futur/o PV

futuro

1.
GRA Verba tempo esprimanta estontan agon aŭ staton: la futura participo [1]. VD:perfekto, preterito, prezenco
2.
(malofte) Estonteco: mi sciis, ke mi nun forludis jam mian futuron [2]; zorgi pri la futuro de Esperanto [3]; progresas agado de astrologoj kaj diversaj futurdivenistoj, ja por multaj homoj la tago komenciĝas per legado de horoskopoj [4]; la sola futuro nomiĝas maljun' [5].
angle:
future 1. future tense
beloruse:
1. будучы час
ĉeĥe:
budoucí čas, futurum
france:
1. futur (grammaire)
germane:
1. Futur, Zukunftsform 2. Zukunft
hispane:
1. futuro
hungare:
1. jövő idő 2. a jövő
perse:
1. زمان آینده، مستقبل 2. آینده
pole:
przyszłość 1. czas przyszły
portugale:
futuro 1. futuro
rumane:
viitor
ruse:
1. будущее время
slovake:
budúci čas
tibete:
མ་འོངས་པ་

futurismo

1.
BELA Arta kaj dizajna stilo provante anticipi estontan teknikon kaj aspekton kaj intence rompante aktualajn kaj tradiciajn principojn: futurismaj ludoj [6]. SIN:novismo2VD:avangarda
2.
Pli konkrete tia stilo en Eŭropo en la komenco de la 20a jc: estas preskaŭ neeble trovi ian poetikan proprecon komunan al ĉiuj skoloj aŭ movadoj—futurismo, superrealismo, imagismo, konkretismo [7]; elstarulo de futurismo, de surrealismo kaj precipe de la „sorĉa realismo“ [8].
angle:
futurism
beloruse:
футурызм
ĉeĥe:
futurizmus
france:
futurisme
germane:
Futurismus
hungare:
futurizmus
perse:
آینده‌گرایی، آینده‌گری
pole:
futuryzm
ruse:
футуризм
slovake:
futurizmus

futuristo

Ano de futurismo: jam en 1914 N. Borisov tradukis kelkajn tiamajn rusajn futuristajn poemojn [9]; la komponisto, inspiranto de la skolo de „muzikaj futuristoj”, verkis grandiozajn pecojn, kreis per siaj modeloj novan traktadon de lia instrumento […] eĉ superis fine de sia vivo la romantikisman stilon [10].
9. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, esperanta poezio: mirakla rikolto
10. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
angle:
futurist
france:
futuriste (subst.)
germane:
Futurist
hungare:
futurista
perse:
آینده‌گرا
pole:
futurysta

administraj notoj