*est/i PV

*esti

(ntr)
1.
Ekzisti: mi pensas, do mi estas; Dio diris: estu lumo [1]; la homo konsideru tion, kio li estas, rilate al tio, kio estas; sen regalo ne estas baloPrV .
2.
Troviĝi (en loko aŭ en situacio): esti en urbo, en dubo, en embaraso; neniu estisZ (ĉeestis).
3.
Havi tiun econ, havi tiun identecon, esti de tiu speco, kiun esprimas la predikativo: riĉeco estas frato de fierecoPrV ; pri havo najbara oni estas malavaraPrV ; estis silento en kampojZ ; kio estas (okazas2) al vi? [2]; estis vesperoZ .
Rim.: Specialan sencon havas la esprimo tio estas.
4.
Stati (= fari aŭ ricevi agon) tiel, kiel esprimas la predikativa participo: esti amata[3]; vi estos punata [4]; laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj, sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojnZ ; ĉiuj jam de longe estis foririntaj, kiam mi alvenis.
5.
Stati tiel, kiel esprimas la adverba predikativo (uzata en sensubjektaj frazoj por esprimi ies impreson): ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarmePrV ; estas al mi agrable revidi vin; estas al mi bone, komforte tie ĉi; kiel estas al vi? (= 1 kiel vi fartas? 2 en kia stato vi estas?); estis al ŝi kiel se ŝi sentus, ke ... [5].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:3.
2. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:6.
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
afrikanse:
wees
albane:
jetë
amhare:
ሁን
angle:
be
arabe:
يكون
armene:
լինել
azerbajĝane:
olmaq
beloruse:
быць
bengale:
হতে
birme:
ဖြစ်
ĉeĥe:
být, existovat
ĉine:
是 [shì]
dane:
være
estone:
olema
eŭske:
izan
filipine:
maging
france:
être, faire (impersonnel), y avoir (il y a)
galege:
ser
germane:
sein
guĝarate:
પ્રયત્ન
haŭse:
zama
hebree:
להיות
hinde:
हो
hispane:
ser, estar
hungare:
van
ide:
esar
indonezie:
ada, adalah
irlande:
bheith
islande:
vera
itale:
essere
japane:
ある
jave:
dadi
jide:
זיין
jorube:
ki o wa ni
kanare:
ಎಂದು
kartvele:
იყოს
katalune:
ser, estar
kazaĥe:
болуы
kimre:
fod yn
kirgize:
болуу
kmere:
ជាការ
koree:
있다
korsike:
essa
kose:
kuba
kroate:
biti
latine:
esse
latve:
būt
laŭe:
ຈະ
litove:
būti
makedone:
биде
malagase:
ho
malaje:
ialah
malajalame:
എന്നു
malte:
jkun
maorie:
kia
marate:
असू
mongole:
байх
nederlande:
zijn (werkw.)
nepale:
हुन
okcidentfrise:
wêze
panĝabe:
ਹੋ
paŝtue:
وي
pole:
być
portugale:
ser, estar, haver (impessoal), achar-se, existir
rumane:
a fi
ruse:
быть
samoe:
ona
sinde:
ٿي
sinhale:
විය
skotgaele:
a bhith
slovake:
byť, existovať
slovene:
biti
somale:
noqon
ŝone:
kuva
sote:
ba
sunde:
aya
svahile:
kuwa
taĝike:
будан
taje:
จะเป็น
tamile:
இருக்கும்
tatare:
бул
telugue:
ఉంటుంది
tokipone:
3. li
turke:
olmak
ukraine:
бути
urdue:
ہو
uzbeke:
bo’lishi
vjetname:
được
volapuke:
binön
zulue:
kube

