*tir/i PV

*tiri

(tr)
1.
Movi ion aŭ iun al si kun pli malpli granda peno, ne ŝanĝante sian lokon: Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj [1]; mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu […] tiri vin supren [2]; vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon [3]; kiam li fine enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris ĝin iom pli malsupren [4]; tiri la sonorilon [5]; ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro [6]; la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon [7]; [li] tiris flanken la branĉojn [8]; ili rampis sub la fojnon, kaj tiris peceton de ĉifona kurteno sur sin kiel kovraĵeton [9]; Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto Marta ; la loto estas tirita (efektivigita) PrV . VD:pinĉi, ŝiri, taŭzi.
2.
Movi ion kun si aŭ post si kun pli malpli granda peno, irante antaŭen: ili tiris ŝin kun si ĝis la mezo [kaj] dancis kun ŝi [10]; mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis [11]; la trunko de la alno […] ŝin tiris malsupren [12]; aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj [13]; via kompato fortiriĝis de mi [14]; falstelo […] tiris post si longan luman strion [15]; (figure) Se reĝo mortas, li ne mortas sola // […] Kun si li tiras for la tutan sorton // De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li sin trovis Hamlet ; (figure) voĉo lin tiris el la revo ChB ; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras PrV ; kiu sin enjungis, devas tiri PrV ; urson al mielo oni ne tiras per orelo PrV . VD:treni
3.
(figure) Longigi, streĉi: li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo [16]; malsupre ĉe la breto ŝi alligis fortan fadenon kaj tiris ĝin ĝis la supra parto de la fenestra kadro [17]; eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo Fab3 ; per tirata miela voĉo [ŝi] komencadis longan parolon Marta ; laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto [18]; blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj [19]; Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii MkM . VD:tirboji
4.
(figure) Logi2: venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro kaj […] alportis la oferdonon [20]; tia scivolo min atakis, […] ĝi tiras min, simple min tiras [21]; pli lin tiru al amuzoj Hamlet ! sopiro min povos tiri al alia viro Hamlet .
5.
(iu)(figure) Havigi al si ian rezultaton aŭ konsekvencon el io: mi ne volas tiri profiton el via eraro [22]; ian plezuron oni ja devas tiri el la somero VRA ; nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la bonstato de la afero mem [23]; el la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon [24]; eltiri (ĉerpi) por si instruon [25]; el [tiu noto] cetere Immanuel Niethammer volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio ĉi jam [pri]pensis „fonetikan lingvon vortan“ FK .
6.
(io)(figure) =posttiri2
7.
MAT(fakula ĵargono) (linion) Desegni ĝin, reale aŭ nur image: tiri paralelon al la latero de triangulo PIV1 ; tiri ortanton tra la mezo de streko; tiri dusekcanton de angulo.
1. La Nova Testamento, Johano 21:11
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 63:15
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:21
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:21
21. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
22. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
afrikanse:
 trek
albane:
 tërheq
amhare:
 ጎትት
angle:
 pull
arabe:
 سحب
armene:
 քաշեք
azerbajĝane:
 çəkmək
beloruse:
 цягнуць, выцягваць, працягваць, прыцягваць
bengale:
 টান
birme:
 ဆွဲပါ
bosne:
 povući
ĉeĥe:
 mít za následek, táhnout, vyvodit
dane:
 træk
estone:
 tõmba
eŭske:
 tira
filipine:
 hilahin
france:
 tirer, trainer 7. tracer (une courbe), mener (une courbe par un point), élever (une droite), abaisser (une droite)
galege:
 puxe
germane:
 ziehen
guĝarate:
 ખેંચી
haitie:
 rale
haŭse:
 ja
hinde:
 खींच
hispane:
 tirar, arrastrar 7. trazar (una línea)
hungare:
1. húz, von 2. húz, vontat 3. elhúz, elnyújt 4. vonz 5. húz, levon 6. maga után von 7. húz (pl. vonalat)
igbe:
 Dọọ
irlande:
 tarraingt
islande:
 draga
japane:
 引っ張る
jave:
 narik
jide:
 ציען
jorube:
 fa
kanare:
 ಪುಲ್
kartvele:
 გაიყვანოს
kazaĥe:
 тарт
kimre:
 tynnu
kirgize:
 тартуу
kmere:
 ទាញ
koree:
 당겨
korsike:
 intenzioni
kose:
 tsala
kroate:
 povući
kurde:
 kişandin
latine:
 attrahendam
latve:
 vilkt
laŭe:
 ດຶງ
litove:
 traukti
makedone:
 повлече
malagase:
 sintony
malaje:
 menarik
malajalame:
 വലിക്കുക
malte:
 iġbed
maorie:
 hutia
marate:
 खेचणे
monge:
 rub
mongole:
 татах
nederlande:
 trekken
nepale:
 पुल
njanĝe:
 kokani
okcidentfrise:
 lûke
panĝabe:
 ਖਿੱਚੋ
paŝtue:
 کشول
pole:
1. ciągnąć 2. ciągnąć, wlec 3. ciągnąć, przeciągać 4. przyciągać 5. wyciągać 6. pociągać 7. ciągnąć (linię), pociągnąć (linię), prowadzić (linię)
portugale:
1. puxar, tirar, sacar
ruande:
 gukurura
ruse:
1. тянуть 2. тянуть, тащить, влечь 3. тянуть, растягивать, вытягивать 4. тянуть, влечь 5. извлекать, извлечь 6. извлекать, извлечь, повлекать, повлечь 7. проводить (линию)
samoe:
 toso
sinde:
 پل
sinhale:
 අදින්න
skotgaele:
 tarraingeadh
slovake:
 extrahovať, vylúhovať
slovene:
 potegnite
somale:
 jiid
ŝone:
 kweva
sote:
 hula
sunde:
 betot
svahile:
 kuvuta
taĝike:
 кашидан
taje:
 ดึง
tamile:
 இழுக்க
tatare:
 киеренкелек
telugue:
 పుల్
tibete:
 ཐེན་
ukraine:
 тягнути
urdue:
 ھیںچو
uzbeke:
 torting
vjetname:
 kéo
zulue:
 donsa

