*pac/o UV

*paco

1.
Stato de nacio aŭ tribo, kiu ne estas militanta: (frazaĵo) se vi volas pacon, preparu militon ; en tempo de paco [1]; la artoj de la paco; armita paco (dum kiu ĉiu sin pretigas por milito).
2.
Stato de socio, gento, familio... inter kies anoj ne estas malakordo aŭ malkonsento: ili vivu inter si en paco [2]; ili foriris de li en paco [3]; la paco kaj silento regas [4]; paco al lia cindro (vd ripozi) PrV . VD:akordo, harmonio, konkordo, konsento
afrikanse:
vrede
angle:
peace
arabe:
سلام
azerbajĝane:
sülh
beloruse:
мір
bengale:
শান্তি
bretone:
peoc'h
bulgare:
мир
ĉeĥe:
mír
ĉine:
和平 [hépíng]
dane:
fred
estone:
rahu
eŭske:
bake
feroe:
friður
finne:
rauha
france:
paix se vi volas ~on, preparu militon: si tu veux la paix, prépare la guerre.
galege:
paz
germane:
Frieden, Friede
greke:
ειρήνη
hebree:
שלום
hinde:
शान्ति [śᗑnti]
hispane:
paz
hungare:
béke ~o al lia cindro: béke poraira.
indonezie:
kedamaian
irlande:
síocháin
islande:
friður
itale:
pace
japane:
平和 [ピンフ], 平安 [へいあん], 治安 [じあん], 和解 [わかい], 平穏 [へいおん], 安らぎ [やすらぎ]
katalune:
pau
kimre:
heddwch
kroate:
mir
nederlande:
vrede
okcidentfrise:
frede
perse:
صلح
pole:
pokój
portugale:
paz
rumane:
pace
ruse:
мир (отсутствиевойны)
slovake:
mier, pokoj
svede:
1. fred 2. frid
tibete:
ཞི་བདེ།
turke:
barış
ukraine:
мир
volapuke:
püd

*paca

1.
Estanta en paco: severa netuŝebleco de nia fundamento estas [...] kondiĉo por nia regula kaj paca progresado [5]; tiuj homoj estas pacaj kun ni [6]; pacaj kunvenoj; pace diskutadi.
2.
(figure) Ne malkvietiganta la animon: nokto sankta, nokto paca [7]; paca silento, ke ne blovas eĉ vento PrV ; estis trankvile kaj pace en la buduareto [8]. VD:kvieta1
3.
Celanta pacon: nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos [9].
angle:
peaceful
beloruse:
мірны
bulgare:
мирен
ĉeĥe:
mírný, smírný
ĉine:
和平 [hépíng], 恬静 [tiánjìng], 恬靜 [tiánjìng], 闟 [xī], 敉 [mǐ], 安宁 [ānníng], 安寧 [ānníng], 宁 [níng], 寧 [níng], 倓 [tán], 安謐 [ānmì], 安谧 [ānmì], 恬 [tián], 泰 [tài], 澹 [dàn], 安静 [ānjìng], 安靜 [ānjìng], 平 [píng], 和睦 [hémù]
france:
1. pacifique (adj.) 2. paisible 3. pacifique (adj.)
germane:
friedlich, friedvoll, Friedens-, still
hebree:
שלו 3. שוחר שלום
hispane:
pacífico
hungare:
békés
indonezie:
aman, damai, tenteram
itale:
pacifico
japane:
平和の [へいわの], 平和な [へいわな], 平安な [へいあんな], 平穏な [へいおんな]
katalune:
pacífic
nederlande:
vredig, vreedzaam
pole:
pokojowy, spokojny
rumane:
pașnic
ruse:
мирный
slovake:
mierumilovný, pokojamilovný, pokojný, znášanlivý
svede:
1. fredlig 2. fridfull
ukraine:
мирний, спокійний

pacema

Deziranta, favoranta kaj helpanta pacon, evitanta batalojn aŭ malkonsentojn: ĉar estontecon havas homo pacema [10].
angle:
pacific
beloruse:
ціхамірны, ціхамірлівы, згодлівы
ĉeĥe:
mírný, smírný
ĉine:
和平主义 [hépíngzhǔyì], 和平主義 [hépíngzhǔyì], 温和 [wēnhé], 溫和 [wēnhé], 愛和平 [àihépíng], 爱和平 [àihépíng], 愛好和平 [àihàohépíng], 爱好和平 [àihàohépíng], 避免冲突 [bìmiǎnchōngtú], 避免衝突 [bìmiǎnchōngtú]
france:
doux (pacifique), pacifique (adj.)
germane:
friedliebend, friedvoll, friedfertig
hispane:
pacífico
hungare:
békeszerető, békés természetű
indonezie:
cinta damai
itale:
pacifico
japane:
平和的な [へいわてきな], 穏健な [おんけんな], 穏和な [おんわな]
pole:
zgodny, ugodowy, sforny
rumane:
conform, conciliant, nepoliticos
ruse:
мирный
slovake:
mierumilovný, pokojamilovný, pokojný, znášanlivý
ukraine:
миролюбний

