການ
litove:
styga
makedone:
акорд
malaje:
kord
malajalame:
ശബ്ദവലയം
malte:
korda
marate:
जीवा
mongole:
хөвч
nederlande:
3. overeenstemming
njanĝe:
poyambira
okcidentfrise:
akkoard
panĝabe:
ਕੋਰਿਜ਼
paŝtue:
اعصابو
pole:
akord, harmonia dźwięków, porozumienie się, ugoda
portugale:
2. acordo, concordância 3. acorde
ruande:
inanga
rumane:
coardă, armonia sunetelor, înțelegerea, acord
ruse:
2. согласие, согласованность 3. аккорд
samoe:
kotu
sinde:
راگ گري
sinhale:
හැඟීම් ඇවිස්සුවේ
slovake:
akord, súzvuk aspoň troch tónov 2. súlad 3. akord
slovene:
tetiva
somale:
shaqoxannibista
ŝone:
kodhi
sote:
samjun
svahile:
gumzo
svede:
3. ackord, samklang
taĝike:
аккорд
taje:
คอร์ด
tamile:
நாண்
tatare:
аккорд
telugue:
తీగ
ukraine:
акорд
urdue:
راگ
uzbeke:
akkord
vjetname:
hợp âm
zulue:
kuzithinta

akorda

1.
Rilata al akordo, estanta en akordo.
1:
Estanta en stato de akordo1: por ke la ĉinaj leĝoj estu akordaj al la reguloj de MKO, Ĉinio bonordigis kaj reviziis leĝojn kaj regulojn pri ekstera ekonomio [12]. VD:adaptita, harmonia, konforma, kongrua, laŭa, taŭga
2:
Estanta en stato de akordo2: la familiaj rilatoj estas akordaj kaj virinoj ĝuas plenajn personajn kaj havaĵajn rajtojn [13]; la geedzoj vivis akorde kaj trankvile [14].
3:
Rilata al akordo3: tiuj ĉi akordaj sinsekvoj ne nepre konsistigas kadencon [15].
2.
Paŝanta laŭ unu sama takto: diskurintaj tonoj kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj, kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj [16]; la ĉevaltrio akorde kuris [17]; Sargonon ja sekvis la plej bonaj asiriaj batalistoj […], sed mi ne vidis eĉ ses soldatojn, sciantajn marŝi akorde en rekta vico [18].
12. Zuo Yan: Ĉinio plenumas sian promeson al MKO, El Popola Ĉinio
13. Egalecaj Rajtoj kaj Interesoj en Geedziĝo kaj Familio, Ĉina Radio Internacia
14. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 1
15. Klozulo, Vikipedio
16. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Norda Prismo, 1956:2 p. 94-95a
17. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 22a
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 13a
ĉeĥe:
kompatibilní, slučitelný
france:
1.a en accord (loc. adj.), en adéquation (loc. adj.), en harmonie (loc. adj.), en phase (loc. adj.), cohérent, harmonieux (montrant de l'harmonie) 1.b en accord (loc. adj.), en paix (loc. adj.), en phase (loc. adj.), en harmonie (loc. adj.), harmonieux (montrant de l'harmonie) ~e: d' accord (loc. adv.), en accord (loc. adv.), en cadence, en harmonie (loc. adv.), en paix (loc. adv.), en phase (loc. adv.), au pas cadencé, à l'unisson. 1.c d'accord(s) (mus.) 2. marchant au pas cadencé
germane:
1. in Übereinstimmung, im Konsens 2. im Takt, im Gleichschritt
pole:
bezkonfliktowy, układny, zgodny
rumane:
fără conflict, politicos, compatibil
slovake:
kompatibilný, zlučiteľný

