*produkt/i

*produkti

(tr)
1.
Estigi per natura evoluado vivaĵojn aŭ senvivaĵojn: marĉa tero, kiu produktas nur malmulte da beroj kaj kelke da kriplaj arboj [1]; la grenon, […] la moston, […] la oleon, […] kion produktas la tero [2]; la pluvo […] malsoifigas la teron kaj […] produktigas ĝin [3]; dum li semis, iuj semoj […] falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble [4]; [ili] produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo [5]; ventumiloj konstruitaj tiamaniere, ke ili produktas malpli da bruo [6]. VD:elkreskigi, naski
2.
Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homo: batado de lakto produktas buteron [7] (oni ne devas miri pri la neeviteblaj konsekvencoj de siaj faroj); produkti komercaĵojn; la fabriko produktas bonan tolonB ; produktejo de sukero; la ses plej gravaj bierfabrikoj […] pasintjare produktis 166 milionojn da litroj [8]; la lignoŝuojn ja oni produktas el poploligno [9]; en la regiono oni produktas multe da vino [10]; necesas nur lanĉi la lastajn programojn, kiuj produktas ĉiajn eblajn tabelojn kaj diagramojn [11]; la nuklea centralo ne plu produktas elektroenergion [12]. VD:eligi, eltiri, fabriki
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 1:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 55:10
4. La Nova Testamento, Marko 4:8
5. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
6. Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!, Monato, 2004/03, p. 15
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
8. LAST: Biero populariĝas, Monato, 2000/04, p. 13
9. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
10. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio
11. Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, Monato, 2003/07, p. 12
12. last: Adiaŭ al la nuklea ŝtato, Monato, 2010/03, p. 12
afrikanse:
produseer
albane:
prodhojnë
amhare:
ምርት
angle:
produce
arabe:
إنتاج
armene:
արտադրել
azerbajĝane:
istehsal
beloruse:
вырабляць, прадукаваць, ствараць
bengale:
উত্পাদন
birme:
ဟင်းသီးဟင်းရွက်
bosne:
proizvode
ĉeĥe:
plodit, produkovat, rodit, vyrábět
ĉine:
出品 [chūpǐn], 制品 [zhìpǐn], 製品 [zhìpǐn], 生产 [shēngchǎn], 生產 [shēngchǎn], 创造 [chuàngzào], 創造 [chuàngzào], 产出 [chǎnchū], 產出 [chǎnchū]
dane:
producere
estone:
tootma
eŭske:
ekoizteko
filipine:
gumawa
france:
produire
galege:
producir
germane:
produzieren 1. hervorbringen 2. anfertigen, fabrizieren
guĝarate:
ઉત્પાદન
haitie:
pwodwi
haŭse:
kera
hinde:
उत्पादन
hispane:
producir
hungare:
1. szül, terem (pl. almát) 2. termel, gyárt
igbe:
mepụta
irlande:
ar aird
islande:
framleiða
japane:
作る [つくる]
jave:
gawé
jide:
פּראָדוצירן
jorube:
mu jade
kanare:
ಉತ್ಪತ್ತಿ
kartvele:
წარმოების
katalune:
produir 1. criar, donar 2. fabricar
kazaĥe:
шығару
kimre:
cynhyrchu
kirgize:
чыгаруу
kmere:
ផលិត
koree:
생산
korsike:
prudùcinu
kose:
velisa
kroate:
proizvesti
kurde:
çêkirin
latine:
producere
latve:
ražot
laŭe:
ຜະລິດຕະພັນ
litove:
gaminti
makedone:
производство на
malagase:
voka-pambolena sy fiompiana
malaje:
menghasilkan
malajalame:
ഉൽപ്പാദിപ്പിക്കുക
malte:
jipproduċu
maorie:
te whakaputa
marate:
उत्पादन
monge:
tsim
mongole:
үйлдвэрлэх
nederlande:
produceren
nepale:
उत्पादन
njanĝe:
panga
okcidentfrise:
produsearje
panĝabe:
ਉਤਪਾਦਨ
paŝtue:
توليدول، جوړول
pole:
produkować
portugale:
produzir
ruande:
umusaruro
ruse:
производить
samoe:
gaosi
sinde:
پيدا
sinhale:
නිපැයුම
skotgaele:
a ‘dèanamh
slovake:
dorábať, produkovať, vyrábať
slovene:
proizvajajo
somale:
soo saaraan
ŝone:
kubereka
sote:
lihlahisoa
sunde:
ngahasilkeun
svahile:
kuzalisha
taĝike:
офаридан
taje:
ผลิต
tamile:
உற்பத்தி
tatare:
җитештермә
telugue:
ఉత్పత్తి
tibete:
བཟོ་སྐྲུན་བྱེད་པ་
ukraine:
виробляти
urdue:
پیداوار
uzbeke:
mahsulot
vjetname:
sản xuất
zulue:
khiqiza