pacigi

(tr)
1.
Fari, ke iu aŭ io restu paca, akordigi: Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li [11]; jen estas la sola rimedo por pacigi Eŭropon; (figure) pacigi la logikon kun la tradicio [12].
2.
Fari ke iu aŭ io estu denove paca: pacigi malkonsenton, ribelon, disputon; pacigaj admonoj. SIN:kvietigi
angle:
pacify
beloruse:
мірыць, замірыць, прымірыць, памірыць
ĉeĥe:
smířit, usmířit
ĉine:
平定 [píngdìng], 綏 [suí], 绥 [suí]
france:
apaiser, pacifier
germane:
befrieden, versöhnen, beruhigen
hebree:
ליישב (מחלוקת) 1. להשלים \שלם\ 2. ליישב (מחלוקת)
hispane:
pacificar, apaciguar
hungare:
békít, kibékít, megbékít lecsendesít
indonezie:
mendamaikan
itale:
far fare la pace, pacificare, appacificare
japane:
平和にする [へいわにする], 和解させる [わかいさせる], 仲裁する [ちゅうさいする]
katalune:
pacificar
nederlande:
verzoenen
pole:
pacyfikować, pogodzić, uspokajać
rumane:
pacifica, reconcilia, potoli
ruse:
мирить, примирить, помирить
slovake:
udobriť, zmierniť
ukraine:
мирити, примиряти

paciganto

Iu, kiu zorgas pri paco, kiu solvas konfliktojn perante inter la partioj: malico estas en la koro de malbonintenculoj, sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo [13]; via nomo Vilfrido, cetere, estas […] antikva anglosaksa nomo kaj signifas „pacfaranto“ aŭ „paciganto“ [14]; la respubliko Basel […] decidis konservi neŭtralecon en interkantonaj disputoj, kaj uzis tiun sintenon ĝuste kiel paciganto en kelkaj okazoj [15]; viro […]respektata kiel spertulo pri la leĝoj kaj paciganto en okazoj de disputo [16]. VD:arbitracianto, mediaciisto, mediatoro1, ombudo
beloruse:
міратворац
germane:
Schlichter, Befrieder, Friedenswächter

paciĝi

(ntr)
Firmigi pacajn rilatojn, estingi kverelojn: se vi [...] memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato [17]; venas […] paciĝo post malpaco PrV ; (figure) mi ne povas paciĝi kun tiu ideo.
17. La Nova Testamento, S. Mateo 5:23-24
angle:
reconcile
beloruse:
мірыцца, лагодзіцца
ĉine:
和解 [héjiě], 言归于好 [yánguīyúhǎo], 言歸於好 [yánguīyúhǎo], 和好 [héhǎo], 講和 [jiǎnghé], 讲和 [jiǎnghé]
france:
faire la paix, se réconcilier
germane:
sich versöhnen
hispane:
reconciliarse, dar la paz
hungare:
megbékél
indonezie:
berdamai
itale:
fare la pace, appacificarsi
japane:
平和になる [へいわになる], 和解する [わかいする]
pole:
pogodzić się, pojednać się
rumane:
fi de acord, fi împăcat
ruse:
примириться, помириться
ukraine:
миритися

pacismo

Pacifismo: al la emocie kortuŝitaj zelotoj de l' pacismo, kiuj oportune kunportas siajn armilojn, restis la kutima agado: kun agitaj banderoloj en la mano almozpeti por mildigi forajn suferojn de aliajn [18]; LDP publike proponis amendon por limigi la pacismon kaj bazajn homajn rajtojn entenatajn en la nuna konstitucio [19]; post propraj spertoj en la norda Irako, li forlasis striktan pacismon [20].
18. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
19. Monato, Isikawa Takasi: Plue dekstren
20. Monato, Franz-Georg Rössler: Ankaŭ per armiloj
angle:
pacifism
beloruse:
пацыфізм
ĉeĥe:
mírové hnutí, pacifismus
ĉine:
和平主义, tr. 和平主義 [hépíngzhǔyì]
france:
pacifisme
germane:
Pazifismus
hebree:
פציפיזם
hispane:
pacifismo
hungare:
pacifizmus
indonezie:
pasifisme
itale:
pacifismo
japane:
平和主義 [へいわしゅぎ]
katalune:
pacifisme
nederlande:
pacifisme
pole:
pacyfizm
rumane:
pacifism
ruse:
пацифизм
slovake:
pacifizmus
svede:
pacifism
ukraine:
пацифізм