sin tiri

1.
Pene antaŭeniri: al la ĉielo la cigno sin tiras FK ; [li] rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia BdV ; mia krimo al la ĉielo sin tiras per vaporo malodora Hamlet . VD:grimpi, rampi
2.
(figure) Direkti sian deziron al; sopiri al: mia amato […] sin tiras al mi [26]; kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo [27]? via koro sin tiru ne al pekuloj [28]; la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi EE .
beloruse:
 цягнуцца
france:
1. se trainer
germane:
1. sich schleppen
hispane:
1. arrastrarse
hungare:
1. vonszolja magát 2. vonzódik
pole:
1. ciągnąć, wlec się 2. ciągnąć się
ruse:
1. тащиться, влачиться 2. тянуться

tiro, tirado

Ago tiri aŭ rezulto de tiu ago: ĉe ĉiu detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto Marta ; mi preskaŭ sufokiĝis […] de mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro VaK ; mi lavis miajn harojn kaj zorge kombis ilin per longaj, malhastaj tiroj de la kombilo [29]; Esperanto travivas streĉiĝojn kaŭzatajn de tri disaj tiroj BonaLingvo ; [ni] dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado [30]; kelkaj tiroj de la cigaroj, kaj la diskuto denove ekhavis vervon Kiso ; eltrinki per unu tiro (tira gluto) PrV .
29. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
ĉeĥe:
 tah, táhnutí
france:
 trait (traction), traction
germane:
 Zug, Ziehen
hispane:
 arrastre (subst.), trazo
hungare:
 húzás, vonás
pole:
 ciąg, pociągnięcie, chaust (napoju)
ruse:
 тяга, влечение, вытягивание, дёрганье
slovake:
 ťah, ťahanie
ukraine:
 випити що-н. одним ковтком

