*kuŝ/i PV

*kuŝi

(ntr)
1.
(iu) Esti en horizontala kaj ripoza situacio: kiam vi kuŝos, via dormo estos agrablaZ ; kuŝi en sia lito, sur matraco, sub libera ĉielo; li kuŝis sian tagmezan kuŝadonZ ; Babelanoj venis por ame kuŝi kun ŝiZ .
2.
(io) Esti metita sur io, laŭ sia plej granda supraĵo: kuŝas libro, krajono, plumo, ĉapelo, paperfolio, tranĉilo, pupo, bastono, longa ŝtonoZ , kadavroZ , botelo, pioĉo, planko, ŝtupetaro sur tero; sango verŝita kuŝas sub edzinbalkono; (figure) la tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas neniujn rimedojnZ ; (figure) la kulpo peze kuŝis sur la konscienco de lia edzoZ . VD:sterniĝi
3.
(io) Okupi ian lokon, troviĝi, situacii, esti: en la kaso kuŝas nenio; super la valo kuŝis griza nebulo; sur arboj kuŝis prujno; kampoj kuŝas pli malalte; la malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭtoB ; la urbo kuŝas ĉe rivero; kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas! PrV kio post la montoj kuŝas, tio min neniom tuŝasZ ; malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto; en liaj rigardoj kuŝas konfesoZ ; antaŭ ni kuŝas (etendiĝas) grandioza estonteco; en tiu kialo kuŝas (resumiĝas) ĉiuj aliaj; la kaŭzo kuŝas en...; lia merito kuŝas (konsistas) en tio, ke li estis la unua eltrovinto...Z ; la potenco de ia organizo kuŝas (konsistas) en ĝia unuecoZ .
afrikanse:
albane:
amhare:
ተኛ
angle:
recline
arabe:
وضع
armene:
դնել
beloruse:
ляжаць
bengale:
রাখা
birme:
ချထား
bosne:
ležala
bulgare:
лежа
ĉeĥe:
ležet
dane:
lægge
estone:
näha
eŭske:
arautuko
filipine:
mag-ipon
france:
être couché, être étendu
galege:
lay
germane:
1. liegen 2. liegen 3. sein
guĝarate:
મૂકે
haitie:
kouche
haŭse:
sa
hinde:
रखना
hispane:
yacer, estar tumbado, estar tendido 1. yacer, reposar acostado, estar acostado 2. reposar 3. encontrarse en el ambiente, ubicarse, estar
hungare:
honol, található, ott van 1. fekszik 2. fekszik
igbe:
dina
irlande:
leagan
islande:
japane:
産む
jide:
לייגן
jorube:
dubulẹ
kanare:
ಲೇ
kartvele:
ქმნის
kazaĥe:
қою
kimre:
lleyg
kirgize:
жатты
kmere:
ដាក់
koree:
누워
korsike:
mittaraghju
kose:
beka
kroate:
ležao
kurde:
danîn
latine:
dormivitque
latve:
gulēja
laŭe:
ການຈັດວາງ
litove:
padėti
makedone:
постават
malagase:
mametraka
malaje:
meletakkan
malajalame:
കിടന്നു
malte:
jistabbilixxu
maorie:
takoto
marate:
पोवाडा
monge:
pw
mongole:
тавих
nederlande:
liggen
nepale:
सुते
njanĝe:
anagona
okcidentfrise:
lizze
panĝabe:
ਰੱਖਣਗੇ
paŝtue:
کېږدي
pole:
leżeć
portugale:
jazer, estar deitado, estar situado, ficar, estar
rumane:
sta intins, culcat, alungit, asezat orizontal fi, odihni se
ruse:
лежать
samoe:
taoto
sinde:
رکون
sinhale:
ගිහි
skotgaele:
luidh
slovene:
določiti
somale:
jiifay,
ŝone:
akarara
sote:
larileng ka
sunde:
neundeun
svahile:
kuweka
taĝike:
фидо
taje:
วาง
tamile:
போட
tatare:
ята
telugue:
లే
ukraine:
закласти
urdue:
پوشیدہ
uzbeke:
yotar
vjetname:
đặt
zulue:
walala