produkto

1.
La rezulto de la ago produkti: ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago [13]; produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco [14]; ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni [15]; ĉu […] nur produkto de mia ekscitita fantazio [16]? tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko FK ; la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj [17]; konsumproduktoj [18].
2.
La tuto de produktaĵoj: malneta enlanda produkto (MEP); malneta nacia produkto (MNP); la komparo de la malneta enlanda produkto (MEP) de diversaj landoj inter 1989 kaj 1999 restas la sola plej certa indikaĵo de progreso aŭ de ties manko [19]; laŭ sia nacia produkto Slovenio jam superas Grekion [20].
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 5:11
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:17
15. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2
16. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
18. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 15
19. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
20. Zlatko Tišljar: Ordo tordita – dekstren maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
afrikanse:
produk
albane:
produkt
amhare:
ምርት
angle:
1. product malneta enlanda ~o: gross domestic product, GDP. malneta nacia ~o: gross national product, GNP.
arabe:
نتاج
armene:
արդյունք
azerbajĝane:
məhsul
beloruse:
1. прадукт, выраб 2. прадукт malneta enlanda ~o: валавы ўнутраны прадукт, ВУП. malneta nacia ~o: валавы нацыянальны прадукт, ВНП.
bengale:
পণ্য
birme:
ထုတ်ကုန်
bosne:
proizvod
ĉeĥe:
produkt, výrobek, výtvor, zplodina
ĉine:
1. 成品 [chéngpǐn], 产品 [chǎnpǐn], 產品 [chǎnpǐn], 产物 [chǎnwù], 產物 [chǎnwù], 产出 [chǎnchū], 產出 [chǎnchū]
dane:
produkt
estone:
toode
eŭske:
produktua
filipine:
produkto
france:
1. produit malneta enlanda ~o: produit intérieur brut, PIB. malneta nacia ~o: produit national brut, PNB.
galege:
produto
germane:
1. Produkt
guĝarate:
ઉત્પાદન
haitie:
pwodwi
haŭse:
samfur
hinde:
उत्पाद
hispane:
1. producto malneta enlanda ~o: producto. malneta nacia ~o: producto.
hungare:
1. termény, termék, gyártmány malneta enlanda ~o: bruttó hazai termék, GDP. malneta nacia ~o: bruttó nemzeti termék, GNP.
igbe:
ngwaahịa
irlande:
táirge
islande:
vara
japane:
製品 [せいひん]
jave:
produk
jide:
פּראָדוקט
jorube:
ọja
kanare:
ಉತ್ಪನ್ನ
kartvele:
პროდუქტი
katalune:
malneta enlanda ~o: PIB. malneta nacia ~o: PNB (producte nacional brut).
kazaĥe:
өнім
kimre:
cynnyrch
kirgize:
продукт
kmere:
ផលិតផល
koree:
제품
korsike:
pruduttu
kose:
imveliso
kroate:
proizvod
kurde:
mal
latine:
vestibulum
latve:
produkts
laŭe:
ຜະລິດຕະພັນ
litove:
produktas
makedone:
производ
malagase:
vokatra
malaje:
produk
malajalame:
ഉത്പന്നം
malte:
prodott
maorie:
hua
marate:
उत्पादन
monge:
khoom
mongole:
бүтээгдэхүүн
nederlande:
1. product malneta enlanda ~o: bruto binnenlands product, BBP. malneta nacia ~o: bruto nationaal product, BNP.
nepale:
उत्पादन
njanĝe:
chotuluka
okcidentfrise:
produkt
panĝabe:
ਉਤਪਾਦ
paŝtue:
د محصول
pole:
1. produkt 2. wyrób, wytwór malneta enlanda ~o: produkt krajowy brutto, PKB. malneta nacia ~o: produkt narodowy brutto, PNB.
portugale:
1. produção (coisa produzida) malneta enlanda ~o: produto interno bruto, PIB. malneta nacia ~o: produto nacional bruto, PNB.
ruande:
ibicuruzwa
ruse:
1. продукт malneta enlanda ~o: валовой внутренний продукт, ВВП. malneta nacia ~o: валовой национальный продукт, ВНП.
samoe:
mea e gaosi
sinde:
پراڊڪٽ
sinhale:
නිෂ්පාදන
skotgaele:
bathar
slovake:
produkt, splodina, výrobok, výtvor
slovene:
izdelek
somale:
wax soo saarka
ŝone:
chigadzirwa
sote:
sehlahiswa
sunde:
barang
svahile:
bidhaa
taĝike:
маҳсулот
taje:
ผลิตภัณฑ์
tamile:
தயாரிப்பு
tatare:
продукт
telugue:
ఉత్పత్తి
ukraine:
продукт
urdue:
مصنوعات
uzbeke:
mahsulot
vjetname:
sản phẩm
zulue:
umkhiqizo