akordi

(ntr)
Esti en stato de akordo:
1:
ĉeesto ĉe mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj [19]; tiuj koloroj bone akordas. VD:konformi, kongrui
2:
akordi kun iu; li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, ĉar li pretis obei min [20].
Rim.: Ĉi tiun sencon oni ne vastigu al sinonimeco kun konsenti, aŭ koncedi.
5:
GRA la substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro [21].
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11a
20. W. F. Hermans, trad. M. Meuwissen: La elektrilo de Wimshurst, [vidita en 2012]
21. Vikipedio, Klasika latina, 2011-03-21
angle:
accord
beloruse:
быць у згодзе, быць у суладзьдзі, адпавядаць (адно аднаму)
ĉeĥe:
hodit se k sobě, shodovat se
ĉine:
一貫地 [yīguànde], 一贯地 [yīguànde], 內容完全一致 [nèiróngwánquányīzhì], 内容完全一致 [nèiróngwánquányīzhì], 合乎 [héhū], 合于 [héyú], 合於 [héyú], 同度 [tóngdù]
france:
1.a s'accorder (être en harmonie), s'allier (être en harmonie), s'assembler (être en harmonie), s'associer (être en harmonie), s'assortir (être en harmonie), s'harmoniser (être en harmonie), se marier (être en harmonie), aller avec, être en harmonie (avec qc), être en phase (avec qc) 1.b s'accorder (être en accord), s'entendre (s'accorder), être en harmonie (avec qn), être en phase (avec qn) 1.c s'accorder (gramm.)
germane:
im Gleichklang sein, übereinstimmen
hebree:
להתאים
hispane:
estar de acuerdo
japane:
調和している [ちょうわしている]
nederlande:
overeenstemmen
pole:
zgadzać się, podzielać to samo zdanie
portugale:
acordar, estar de acordo
rumane:
accepta, să pară de aceeași părere
ruse:
быть в согласии, подходить (один к другому), сочетаться, гармонировать
slovake:
byť v súlade, byť v súlade, harmonizovať, ladiť
svede:
överensstämma

akordigi

(tr)
Igi akorda: akordigi la formon al la enhavo [22]; se du komplementoj estas ligataj per la vorto „kiel“, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta [23]; kiamaniere ni povos akordigi tiun novan sciigon kun la aliaj informoj [24]? kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn [25]. VD:konformigi
angle:
place in accord
beloruse:
узгадняць, прыводзіць да згоды
ĉeĥe:
ladit, seřizovat, urovnat (spor), uspořádat, vyladit
france:
accorder (harmoniser), accorder (gramm.), mettre d'accord, mettre en accord, faire s'entendre, allier (harmoniser), assembler (harmoniser), assortir (harmoniser), associer (harmoniser), concilier, harmoniser (mettre en harmonie), marier (harmoniser)
germane:
Gleichklang hervorrufen, Übereinstimmung bewirken, Übereinstimmung herbeiführen
hebree:
להתאים
hispane:
acordar
japane:
一致させる [いっちさせる]
nederlande:
doen overeenstemmen
pole:
godzić
portugale:
pôr de acordo, concordar
rumane:
reconcilia
ruse:
приводить к согласию (людей), согласовывать (действия)
slovake:
byť v súlade, harmonizovať, ladiť zladiť
ukraine:
риводити до згоди/злагоди (людей), погоджувати, узгоджувати (дії)

akordigebla

Kiun eblas akordigi: tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj [26]; nia streĉa atentado trudis al vi la minimumon da preseraroj akordigeblan kun la homa eraremo [27]; ĉu la aktuala propono por la lingvoreguligo ĉe la Komunuma Patento estas akordigebla kun la principo de nediskriminacio de la komunumaj lingvoj [28]?
26. S. Pokrovskij: Homlingvaj alfabetoj, Komputada Leksikono
27. Al la legantoj, Nica Literatura Revuo
28. M. Naoki Lins: Patentoj, Monato, 2003/07, p. 26
ĉeĥe:
slučitelný
france:
conciliable, compatible
germane:
vereinbar
pole:
dający się pogodzić
rumane:
reconciliabile
slovake:
zlučiteľný

akordiĝi

(ntr)
Tia, ke ekestas akordo:
1:
[ŝi] ofte ridis, kio tute ne akordiĝis kun ŝia pala kaj konfuzita vizaĝo [29]; la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio [30]; ili ne laboras kun vera diligenteco, [sed] kun la tempo ĉio akordiĝos [31]; la privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala; la konceptoj kreaĵo kaj kreinto ne akordiĝas kun la neimagebla vasteco de la universo [32].
2:
multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis [33]; mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo [34]; akordiĝema (konsentema) karaktero. VD:fleksiĝi, konformiĝi
5:
GRA la adjektivoj akordiĝas (akordas) laŭ nombro kaj kazo, kaj ankaŭ laŭ genro [35]; GRA por limigi la akuzativon aŭ ĉesigi la akordiĝon (akordon) de la adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la tutan laboron de duonjarcento [36]?
angle:
come in accordance, accord
beloruse:
прыходзіць да згоды, узгадняцца
france:
s'accorder (s'harmoniser, se mettre d'accord), s'accorder (gramm.), se mettre d'accord, tomber d'accord, parvenir à un accord, se mettre en accord, s'entendre (se mettre d'accord), s'allier (s'harmoniser), s'assembler (s'harmoniser), s'associer (s'harmoniser), s'assortir (s'harmoniser), s'harmoniser, se marier (s'harmoniser), se mettre en phase (avec qc ou qn), aller avec ~iĝema: conciliant, accommodant, arrangeant, commode (accommodant), facile (d'un caractère accommodant), sociable.
germane:
in Gleichklang kommen, untereinander Übereinstimmung erreichen
hebree:
להסכים
japane:
一致する [いっちする]
pole:
pogodzić się, pojednać się, porozumiewać się
portugale:
entrar em acordo
rumane:
fi împăcat, reconcilia, comunica
ruse:
приходить к согласию, согласовываться
slovake:
zladiť sa
ukraine:
погоджуватися, приходити до згоди