kuŝaĉi

Malformale, dismembre, tro-komforte kuŝi: vi kuŝaĉas, kvazaŭ sako, suferante pro varmego [1].
1. Czin Ŝentanj (= Jin Shengtan), trad. P. Moĵajev: Dek naŭ ĝojoj de la vivo, [vidita en 2019]
france:
se vautrer

kuŝejo

1.
Loko, kie iu kuŝas: mi parfumis mian kuŝejon [2]; ŝi ripozis en kuŝejo de floroj; kuŝejo de sovaĝa besto.
2.
GEOG=fluejo
3.
GEOL Mintavolo.
beloruse:
1. ложа, ляжанка, лежня, логавішча 2. рэчышча 3. паклад, залеж
france:
1. couche 2. lit (de rivière) 3. filon
germane:
1. Lager, Liegestatt 2. Bett, Flussbett 3. Lagerstätte
hispane:
1. lecho, cama 2. lecho (de río), cauce (de río) 3. filón
hungare:
1. fekhely 2. folyóágy 3. telér, telep (ásványé), ásványréteg, lelőhely (ásványé)
nederlande:
1. ligplaats 2. bedding 3. mijnader
pole:
1. łoże, koja, legowisko 2. koryto (rzeki) 3. złoże
rumane:
1. strat 2. râu (râuri) 3. strat
ruse:
1. ложе, лежанка, лежбище 2. русло 3. залежь

kuŝema

(komune) Mallaborema, malpenema: hundoj mutaj ... dormemaj, kuŝemaj [3].
beloruse:
млявы, гультаяваты, ленаваты
france:
flemmard
germane:
träge
hispane:
perezoso, vago
hungare:
helye, heverésző
nederlande:
hangerig, vadsig
pole:
leniwy
rumane:
leneş
ruse:
вялый, ленивый

kuŝigi

(tr)
Meti iun aŭ ion, tiel ke ĝi kuŝu: kuŝigi infanon en lulilon; kuŝigi botelon sur la tablo. VD:sterni
beloruse:
класьці, пакласьці, укласьці
france:
coucher (mettre à l'horizontal)
germane:
hinlegen, niederlegen
hispane:
tumbar, acostar
hungare:
lefektet
nederlande:
neerleggen
pole:
położyć
rumane:
pune
ruse:
класть, положить, уложить

kuŝiĝi

(ntr)
Sin kuŝigi: kuŝiĝi sur pajlo; hundo kuŝiĝas ĉe la piedoj de sia mastro; ili terenkuŝiĝis antaŭ la reĝo (adorsigne).
beloruse:
класьціся, легчы, улегчыся
france:
se coucher (s'étendre)
germane:
sich hinlegen, sich niederlegen
hispane:
tumbarse, acostarse
hungare:
lefekszik
nederlande:
gaan liggen
pole:
położyć się, kłaść się, lec
rumane:
stai jos, culcă-te, du-te
ruse:
лечь, улечься

kuŝujoZ

beloruse:
рэчышча
france:
lit (de rivière)
germane:
Bett, Flussbett
hispane:
lecho (de río), cauce (de río)
hungare:
folyóágy
nederlande:
rivierbedding
pole:
koryto (rzeki)
rumane:
râu (râuri)
ruse:
русло

*subkuŝi [4]

Esti submetita, koncernata de io, fali sub ies forto aŭ pezo
angle:
succumb
france:
succomber
germane:
unterliegen
pole:
podlegać
rumane:
suferi

subkuŝa, subkuŝanta

1.
GEOL(pri rok-tavolo) Kiu kuŝas sub alia, supra tavolo: la frostenpenetra profundo ... dependas precipe de la varmkondukta kapablo de la stratostrukturo kaj de la subkuŝanta grundo [5].
2.
Kiu estas fona, malantaŭa, malnova medio, kies influo sentiĝas: manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero [6].
france:
sous-jacent
hispane:
subyacente
pole:
podległy, podlegający
rumane:
subordonat, subiect

ventrokuŝe

Kuŝante kun la ventro sube kaj la dorso supre: tiuj de sur la klifo rimarkis homon, kiu etendiĝis ventrokuŝe inter akraj ŝtonoj [7].
7. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
france:
à plat-ventre
hispane:
boca abajo
pole:
leżąc na brzuchu
rumane:
culcat pe stomacul meu

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ujo: Mankas verkindiko en fonto.
sub~i : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.