tirilo

Ilo por tiri: multekosta tirilo de sonorilo [31]; [ĉe] kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon [32]; butontirilo (por tiri butonon de ŝuo kc tra la truo), mi posedis bototirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis [33]. SUB:korkotirilo
ĉeĥe:
 tažný nástroj
france:
buton~ilo: tire-bouton. boto~ilo: tire-botte.
germane:
 (Korken-)Zieher, (Acker-)Schlepper buton~ilo: Stiefelknöpfer, Knopfhaken. boto~ilo: Stiefelknecht.
hispane:
 tirador buton~ilo: abrochador (de botón). boto~ilo: saca-botas.
hungare:
 húzó(eszköz) buton~ilo: cipőgomboló. boto~ilo: csizmahúzó.
nederlande:
 trekker
pole:
 ciągnik, wyciąg, wyciągarka boto~ilo: szczeniak (do zdejmowania butów.
ruse:
buton~ilo: крючок для застёгивания. boto~ilo: рожок для обуви.
slovake:
 ťahadlo

altiri

(tr)
1.
Tiri al si: kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ĝin altiri al la domo DL ; la maljuna virino[…] altiris la boaton per sia bastono al la tero [34]; li altiris ŝin, tiel, ke ŝi tuta kliniĝis al li, kaj flustris […] IK .
2.
(figure) Allogi: ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero [35]; tiu bildo havis en si tian vivon kaj verecon, ke ĝi ĉiujn altiris [36]; ili ne volos altiri sur sin mian koleron [37]; la griza vesto sen iaj ornamoj […] per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris Marta . VD:kapti
beloruse:
1. прыцягваць 2. прыцягваць, вабіць, прывабліваць
ĉeĥe:
 přisunout, přitáhnout, zaujmout
france:
 attirer
germane:
 anziehen, an sich ziehen, sich verschaffen
hispane:
 atraer
hungare:
1. magához húz 2. vonz
nederlande:
 aantrekken
pole:
1. przyciągać 2. przyciągać, nęcić, wabić, zjednywać
ruse:
 притягивать, притянуть, привлекать, привлечь
slovake:
 pritiahnuť
ukraine:
 притягати, притягувати, підтягати (до чого-н.), затягати, залучати

detiri

(tr)
1.
Forigi tirante: ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo [38]; Marta […] detiris de la maldika fingro oran ringon Marta ; li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton [39]; (figure) mian honoron Li detiris de mi, kaj deprenis la kronon de mia kapo [40]; (figure) mi ne povus diri kiom da eskudoj la grumbla kaj malafabla mieno de la lakeoj […] detiris de mi [41].
2.
Malproksimigi tirante: Kerubjev detiris Margaritan malantaŭen [42]; li malrapide levis grandan manon ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la glimantan ilon, tamen tuj detiris ĝin [43]; li detiris ŝin de la elektra drato [44].
beloruse:
 адцягваць, уцягваць, сьцягваць (аднекуль)
ĉeĥe:
 stáhnout
france:
1. ôter (en tirant), enlever (ôter en tirant), retirer (ôter en tirant), soustraire (prendre à qn), arracher (ôter en tirant) 2. dégager (éloigner en tirant), éloigner (en tirant), extraire (éloigner en tirant), sortir (éloigner en tirant), tirer (éloigner en tirant)
germane:
1. abziehen 2. wegziehen
hispane:
1. desprender (tirando) 2. sacar, extraer
hungare:
 elhúz, lehúz, levon
pole:
1. ściągać 2. odciągać
ruse:
1. стянуть (снять) 2. утянуть, утащить, оттянуть, оттащить, отдёрнуть
slovake:
 odtiahnuť, stiahnuť
ukraine:
 відтягати, відтягувати

