*tren/i

*treni  

(tr)
Pene tiri post si: azeno trenis la veturilon; ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte PrV ; la limako malrapide sin trenis sur la tero; ruĝa ŝalo longe treniĝas post ŝiZ ; treni la kruron (malfacile paŝi pro laceco, vundo, malsano); treniĝanta (testude) paŝo; (figure) treni sian vivon de mizero al mizero PrV ; (figure) treni sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadonZ ; (figure) la dimanĉon ni trenas enuon anstataŭ plugilon; (figure) tagoj post tagoj trene pasis; (figure) treniĝi en la vojsulkoj de la rutino; (figure) la horoj treniĝas maldiligenteB . SIN:rampi
angle:
drag
beloruse:
цягнуць, валачы
ĉeĥe:
táhnout (za sebou), vláčet, vléci
france:
remorquer, trainer
germane:
schleppen, schleifen, ziehen
hispane:
jalar, halar, arrastrar, remolcar
hungare:
von, vonszol, vontat, cipel
nederlande:
slepen, voorttrekken
portugale:
arrastar
ruse:
тащить, волочить
slovake:
vliecť, ťahať

trenaĵo

1.
Io trenita aŭ treniĝanta: nebulaj trenaĵoj.
2.  
Longa pendanta parto de vesto etendiĝanta sur grundo aŭ planko: havi longan trenaĵon ĉe la vestoZ . SIN:vosto.
beloruse:
шлейф, хвост
germane:
2. Schleppe
hispane:
2. cola
hungare:
1. vontatmány 2. ruhauszály
nederlande:
2. sleep
ruse:
шлейф, хвост

kuntreni  

(tr)
1.
Treni kun si: kuntreni en vojaĝo multajn pakaĵojn; kuntreni la balaston de pasintaj epokoj.
2.
(figure) Nepre sekvigi: malfeliĉo malfeliĉon kuntrenasZ ; tiu decido kuntrenos multajn malfacilaĵojn.
beloruse:
1. цягнуць (з сабой, за сабой) 2. цягнуць, выклікаць
france:
entrainer (tirer avec soi)
germane:
mitschleppen, mitschleifen
hispane:
conllevar, acarrear
hungare:
1. magával hurcol, magával húz 2. magával hoz
nederlande:
1. meeslepen 2. ten gevolgen hebben
ruse:
тащить с собой
slovake:
prinášať so sebou, vláčiť zo sebou

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas dua fontindiko.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.