produktado

Natura aŭ arta estigo: stimuli la produktadon per doganimpostoj; laŭ la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi [21]; la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de manĝo por la bruto FK ; litovaj bierfarejoj lastatempe transiris al produktado de pli fortaj bieroj [22]; la alkemiistoj sensukcese strebis al la produktado de oro el malmultekostaj materialoj [23]; energiproduktado [24]; elektroproduktado [25]; militproduktado [26].
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:15
22. Laimius Stražnickas: Fulma kolero, Monato, 2000/09, p. 14
23. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 15
24. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
25. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
26. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
angle:
production
beloruse:
прадукаваньне, вытворчасьць
ĉeĥe:
produkce, provoz, výroba
france:
production
germane:
Produktion
hispane:
producción
hungare:
termelés, gyártás
japane:
生産 [せいざん], 産出 [さんしゅつ], 製作 [せいさく], 製造 [せいぞう]
katalune:
producció
nederlande:
productie
pole:
produkcja, wytwórczość, fabrykacja
portugale:
produção (atividade)
ruse:
производство
slovake:
produkcia, výroba
ukraine:
виготовлення, виробництво, продукування

produktaĵo

Io produktita: terproduktaĵoj [27]; dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn [28]; li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj produktaĵoj, kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj [29]; la romano estis tre interesa […] sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni […] tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro FK ; produktaĵo de lokaj manlaboristoj [30]; reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao [31]; la beroj, aŭ la produktaĵoj, faritaj el ili, estas eksportataj, ekzemple mirtelekstrakto [32]. VD:frukto3
angle:
product
beloruse:
прадукт, выраб
ĉine:
成品 [chéngpǐn], 产品 [chǎnpǐn], 產品 [chǎnpǐn], 产物 [chǎnwù], 產物 [chǎnwù], 产出 [chǎnchū], 產出 [chǎnchū]
france:
produit
germane:
Produkt
hispane:
producto
hungare:
termény, termék, gyártmány
japane:
産物 [さんぶつ], 生産物 [せいさんぶつ], 製品 [せいひん], 製造物 [せいぞうぶつ]
katalune:
producte
nederlande:
product
pole:
produkt, wytwór, wyrób
portugale:
produção (coisa produzida)
ruse:
продукт
ukraine:
продукт, виріб

produktejo

Loko, ekipita kaj uzata por produkti ion: produktisto en bazaro asertis ke en ŝia produktejo oni uzas nur grenojn por nutri la kokinojn [33]; ekologia produktejo de granda energi-entrepreno [34]; oni transigas produktejojn el okcidentaj landoj al triamondaj [35]; komercaj vojoj kondukas nur de produktejoj al la maro [36]. SUB:fabriko, manufakturo, metiejo, uzino
33. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
34. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
35. Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, Monato, 2005/01, p. 7
36. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
beloruse:
вытворчая пляцоўка, месца вытворчасьці, месца вырабу
ĉine:
生产中心 [shēngchǎnzhōngxīn], 生產中心 [shēngchǎnzhōngxīn], 生产厂 [shēngchǎnchǎng], 生產廠 [shēngchǎnchǎng], 生产场地 [shēngchǎnchǎngdì], 生产場地 [shēngchǎnchǎngdì]
germane:
Produktionsstätte
japane:
製作所 [せいさくしょ], 製造所 [せいぞうしょ]
pole:
wytwórnia, fabryka