pacisto

Pacifisto: internaciistoj, pacistoj, homaramantoj celas forigi el la mondo la militon [21]; mi estas same pacisto kaj kontraŭ la militoj […] mi hontas pro krimoj faritaj de kroatoj en la lasta milito [22]; apogante israelajn pacistojn, iuj povas aserti, ke la israela ŝtato subpremas la palestinan popolon [23].
21. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, “Liberiga Stelo” al la Verdruĝuloj, celo kaj rimedoj
22. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
23. Monato, Daniel Houguet: Rezultas interesaj debatoj, 2004
angle:
pacifist
beloruse:
пацыфіст
ĉeĥe:
obránce míru, pacifista
ĉine:
反战论者 [fǎnzhànlùnzhě], 反戰論者 [fǎnzhànlùnzhě], 和平主义者 [hépíngzhǔyìzhě], 和平主義者 [hépíngzhǔyìzhě], 不抵抗主义者 [bùdǐkàngzhǔyìzhě], 不抵抗主義者 [bùdǐkàngzhǔyìzhě]
france:
pacifiste (subst.)
germane:
Pazifist, Friedensfreund
hebree:
שוחר שלום, פציפיסט
hispane:
pacifista
hungare:
pacifista
indonezie:
pasifis
itale:
pacifista
japane:
平和主義者 [へいわしゅぎしゃ]
katalune:
pacifista
nederlande:
pacifist
pole:
pacyfista
rumane:
pacifist
ruse:
пацифист
slovake:
pacifista
ukraine:
пацифіст

interpaciĝo

Reciproka rezigno je milito, kverelo, malakordo: naskiĝos baldaŭ la serena tago de ĝenerala interpaciĝo [24]; tio […] povus montri vojon al interpaciĝo kun judismo kaj islamo, kiuj ambaŭ ja ege emfazas la unuecon de Dio [25].
24. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
25. Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara, 2011
angle:
reconciliation
beloruse:
замірэньне
france:
réconciliation
indonezie:
rekonsiliasi
japane:
和解 [わかい], 仲直り [なかなおり], 休戦 [きゅうせん]
pole:
pojednanie się
rumane:
reconciliere

malpacema

Inklina al kvereloj, malkonsentoj, perfortoj: malpacema edzino estas kiel konstanta gutado [26]; episkopo devas esti sen riproĉo, [...] ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema [27]; malpacemulo [28]. VD:kolerema
angle:
hostile, quarrelsome, vindicative
beloruse:
схільны да варажнечы, канфліктны
ĉine:
好斗 [hǎodòu], 恋战 [liànzhàn], 戀戰 [liànzhàn], 好争吵 [hǎozhēngchǎo], 好爭吵 [hǎozhēngchǎo]
france:
querelleur, vindicatif
germane:
streitsüchtig, kriegerisch, kriegsstiftend
hispane:
belicoso, vengativo
hungare:
békétlen természetű, kötekedő
indonezie:
pendendam
itale:
bellicoso, litigioso, guerrafondaio
japane:
好戦的な [こういくさてきな], 敵対的な [てきたいてきな]
pole:
awanturniczy, kłótliwy
rumane:
aventuros, acrimonios
ruse:
склочный, сварливый, конфликтный
ukraine:
схильний до ворожнечі, сварливий

malpaceto

Malgranda, bagatela, malgrava kverelo: neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto [29].
angle:
squabble, dispute
beloruse:
размоўка, сварка
ĉine:
争议 [zhēngyì], 爭議 [zhēngyì], 小冲突 [xiǎochōngtū], 小衝突 [xiǎochōngtū], 争吵 [zhēngchǎo], 爭吵 [zhēngchǎo], 争端 [zhēngduān], 爭端 [zhēngduān], 糾紛 [jiūfēn], 纠纷 [jiūfēn], 舋 [xìn], 轇 [jiū], 互不信任 [hùbùxìnrèn], 絕交 [juéjiāo], 绝交 [juéjiāo], 針鋒相對 [zhēnfēngxiāngduì], 针锋相对 [zhēnfēngxiāngduì]
france:
brouille, chamaillerie
germane:
Scharmützel, Tändel, Geplänkel, Zerwürfnis, Zwietracht
hispane:
escaramuza, refriega
hungare:
összezörrenés
itale:
baruffa, scaramuccia
pole:
sprzeczka, potyczka
rumane:
altercație, încăierare
ruse:
размолвка