estaĵo

1.
Io, kio iel ekzistas: Dio diris: la akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero [6]; spiritoj – estaĵoj devigataj per mediumismo sin konigi – ili certe ekzistas, mi havas sufiĉe da pruvoj IKr ; (figure) vi ĉifono, vi mizera estaĵo [7]! la sorĉa lando de viaj infanaj sonĝoj [kun] ĉiuj mirindaj estaĵoj kaj strangaj figuroj, kiujn kreis via infana fantazio VojaĝImp ; la komunaj nomoj distingas certan specon de objektoj kaj estaĵoj (lampo, libro, floro, pomo, seĝo, homo, amo), dum la propraj nomoj indikas unu solan, certan objekton, lokon aŭ estaĵon kaj diferencigas ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco [8]. SIN:ekzistaĵo, entoVD:esenco1
2.
Esenco1: ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj [9]; mi vin malamegas per la tutaj fortoj de mia estaĵo KPr ; per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, tiel profunde fosita ĝis la plej intimaj fibroj de sia estaĵo ChL . SIN:ekzistado2, naturo2
3.
Estulo: strange, strange ... ŝi estis la amatino de alia, portas estiĝantan estaĵeton en sia juna malforta korpo [10].
Rim.: Tiu senco de la vorto ne koheras kun ties vortelementoj kaj aperas precipe en tradukoj. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. being, entity
beloruse:
1. рэч, прадмет 3. істота, стварэньне
france:
être (subst.)
germane:
Wesen, Geschöpf 1. Seiendes 2. Wesen (Essenz) 3. Lebewesen
hebree:
יצור
hispane:
ser, ente
hungare:
létező (ami létezik), lény
indonezie:
makhluk
itale:
entita, essere, la creatura
katalune:
ésser, ens
nederlande:
wezen
pole:
1. rzecz, przedmiot, byt 3. istota, stworzenie, byt, istnienie
rumane:
făptură
ruse:
1. предмет (объект) 3. существо (живое)
tokipone:
jan
turke:
varlık

estulo

Ula estaĵo1, ekzistanta homo, besto, aŭ spirito: „trezorejo! vera trezorejo!“ ekkriis la malgranda dikulo „[…] simple nekredeble!“ entuziasmis la pufa estuleto ; [la vorto] feo, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz-e Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de [la vorto] feino [11]; multaj filozofoj […] proteste levis sian voĉon kontraŭ la onomatopea teorio, akcentante, ke ĝi fakte konsideras la homon estulo malsupera al la bestoj Ret ; la celo de FEM estas i.a. konsciigi ĉiujn homajn estulojn pri la profunda solidareco kiu unuigas ilin EeP ; ni estas eternaj, kaj do […] nasko kaj morto estas nur reenkarniĝo kaj elkarniĝo de la eterna estulo [12]; [li kredas, ke] la mondotuto estas viva estulo, kiu manifestas sin en ses malsamaj konsciregionoj [13]; religiuloj povas klarigi tion per rekta ago de supera estulo (romkatolika versio) aŭ de eksterteranoj (laŭ tipa usona kredanto je nifoj) [14].
11. É. Boirac: Pri la deveno de la vorto „edzo“, Oficiala Gazeto, 1913, Decembro (eniris la Lingvajn Respondojn).
12. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
13. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
14. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
angle:
being
beloruse:
істота, стварэньне
ĉeĥe:
bytost, lidská bytost
france:
être (subst.)
germane:
Lebewesen
hebree:
יצור
hispane:
ser, ente
hungare:
élőlény
itale:
essere umano
katalune:
ésser, ens
nederlande:
levend wezen
pole:
istota, stworzenie, byt, osobnik
ruse:
существо (живое)
slovake:
bytosť
tokipone:
jan

estanta

1.
Kiu estas, efektivas, ĉeestas, nuna: oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa ADL ; li blasfemis kaj insultis en zorge rondaj frazoj ĉiujn estintajn, estantajn kaj estontajn parencojn de Gabrielo [15].
2.
GRA Prezenca: formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon „-as“ [16].
15. F. Szilágyi: La Sekreto de la Banko, en: Koko Krias jam!, 1955
16. L. L. Zamenhof: Plena gramatiko de Esperanto, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
france:
présent (adj.)
germane:
1. gegenwärtig, präsent
hispane:
actual (adj.)