eltiri

(tr)
1.
Pene eligi el io: ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto [45]; li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn [46]; fiŝisto rapide eltiris la retojn [47]; ili eltiris la ŝipon […] sur bordon FK ; la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuĉis kaj eltiris la venenon FK ; li en tiu sama minuto eltiris antaŭen la manojn kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas FK ; (figure) eltiri sin el mizero Marta ; (figure) li almetis al si sur la nukon kaj sur la dorson po unu granda kantarida plastro, por eltiri la frenezecon [48]; el flamo sin eltiris, en fajron eniris PrV . VD:ekstrakti
2.
(figure) Ricevi informon per pridemandado, dedukto: metinte anstataŭ `kot(alpha)` […] valorojn eltiritajn el la formulo FK ; el la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon [49]; Mefres penis eltiri konfeson de Sara [50]; [li] povis eltiri neniujn klarigojn de la bankiero [51].
angle:
 withdraw
beloruse:
1. выцягваць, здабываць
ĉeĥe:
 dobývat, extrahovat, ozolovat, těžit, vyluhovat, vytřepávat, získávat
france:
 extraire, sous-tirer (qc à qn), tirer (faire sortir)
germane:
 herausholen, herausziehen, extrahieren, gewinnen, entziehen el flamo sin el~is, en fajron eniris: aus dem Regen in die Traufe.
hispane:
 extraer
hungare:
 kihúz, kivon
nederlande:
 tevoorschijn trekken
pole:
 wyciągać, dobywać, wydobywać, wydłubywać, wyłupywać, wygarniać, wyjmować, wyrywać, wysnuwać
ruse:
 вытаскивать, вытащить, вытягивать, вытянуть, извлекать, извлечь
slovake:
 vytiahnuť
ukraine:
 витягати, витягувати

eltiraĵo

Io, kion oni eltiris el io: eltiraĵo de beladono; eltiraĵoj el la romano de J. Haŝek „La Travivaĵoj de la Brava Soldato Ŝvejk EeP ; en la libro troviĝas eltiraĵoj el raportoj kaj leteroj, kiujn la kompilinto ricevis de diversaj entreprenoj EeP ; mallongaj eltiraĵoj el liaj plej amataj muzikaĵoj [52]. SUB:ekstraktoVD:esenco, infuzaĵo
52. Monato, Anna Löwenstein: Funebro sen dio
germane:
 Auszug
ukraine:
 витяг, виписка, цитата, уривок, екстракт, витяжка

*kuntiri

(tr)
Tiri kunige aŭ mallongige: silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj [53]; [la] sako estas fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri FK ; la veturigisto […] kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu Marta ; [li] kuntiris ironie la lipojn IK ; en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita Marta .
beloruse:
 сьцягваць (разам, у адно)
ĉeĥe:
 spojit, stáhnout, utáhnout
france:
 contracter (muscles etc.)
germane:
 zusammenziehen, kontrahieren
hispane:
 contraer (músculos etc.)
hungare:
 összehúz, összevon
nederlande:
 samentrekken
pole:
 ściągać
ruse:
 стягивать, стянуть
slovake:
 stiahnuť, zmrštiť
ukraine:
 стягати, стягувати, зводити

kuntiro

1.
Ago kuntiri: li donis al mi kvar pilolojn kaj li atendis, ke mi eligu la feton en la banĉambro, mi havis kuntirojn, sangis... [54].
2.
MAT[55] (inter du metrikaj spacoj) Tia bildigo de unu al alia, ke la rilato de la distanco de la bildoj de du ajnaj punktoj al ilia distanco akceptas superan baron, strikte malpli grandan ol 1: la reela bildigo x/2 estas kuntiro.
angle:
2. contraction, contractive mapping
ĉeĥe:
 kontrakce
france:
1. contration, rétraction 2. contraction, application contractante
germane:
2. Kontraktion, kontrahierende Abbildung
hispane:
1. contracción, retracción 2. contracción, aplicación contractiva
hungare:
1. összehúzűs, összevonás 2. kontrakció
pole:
1. skurcz 2. przekształcenie zbliżające
ruse:
1. стягивание, сжатие 2. сжатие, сжимающее отображение
slovake:
 kontrakcia