interakordo

(malofte)
1.
[37] Akordo2: ni prave nomu ĉi tiun unuanimecon prudento, ĉi tiun interakordon de la plej malbonaj kaj la plej bonaj [38]; interakordo de la kredoj de la regantoj kaj de la regatoj [39].
2.
=akordo1
3.
Akordo4: la proceso finiĝis per ekstertribunala interakordo.
ĉeĥe:
kompatibilnost, shoda
ĉine:
1. 共識 [gòngshì], 共识 [gòngshì], 意見一致 [yìjiànyīzhì], 意见一致 [yìjiànyīzhì] 2. 共識 [gòngshì], 共识 [gòngshì], 意見一致 [yìjiànyīzhì], 意见一致 [yìjiànyīzhì] 3. 共識 [gòngshì], 共识 [gòngshì], 意見一致 [yìjiànyīzhì], 意见一致 [yìjiànyīzhì]
france:
1. accord (fait d'être en accord), entente (accord), concorde, identité de vues 2. accord (adéquation), adéquation, concordance, conformité, harmonie (concordance entre choses) 3. accord (juridique), convention (juridique)
germane:
Konsens
pole:
zgoda
rumane:
acord, reconciliere
slovake:
zhoda

malakordo

Konflikto, kverelo2: artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj [40]; juneca aventuramo igis min alpreni [tiun profesion], kaj malakordo kun parencoj, kiu jam ne ekzistas [41]; ofte eblas antaŭvidi kaj eĉ eviti interetnajn malakordojn [42]; en Vilvoorde […] ekestis malakordo inter liberaluloj kaj la kristandemokrata partio [43]. ANT:akordo2VD:misakordo
ĉeĥe:
konflikt, rozpor, rozvrat, úplná neshoda
ĉine:
不統一 [bùtǒngyī], 不统一 [bùtǒngyī], 不和諧 [bùhéxié], 不和谐 [bùhéxié], 互不信任 [hùbùxìnrèn], 乖张 [guāizhāng], 乖張 [guāizhāng]
france:
désaccord, conflit, contradiction, différend, discordance, discorde, dissension, dissentiment, divergence de vues, friction (divergence de vues), litige, mésentente, opposition, tiraillement (divergence de vues)
germane:
Dissens, Hader, Uneinigkeit, Widerstreit, Zwietracht
japane:
不和 [ふわ], 不一致 [ふいっち], 不調和 [ふちょうわ]
pole:
dysonans, rozterka
rumane:
disonanță, indecizie
slovake:
konflikt, nezhoda, rozpor, rozvrat
ukraine:
розбіжність, розлад, немилозвучність, дисгармонія

malakordi

(tr)
Konflikti: via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ĝi tute malakordas kun la Evangelioj [44]; multaj esperantistoj malakordos kun mi pri tio [45]. VD:malkonsenti, malsamopiniiANT:akordiVD:disputi, kvereli, malpaci
ĉeĥe:
být v rozporu
ĉine:
不同意 [bùtóngyì]
france:
être en désaccord, être en conflit, être en contradiction, contredire, avoir un différend, avoir un litige
germane:
uneins sein, miteinander hadern, widerstreiten, gespalten sein, über Kreuz liegen
pole:
nie zgadzać się, waśnić
rumane:
nu sunt de acord, să se învârtă
slovake:
byť v rozpore

malakorda

Konflikta: la elementoj estas kunmiksitaj, la animoj malakordaj kaj se vi ne savos nin, sinjoro, la horoj de nia vivo estas kalkulitaj [46]; Ĉinio jam reviziis kaj nuligis serion da leĝoj kaj reguloj malakordaj al la difinoj de MKO [47]; la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj [48]. ANT:akorda
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 13a
47. Zuo Yan: Ĉinio plenumas sian promeson al MKO, El Popola Ĉinio
48. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 3a
ĉeĥe:
nejednotný
ĉine:
不相称 [bùxiāngchèng], 不相稱 [bùxiāngchèng], 不同意 [bùtóngyì], 不符合 [bùfúhě]
france:
en désaccord (loc. adj.), en inadéquation (loc. adj.), contraire (adj.), contradictoire, décalé, déphasé, divergent, incohérent, inharmonieux, opposé
germane:
unvereinbar, widerstreitend, grundverschieden, nicht zusammenpassend, im Widerspruch zueinander, diskrepant, konträr
pole:
sprzeczny, niezgodny, dysonansowy
rumane:
contradictoriu, discordie, dissonantă
slovake:
bez ladu nesúladný, nezhodný