estanteco

GRA Nuna tempo: mi ne parolas pri la estinteco, sed pri la estanteco, nur pri ĝi mi deziras interparoli KPr ; por infanoj havas valoron nur estanteco ChL ; minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco Marta .
angle:
present
beloruse:
сучаснасьць
ĉeĥe:
přítomný čas
france:
présent (temps)
germane:
Gegenwart
hebree:
הווה
hispane:
presente
hungare:
jelen (idő)
indonezie:
masa kini
itale:
presente, il tempo che e'
katalune:
present
nederlande:
tegenwoordige tijd
pole:
teraźniejszość
rumane:
prezent
ruse:
настоящее (сущ.)
slovake:
prítomný čas
turke:
şimdi

estinta

1.
De antaŭa tempo, pasinta: la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro DL ; Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna reĝo Hamlet ; kiam […] malaperos ĉiuj trajtoj de estinta barbareco kaj sklaveco […] tiam tute sendube la nuna senkonscia malestimo kaj antipatio cedos lokon al respekto [17].
2.
GRA Preterita: formoj de la verbo: la tempo […] estinta „-is“ FK .
17. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912
afrikanse:
gewees
albane:
qenë
amhare:
ቆይቷል
arabe:
كان
armene:
եղել
azerbajĝane:
olmuşdur
bengale:
হয়েছে
birme:
ဖြစ်
dane:
været
estone:
olnud
eŭske:
izan
filipine:
naging
france:
passé (adj.)
galege:
foi
germane:
1. vergangen
guĝarate:
આવી
haŭse:
kasance
hinde:
गया
hispane:
pretérito (adj.)
irlande:
curtha
islande:
verið
japane:
jave:
wis
jide:
געווען
jorube:
ti
kanare:
ಬಂದಿದೆ
kartvele:
უკვე
kazaĥe:
болды
kimre:
bod
kirgize:
болуп
kmere:
បាន
koree:
하고
korsike:
statu
kose:
ibe
kroate:
bio
kurde:
bûye
latine:
fuit
latve:
ir
laŭe:
ໄດ້
litove:
buvo
makedone:
е
malagase:
efa
malaje:
telah
malajalame:
ഉണ്ടായിരുന്നതു
malte:
kien
maorie:
kua
marate:
केले
mongole:
байсан
okcidentfrise:
west
panĝabe:
ਕੀਤਾ ਗਿਆ
paŝtue:
شوي
ruande:
yabaye
samoe:
sa
sinde:
ٿي
sinhale:
වී
skotgaele:
a bhith
slovene:
bilo
somale:
ahaa
ŝone:
anga
sote:
bile
sunde:
geus
svahile:
imekuwa
taĝike:
шуд
taje:
รับ
tamile:
வருகிறது
tatare:
булды
telugue:
ఉన్నాయి
ukraine:
був
urdue:
رہا
uzbeke:
edi
vjetname:
được
zulue:
kwaba

estinteco

1.
Pasinta tempo: postsigno ankoraŭ staranta de estinteco malaperinta por ĉiam KPr ; li revivigas tiun samtempe ĉarmo- kaj doloroplenan estintecon ChL .
2.
GRA Preterito.
angle:
past
beloruse:
мінулае, мінуўшчына
ĉeĥe:
minulý čas
france:
passé (temps)
germane:
Vergangenheit
hebree:
עבר
hispane:
pasado
hungare:
múlt (idő)
indonezie:
masa lalu
itale:
passato, il tempo che e' stato
katalune:
passat
nederlande:
verleden tijd
pole:
przeszłość
rumane:
trecut
ruse:
прошлое, прошедшее (сущ.)
slovake:
minulý čas
turke:
geçmiş