kuntiriĝi

Malvastiĝi, kunigi siajn partojn: kuntiriĝi pro malvarmo, sekiĝo, timo; la grandega serpento […] konvulsie kuntiriĝis [56]; la sulko sur lia frunto pliprofundiĝis kaj la lipoj kolere kuntiriĝis IK ; la onklo subite kuntiriĝis, mallevis la kapon kaj enpensiĝis [57]; ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala [58].
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
57. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 41a
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
beloruse:
 сьцягвацца (у адно месца)
france:
 se recroqueviller, se rétracter (physiquement)
germane:
 sich zusammen ziehen
hispane:
 acurrucarse, retraerse (físicamente)
pole:
 ściągać się, zchodzić się (np. w praniu), kurczyć się

posttiri

(tr)
1.
Tiri post si: la hundoj de l' kvartalo same evitis niajn noktpatrolojn, se ne, ĝis la mateno lame ili posttiris kaserolojn [59]. VD:treni
2.
(figure) Sekvigi, estigi, rezultigi: ni tro vidis, kiajn fatalajn konsekvencojn tia frazo posttiris post si ChL .
59. R. Schwartz: La Stranga Butiko, 1931
beloruse:
1. цягнуць (за сабой), валачы
france:
1. trainer
germane:
2. nach sich ziehen
hispane:
1. arrastrar
hungare:
1. maga után húz, maga után von
pole:
1. ciągnąć, włóczyć
ruse:
1. тащить за собой, таскать за собой

retiri

(tr)
Revenigi returne: li retiris sian manon [60]; la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston [61]; ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn brakojn [62]; ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen Marta ; la tuta popolo vidis la tondrojn kaj […] la fumiĝadon de la monto […] kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime [63]; de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos (kp emeritiĝi) el la ofico […] kaj ne servos plu [64]; kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros PrV .
ĉeĥe:
 stáhnout zpět
france:
 retirer re~iĝi: se retirer.
germane:
 zurückziehen re~iĝi: sich zurückziehen.
hispane:
 retirar re~iĝi: retirarse.
hungare:
 visszahúz, visszavon re~iĝi: visszahúzódik.
nederlande:
 terugtrekken
ruse:
 отвести назад re~iĝi: отступить.
slovake:
 stiahnuť späť
ukraine:
 відтягати назад, затримувати

korkotirilo, *korktirilo

KUI Ilo, per kiu oni eltiras la korkan ŝtopilon de botelo: ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon [65]? estas […] firmaa logotipo de Masandro sur mia korkotirilo [66].
65. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
66. MevaMevo: Batalado kontraŭ la manko de korkotirilo, Pensoj kaj impresoj, 2009-03-19
beloruse:
 грэйцар, гляйцар, трыбушонік
ĉeĥe:
 vývrtka na zátky
france:
 tire-bouchon
germane:
 Korkenzieher
hispane:
 sacacorchos
hungare:
 dugóhúzó
nederlande:
 kurkentrekker
pole:
 korkociąg
ruse:
 штопор
slovake:
 vývrtka

sangeltiro

MED Elpreno de ia kvanto da sango el korpo: farinte larĝan sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero KPr ; ankaŭ estis tuboj kun enspiriloj kiuj utilas por fari sangeltirojn el la nuko [67]; [li] prezentis sian brakon al la ĥirurgiisto, por ke ĉi tiu povu praktiki la necesan sangeltiron ChL .
67. P. Carrière: En Maroko - Mia kombisto, Esperanto, 1926-07 (311)
beloruse:
 узяцьце крыві, адбор крыві
ĉeĥe:
 puštění žilou
france:
 prise de sang, saignée
germane:
 Blutentnahme, Aderlass
hispane:
 extracción de sangre
slovake:
 pustiť žilu

administraj notoj

pri ~i 6.:
      Kvakam tiu figura senco ŝajnas tute komprenebla mi ne trovis efektivan citaĵon
      por subteni ĝin.
      [WD]
    
pri ~i 7.:
      Kontroli, ke la jamaj trd cs/de/en/nl tauxgas
      por cxi tiu senco. [MB]
    
de~i: Mankas verkindiko en fonto.