produktema

Multe produktanta: produktema tero; li […] al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton [37]; sensaci-produktema ĵurnalistaro [38]. VD:fekunda, fruktoporta
angle:
productive
beloruse:
прадукцыйны, прадуктыўны
france:
productif
germane:
produktiv
hispane:
productivo
hungare:
termelékeny, termékeny, produktív
japane:
多産の [たさんの], 肥沃な [ひよくな]
katalune:
productiu
nederlande:
productief
pole:
płodny, żyzny, produktywny
portugale:
produtivo
ruse:
производительный, продуктивный
ukraine:
продуктивний

plusprodukto

Kvanto plusa, produktita trans la bezonata aŭ planita kvanto: ĉeesto de la konstanta plusprodukto en la socio klare videblas en la monumenta arkitekturo de Ĝurkutan [39].
39. V. I. Ionesov: Kulturo kaj socio de Norda Baktrio, Scienca Revuo, 1992:1 (43), p. 3a-8a
beloruse:
лішак (вытворчасьці)
france:
surplus
pole:
nadmiar, nadwyżka

reprodukti

(tr)
1.
Produkti novajn estaĵojn similajn al la antaŭaj: tiu vegetaĵo facile reproduktas sin; reprodukti rozujon per branĉplanto; reproduktiĝi [per] partenogenezo [40]; ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro [41].
2.
Produkti objekton similan al alia: reprodukti pentraĵon per gravurado, per fotografado; reprodukti en sia revuo interesan artikolon; la pentristo reproduktas la naturon; reprodukti la sonojn de la influa angla estas aparte malfacile [42]; en la centro de la libro estas reproduktitaj kelkaj fotoj de reale vivintaj esperantistoj [43]; pentraĵoj, reproduktitaj en la 21 bildopaĝoj ĉe la fino de la libro [44]. VD:imiti, kopii, reprezenti
40. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
41. Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, Monato, 2003/06, p. 14
42. Garbhan MacAoidh: Internacia fonetika alfabeto, Monato, 2003/05, p. 16
43. Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, Monato, 2004/09, p. 22
44. Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, Monato, 2006/03, p. 21
angle:
reproduce
beloruse:
аднаўляць, рэпрадукаваць
ĉeĥe:
množit, reprodukovat, zplodit novou generaci
ĉine:
1. [chǎn], 產 [chǎn], 繁殖 [fánzhí]
france:
reproduire
germane:
1. reproduzieren 2. reproduzieren, nachbilden, kopieren, abdrucken
hispane:
reproducir
hungare:
1. szaporít 2. reprodukál, újrateremt, újratermel
japane:
再生産する [さいせいさんする], 複製する [ふくせいする], 再現する [さいげんする], 再生する [さいせいする], 転載する [てんさいする], 再録する [さいろくする], ふやす, 繁殖させる [はんしょくさせる]
katalune:
reproduir
nederlande:
reproduceren
pole:
1. reprodukować, rozmnażać 2. reprodukować, odtwarzać
portugale:
1. reproduzir 2. reproduzir, copiar
ruse:
воспроизводить, воспроизвести, репродуцировать
slovake:
množiť, reprodukovať
ukraine:
репродукувати, відтворювати, розмножувати

subprodukto

Produkto farata el alia produkto per ia procedo, ekzemple per rafinado: la subproduktoj povas ebligi pli grandan profiton ol la esencaj produktoj [45]; ureata acido […] formiĝas en la vivantaj superaj organismoj kiel subprodukto en la metabolo de aminoacido kaj de purinoj [46]; metil-benzoato ankaŭ estas subprodukto en la produktado de kokaina klorido [47].
beloruse:
субпрадукт
ĉeĥe:
vedlejší výrobek
ĉine:
副产品 [fùchǎnpǐn], 副產品 [fùchǎnpǐn]
france:
produit dérivé, sous-produit
germane:
Nebenprodukt
hispane:
subproducto
katalune:
subproducte
nederlande:
bijproduct
pole:
produkt uboczny
portugale:
subproduto
ruse:
производный продукт, субпродукт
slovake:
vedľajší výrobok
ukraine:
субпродукт, побічний продукт (при обробці туші)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
plus~o: Mankas dua fontindiko.