estonta

1.
De posta tempo, venonta: estonta kongreso ADL ; invitis lin veni la estontan (venontan) vendredon FK ; ni devas lasi tiun ĉi demandon por tempo estonta [18]; la Provizora Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj LR ; uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan PrV .
2.
GRA Futura: aktiva estonta: „-ont“ […] pasiva estonta „-ot“ FK .
18. L. L. Zamenhof: Al la demando pri la reformoj, Esperantisto, 1894-03, num. 3a (51a), p. 36a-39a
france:
futur (adj.)
germane:
1. künftig
hebree:
עתידי
hispane:
posterior (adj.)

estonteco

1.
Venonta tempo: ĉar dek milionoj adeptoj (!) neniam estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon [19]; respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon DL ; antaŭ ni staros la bela estonteco de nia edza vivo BdV .
2.
GRA Futuro1.
19. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, 1888
angle:
future
beloruse:
будучыня
ĉeĥe:
budoucno, budoucnost
france:
futur (subst.)
germane:
Zukunft
hebree:
עתיד
hispane:
futuro
hungare:
j;ouml;vő (idő)
indonezie:
masa depan
itale:
futuro, il tempo che sara'
katalune:
futur
nederlande:
toekomende tijd
pole:
przyszłość
rumane:
viitor
ruse:
будущее (сущ.)
slovake:
budúci čas
tibete:
མ་འོངས་པ་
turke:
gelecek

estigi

Fari, ke io estu, kaŭzi, formi, produkti. VD:kaŭzi, krei, naski, okazigi, produkti, starigi, veki
angle:
bring into being, create, make
beloruse:
стварыць, спрычыніцца (да існаваньня) , выклікаць
ĉeĥe:
dát vznik, stvořit, vytvořit, vyvolat, způsobit
france:
causer (occasionner), créer (occasionner), faire, faire naitre, générer, occasionner, susciter (occasionner)
germane:
hervorrufen, herstellen
hebree:
לעתד
hispane:
causar, crear, hacer, generar, ocasionar, provocar, suscitar
hungare:
létesít, létrehoz
itale:
causareprovocare, cagionare, crearesuscitare, generareprodurre
katalune:
causar, ocasionar, provocar, suscitar
nederlande:
veroorzaken
pole:
powołać do istnienia, powodować powstanie
ruse:
создать, вызвать к существованию
slovake:
spôsobiť, stvoriť, zapríčiniť vznik
tokipone:
lon e ijo, kama e ijo
turke:
oldurmak

estiĝi

Iĝi ekzistanta: mi eĉ ne rimarkis, ke silento estiĝas kaj daŭras [20].
angle:
come into being
beloruse:
узьнікаць, паўставаць
france:
se produire, survenir
hebree:
להתעתד
hispane:
producirse, sobrevenir
hungare:
létesül, létrejön
itale:
generarsi, formarsi, sorgere
katalune:
esdevenir
nederlande:
worden
pole:
zaistnieć, zostawać, powstawać, wywiązać się
ruse:
возникнуть
tokipone:
kama lon
turke:
oluşmak

alesti, apudesti

(x)
(arkaismo) (evitinde)
Ĉeesti: jen ŝi vidis, ke ŝia Arturo estas malsana — eble eĉ mortas, kaj apud li neniu alestas [21]; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili [22].
Rim.: La direkta al- neniel taŭgas por la senco „ĉeesti“, kaj povis aperi nur pro misapliko de alilingva tradicio. „Apudesti“ formale estus tute taŭga, sed por pli flanka, periferia situo. [Sergio Pokrovskij]
ĉeĥe:
být přítomen, zúčastnit se
slovake:
byť prítomný
turke:
mevcut olmak

ĉeeste de, en ĉeesto de

(prepoziciaĵo)
Kun la viva apudeco de...: ni parolis nur ĉeeste de aliaj personoj [23]; ŝi hontis trinki en la ĉeesto de fremdulo [24].
23. I. Silone, trad. D. Mistretta: La sekreto de Luka, [vidita en 2018]
24. Kabe: Internacia krestomatio
france:
en présence de
hispane:
en presencia de

