*ripoz/i

*ripozi

(ntr)
1.
Resti dum kelka tempo nelaborante, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn: Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro [1]; [ŝi] ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon Marta ; fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante […] sur benkon, por ekripozi BdV ; sur la maldekstra bordo de Nilo kuŝis granda urbo Siut, en kiu Ramzes ripozis kelke da tagoj [2]; mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi FK ; la barono elripozis de la vojaĝo FK ; liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta ŝtono FK ; la korpo ripozis kaj la spirito vojaĝis [3]; la lando ripozis (ĝuis pacon) dum kvardek jaroj [4]. VD:ĉesi, halti, kvieta, malstreĉiĝi2, paŭzi, regeneri
2.
Senmove kviete kuŝi: estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo FK ; [la tendo estis] provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto FK ; firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto FK ; (figure) en la koro de saĝulo ripozas (konstante troviĝas, kp latenta1) saĝo [5]; (figure) ripozpurigi akvon [6]. VD:dormi
3.
(figure) POE Kuŝi malvive en tombo, esti entombigita: iam mi ripozos je eterne en trankvilo FK ; la faraonoj, ĉi tiuj dioj, kiuj estis antaŭ ni, ripozas en siaj piramidoj [7]; ŝi dancis en la nefermitan tombejon, sed la mortintoj, kiuj tie ripozis, ne dancis [8]; lasu la mortintojn ripozi [9]!
angle:
rest
beloruse:
1. адпачываць 2. спачываць 3. спачываць
ĉeĥe:
odpočinout být v klidu, oddechnout (si), odpočinout si, odpočívat, ulevit si
france:
reposer, se reposer
germane:
1. ruhen, ausruhen, verschnaufen, rasten 2. ruhen 3. ruhen (im Grab)
hispane:
descansar, reposar
hungare:
pihen, nyugszik
nederlande:
1. uitrusten, pauzeren 2. rusten 3. rusten
perse:
1. استراحت کردن 2. آرمیدن، آرامیدن 3. آرمیدن
portugale:
descansar
ruse:
1. отдыхать, отдохнуть 2. покоиться 3. покоиться
slovake:
oddýchnuť si, odpočívať
svede:
vila
tibete:
ལྷོད་ལྷོད་
tokipone:
lape

ripozo

Stato de iu ripozanta: ripozo de sankta sabato [10]; laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage DL ; [li] migris […] de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo [11]; havi momenton da amikeco kaj ripozo Marta ; liaj okuloj fermiĝis por ripozo [12]; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj [13]; (frazaĵo) laboro finita, ripozo merita PrV .
ĉeĥe:
klid, oddech, odpočinek, pohov, rast (hovor.)
france:
repos laboro finita, ~o merita: après l'effort le réconfort
germane:
Erholung, Ruhe, Rast
hungare:
pihenés, nyugvás laboro finita, ~o merita: jól végzett munka után megérdemelt pihenés
perse:
استراحت، آرامش، آسایش
ruse:
отдых, покой laboro finita, ~o merita: кончил дело ― гуляй смело
slovake:
oddych, odpočinok, pokoj
tokipone:
lape

ripozejo

1.
Loko, en kiu oni ripozas: la kolombo ne trovis ripozejon [14]; ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne, ĉi tie Mi loĝos [15]; la Orienta Kafejo estis preferata renkontejo kaj ripozejo dum laborpaŭzoj [16]; niaj gefratoj el Kosovo preferas jam la marplaĝojn kaj ripozejojn de Albanio al tiuj de Montenegro kaj Bulgario [17]. VD:haveno, oazo
2.
Tombo: la pavimita strato kondukas nun super la ripozejo (tombo) de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj neniu plu ilin memoras [18]! la artisto trovis sian lastan ripozejon en la propra bieno [19].
ĉeĥe:
1. rekreační středisko, zotavovna
france:
1. lieu de repos
germane:
1. Erholungsstätte, Raststatt 2. Ruhestätte
hungare:
1. nyughely, pihenőhely
perse:
1. استراحتگاه
slovake:
1. rekreačné stredisko, zotavovňa

ripozigi

(tr)
1.
Havigi al iu ripozon: facila legaĵo, kiu agrable ripozigas la cerbon [20]; tie ĉi ŝi trovis alian vivmanieron, kiu ŝin ripozigis el la ekzistado unutona kaj monaĥa KPr ; mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon Rob ; en la unuaj momentoj eĉ la kanapo ne povis ripozigi lin, sed baldaŭ li ekdormis KKr ; sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min [21];
2.
Entombigi: oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda tombo [22]; oni ĵetis la korpon en profundan marĉon, por ke la koto ĝin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marĉo FK . VD:enterigi, sepulti
ĉeĥe:
1. nechat odpočívat
france:
1. faire reposer
germane:
2. zur letzten Ruhe betten, bestatten
hungare:
1. nyugtat, pihentet
perse:
1. استراحت دادن
ruse:
1. покоить, упокоить, дать покой
slovake:
1. nechať odpočívať

senripoze

Daŭre, sen paŭzo aŭ sufiĉa ripozo: senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren li estis jam tre laca kaj vidis ankoraŭ neniun vilaĝon nek domon [23]; lin la furioj pelas senripoze Ifigenio ; la piedoj senripoze daŭrigis sian dancadon [24]; la okuloj brilis kiel du helaj steloj, sed ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze [25]. VD:senĉese, senhalte, senpaŭze
ĉeĥe:
bez oddechu
france:
sans repos
germane:
ruhelos, rastlos
hungare:
nyughatatlanul, pihenés nélkül, szakadatlan
perse:
پیوسته، پیاپی، لاینقطع
ruse:
неустанно, беспрестанно
slovake:
bez oddychu

administraj notoj