*min/o

*mino

1.
MIN Entera aŭ subtera loko, el kiu oni elfosas metalojn kaj mineralojn: fermino, ormino, ŝtonmino; tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro, sed, kio ajn, la kaverno estis riĉa mino por mi, […] la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo Rob ; por esplori la mintavolon la litova kompanio akiris kanadan aparaton por metalkoncentrado [1]; dum serĉado de minoj geologoj uzas ankaŭ geobotanikan metodon, kiu konsideras la influon de la subteraj mineraloj al la koloro de floroj [2]; (figure) Esperanto estas riĉa mino de historia materialo pro la abundo de talenta intelektularo de nia pasinteco [3]. VD:mingaso
2.
MILTEK Fosaĵo subtera aŭ kavaĵo en muro, ponto, roko kc, kie oni metas eksplodan substancon por renversi kaj detrui ion: amuzo estos, kiam la ministo | per forto de la propra sia pulvo | en la aeron flugos, kontraŭ minoj | mi faras minojn iom pli profundajn, | mi eksplodigos ilin ĝis la luno Hamlet .
3.
MIL Eksplodkesto metita en maro aŭ grundo por eksplodigi veturilon aŭ homon, kiuj ĝin tuŝos: la inventado de la mara mino servis detruon de la malamikaj militŝipoj [4]; multaj viktimiĝas pro kontraŭinfanteriaj minoj kaj pro malsanoj [5]; forigo de la pontoruinoj kaj de restantaj minoj daŭros kelkajn monatojn [6]; la rado de aŭtopumpilo, traveturante kampon, trafis minon, kiu eksplodis [7].
Rim.: Mino estas ankaŭ antikva pezo kaj monvaloro.
1. last: Ora febro en Litovio, Monato, 2010/02, p. 16
2. La Ondo de Esperanto, Foje okazis neatendita konkludo
3. Elson B. Snow: Kapitano Postnikov, Monato, 2005/06, p. 6
4. Vikipedio, Mara mino
5. Evgeni Georgiev: Plej senhelpaj viktimoj, Monato, 2000/09, p. 13
6. Evgeni Georgiev: Forbloviĝas la nuboj danubaj, Monato, 2001/01, p. 11
7. Roberto Pigro/pg: Brigadistoj min-acitaj, Monato, 2011/03, p. 10
afrikanse:
myn
albane:
minave
amhare:
የእኔ
angle:
2. mine 3. mine
arabe:
منجم
armene:
իմ
azerbajĝane:
mina
beloruse:
1. радовішча, руднік 2. міна (падкоп) 3. міна (выбуховая прылада)
bengale:
খনি
birme:
သတ္တုတွင်း
bretone:
min
ĉeĥe:
důlní jáma, šachta, štola
ĉine:
1. 矿山 [kuàngshān], 礦山 [kuàngshān], 矿脉 [kuàngmài], 礦脈 [kuàngmài], 矿井 [kuàngjǐng], 礦井 [kuàngjǐng] 2. 矿山 [kuàngshān], 礦山 [kuàngshān], 矿 [kuàng], 礦 [kuàng] 3. 水雷 [shuǐléi], 地雷 [dìléi]
dane:
minen
estone:
minu
eŭske:
mine
filipine:
minahan
france:
1. mine 3. mine (marine)
galege:
mina
germane:
Mine 1. Erzgang, Gang (Erz)
guĝarate:
ખાણ
haitie:
m ‘
hinde:
मेरा
hispane:
1. mina 3. mina marina
hungare:
1. bánya, lelőhely, fejtő 2. akna(folyosó) 3. akna (robbanószer)
igbe:
m
irlande:
mianach
islande:
minn
itale:
1. giacimento 2. mina 3. mina
japane:
地雷 [じらい]
jide:
מייַן
jorube:
mi
kanare:
ಗಣಿ
kartvele:
ნაღმი
katalune:
mina
kazaĥe:
шахта
kimre:
mwynglawdd
kirgize:
кен
kmere:
អណ្តូងរ៉ែ
koree:
korsike:
a meia
kose:
yam
kroate:
rudnik
kurde:
ya min
latine:
mea
latve:
raktuve
laŭe:
ຂຸດຄົ້ນບໍ່ແຮ່
litove:
mano
makedone:
рудникот
malagase:
ny ahy
malaje:
saya
malajalame:
എന്റെ
malte:
minjiera
maorie:
oku
marate:
खाण
monge:
kuv
mongole:
уул уурхайн
nederlande:
mijn
njanĝe:
wanga
okcidentfrise:
myn
panĝabe:
ਮੇਰੇ ਲਈ
paŝtue:
کان
pole:
1. wyrobisko, kopalnia, szyb 2. podkop (minowy) 3. mina morska
ruande:
uwanjye
ruse:
1. месторождение, рудник 2. мина 3. мина
samoe:
oʻu
sinde:
منهنجو
sinhale:
බිම් බෝම්බ
skotgaele:
mhèinn
slovake:
banská jama, šachta, štôlňa
slovene:
rudnik
somale:
anigaa iska leh
ŝone:
zvangu
sote:
ka
sunde:
milik urang
svahile:
yangu
taĝike:
мина
taje:
เหมือง
tamile:
என்னுடைய
tatare:
минеке
telugue:
మైన్
ukraine:
шахта
urdue:
میرا
uzbeke:
meniki
vjetname:
tôi
zulue:
emayini