ĉeesti

(x)
Esti en iu loko, kiam io okazas: ĉeesti kunvenon; ĉeesti en, ĉe kunveno; multnombra ĉeestantaro.
angle:
be present at, attend
beloruse:
прысутнічаць
france:
assister (à), être présent ĉe~antaro: assistance (personnes)
germane:
dabei sein
hebree:
להיות נוכח
hispane:
asistir, estar presente ĉe~antaro: público, concurrencia
hungare:
jelen van, ott van ĉe~antaro: jelenlévők
indonezie:
hadir, menghadiri
itale:
presenziare, partecipare, assistere, intervenire
katalune:
ser present
nederlande:
aanwezig zijn
pole:
być obecnym, uczestniczyć
ruse:
присутствовать
tokipone:
lon
turke:
hazır bulunmak

ĉeesto

La fakto, ke iu ĉeestas; stato de ĉeestanto: en ĉeesto amata, en forest' insultata PrV .
beloruse:
прысутнасьць
france:
assistance (fait d'assister à), présence
germane:
Beisein
hebree:
נוכחות
hispane:
comparecencia, presencia, asistencia
hungare:
jelenlét
turke:
hazır bulunma

ĉieesto

Troveblo en ĉiuj eblaj lokoj, aŭ en multegaj lokoj samtempe: tiel komenciĝis la legendo pri la ĉieesto de kolonelo Aureliano Buendía [25].
25. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
angle:
ubiquity, ubiquitousness
france:
ubiquité
hispane:
ubicuidad
pole:
wszędobylstwo
turke:
aynı anda her yerde bulunma

ekesti

(ntr)
Komenci esti, daŭre (estiĝi) aŭ nur por nelonga tempo: por unu minuto ekestis embarasa silento Metrop ; li ankaŭ devis demandi, kiel Komenio kondutu en la situacio, kiu ekestis post la duelo kun Nigrin [26]; la problemo estas kompreneble solvita „itisme“, ĉar la lingvo ĝin tiel solvis jam antaŭ ol la fama disputo ekestis [27].
26. F. Kožík, trad. Z. Rusín kaj M. Malovec: Lumo en tenebroj, 1992
27. J. Lindstedt: Recenza eseo pri PAG, Planlingvistiko, 1982:1
angle:
start to be
beloruse:
узьнікаць, паўставаць
ĉeĥe:
nastávat, vzniknout
france:
survenir
hebree:
להיברא
hispane:
sobrevenir, ocurrir
hungare:
beáll (hirtelen), lenni kezd
katalune:
comparèixer
pole:
zaistnieć (na krótko)
ruse:
возникнуть
slovake:
vzniknúť
tokipone:
kama lon
turke:
olmaya başlamak

foresti

(ntr)
Esti malproksima, ne ĉeesti: mi forestis dum du tagoj; foresti el oficejo; esti kondamnita forestante; foresto de ofendo estas plej bona defendo PrV ; la forestanto ĉiam estas malprava PrV .
angle:
be absent, be away
beloruse:
адсутнічаць (быць у іншым месцы)
ĉeĥe:
být nepřítomen, chybět
france:
être absent for~o: absence for~anto: absent (subst.)
germane:
abwesend sein
hebree:
להעדר
hispane:
estar ausente for~o: estar ausente for~anto: ausente (subst.)
hungare:
távol van for~o: távollét for~anto: távollévő
itale:
assentarsi
katalune:
ser absent
nederlande:
afwezig zijn afwezig zijn
pole:
być nieobecnym
ruse:
отсутствовать (быть в другом месте)
slovake:
chýbať, nebyť prítomný
turke:
olmamak