malpaci

(ntr)
Esti en malpaca stato: pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj PrV ; pli bone estas havon fordoni ol kun homoj malpaci PrV .
angle:
dispute, quarell
beloruse:
сварыцца, варагаваць
ĉine:
交战 [jiāozhàn], 交戰 [jiāozhàn]
france:
se disputer, se quereller
germane:
Krieg führen, sich bekriegen
hebree:
לריב
hispane:
disputarse, querellarse
hungare:
békétlenkedik
indonezie:
cekcok, berkonflik, berselisih, bertengkar, bertentangan, bertikai
itale:
essere in ostilità, essere in lite
japane:
不和である [ふわである], 敵対している [てきたいしている], 仲たがいしている [なかたがいしている]
nederlande:
onenigheid hebben
pole:
czubić się, kłócić się
rumane:
sfadă, gâlceavă
ruse:
ссориться, враждовать
ukraine:
жити в розбраті, ворогувати, сваритися

malpaciĝi

Malakordi kaj ekdisputi, kvereli aŭ batali: malpaciĝinta frato estas pli obstina ol fortikigita urbo [30]; knaboj ludas, malpaciĝas, batiĝas – kelkfoje eĉ sange, – homoj grandaĝaj [...] volas preni la manon unu de la alia [31].
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:19
31. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉu mi devas plendi, ke mi lernis Esperanton?
angle:
enter into a conflict
beloruse:
сварыцца, уступаць у канфлікт
france:
entrer en conflit, se prendre de querelle
germane:
zusammenstoßen
hispane:
entrar en conflicto
hungare:
összevész, meghasonlik
indonezie:
cekcok, berkonflik, berselisih, bertengkar, bertentangan, bertikai
itale:
entrare in conflitto, litigare
japane:
不和になる [ふわになる], 敵対する [てきたいする], 仲たがいする [なかたがいする]
pole:
pogniewać się
rumane:
se infuria
ruse:
поссориться

malpaco

Stato de malakordoj inter homoj aŭ homgrupoj: estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot [32]; kolerema homo kaŭzas malpacojn [33]; rabado kaj perfortado estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco [34]. SUB:milito
angle:
conflict, hostility
beloruse:
варагоўля, канфлікт
ĉeĥe:
válka
ĉine:
战争 [zhànzhēng], 戰爭 [zhànzhēng]
france:
conflit, hostilité
germane:
Krieg, Zusammenstoß, Zerwürfnis, Unfriede, Fehde, Zwist, Zwietracht
hispane:
conflicto, hostilidad
hungare:
békétlenség
indonezie:
percekcokan, konflik, perselisihan, pertengkaran, pertentangan, pertikaian
itale:
conflitto, ostilitá, lite
japane:
不和 [ふわ], 仲たがい [なかたがい], 騒乱 [そうらん]
pole:
awantura, kłótnia, zwada
rumane:
ceartă
ruse:
ссора, вражда, конфликт
slovake:
nepokoj, pobúrenie, rozbroj, vojna
ukraine:
неспокій, розбрат, ворожнеча, сварка

repacigi

(tr)
Post malpaco estigi denove pacon inter homoj: li deziris repacigi ilin, dirante: ho viroj, vi estas fratoj [35]; malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas PrV ; timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan PrV ; vorto repaciga [36]; vi devas repacigi Serpentdion, kaj li deprenos la malbenon de sur vi [37].
35. La Nova Testamento, La agoj 7:26
36. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:19
37. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
angle:
reconcile (other people)
beloruse:
мірыць, прыміраць, лагодзіць
ĉeĥe:
smířit, usmířit
ĉine:
調和 [tiáohé], 调和 [tiáohé]
france:
réconcilier
germane:
versöhnen, befrieden
hispane:
reconciliar
hungare:
kibékít, kiengesztel
itale:
riappacificarsi
japane:
和解させる [わかいさせる], 仲直りさせる [なかなおりさせる]
pole:
pogodzić, pojednać
rumane:
reconcilia, împăca
ruse:
помириться
slovake:
udobriť, zmierniť
ukraine:
примиряти, мирити

repaciĝi

(ntr)
Iĝi denove paca, rebonigi siajn interrilatojn: Dio repaciĝis kun la tero [38]; restis al mi ankoraŭ io, por kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj [39]; ili […] etendas al siaj antaŭaj malamikoj la manon de repaciĝo [40].
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 21:14
39. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
40. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
reconcile (with each other)
beloruse:
мірыцца, прымірацца, лагодзіцца
ĉine:
和好 [héhǎo], 和解 [héjiě]
france:
se réconcilier
pole:
przeprosić się, zgodzić się
rumane:
scuze, accepta

administraj notoj