mini

(tr)
1.
MIN Ekspluati, elfosi el mino: kompanioj kiuj en Litovio minas petrolon [8]; jam 7000 jarojn tie oni minas salon [9].
2.
MIL Enmeti en foso aŭ truo eksplodan substancon por renversi kaj detrui ion: mini ponton; Pakistano, nervozigita, minacis bari kaj mini la linion [10].
8. last: Revoj pri skistogaso, Monato, 2011/08, p. 22
9. Walter Klag: Salutinda salminejo, Monato, 2013/07, p. 23
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Inter naciismo kaj tuttera ĝihado
angle:
2. mine
beloruse:
1. здабываць (выкапні), распрацоўваць (радовішча) 2. мінаваць
bretone:
2. minañ
ĉeĥe:
2. dolovat, kutat
ĉine:
1. 剝削 [bōxuē], 剥削 [bōxuē], 勋绩 [xūnjī], 勳績 [xūnjī], 朘 [juān], 开采 [kāicǎi], 開採 [kāicǎi] 2. 佈雷 [bùléi], 布雷 [bùléi]
france:
2. miner
germane:
1. abbauen, ausbeuten 2. verminen
hungare:
2. aláaknáz
itale:
2. minare
japane:
坑道を掘る [こうどうをほる], 爆薬を仕掛ける [ばくやくをしかける], 地雷を敷設する [じらいをふせつする]
katalune:
2. minar
nederlande:
2. ondermijnen
pole:
2. zaminowywać
ruse:
2. минировать
slovake:
2. dolovať, kutať
ukraine:
копати (руду), мінувати

minado

Ekspluatado de mino1: karbominado [11]; gas- kaj nafto-minado [12]; la metalo eniris la akvon pro kontraŭleĝa or-minado [13]; la viroj okupiĝis pri minado de la diverskolora granito el kiu konsistis la roko [14].
11. Roland Rotsaert: Ejoj kaj aĵoj de niaj avoj, Monato, 2014/05, p. 19
12. Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, Monato, 2014/08, p. 34
13. Princo Henriko Oguinye/pg: Horor-minado, Monato, 2010/12, p. 15
14. Garvan Makaj: Pli pri la mistera insulo, Monato, 2009/09, p. 31
beloruse:
здабыча (выкапняў), распрацоўка (радовішча)
germane:
Abbau (Erzmine)

minaĵo

Pli-malpli unuspeca minerala maso renkontata en mino1: ĉu la ferminaĵo, la karbo k. a. krudaj materioj estas interdividitaj laŭ nacieca principo Lanti ? preskaŭ la tuto de la torio-minaĵo estas uzebla en reaktoro, dum nur 0,7 % de la natura uranio estas tia. [15]; Ruando iĝis granda eksportisto de koltano, oro kaj diamantoj, Ugando de oro, diamanto kaj ligno […] kiu finfine aĉetas la minaĵojn [16]? SUB:erco
15. Behrouz Soroushian: Ĉu fino de la atomepoko?, Monato, 2002/09, p.14-16
16. Serge Zandandu Ntomono Zola: Disrabado de naturaj riĉaĵoj, Monato, 2003/01, p. 10
angle:
ore
beloruse:
горная парода, руда
bretone:
kailh
ĉine:
矿石 [kuàngshí], 礦石 [kuàngshí]
germane:
Abbauprodukt, Rohstoff Erz
hispane:
veta
hungare:
bánykőzet, érc
japane:
, 鉱石 [こうせき]
katalune:
mineral
nederlande:
erts
pole:
kopalina, ruda
ruse:
горная порода
ukraine:
руда

minejo

Tuto de la aranĝaĵoj, subĉielaj fosoj aŭ subteraj ŝaktoj, galerioj5 kaj dependaĵoj faritaj por ekspluatado de mino1: la karbominejoj de Anglujo [17]; tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la ŝtonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj [18]; [li] posedas […] orminejon, kiu estas multe pli bona ol oni supozas [19]; li estis vizitonta siajn […] arĝentminejojn en Kolorado KPr ; (figure) la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. KPr ; en orminejo oni uzas grandegajn maŝinojn por arigi etan kvanton da metalo, kiu fakte ne havas grandan utilon, sed alte valoras, sole pro tio ke ĝi estas malofta [20]; en novembro pasintjare pereis 19 ministoj pro eksplodo ĉe karbominejo [21].
angle:
mine
beloruse:
шахта, капальня
bretone:
min
ĉeĥe:
minej
ĉine:
矿山 [kuàngshān], 礦山 [kuàngshān], 矿井 [kuàngjǐng], 礦井 [kuàngjǐng]
france:
mine
germane:
Bergwerk, Grube (Bergwerk), Zeche (Bergwerk) karbo~ejo: Kohlegrube. ŝton~ejo: Steinbruch.
hispane:
mina
hungare:
bányatelep
itale:
miniera
japane:
鉱山 [こうざん], 採鉱場 [さいこうじょう], 鉱業所 [こうぎょうしょ]
katalune:
mina
nederlande:
mijn
pole:
kopalnia
ruse:
шахта, копи
slovake:
baňa, lom
ukraine:
шахта, рудник, копальня

kontraŭmini

MIL Kontraŭagi minlaboron de malamiko; subfosi k.a.: kontraŭminaj bariloj [22].
22. Dmitrij Cibulevskij: Ukraina Ikaro, Monato, 2004/07, p. 25
angle:
countermine, undermine, sap
beloruse:
контармінаваць
france:
déminer
germane:
unterminieren
hungare:
ellenaknát ás, ellenaknát telepít
itale:
controminare
katalune:
contraminar
nederlande:
ondermijnen
pole:
rozminowywać
ruse:
контрминировать
ukraine:
контрмінувати

administraj notoj

kontraŭ~i: Mankas dua fontindiko.