frekvent/i PV

frekventi  

(tr)
Vizitadi: „mi frekventadis la lernejon dum 30 jaroj“, aldonas la eksinstruisto kun fiero [1]; eniras kaj eliras senĉese gelernantoj kaj aĝuloj, kiuj frekventas la bibliotekon [2]; ŝi ankaŭ frekventas kurson por terkulturistoj [3]; teatrojn, kiujn la muzikisto ofte kaj ĝoje frekventis [4]; marplaĝoj de Albanio, ĝis nun malpli frekventataj [5]; Mikela […] intense frekventis la socian vivon [6].
angle:
frequent, habitually visit
beloruse:
наведваць (часта, рэгулярна)
ĉeĥe:
docházet, navštěvovat
france:
fréquenter, courir (fréquenter), peupler (fréquenter)
germane:
oft besuchen, verkehren, Umgang haben, frequentieren
hispane:
frecuentar
nederlande:
(geregeld) bezoeken
portugale:
freqüentar
ruse:
регулярно посещать, наведываться
slovake:
dochádzať, navštevovať

frekventulo, frekventanto  

Homo kiu frekventas lokon: ne atentante rigardojn de frekventuloj de la ejo, Tavi kuraĝe okupiĝis pri la manĝaĵo [7]; frekventanto de artaj foiroj [8].
7. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
8. Monato, Franz-Georg Rössler: 10 x 15, 2015
ĉeĥe:
frekventant
france:
habitué (subst.)
germane:
Besucher
ruse:
завсегдтай
slovake:
frekventant

administraj notoj