malakordigebla

(malofte)
Neakordigebla: tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno [49].
france:
inconciliable, antagonique, antinomique, contradictoire, incompatible, irréconciliable
germane:
unvereinbar, widersprüchlich
pole:
nie do pogodzenia, sprzeczny
rumane:
neconciliabil, contradictoriu

misakordo

(malofte)
Nekompleta, malbona akordo: zorgu, ke akraj sonoj ne faru misakordojn [50]; estas ja kelkaj misakordoj inter la membroŝtatoj pri la neleĝaj rifuĝintoj [51].
Rim.: Ŝajnas, ke tiu ĉi vorto rolas ĉefe kiel evitvorto por malakordo.
50. N. Boileau, trad. G. Waringhien: La arto poezia: Unua kanto, Nica Literatura Revuo
51. trad. J.-M. Cash: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-03
ĉine:
不协调 [bùxiétiáo], 不協調 [bùxiétiáo]
france:
dissonance (fig.), fausse note (fig.), désaccord (léger), décalage (entre points de vue), discordance, divergence de vues, friction (divergence de vues)
germane:
Missstimmung, Spannung, Verstimmtheit, Verstimmung, Dysharmonie, Unstimmigkeit, Verwerfung
pole:
niezgoda, rozbieżność
rumane:
ceartă, dezacord

neakordigebla

Kiun ne eblas akordigi: [la ekologiaj damaĝoj necesigas] politikajn decidojn neakordigeblajn kun la dominanta novliberalisma modelo [52]. SIN:malakordigebla
52. trad. J.-M. Cash: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2005-01
ĉeĥe:
neslučitelný
france:
inconciliable, antagonique, antinomique, contradictoire, incompatible, irréconciliable
germane:
nicht vereinbar, widersprüchlich
pole:
bez możliwości pogodzenia, niezgodny
rumane:
fără posibilitatea reconcilierii, nu este compatibil
slovake:
nezladiteľný
ukraine:
непримиренний, непримиримий

akorde kun, akorde al

(prepoziciaĵo)
Laŭ komuna sento, komuna intenco, komuna maniero, kongrue kun, konforme al: ni esperas doni specialan rolon al la teatro, akorde kun la tradicio de la gastiganta urbo [53]; la konstruado okazas akorde kun la enlanda juro [54]; dum la dua mondmilito, akorde al la militarisma politiko por ekspansii suden, Japanio pluapaŝe disvolvis en Taiwan diversajn industriojn rilatajn al la milito [55].
53. Hispana Esperanto-Federacio: 71-a Hispana Kongreso de Esperanto, [vidita en 2012]
54. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
55. Ĉina Radio Internacia: Ekspluata Historio de Taiwan, [vidita en 2012]
france:
en accord avec
germane:
vereinbar mit
pole:
zgodnie z
rumane:
în conformitate cu

malakorde kun

(prepoziciaĵo)
Malharmonie, malkongrue kun, kontraste al: ne rekonis anabaptistoj, malakorde kun Lutero kaj Swinglio, la bapton de infanoj [56].
56. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „anabaptismo“, [1999]
france:
en désaccord avec
germane:
unvereinbar mit
pole:
niezgodnie z
rumane:
nu este compatibil cu

veni en akordon

(frazaĵo) (ntr)
=akordiĝi
france:
s'accorder (s'harmoniser, se mettre d'accord), se mettre d'accord, tomber d'accord, parvenir à un accord, se mettre en accord, s'entendre (se mettre d'accord), s'allier (s'harmoniser), s'assembler (s'harmoniser), s'associer (s'harmoniser), s'assortir (s'harmoniser), s'harmoniser, se marier (s'harmoniser), se mettre en phase (avec qc ou qn), dojść do porozumienia, ajunge la o înțelegere
germane:
überein kommen, zu einer Einigung kommen
pole:
dojść do porozumienia,
rumane:
ajunge la o înțelegere

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Kiamaniere nomi akordon misharmonian? Ĉu "misakordo"?
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
veni en ~on: Mankas dua fontindiko.
veni en ~on: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.