foresto

Stato esti malproksima, ne ĉeesti.
angle:
absence
ĉeĥe:
absence, nepřítomnost
france:
absence
germane:
Abwesenheit
hispane:
ausencia
pole:
nieobecność
rumane:
absenţă, lipsă
slovake:
neprítomnosť
tokipone:
weka
turke:
yokluk

kunesti

(x)
Esti en sama loko, kune: li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis [28].
28. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
angle:
be with
beloruse:
быць разам, быць у адным месцы
ĉeĥe:
soužít, žít spolu
france:
être ensemble, se tenir compagnie
hispane:
estar juntos, darse compañía
pole:
uczestniczyć, dotrzymywać towarzystwa
slovake:
žiť spolu
turke:
ile birlikte olmak

malesti

(ntr)
Ne ekzisti, manki: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis ADL ; mi esperas, ke nenia vera esperantisto malestos aŭ tro malfruiĝos en tiuj ĉi nomaroj RdE ; regis malpli da tumulto ol la antaŭan nokton kaj malkonvenaj scenoj preskaŭ tute malestis Iŝtar ; senhezite li malestu la partian kunvenon Lanti ; tio estas […] la nevenkebla, terura hemikranio, malsano ĉe kiu doloras duono de la kapo, kontraŭ ĝi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco MkM ; pri sia kato ŝi […] pruvis, ke malestas indikoj pri ia ajn ĝia misfaro MkM .
angle:
not exist
beloruse:
адсутнічаць, не існаваць
ĉeĥe:
nebiti, scházet
france:
faire défaut, manquer
germane:
fehlen
hebree:
לא להיות
hispane:
no existir, faltar
hungare:
nincs, nem létezik
katalune:
manca, falta
nederlande:
ontbreken
pole:
nie istnieć
ruse:
отсутствовать (не существовать)
slovake:
chýbať, nebyť
turke:
var olmamak

neesto

Neekzisto: sekvante vian filozofion, oni nepre devas konkludi, ke la plej perfekta esto estas la neesto VaK ; la neesto de pruvo ne estas la pruvo de neesto [29]; kontraŭ neesto ne helpas protestoPrV . VD:foresto
angle:
non-existence
beloruse:
нябыт
ĉeĥe:
nebytí
france:
inexistence
germane:
Nichtsein
hebree:
אי קיום
hispane:
inexistencia
hungare:
hiány, nemlét
katalune:
inexistència
pole:
nieistnienie, niebyt
ruse:
небытие
slovake:
nebytie
tokipone:
weka
turke:
yokluk

*tio estas (t. e.)

Alivorte, nome2, klarigante pli precize: la simpla esperantisteco, t.e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo [30]; ni aldonas al la vorto la finon „n“ […] ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo […] flugis al la ĝardeno [31]; por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. […] dek frankojn [32].
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
32. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
angle:
that is, i.e.
ĉeĥe:
tj.. (zkratka "to jest")
france:
c'est-à-dire
germane:
das heißt (d.h.)
hispane:
es decir (formal y coloq.), o sea (coloq.)
hungare:
azaz, nevezetesen
katalune:
es a dir (formal i coloq.), o sigui (coloq.)
nederlande:
dat wil zeggen, d.w.z.
pole:
to jest (tj.)
ruse:
то есть
slovake:
t.j. (skratka "to je")
turke:
işte

marestaĵo

ZOO Marvivaĵo, precipe marbesto: la maro retiriĝis de la marbordo kaj marestaĵoj restis sur la tero [33].
angle:
sea creature
beloruse:
марская істота, марская жывёла
france:
animal marin, créature marine
germane:
Meereswesen
hispane:
animal marino, criatura marina
pole:
stworzenie morskie, zwierzę morskie
turke:
deniz yaratığı

administraj notoj

pri est/i :
  ~ant(ec)o, ktp: aldoni ekz GRA. [MB]
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉe~i: Mankas dua fontindiko.
ĉe~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~o: Mankas dua fontindiko.
for~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.